—Kaj la trezorejo de Labirinto?…
—Tio estas diaj trezoroj, kiujn oni povus tuŝi nur en la momento de plej granda bezono de la ŝtato — respondis Mefres.
Ramzes ekbolis de kolero.
—Ni lasu la kamparanojn — diris li, batante per la pugno la dorson de la seĝo — mi mem bezonas ĉi tiun sumon!…
—Via sankteco — respondis Mefres — povas en la daŭro de unu jaro akiri pli ol tridek mil talentojn, kaj Egipto dufoje pli multe …
—Kiel?…
—Tre simple — diris Mefres. — Ordonu, monarĥo, forpeli Fenicianojn el la lando …
Ŝajnis, ke la sinjoro sin îetos sur la trokuraĝan ĉefpastron: li paliĝis, liaj lipoj tremis kaj la okuloj eliris el la kavoj. Sed tuj li diris per mirige trankvila tono:
—Sufiĉe … Se nur tiajn konsilojn vi scias doni al mi, mi vivos sen ili … Fenicianoj ja havas niajn subskribojn, ke ni fidele pagos al ili la ŝuldojn!… Ĉu vi forgesis pri tio, Mefres?…
—Via sankteco pardonu al mi, sed en la nuna momento okupis min tute aliaj pensoj. Viaj antaŭuloj, sinjoro, ne nur sur papirusoj, sed sur bronzo kaj ŝtonoj skulptis, ke la donacoj, faritaj de ili al la dioj kaj temploj, apartenas kaj eterne apartenos al dioj kaj temploj.
—Kaj al vi — diris la faraono.
—Tiom al ni — respondis la obstina ĉefpastro — kiom la regno apartenas al vi, monarĥo. Ni nur gardas la trezorejojn kaj pligrandigas ilin, sed ni ne havas la rajton malŝpari ilin …
La sinjoro, spiregante de kolero, forlasis la kunvenon kaj iris en sian kabineton. Terure klare aperis antaŭ liaj okuloj lia situacio.
Li ne dubis plu pri la malamo de la pastroj al si. Tio estis la samaj malhumilaj altranguloj, kiuj en la pasinta jaro ne donis al li la memfisan korpuson kaj nur tiam faris lin vic-reĝo, kiam ŝajnis al ili, ke li humiliĝis, forlasante la palacon. La samaj, kiuj kontrolis ĉiun lian movon, sendis pri li raportojn, sed al li, la kronprinco, diris nenion pri la traktato kun Asirio. La samaj, kiuj trompis lin en la templo de Hatar, kaj apud Sodaj Lagoj mortigis la kaptitojn, al kiuj li promesis la pardonon. La faraono rememoris la salutojn de Herhor, la rigardojn de Mefres kaj la tonon de la voĉo de ambaŭ. El sub la ŝajno de ĝentileco ĉiumomente elglitis ilia fiero kaj malŝato al li … Li bezonas monon, kaj ili promesas al li preĝojn, ili eĉ kuraĝas paroli, ke li ne estas la sola estro de Egipto.
La juna sinjoro senvole ekridetis; li rememoris la dungatajn paŝtistojn, kiuj diras al la posedanto de la brutaro, ke li ne havas rajton fari kun ĝi, kion li volas!…
Sed krom la ridinda flanko de la afero, estis ankaŭ la flanko grava. En la trezorejo estis eble mil talentoj, kiuj laŭ la ĝisnuna normo de la elspezoj povis sufiĉi por sep ĝis dek tagoj. Kaj poste?… Kiel kondutos la oficistoj, servistoj kaj, antau ĉio, la armeo, ne nur ne ricevante la salajron, sed malsataj?…
La ĉefpastroj konas la situacion de la faraono; se ili ne rapidas helpi lin, ili do volas lin pereigi … Pereigi en la daŭro de kelke da tagoj, eĉ antaŭ la enterigo de lia patro.
Ramzes rememoris okazon de sia infaneco.
Li estis en la pastra lernejo, kiam por la festo de la diino Mut oni venigis la plej faman arlekenon en Egipto.
La artisto ŝajnigis malfeliĉan heroon. Kiam li ordonis, oni ne obeis lin; lian koleron oni respondis per rido; kaj kiam por puni la mokulojn li kaptis hakilon, la hakilo rompiĝis en lia mano.
Fine oni ellasis kontraŭ li leonon, kaj kiam la senarmila heroo komencis forkuri, montriĝis, ke ne leono persekutas lin, sed porko en leona felo.
La lernantoj kaj instruistoj ĝis larmoj ridis la aventurojn, sed la juna princo sidis malgaja: li bedaŭris la homon, kiu celis grandajn aferojn, kaj falis kovrita de mokoj.
Ĉi tiu sceno kaj la tiamaj sentoj reviviĝis hodiaŭ en la memoro de la faraono.
—Ili volas fari min tia!… — diris li al si mem.
Malespero ekregis lin, ĉar li sentis, ke kun la lasta elspezita talento finiĝos lia povo kaj kun ĝi ankaŭ la vivo.
