—Ĉu vi havas la certecon, ke vi sukcesos? — insiste demandis la faraono.
—De la tempo, kiam ekzistas Egipto — penis konvinki lin Samentu — estis neniu homo, kiu posedis tiom da rimedoj, kiel mi, por venki en ĉi tiu batalo, kiu eĉ ne estas por mi batalo, sed ludo. Unujn timigas la mallumo, kiun mi amas kaj eĉ vidas en ĝi. Aliaj ne scias sin direkti inter la multenombraj ĉambroj kaj koridoroj, mi faras tion tre facile. Ankoraŭ aliaj ne konas la sekreton, kiel malfermi la kaŝitajn pordojn, kion mi scias tre bone. Se mi posedus nenion plu, ol tion, kion mi îus citis, en la daŭro de unu monato aŭ du mi trovus la vojon en Labirinto. Sed mi posedas krom tio detalan planon de la trairoj kaj mi konas la parolojn, kiuj kondukos min de unu ĉambrego al alia. Kio do povas malhelpi min?…
—Tamen sur la fundo de via koro sin kaŝas dubo: vi ektimis la oficiron, kiu, ŝajnis, iris post vi...
La pastro levis la ŝultrojn.
—Mi timas nenion kaj neniun — respondis li trankvile — sed mi estas singarda. Mi antaŭvidas ĉion kaj mi eĉ estas preparita al tio, ke oni min kaptos …
—Teruraj turmentoj atendus vin!…
—Neniaj. Rekte de la subteraîoj de Labirinto mi malfermos al mi la pordon en la landon, kie regas la eterna lumo.
—Kaj vi ne koleros kontraŭ mi?
—Kial? — demandis la pastro. —Mi atingos grandan celon: mi volas okupi en la ŝtato la postenon de Herhor …
—Mi îuras, ke vi ĝin okupos!
—Se mi ne pereos — respondis Samentu. —Sed suprojn de montoj oni suriras super senfundaîoj; en tia ekskurso la piedo povas ekgliti kaj mi povas rulfali, sed tio estas indiferenta: vi sinjoro zorgos pri la estonteco de miaj infanoj.
—Iru do — diris la faraono. — Vi indas esti la unua mia helpanto.
IX
Forlasinte Abidoson, Ramzes veturis senhalte kontraŭ la fluo de la rivero al la urboj Tan-ta-ren (Dendera) kaj Kene, kiuj kuŝis unu preskaŭ kontraŭ la alia: unu sur la orienta, la alia sur la okcidenta bordo de Nilo.
En Tan-ta-ren estis du famaj lokoj: la lageto de la sanktaj krokodiloj kaj la templo de Hator, posedanta superan lernejon. Tie oni instruis medicinon, piajn kantojn, diversajn diservojn, fine astronomion.
La faraono vizitis ambaŭ. Li ekkoleris, kiam oni ordonis al li bruligi incenson antaŭ la sanktaj krokodiloj, kiujn li opiniis malbonodoraj kaj malsaĝaj rampaîoj. Kaj kiam unu el ili dum la oferado kaptis la sinjoron per dentoj je la vesto, Ramzes tiel ekbatis ĝin per la bronza kulero, ke la rampaîo por momento fermis la okulojn kaj disetendis la piedegojn; poste ĝi reiris en la akvon, kvazaŭ kompreninte, ke la juna monarĥo ne amis intimecon eĉ de la dioj.
—Eble tio estis malpiaîo? — demandis li la pastron.
La ekscelenco rigardis flanken, ĉu iu aŭskultas, kaj respondis:
—Se mi scius, ke via sankteco faros al ĝi tian oferon, mi donus al vi bastonegon anstataŭ incensujo. Ĉi tiu krokodilo estas la plej trudema besto en la tuta templo. Foje ĝi kaptis infanon …
—Kaj ĝi manĝis ĝin?…
—La gepatroj estis kontentaj!… — respondis la pastro.
