La faraono ekmordis la lipojn, sed konsentis. Li eĉ sendis kun la bankiero Tutmozison, por ke tiu konduku Hiramon en la palacon tra sekretaj eniroj.
VI
Ĉirkaŭ la deka vespere venis Hiram, en nigra vesto de memfisa bazara vendisto.
—Kial via nobleco tiel kaŝas vin?… — demandis la faraono, malagrable impresita. — Ĉu mia palaco estas malliberejo aŭ domo de pestuloj?.
—Ah, nia estro! — suspiris la maljuna Feniciano. — De la momento, kiam vi fariĝis la sinjoro de Egipto, krimuloj estas tiuj, kiuj kuraĝas vidi vin kaj ne komunikas tion, pri kio vi bonvolis paroli …
—Al kiu vi devas ripeti miajn vortojn?… — demandis la sinjoro.
Hiram levis la okulojn kaj manojn supren.
—Via sankteco konas viajn malamikojn!… — respondis li.
—Ne grave — diris la faraono. — Via nobleco scias, por kio mi alvokis vin? Mi volas pruntepreni kelke da miloj da talentoj …
Hiram eksiblis kaj tiel ŝanceliĝis sur siaj piedoj, ke la sinjoro permesis al li sidiĝi en sia ĉeesto, kio estis plej granda honoro.
Komforte sidiĝinte kaj ripozinte, Hiram diris:
—Por kio via sankteco devas pruntepreni, se vi povas havi grandajn trezorojn?…
—Mi scias, kiam mi prenos Ninivon — interrompis la faraono. — Malproksimaj tempoj, kaj la monon mi bezonas hodiaŭ …
—Mi ne parolas pri la milito — respondis Hiram. —Mi parolas pri afero, kiu tuj donos al la trezorejo grandan sumon kaj konstantan jaran profiton …
—Kiamaniere?
—Via sankteco permesu kaj helpu nin elfosi kanalon, por kunigi Mediteraneon kun Ruĝa maro …
—Vi ŝercas, maljuna homo … — ekkriis li. — Kiu povus plenumi tian laboron kaj kia danĝero por Egipto?… La maro ja superverŝus nin …
—Kiu maro?… Ĉar sendube nek Ruĝa, nek Mediteranea — respondis trankvile Hiram. — Mi scias, ke egiptaj pastroj inĝenieroj esploris la aferon kaj elkalkulis, ke tio estas tre bona afero, la plej bona en la mondo … Sed … ili mem preferas ĝin fari, aŭ pli ĝuste ili ne volas, ke ĝin faru la faraono.
—Kiajn pruvojn vi havas? — demandis Ramzes.
—Mi ne havas pruvojn, sed mi sendos al via sankteco pastron, kiu klarigas al vi la tutan aferon per planoj kaj kalkuloj …
—Kiu li estas?…
Hiram konsideris momenton kaj diris:
—Ĉu mi havas la promeson de via sankteco, ke neniu scios pri tio, ekster ni?… Li faros al vi pli grandajn servojn, sinjoro, ol mi mem … Li konas multe da sekretoj kaj multe da … friponaîoj de la pastroj …
—Mi promesas.
—Lia nomo estas Samentu … Li estas granda saĝulo, sed … li bezonas multe da mono kaj estas tre ambicia … Kaj ĉar la ĉefpastroj humiligas lin, li diris al mi, ke se via sankteco deziros, li faligos la pastraron … Li konas multe da sekretoj … Tre multe!…
Ramzes profunde ekmeditis. Li komprenis, ke la pastro estas granda perfidulo, sed li taksis ankaŭ, kiel grandajn servojn li povas fari al li.
—Bone — diris la faraono — mi pripensos pri Samentu. Kaj nun ni supozu unu momenton, ke oni povas konstrui tiun kanalon: kian utilon mi havos de ĝi?
Hiram levis la maldekstran manon kaj komencis kalkuli sur ĝiaj fingroj:
—Antaŭ ĉio — diris li — Fenicio pagos al via sankteco kvin mil talentojn da tributoj, kiujn ĝi ŝuldas al vi … Due, Fenicio pagos al via sankteco por la rajto plenumi la laborojn … Trie, kiam komenciĝos la laboroj, ni pagos jare mil talentojn da imposto kaj krom tio tiom da talentoj, kiom da dekoj da laboristoj liveros al ni Egipto. Kvare, por ĉiu egipta inĝeniero ni donos al via sankteco unu talenton jare … Kvine, kiam la laboroj estos finitaj, via sankteco ludonos al ni la kanalon por cent jaroj, kaj ni pagos por tio mil talentojn jare. Ĉu tio estas malgrandaj profitoj? — demandis Hiram.
—Kaj nun, kaj hodiaŭ — diris la faraono, — ĉu vi donus al mi la kvin milojn da tributo?
