Pentuer falis sur la vizaĝon antaŭ la bona sinjoro.
—Leviĝu — diris Ramzes. — Tamen mi devas konfesi al vi, ke mi travivis malfacilajn momentojn. Ĉar mi vidas la mizeron de mia popolo, deziras relevi ĝin, kaj samtempe oni sciigas al mi, ke la trezorejo estas malplena. Vi ja mem scias plej bone, ke ne posedante kelkdekon da miloj da talentoj, mi ne povus riski fari tiajn reformojn. Sed hodiaŭ mi jam estas trankvila: mi havas rimedon por elpreni la necesan sumon el Labirinto.
Pentuer kun miro rigardis la monarĥon.
—La gardisto de la trezorejo klarigis al mi, kion mi devas fari — daŭrigis la faraono. — Mi devas kunvoki ĝeneralan kunvenon de ĉiuj klasoj, po dektri homoj de ĉiu klaso. Kaj kiam ili proklamos, ke Egipto bezonas subtenon, Labirinto liveros al mi trezorojn … Ho dioj!… aldonis li — por du … por unu el tiuj juveloj, kiuj kuŝas tie, oni povas doni al la popolo kvindek ripozojn jare!… Neniam ili estos pli bone uzitaj.
Pentuer skuis la kapon.
—Sinjoro — diris li — ses milionoj da Eigptanoj, kaj mi kun miaj amikoj la unuaj, konsentos, ke vi ĉerpu el tiu trezorejo … Sed … forlasu la iluziojn, via sankteco!… Cent plej altrangaj oficistoj de la ŝtato kontraŭstaros, kaj tiam Labirinto donos nenion …
—Ili do volas, ke mi fariĝu almozulo ĉe iu templo?… — eksplodis la faraono.
—Ne — respondis la pastro. — Ili timos, ke la trezorejo, unu fojon tuŝita, tute malpleniĝos. Ili suspektos la plej fidelajn servistojn de via sankteco, ke ili dividas la profitojn, fluantajn el ĉi tiu fonto … Kaj tiam la envio murmuretos al ili: kial ankaŭ vi ne povus gajni ion? Ne malbonvolo al vi, sed reciproka malkonfido kaj avideco puŝos ilin al kontraŭstaro.
Aŭskultinte la vortojn, la sinjoro trankviliĝis, eĉ ek ridetis.
—Se estas tiel, kara Pentuer, kiel vi diras, estu trankvila — diris Ramzes. — En la nuna momento mi komprenis, por kio Amon kreis la povon de la faraono kaj donis al li superhoman potencon. Li faris tion, por ke cent eĉ plej altrangaj friponoj ne povu pereigi la ŝtaton.
Ramzes leviĝis de la seĝo kaj aldonis:
—Diru al mia popolo, ke ĝi laboru kaj estu pacienca … Diru al la pastroj, kiuj estas fidelaj al mi, ke ili servu al la dioj kaj kulturu la saĝon, kiu estas la suno de la mondo … Ve al ili, se ili kolerigos mian koron!
—Sinjoro — diris la pastro — mi estas via fidela servisto.
Sed kiam adiaŭinte la faraonon, li eliris, sur lia vizaĝo estis videbla ĉagreno …
Dek kvin mejlojn de Siut, kontraŭ la fluo de la rivero, la sovaĝaj arabiaj ŝtonegoj preskaŭ tuŝas Nilon; kontraŭe la libiaj montoj foriras de ĝi tiel malproksimen, ke la tiea valo estas eble la plej larĝa en Egipto.
En ĉi tiu loko, unu apud la alia, staris du respektegataj urboj: Tinis kaj Abidos. Tie naskiĝis Menes, la unua egipta faraono; tie antaŭ cent mil jaroj oni metis en la tombon la sanktajn restaîojn de la dio Oziriso, kiun perfide mortigis lia frato Tifon.
Tie, fine, kiel rememoraîon de ĉiuj tiuj grandaj okazoj, la glora faraono Seti konstruis templon, al kiu alkuradis pilgrimoj de la tuta Egipto. Ĉiu fidelulo devis almenaŭ unu fojon en la vivo tuŝi per la frunto ĉi tiun benitan teron. Sed vere feliĉa estis tiu, kies mumio povis fari la vojaĝon al Abidos kaj almenaŭ de malproksime halti apud la muroj de la templo.
La mumio de Ramzes XII loĝis tie kelkajn tagojn, ĉar li estis monarĥo konata de sia pieco. Ne estas do mirinde, ke ankaŭ Ramzes XIII komencis sian regadon per la honora adoro al la tombo de Oziriso.
La templo de Seti ne apartenis al la plej antikvaj kaj belaj en Egipto, sed ĝi distingiĝis per pureco de la egipta stilo. Lia sankteco Ramzes XIII vizitis ĝin kaj faris oferojn, akompanata de la ĉefpastro Sem.
La teroj, apartenantaj al la templo, okupis naŭdek hektarojn, sur kiuj estis fiŝaj lagetoj, ĝardenoj floraj, fruktaj kaj legomaj, fine domoj, aŭ pli ĝuste malgrandaj palacoj de la pastroj. Ĉie kreskis palmoj, figarboj, oranĝujoj, poploj, akacioj, kiuj formis aŭ aleojn, kiuj sin direktis al la ĉefaj partoj de la mondo, aŭ grupoj de arboj, plantitaj regule kaj preskaŭ de sama alteco.