Subite fariĝis en li ŝango. La sinjoro haltis en la mezo de la ĉambro kaj meditis:
”Kio povas okazi al mi?… Nur la morto … Mi foriros al miaj grandaj antaŭuloj, al Ramzes Granda … Al ili mi ja ne povas diri, ke mi pereis, ne defendante min … Post la malfeliĉoj de la tera vivo mi trovus eternan malhonoron …
Kiel?… li, la venkinto ĉe Sodaj Lagoj, devus cedi antaŭ plenmano da uzurpuloj, kun kiuj unu sola azia regimento havus nemulte por fari?… Ĉar Mefres kaj Herhor volas regi Egipton kaj faraonon, lia armeo devas suferi malsaton kaj miliono da kamparanoj ne ricevi la favoron de la ripozo?… Sed ĉu ne liaj antaŭuloj konstruis ĉi tiujn templojn? … Ĉu ne ili plenigis ilin per batalaj akiroj?… Kaj kiu gajnis la batalojn? la pastroj aŭ la soldatoj? Kiu do havas rajton je la trezoroj: la pastroj, aŭ la faraono kaj lia armeo?”
La juna sinjoro levis la ŝultrojn kaj alvokis al si Tutmozison. Malgrau la malfrua nokto la reĝa favorato aperis tuj.
—Ĉu vi scias? — diris la faraono — la pastroj rifuzis al mi prunton, kvankam la trezorejo estas malplena.
Tutmozis rektigis sin.
—Ĉu via sankteco ordonas konduki ilin en malliberejon? — respondis li.
—Ĉu vi farus tion?…
—Ne ekzistas en Egipto oficiro, kiu ŝanceliĝus plenumi ordonon de nia sinjoro kaj ĉefo.
—En tia okazo — diris malrapide la faraono — en tia okazo oni devas malliberigi neniun. Mi havas tro da potenco por mi kaj tro da malestimo al ili. Oni ne fermas en kirasa kesto mortintaîon, kiun oni renkontas sur la vojo, oni ĉirkaŭiras.
—Sed hienon oni metas en kaĝon — murmuretis Tutmozis.
—Sed estas ankoraŭ tro frue — respondis Ramzes. — Mi devas esti kompatema por ili, almenaŭ ĝis la tago de la enterigo de mia patro. Alie ili estus pretaj fari ian friponaîon al la respektinda mumio kaj detrui la trankvilon de lia animo … Kaj nun iru al Hiram kaj diru, ke li sendu al mi la pastron, pri kiu ni parolis.
—Tiel estos. Mi devas tamen averti vian sanktecon, ke hodiaŭ la popolaĉo atakis la domojn de la memfisaj Fenicianoj …
—Oh!… Tio ne estis necesa.
—Ŝajnis ankaŭ al mi — daŭrigis Tutmozis — ke de la tempo, kiam via sankteco ordonis al Pentuer esplori la staton de la kamparanoj kaj laboristoj, la pastroj ekscitas la nomarĥojn kaj nobelojn … Ili diras, ke vi volas ruinigi la nobelojn por la kamparanoj …
—Kaj la nobeloj kredas?…
—Ekzistas tiaj, kiuj kredas. Sed multaj malkaŝe respondas, ke tio estas intrigo de la pastroj kontraŭ via sankteco.
—Kaj se efektive mi volus plibonigi la sorton de la kamparanoj? — demandis la faraono.
—Vi faros, sinjoro, kiel plaĉos al vi — respondis Tutmozis.
—Jen estas respondo, kiun mi komprenas! — ekkriis gaje Ramzes XIII. — Estu trankvila kaj respondu al la nobeloj, ke ne nur ili perdos nenion, plenumante miajn ordonojn, sed eĉ ilia sorto multe pliboniĝos. La riĉaîoj de Egipto devas fine esti elŝiritaj el la malindaj manoj, kaj redonitaj al la fidelaj servistoj.
La faraono adiaŭis la favoraton kaj kontenta iris dormi. Lia momenta malespero ŝajnis al li nun ridinda.
En la sekvinta tago, ĉe la tagmezo, oni anoncis al lia sankteco, ke venis deputatoj de la feniciaj komercistoj.
—Ĉu ili volas plendi pri la atako kontraŭ iliaj domoj? — demandis la faraono.
—Ne — respondis la adjutanto — ili volas prezenti al vi sian respektegon.
Efektive, dekkelko da Fenicianoj, kondukataj de Rabsun, venis kun donacoj. Kiam la sinjoro sin montris al ili, ili falis sur la vizaĝon kaj Rabsun diris, ke laŭ la malnova moro ili kuraĝas meti mizeran oferon antaŭ la piedoj de la sinjoro, kiu donas al ili la vivon kaj la ŝirmon al ilia havo.
Ili metis sur la tabloj orajn pladojn, ĉenojn kaj pokalojn, plenajn de juveloj. Rabsun metis sur la ŝtupoj de la trono pladon kun papiruso, per kiu Fenicianoj promesis doni al la armeo ĉion necesan, ĝis du mil talentoj.
La donaco estis granda: ĉio kune valoris pli ol tri mil talentojn.