Выбрать главу

—Kaj se li rompus kun Fenicianoj?…

—Li mem gajnus, ĉar li ne pagus al ili la ŝuldojn — diris Mefres.

—Laŭ mia opinio — respondis Herhor post pripenso — nun estas momento por reakiri la favoron de la juna faraono. Flamema en la kolero, li scias tamen esti dankema … mi spertis tion …

—Kiom da vortoj, tiom da eraroj!… — interrompis la venĝema Mefres. — Unue, ĉi tiu princo ne estas ankoraŭ faraono, ĉar li ne estis kronita en la templo … Due, li neniam estos vera faraono, ĉar li malrespektas la ĉefpastrajn benojn … Fine, ni ne bezonas lian favoron, sed li la favoron de la dioj, kiujn li ofendas ĉiutage!…

Mefres, spiregante de kolero, ripozis momenton kaj daŭrigis:

—Li estis unu monaton en la templo de Hator, aŭskultis la plej altan saĝon, kaj tuj poste li komencis la rilatojn kun la Fenicianoj. Li eĉ vizitadis la templon de Astarte kaj prenis de tie pastrinon, kio ofendas la principojn de ĉiuj religioj … Poste li publike mokis mian piecon kaj konspiris kun homoj, same senkonsideraj, kiel li mem, kaj per Fenicianoj ŝtelis la ŝtatajn sekretojn … Kaj kiam li suriris la tronon … mi eraras, kiam li suriris la unuan ŝtupon de la trono, li montras sian abomenon al la pastroj, ribeligas la kamparanojn kaj soldatojn kaj rekomencas rilatojn kun siaj amikoj Fenicianoj … Ĉu vi forgesis, nobla Herhor, pri ĉio ĉi?… Kaj se vi memoras, ĉu vi komprenas la danĝerojn, kiuj minacas nin de tiu junulaĉo?… Li ja havas en sia mano direktilon de la ŝtata ŝipo, kiu iras inter akvoturnoj kaj ŝtonegoj. Kiu do povas garantii, ke ĉi tiu frenezulo, kiu hieraŭ alvokis al si Fenicianojn, kaj hodiaŭ malpaciĝis kun ili, ne faros morgaŭ ion, kio kondukos la ŝtaton al pereo?…

—Do?… — demandis Herhor, fikse rigardante liajn okulojn.

—Do ni havas neniun motivon montri al li nian dankemon, aŭ pli ĝustadire malfortecon. Kaj ĉar li nepre volas monon, ni ne donos monon!…

—Kaj poste? — demandis Herhor.

—Poste li regos la ŝtaton kaj pligrandigos la armeon sen mono — respondis la incitita Mefres.

—Kaj … se lia malsata armeo volos rabi la templojn?… — daŭrigis Herhor.

—Ha!… hal … ha!… — eksplodis Mefres.

Subite li fariĝis serioza kaj sin klinante, diris per ironia tono:

—Tio estas la afero de via ekscelenco … Homo, kiu kiel vi tiel longe administris la ŝtaton, devis sin prepari al tiu danĝero.

—Ni supozu — parolis malrapide Herhor — ni supozu, ke mi trovus rimedon kontraŭ la danĝeroj, kiuj minacas la ŝtaton. Sed ĉu via ekscelenco, kiu estas la plej alta ĉefpastro, ĉu vi povus antaŭgardi de ofendo la templojn kaj pastraron?…

Momenton ili rigardis unu la alian.

—Vi demandas, ĉu mi povos? — diris Mefres. — Ĉu mi povos?… Kia demando!… La dioj metis en mian manon tondron, kiu detruos ĉiun malpiulon.

—Pst!… — murmuretis Herhor. — Estu tiel …

—Kun la konsento, aŭ sen la konsento de la plej alta kolegio — aldonis Mefres. — Kiam la ŝipo renversiĝas, oni ne havas tempon diskuti pri la remistoj.

Ili disiris malgajaj. En la sama tago vespere alvokis ilin la faraono.

Ili venis en la ordonita horo, ĉiu aparte. Ambaŭ sin klinis profunde antaŭ la sinjoro kaj ĉiu stariĝis en alia angulo, ne rigardante la kunulon.

”Ĉu ili malpaciĝis?… — pensis Ramzes. — Tio ne estus malfeliĉo.”

Post momento eniris la sankta Sem kaj profeto Pentuer. Ramzes sidiĝis sur estrado, montris al la kvar pastroj malaltajn taburetojn kontraŭ si kaj diris:

—Sanktaj pastroj! Mi ne alvokis vin nun por konsiloj, ĉar ĉiuj miaj ordonoj koncernis ekskluzive la militajn aferojn …

—Tio estas la rajto de via sankteco — intermetis Herhor.

—Mi faris ankaŭ, kion mi povis en tiel mallonga tempo, por pligrandigi la defendajn fortojn de la ŝtato. Mi fondis du novajn oficirajn lernejojn kaj revivigis kvin nuligitajn regimentojn …

—Tio estis via rajto — diris Mefres.

