La sinjoro tre favore respondis al la fidelaj komercistoj kaj promesis al ili sian protekton. Ili adiaŭis lin feliĉaj.
Ramzes XIII ekspiris libere: la bankroto de la trezorejo kaj la neceso uzi superforton kontraŭ la pastroj estis prokrastita dek tagojn.
Vespere, ree sub la gardo de Tutmozis, Hiram sin prezentis en la kabineto de lia sankteco. Nun li ne plendis pri la laciĝo, sed falis sur la vizaĝon kaj per ĝemanta voĉo malbenis la malsaĝan Dagonon.
—Mi eksciis — diris li — ke ĉi tiu favulo kuraĝis rememorigi al via sankteco nian interkonsenton pri la kanalo al Ruĝa Maro … Pereu li!… Pesto lin manĝu!… Liaj infanoj fariĝu paŝtistoj de porkoj, kaj liaj nepoj Hebreoj … Kaj vi, sinjoro, ordonu nur: kiom da riĉaîoj posedas Fenicio, ĉion ni metos antaŭ viaj piedoj, sen kvitanco kaj kontrakto … Ĉu ni estas Asirianoj, aŭ … pastroj — aldonis li murmurete — ĉu ne sufiĉas al ni unu sola vorto de tiel potenca monarĥo?…
—Kaj se mi, Hiram, postulus vere grandan sumon?… — demandis la faraono.
—Kian?
—Ekzemple … tridek mil talentojn …
—Tuj?
—Ne, en la daŭro de unu jaro.
—Via sankteco havos ilin — respondis Hiram sen pripenso.
Tia malavareco mirigis la sinjoron. — Sed mi devas doni garantiaîojn …
—Formala afero!… — respondis la Feniciano — via sankteco donos al ni la minejojn, por ne veki suspektojn de la pastroj … Se ne ili, Fenicio sin donus al vi tuta sen garantiaîo kaj kvitancoj …
—Kaj la kanalo?… Ĉu mi devas tuj subskribi la traktaton? — demandis la faraono.
—Tute ne. Via sankteco faros kun ni la traktaton, kiam vi mem volos …
Al Ramzes ŝajnis, ke li estis levita al la ĉielo. En tiu momento li unue ekkonis la dolĉon de la reĝa povo, kaj tio, dank’al Fenicianoj!
—Hiram — diris li, ne regante sin plu. — Hodiaŭ mi donas al vi, Fenicianoj, permeson konstrui la kanalon, por kunigi Mediteraneon kun Ruĝa Maro …
La maljunulo falis al la piedoj de la faraono.
—Vi estas la plej granda reĝo! Neniam oni vidis tian sur la tero! — ekkriis li.
—Dum iom da tempo malpermesite estas al vi paroli pri tio al iu ajn, ĉar la malamikoj de mia gloro spionas. Sed por ke vi estu certa, mi donas al vi ĉi tiun mian reĝan ringon …
Li demetis de la fingro ringon, ormamitan per ŝtono, sur kiu estis gravurita la nomo de Horus, kaj metis ĝin sur la fingron de la Feniciano.
—La riĉaîo de la tuta Fenicio atendas vian ordonon! — ripetis kortuŝita Hiram. — Vi plenumos verkon, kiu glorigados vian nomon, ĝis estingiĝos la suno …
La faraono ĉirkaŭprenis lian grizharan kapon kaj ordonis al li sidiĝi.
—Ni do estas liganoj — diris la sinjoro post momento — kaj mi esperas, ke tio donos prosperon al Egipto kaj Fenicio …
—Por la tuta mondo! — intermetis Hiram.
—Diru al mi tamen, princo, kial vi havas tian konfidon al mi?…
—Mi konas la noblan karakteron de via sankteco. Se vi, sinjoro, ne estus faraono, post kelke da jaroj vi fariĝus la plej fama fenicia komercisto kaj ĉefo de nia plej alta konsilantaro …
—Bone — respondis Ramzes. — Sed por plenumi la promeson, mi devas antaŭe frakasi la pastrojn. Tio estas batalo, kaj ĝia rezultato ne estas certa …
Hiram ekridetis.
—Sinjoro — diris li — se ni estus tiel malnoblaj, ke ni forlasus vin hodiaŭ, kiam via trezorejo estas malplena kaj viaj malamikoj kuraĝaj, vi estus venkita! Ĉar homo sen rimedoj perdas energion, kaj de malriĉa reĝo sin deturnas lia armeo, regnanoj kaj altranguloj … Sed se vi, sinjoro, havas nian monon kaj niajn agentojn, viajn generalojn kaj armeon, vi havos tiom da embaraso kun la pastroj, kiom elefanto kun skorpiono. Apenaŭ vi metos sur ilin la piedon, ili jam estos frakasitaj … Cetere, tio ne estas mia afero. En la ĝardeno atendas la ĉefpastro Samentu, al kiu via sankteco ordonis veni. Mi foriras; nun venis lia horo … Sed mia mono ĉiam estas preta por vi kaj ĝis tridek mil talentoj via sankteco povas ordoni …
Hiram falis sur la vizaĝon kaj foriris, promesante tuj sendi la ĉefpastron.