Eĉ la mondo de vegetaîoj, sub la zorga okulo de la pastroj, ne kreskis laŭ sia propra impulso, formante neregulajn, sed pentrindajn arojn; eĉ ĝi dismetis sin laŭ rektaj paralelaj linioj, aŭ grupiĝis en geometriajn figurojn.
La palmoj, tamarindoj, cipresoj kaj mirtoj estis kvazaŭ soldatoj, en vicoj aŭ kolonoj. La herbo estis tapiŝo, tondita kaj ornamita per floroj, ne de iu ajn koloro, sed de tiu, kiu estis necesa. La popolo rigardante de supre la herbarojn de la temploj, vidis sur ili florantajn bildojn de la dioj aŭ de la sanktaj bestoj; la saĝulo trovis aforismojn, skribitajn per hieroglifoj.
La mezan parton de la ĝardenoj okupis ortangulo, naŭcent paŝojn longa kaj tricent larĝa. La ortangulo estis ĉirkaŭita de ne tre alta muro, kiu posedis unu videblan pordegon kaj dekkelkon da kaŝitaj pordetoj. Tra ĉi tiu pordego la popolo eniradis en la korton, ĉirkaŭantan la templon de Oziriso kaj kovritan per ŝtona planko. Nur en la centro de la korto staris la templo: ortangula konstruaîo, kvarcent kvindek paŝojn longa kaj cent kvindek larĝa.
De la pordego kondukis al la templo aleo de sfinksoj kun leonaj korpoj kaj homaj kapoj. Ili staris en du vicoj, po dek en ĉiu, kaj rigardis reciproke al si la okulojn. Inter ili povis trairi nur la plej altrangaj oficistoj.
En la fino de la aleo de la sfinksoj, ankaŭ kontraŭ la pordego por la popolo, staris du obeliskoj, t. e. maldikaj kaj altaj kvarangulaj kolonoj el granito, sur kiuj estis skribita historio de la faraono Seti.
Nur post la obeliskoj leviĝis la potenca pordego de la templo, havanta ĉe ambaŭ flankoj grandegajn konstruaîojn en formo de detranĉitaj piramidoj, nomataj pilonoj. Tio estis kvazaŭ du masivaj turoj, sur kies muroj estis pentraîoj, prezentantaj venkojn de Seti aŭ liajn oferojn al la dioj.
Ĉi tiun pordegon ne povis trapasi kamparanoj, sed nur riĉaj burĝoj kaj privilegiataj klasoj. Tra ĝi oni eniradis en peris- tilon, korton, ĉirkaŭitan de koridoro, apogita sur multe da kolonoj. La peristilo povis lokigi ĉirkaŭ dek mil piulojn.
De la korto, la nobeloj povis ankoraŭ eniri en la unuan ĉambregon, la hipostilon; ĝi havis plafonon, apogitan sur du vicoj de altaj kolonoj, kaj povis lokigi ĉirkaŭ du mil piulojn. Ĉi tiu ĉambrego estis la ekstrema punkto por la profanoj. La plej altrangaj oficistoj, sed kiuj ne ricevis pastrajn benojn, havis la rajton preĝi nur tie kaj de tiu loko rigardi la kovritan statuon de la dio, kiu staris en la ĉambrego de la ”dia aperado”.
Post ĉi tiu ĉambrego estis la ĉambro de la ”oferaj tabloj”, kie la pastroj transdonis al la dioj oferojn, alportatajn de la fideluloj.
Sekvanta estis la ĉambro de la ”ripozo”, kie ripozis la dio, revenanta aŭ iranta al la procesio, lasta — kapelo aŭ sanktejo, kie loĝis la dio.
La kapelo estis ordinare tre malgranda kaj malluma, iafoje elhakita en unu ŝtona peco. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭis ĝin kapeloj same malgrandaj plenaj de vestoj kaj mebloj, vazoj kaj juveloj de la dio, kiu en sia nealirebla kaŝejo dormis, banis sin kaj oleis, manĝis kaj trinkis, ŝajnas eĉ akceptis vizitojn de junaj kaj belaj virinoj.
En la sanktejon eniradis nur la ĉefpastroj kaj la reganta faraono, se li havis la sanktajn benojn. Simpla mortulo, penetrinte tien, povis perdi la vivon.
La muroj kaj la kolonoj de ĉiu ĉambrego estis kovritaj per klarigaj surskriboj kaj pentraîoj. En la koridoro, ĉirkaŭanta la peristilon, estis nomoj kaj portretoj de ĉiuj faraonoj: de Menes, la unua estro de Egipto, ĝis Ramzes XII. En la hipostilo aŭ ĉambrego de la nobeloj oni prezentis en facile komprenebla maniero la geografion kaj statistikon de Egipto kaj de la vasalaj popoloj. En la ĉambrego de la ”aperado” estis kalendaro kaj rezultatoj de la astronomiaj observoj; en la ĉambro de la ”oferaj tabloj” kaj de la ”ripozo” troviĝis pentraîoj, koncernantaj la religiajn ceremoniojn, kaj en la sanktejo receptoj por elvoki superterajn estaîojn kaj estri la fenomenojn de la naturo.