—Pri aliaj militaj plibonigoj mi ne parolas, ĉar vin, homojn sanktajn, tiaj aferoj ne interesas …

—Vi estas prava, sinjoro — diris samtempe Mefres kaj Herhor.

—Sed restas alia afero — daŭrigis la faraono, kontenta de la jesado de la altranguloj, kies opinion li atendis. — Proksimiĝas la tago de la enterigo de mia dia patro, sed la trezorejo ne posedas sufiĉajn rimedojn …

Mefres leviĝis de la tabureto.

—Oziris-Mer-amen-Ramzes — diris li — estis justa sinjoro, kiu certigis al sia popolo longan pacon, kaj gloron al la dioj. Permesu do via sankteco, ke la enterigo de ĉi tiu pia faraono estu farita je la elspezoj de la temploj.

Ramzeson mirigis kaj kortuŝis la respektego al lia patro. Momenton li silentis, kvazaŭ ne povante trovi respondon, fine li diris:

—Mi estas tre danka al vi pro la respektego al mia patro, egala al la dioj. Mi permesas tian enterigon kaj ankoraŭ unu fojon dankas vin.

Li interrompis, apogis la kapon sur la mano kaj meditis, kvazaŭ batalante kontraŭ si mem. Fine li levis la kapon: lia vizaĝo viviĝis, la okuloj brilis.

—Mi estas kortuŝita — diris li — per ĉi tiu pruvo de via simpatio, sanktaj pastroj. Se la memoro pri mia patro estas tiel kara por vi, sendube vi ne povas esti malbonvolaj kontraŭ mi …

—Ĉu via sankteco dubis pri tio? — intermetis la ĉefpastro Sem.

—Vi diras la veron — daŭrigis la faraono — malprave mi suspektis vin … Sed mi volas tion rebonigi, mi do estos sincera kun vi …

—Benu vian sanktecon la dioj!… — diris Herhor.

—Mi do estos sincera. Mia dia patro, pro la aĝo, malsano, eble ankaŭ pro la pastraj okupoj, ne povis dediĉi tiom da fortoj kaj tempo al la ŝtataj aferoj, kiom mi povas. Mi estas juna, forta, libera, mi volas regi kaj mi regos mem. Kiel ĉefo devas konduki la armeon je sia propra respondeco kaj laŭ sia propra plano, tiel mi administros la ŝtaton. Jen estas mia klara volo, kiun mi ne forlasos. Sed mi komprenas, ke eĉ se mi estus plej sperta, mi ne povus regi sen fidelaj servistoj kaj saĝaj konsilistoj Kaj tial iafoje mi demandos pri via opinio en diversaj aferoj …

—Por tio ni ja estas la plej alta konsilantaro ĉe la trono de via sankteco — intermetis Herhor.

—Bone — daŭrigis la faraono — mi profitos viajn servojn, eĉ de la nuna momento, tuj …

—Ordonu, sinjoro — diris Herhor.

—Mi volas plibonigi la sorton de la egipta popolo. Sed ĉar en tiaj aferoj tro rapida agado povas esti malutila, por komenci mi donacos al ili bagatelon: post ses tagoj de laboro sepan tagon de ripozo.

—Tiel estis dum la regado de la dek ok dinastioj … Tio estas leĝo tiel malnova, kiel Egipto — diris Pentuer.

—La ripozo ĉiun sepan tagon donos al ĉiu laboristo kvindek tagojn jare, tio estas, forprenos de lia sinjoro kvindek draĥmojn. Kaj je unu miliono da laboristoj la ŝtato perdos ĉirkaŭ dek mil talentojn jare … — diris Mefres. — Ni jam faris la kalkulon en la temploj!… — aldonis li.

—Jes — vive respondis Pentuer — estos malprofito, nur en la unua jaro. Ĉar kiam la popolo refortigos sin per la ripozo, en la sekvantaj jaroj ili reakiros ĉion kun superaîo …

—Vi diras la veron — respondis Mefres — tamen en ĉiu okazo oni devas havi dek mil talentojn por la unua jaro. Mi pensas, ke eĉ dudek mil talentoj ne estus tro multe …

—Vi estas prava, respektinda Mefres — respondis la faraono. — Por la ŝanĝoj, kiujn mi volas enkonduki en mian regnon, dudek, eĉ tridek mil talentoj ne estos tro granda sumo. Jen kial — rapide aldonis li — mi bezonos vian helpon, sanktaj viroj …

—Ĉiun intencon de via sankteco ni estas pretaj subteni per niaj preĝoj kaj procesioj — diris Mefres.

—Bone, vi preĝu kaj instigu al tio la popolon. Sed krom tio donu al la ŝtato tridek mil talentojn — respondis la faraono.

Le ĉefpastro silentis. La sinjoro atendis momenton, fine li turnis sin al Herhor:

—Via ekscelenco silentas?

—Vi mem diris, nia estro, ke la trezorejo ne havas rimedojn por la enterigo de Oziris-Mer-amen-Ramzes. Mi do ne povas eĉ diveni, kie ni povus preni tridek mil talentojn?…