Post duonhoro aperis Samentu. Lia barbo kaj liaj densaj haroj estis nerazitaj, kiel konvenas al adoranto de Set; li havis severan vizaĝon kaj okulojn plenajn de saĝo. Li klinis sin sen troa humileco kaj ne mallevis la okulojn antaŭ la penetrema rigardo de la faraono.
—Sidiĝu — diris la sinjoro.
La ĉefpastro sidiĝis sur la planko.
—Vi plaĉas al mi — diris Ramzes. — Vi havas figuron kaj fizionomion de Hiksosoj, kaj ili estas la plej bravaj soldatoj de mia armeo.
Subite li demandis:
—Ĉu vi partoprenis en la malnoblaîo?
—Ne. Mi sekrete aŭskultis la interkonsenton … En la temploj, kiel en la palacoj de via sankteco, la muroj estas truitaj per kanaloj, dank’al kiuj eĉ de supro de la pilonoj oni povas aŭdi, kion oni diras en la subtera etaĝo …
—Kaj de la subtera etaĝo oni povas paroli al personoj, kiuj loĝas supre? — interrompis la faraono.
—Kaj ŝajnigi konsilojn de la dioj — aldonis serioze la pastro.
La faraono ekridetis. Do la supozo, ke ne la spirito de lia patro parolis al li kaj al la patrino, sed pastroj, estis vera!
—Kial vi konfidis al Fenicianoj grandan sekreton de la ŝtato? — demandis Ramzes.
—Ĉar mi volis malhelpi la traktaton, same malutilan al ni, kiel al Fenicio.
—Vi povis averti iun el la eminentaj Egiptanoj …
—Kiun?… — demandis la pastro. — Ĉu tiajn, kiuj estas senfortaj kontraŭ Herhor, aŭ tiajn, kiuj denuncus min por min pereigi en turmentoj?… Mi diris ĉion al Hiram, ĉar li havas rilatojn kun niaj altranguloj, kiujn mi vidas neniam.
—Kial Herhor kaj Mefres faris tian traktaton? — demandis la faraono.
—Ili estas, laŭ mia opinio, homoj de malforta inteligento, kiujn timigis Beroes, la granda ĥaldea pastro. Li diris al ili, ke super Egipto dek jarojn pendos malfavoraj sortoj, ke se ni dum tiu ĉi tempo komencus militon kontraŭ Asirio, ni estus venkitaj …
—Kaj ili kredis?
—Ŝajnas, ke Beroes montris al ili miraklojn … Li eĉ leviĝis super la teron … Sendube tio estas stranga afero; sed mi neniam komprenos, kial ni devas perdi Fenicion, ĉar Beroes scias flugi super la tero?
—Do ankaŭ vi ne kredas miraklojn?…
—Jes kaj ne … Ŝajnas, ke Beroes vere plenumas eksterordinarajn aferojn, sed niaj pastroj nur trompas la popolon kaj la faraonojn.
—Vi malamas la pastraron?
Samentu disetendis la manojn.
—Ili ankaŭ malamas min, aŭ pli ĝuste — malestimas, je la preteksto, ke mi servas al Set. Tamen kiaj dioj tio estas, kies kapojn kaj manojn oni devas movi per ŝnuroj?… Aŭ kiaj pastroj, kiuj ŝajnigante piecon kaj sobrecon, havas po dek virinoj, elspezas dekojn da talentoj jare, ŝtelas la oferojn de la altaroj, kaj estas ne multe pli instruitaj, ol la lernantoj de supera lernejo.
—Sed vi akceptas donacojn de Fenicianoj?
—De kiu mi prenus?… Sole Fenicianoj vere respektas Seton kaj timas, ke li ne dronigu iliajn ŝipojn. Ĉe ni lin respektas nur mizeruloj. Se mi kontentiĝus per iliaj oferoj, mortus de malsato mi kaj miaj infanoj.
La faraono pensis, ke ĉi tiu pastro ne estas malbona homo, kvankam li perfidas sekretojn de la temploj. Krom tio li ŝajnis saĝa kaj verdira.
—Ĉu vi aŭdis ion — demandis la sinjoro — pri la kanalo, kunigonta Mediteraneon kun Ruĝa Maro?
—Mi konas ĉi tiun aferon. Jam de kelkcento da jaroj niaj inĝenieroj estas studintaj la projekton.
—Kaj kial oni ne plenumis ĝin?
—Ĉar la pastroj timas, ke alfluus Egipton fremdaj popoloj, kiuj povus subfosi nian religion kaj kun ĝi la enspezojn.
—Ĉu estas vera tio, kion Hiram diris pri la popoloj, kiuj loĝas en la malproksima oriento?
—Tute vera. Jam de longe ni scias pri ili, kaj ne pasas dek jaroj, en kiuj ni ne ricevas de tie iun juvelon, desegnaîon aŭ fabrikaîon.
La faraono ree ekmeditis kaj subite demandis:
—Ĉu vi servos min fidele, se mi vin faros mia konsilanto?…
—Mi servos vian sanktecon per mia vivo kaj morto. Sed … se mi fariĝus konsilanto de la trono, indignus la pastroj, kiuj malamas min.