—Se hodiaŭ estos farita la kontrakto, ni donos dek mil kaj ni aldonos tri mil, por pagi antaŭe imposton por tri jaroj …
Ramzes ekmeditis. Pli ol unu fojon Fenicianoj proponis al la egiptaj monarĥoj la konstruon de ĉi tiu kanalo, sed ĉiam ili renkontis neflekseblan kontraŭstaron de la pastroj. La egiptaj saĝuloj klarigis al la faraonoj, ke la kanalo kaŭzos subakvigon de Egipto per la ondoj de Mediteraneo kaj Ruĝa Maro. Sed aliflanke Hiram certigis, ke tio ne okazos kaj ke la pastroj scias pri tio!…
—Vi promesas — diris la faraono post longa momento — vi promesas pagi po mil talentoj jare dum cent jaroj. Vi diras, ke ĉi tiu kanalo, elfosita en la sabloj, estas la plej bona afero en la mondo. Mi tion ne komprenas kaj mi konfesas, Hiram, ke mi suspektas …
—Sinjoro — respondis li — mi diros al vi ĉion, sed mi îure petegas vin per via krono … per la ombro de via patro … ke vi malkovru la sekreton al neniu … Ĝi estas la plej granda mistero de la ĥaldeaj kaj egiptaj pastroj, eĉ de Fenicio … De ĝi dependas la estonteco de la mondo!…
—Oh, oh … Hiram!… — respondis la faraono kun rideto.
—Al vi, reĝo — daŭrigis la Feniciano — la dioj donis saĝon, energion kaj noblecon, vi do estas nia … Al vi sola el la teraj monarĥoj oni povas konfidi la sekreton, ĉar vi sola povas plenumi grandajn aferojn … Kaj tial vi akiros tian potencon, kian atingis neniu homo …
La faraono eksentis en la koro dolĉon de la fiero, sed li ekregis sin.
—Ne laŭdu min — diris li — pro tio, kion mi ankoraŭ ne faris; sed diru al mi, kiajn profitojn alportos la kanalo al Fenicio kaj al mia regno?
Hiram sidiĝis pli komforte en la apogseĝo kaj komencis paroli per mallaŭta voĉo:
—Sciu, nia sinjoro, ke oriente, sude kaj norde de Asirio kaj Babilono estas neniuj dezertoj, nek marĉoj, loĝataj de monstroj, sed grandegaj … grandegaj landoj kaj regnoj … landoj tiel grandegaj, ke la piedistaro de via sankteco, fama per siaj marŝoj, devus iri preskaŭ du jarojn senhalte al la oriento, por atingi iliajn limojn …
Ramzes levis supren la brovojn, kiel homo, kiu permesas al iu mensogi, sed scias pri la mensogo.
Hiram iom levis la ŝultrojn kaj daŭrigis:
—Oriente kaj sude de Babilono, sur la bordo de granda maro loĝas preskaŭ cent milionoj da homoj, kiuj havas potencajn reĝojn, pastrojn pli saĝajn ol la egiptaj, antikvajn librojn, lertajn metiistojn … Ĉi tiuj popoloj ne nur scias fabriki teksaîojn, meblojn kaj vazojn, same belajn, kiel Egiptanoj, sed de nememoreblaj tempoj havas subterajn kaj surterajn templojn, pli grandajn, pli belajn kaj pli riĉajn, ol la egiptaj …
—Daŭrigu … Daŭrigu!… — intermetis la sinjoro. Sed sur la vizaĝo oni ne povis legi, ĉu lin interesas la priskribo, aŭ ĉu indignigas lin la mensogo.
—En tiuj landoj estas perloj, multvaloraj ŝtonoj, oro, kupro … plej mirindaj grenoj, floroj kaj fruktoj … fine, estas arbaroj, en kiuj tutajn monatojn oni povas vagi inter arboj, pli dikaj, ol la kolonoj en viaj temploj, pli altaj, ol la palmoj … La loĝantaro estas simpla kaj kvieta … Se via sankteco sendus tien sur ŝipoj du siajn regimentojn, vi povus akiri teron, pli grandan, ol la tuta Egipto, pli riĉan, ol la trezorejo de Labirinto … Morgaŭ, se via sankteco permesos, mi sendos al vi specimenojn de tiaj teksaîoj, arboj kaj bronzaîoj … Mi sendos ankaŭ du grajnojn de tieaj miraklaj balzamoj; al homo, kiu englutis ilin, malfermiĝas la pordegoj de la eterneco kaj li povas ĝui la feliĉon, kiu apartenas nur al la dioj.
—Sendu, mi tre petas vin, la specimenojn — interrompis la faraono. — Kaj la balzamoj … lasu ilin!… Ni sufiĉe ĝuos la eternecon kaj diojn post la morto …
—Kaj malproksime, tre malproksime, oriente de Asirio — daŭrigis Hiram — sin etendas ankoraŭ pli grandaj landoj, kiuj havas ducent milionojn da loĝantoj …
—Kiel facilaj estas por vi la milionoj!… — ekridetis la sinjoro.
Hiram metis la manon sur la koro.
—Mi îuras — diris li — per la ombroj de miaj antaŭuloj kaj per mia honoro, ke mi diras la veron!…