Выбрать главу

—Ili provu!… — diris la ĉefpastro.

—Mi komprenas … Vi havas rimedojn por neniigi la trezorojn. Sed en tia okazo neniu plu profitos de ili.

—Tio ne estas mia afero. — Ni gardas, kion oni konfidis al ni, kaj faras, kion oni ordonis.

—Ĉu ne pli bone estus uzi parton de la trezoroj por subteni la ŝtatan kason kaj relevi Egipton el la malsukceso, en kiu ĝi dronas hodiaŭ? — demandis la faraono.

—Tio ne dependas de ni.

La faraono sulkigis la brovojn. Dum kelke da minutoj li rigardis la objektojn, cetere sen granda entuziasmo, fine li ree demandis:

—Bone. Ĉi tiuj artaj verkoj povas esti utilaj por akiri la bonvolon de la asiriaj altranguloj. Sed se eksplodus milito kontraŭ Asirio, kiel ni ricevus grenon, homojn kaj armilojn de la popoloj, kiuj ne ŝatas la artajn maloftaîojn?

—Malfermu la trezorejon!… — diris la ĉefpastro. Ankaŭ ĉi tiun fojon la pastroj diskuris: du malaperis kvazaŭ en la interno de kolonoj, unu suriris la muron per ŝtupetaro kaj faris ion ĉe skulptita figuro.

Ree foriĝis kaŝita pordo kaj Ramzes eniris en la veran trezorejon.

Tio estis vasta ĉambro, plenplena de netakseblaj materialoj. Tie staris argilaj bareloj, plenaj de ora sablo, oraj pecegoj, metitaj kiel brikoj, kaj oraj stangoj ligitaj kune. Arĝentaj pecegoj, starigitaj unu sur alia, formis kvazaŭ muron, kelkon da ulnoj larĝan, altan ĝis la plafono.

En niĉoj kaj sur ŝtonaj tabloj kuŝis multekostaj ŝtonoj de ĉiuj koloroj: rubenoj, topazoj, smeraldoj, safiroj, diamantoj, fine perloj de la grandeco de nukso, eĉ de birda ovo. Multaj el ĉi tiuj juveloj sufiĉus por aĉeti urbon.

—Jen estas nia riĉaîo por la okazo de malfeliĉo — respondis la pastro gardisto.

—Kian malfeliĉon vi ankoraŭ atendas? — demandis la faraono. — La popolamaso estas malriĉa, la kortego kaj nobeloj dronas en ŝuldoj, la armeo estas malgrandigita ĝis duono, la faraono ne havas monon … Ĉu iam ajn Egipto estis en pli malbona situacio?…

—Ĝi estis en pli malbona, kiam ĝin sklavigis Hiksosoj.

—Post dekkelko da jaroj — respondis Ramzes — sklavigos nin eĉ Izraelidoj, se ne faros tion pli frue Libianoj kaj Etiopianoj. Kaj tiam la belaj ŝtonoj, pecetigitaj, servos kiel ornamo por la hebreaj kaj negraj sandaloj …

—Estu trankvila, via sankteco. En okazo de neceso ne nur la trezorejo, sed eĉ Labirinto malaperos sen postesigno, kun la gardistoj.

Ramzes definitive komprenis, ke li havas antaŭ si fanatikulojn, kiuj pensas nur pri unu afero: allasi neniun al la trezorejo!

La faraono sidiĝis sur la oraj brikoj kaj diris:

—Vi do konservas ĉi tiujn trezorojn por tempo, kiam malfeliĉo premegos Egipton?

—Vi diras la veron, sankta sinjoro.

—Sed kiu konvinkos vin, gardistoj, ke tia tempo jam venis, se ĝi venos?

—Por tio devas esti kunvokita eksterordinara kunveno de aŭtoĥtonaj Egiptanoj, en kiu partoprenos: la faraono, dektri altrangaj pastroj, dektri nomarĥoj, dektri nobeluloj, kaj po dektri oficiroj, komercistoj, metiistoj kaj kamparanoj.

—Al tia kunveno vi donus la trezorojn? — demandis la faraono.

—Ni donus la necesan sumon, se la tuta kunveno, kvazaŭ unu viro, proklamus, ke Egipto estas en danĝero, kaj …

—Kaj?…

—Kaj se la statuo de Amon en Teboj konfirmus la decidon.

Ramzes mallevis la kapon, por kaŝi la esprimon de granda kontenteco. Li jam havis planon.

”Tian kunvenon mi sukcesos kolekti kaj instigi ĝin al unuanimeco — diris li al si. — Ankaŭ ŝajnas al mi, ke la statuo de Amon konfirmos la decidon, kiam mi ĉirkaŭos liajn pastrojn per miaj Azianoj …”

—Mi dankas vin, piaj viroj — diris li laŭte — ke vi montris al mi la multekostajn objektojn, kies granda valoro ne malhelpas min tamen esti la plej malriĉa el la reĝoj de la mondo. Kaj nun elkonduku min, mi petas, per pli mallonga kaj pli oportuna vojo.

—Mi deziras al via sankteco — respondis la gardisto — ke vi aldonu al Labirinto saman kvanton da riĉaîoj … Koncerne la vojon, estas nur unu kaj ni devas reveni per la sama.

Unu el la pastroj donis al Ramzes iom da daktiloj, alia botelon da vino, preparita kun fortiga rimedo. La faraono retrovis la fortojn kaj iris gaja.

—Mi donus multe — diris li, ridetante — por koni ĉiujn kurbiĝojn de tiu ĉi stranga vojo!…

La pastro gvidanto haltis.

—Mi certigas vian sanktecon — diris li — ke ni mem ne komprenas, nek memoras la vojon, kvankam ĉiu el ni faris ĝin multfoje …

—Kiel do vi trovas ĝin?

—Ni profitas de kelkaj montroj, sed se ni perdus nur unu, eĉ en ĉi tiu momento, ni mortus de malsato.

Fine ili eliris el la vestiblo kaj el ĝi en la korton. La faraono komencis ĉirkaŭrigardi kaj kelke da fojoj spiris.

—Por ĉiuj trezoroj de Labirinto mi ne volus ilin gardi! — ekkriis li. — Timo falas sur mian bruston, kiam mi pensas, ke oni povas morti en ĉi tiuj ŝtonaj keloj …

—Sed oni povas ankaŭ ekami ilin — respondis la ĉefpastro kun rideto.

La faraono dankis ĉiujn gvidantojn kaj finis per la vortoj:

—Mi volus fari por vi ian favoron, postulu do …

Sed la pastroj aŭskultis indiferente kaj ilia ĉefo diris:

—Pardonu al mi, sinjoro, mian kuraĝon, sed … kion ni povus deziri? Niaj figoj kaj daktiloj estas same dolĉaj, kiel tiuj el via ĝardeno, nia akvo same bona, kiel tiu el via puto. Kaj se allogus nin riĉaîoj, ĉu ni ne posedas pli multe da ili, ol ĉiuj reĝoj?…

”Ĉi tiujn mi fleksos per nenio — pensis la faraono — sed … mi donos al ili la decidon de la kunveno kaj la verdikton de Amon …”

VIII

Forlasinte la landon Piom, la faraono kaj lia sekvantaro dekkelkon da tagoj veturis al la sudo, kontraŭ la fluo de Nilo, ĉirkaŭitaj de nubo de ŝipoj, salutataj per krioj, superŝutataj per floroj.

Sur ambaŭ bordoj de la rivero sin etendis seninterrompa vico de argilaj dometoj, figaj arbaroj, palmaj bukedoj. Ĉiuhore sin montris grupo de blankaj domoj de iu urbeto, aŭ pli grandaj urboj kun koloraj konstruaîoj, kun grandegaj pilonoj de temploj.

Okcidente la muro de la libiaj montoj desegniĝis ne tre klare; kontraŭe oriente la arabia ĉeno pli kaj pli proksimiĝis al la rivero. Oni povis vidi klare la breĉitajn ŝtonegojn nigrajn, flavajn aŭ rozajn, kiuj rememorigis per la formo ruinojn de citadeloj aŭ temploj, konstruitaj de grandeguloj.

En la mezo de Nilo oni renkontadis insulojn, kiuj, ŝajnis, hieraŭ elakviĝis, kaj hodiaŭ jam estis kovritaj de riĉaj vegetaîoj kaj loĝataj de sennombraj birdaj aroj. Kiam proksimiĝis la brua sekvantaro de la faraono, la birdoj timigite leviĝis kaj, rondflugante super la ŝipoj, kunigis siajn kriojn kun la potenca voĉo de la popolo. Super ĉio ĉi pendis la pura ĉielo kaj lumo tiel plena de vivo, ke en ĝiaj ondoj la nigra tero fariĝis brila kaj ŝtonoj ĉielarke koloriĝis.

La tempo fluis gaje por la faraono. En la komenco iom incitis lin la senĉesaj krioj, sed poste li tiel kutimis al ili, ke li tute ne atentis ilin. Li povis legi dokumentojn, interkonsiliĝi, eĉ dormi.

Tridek ĝis kvardek mejlojn de Piom, sur la maldekstra bordo de Nilo kuŝis granda urbo Siut, en kiu Ramzes ripozis kelke da tagoj. Estis eĉ konvene halti, ĉar la mumio de la mortinta reĝo estis ankoraŭ en Abidos, kie ĉe la tombo de Oziriso oni solene preĝis.

Siut estis unu el la plej riĉaj urboj de Supra Egipto. Tie oni fabrikis la famajn vazojn el blanka kaj nigra argilo kaj teksis tolon; tie estis la ĉefa bazaro, kien oni alportis komercaîojn el la oazoj, dissemitaj en la dezerto.

Tie, fine, estis la fama templo de Anubis, la dio kun la lupa kapo.

En la dua tago sin prezentis al lia sankteco la pastro Pentuer, la ĉefo de la komitato, esploranta la situacion de la popolo.

—Ĉu vi havas novaîojn? — demandis la sinjoro.

—Jenajn: la tuta Egipto benas vian sanktecon. Ĉiuj, kun kiuj mi parolis, estas plenaj de espero kaj diras, ke via regado estos renaskiĝo de la ŝtato.

—Mi volas — respondis la faraono — ke miaj regnanoj estu feliĉaj, ke la popolo spiru libere. Mi volas, ke Egipto havu, kiel iam, ok milionojn da loĝantoj kaj reakiru la terojn, kiujn forŝiris de ĝi la dezerto. Mi volas, ke la laborema homo ripozu ĉiun sepan tagon kaj ke ĉiu kamparano posedu pecon da tero, kiel propraîon …