—Diru al mi — demandis la faraono post pripenso — kiel vi, saĝaj homoj povas fari oferojn al bestoj; kiam neniu rigardas, vi ja batas ilin per bastonoj!…
La ĉefpastro ankoraŭ unu fojon ĉirkaŭrigardis, kaj vidante, ke estas neniu proksime, respondis:
—Vi ja, monarĥo, ne suspektas la fidelulojn de la Sola Dio, ke ili kredas je la sankteco de la bestoj … Tio, kion oni faras, oni faras por la popolaĉo … La bovo Apis, kiun ŝajne respektegas la pastroj, estas la plej bela bovo en la tuta Egipto kaj konservas la rason de nia brutaro. La ibisoj kaj cikonioj purigas de la mortintaîo niajn kampojn; dank’al katoj musoj ne detruas niajn provizojn da greno, kaj dank’al krokodiloj ni havas bonan akvon en Nilo, kiu alie venenus nin … Sed la senkonsidera kaj malklera popolaĉo ne komprenas la utilecon de tiuj bestoj kaj ekstermus ilin en la daŭro de unu jaro, se ni ne antaŭgardus ilian vivon per religiaj ceremonioj. Jen estas la sekreto de niaj temploj, destinitaj por la bestoj, kaj de nia pieco por ili. Ni incensas tion, kion la popolo devas respekti, ĉar ĝi estas utila.
En la templo de Hatar la faraono rapide trakuris kortojn de la medicina lernejo kaj indiferente aŭskultis la antaŭdirojn, kiujn faris por li la astrologoj. Kaj kiam la ĉefpastro astrologo montris al li oran tabulon, sur kiu estis gravurita karto de la ĉielo, la sinjoro demandis:
—Kiel ofte realiĝas viaj antaŭdiroj, kiujn vi legas en la steloj?
—Iafoje ili realiĝas.
—Kaj se vi legus viajn horoskopojn sur arboj, ŝtonoj aŭ sur akva fluo, ili ankaŭ realiĝus?
La pastro konfuziĝis.
—Via sankteco ne pensu, ke ni estas trompistoj. Ni antaŭdiras al la homoj la estontecon, ĉar ĝi interesas ilin, kaj ĝustadire, nur tion ili komprenas pri la astronomio.
—Kaj kion vi komprenas?
—Ni konas — diris la pastro — la strukturon de la ĉiela firmamento kaj la movojn de la steloj …
—Kion tio povas utili?…
—Ne malgrandaj estas la servoj, kiujn ni faris al Egipto. Ni montras la ĉefajn direktojn, laŭ kiuj oni konstruas templojn kaj fosas kanalojn. Sen la helpo de nia scienco ŝipoj, naĝantaj sur la oceano, ne povus forlasi la bordojn. Ni kunmetas la kalendaron kaj antaŭkalkulas la estontajn fenomenojn sur la ĉielo. Baldaŭ, ekzemple, ni havos mallumiĝon …
Sed Ramzes ne aŭskultis plu; li turnis sin kaj foriris. ”Kiel oni povas — pensis li — konstrui templojn por tiel infana ludo, kaj eĉ gravuri ĝiajn rezultatojn sur oraj tabuloj!… Ĉi tiuj senokupaj sanktaj viroj jam ne scias, kion fari.”
Post mallonga restado en Tan-ta-ren Ramzes transpasis Nilon, por iri en la urbon Kene.
Tie estis nek sanktaj temploj, nek incensataj krokodiloj kaj oraj tabuloj kun steloj. Tie floris la potfarado kaj komerco. De tie iris du ŝoseoj al la havenoj de Ruĝa Maro: Koseir kaj Berenice, kaj vojo al la porfiraj montoj, de kie oni venigis statuojn kaj grandegajn pecegojn por la konstruaîoj.
En Kene svarmis Fenicianoj, kiuj akceptis la estron kun granda entuziasmo kaj donacis al li diversajn juvelojn valorantajn dek talentojn.
Malgraŭ tio la faraono apenaŭ unu tagon pasigis en Kene, ĉar oni sciigis al li de Teboj, ke la respektinda mumio de Ramzes XII jam estas en la palaco Luksor kaj atendas la enterigon.
En tiu epoko Teboj estis grandega urbo kaj okupis ĉirkaŭ dudek kvadratajn kilometrojn. Ĝi posedis la plej grandan templon de Amon en Egipto kaj multe da publikaj kaj privataj konstruaîoj. La ĉefaj stratoj estis larĝaj, rektaj kaj pavimitaj per ŝtonaj platoj; la bordoj de Nilo formis bulvardojn, la domoj estis kvar- kaj kvinetaĝaj.
Ĉiu templo kaj palaco havis grandegan pordegon kun pilonoj, kaj tial oni nomis Tebojn urbo ”centpordega”. En realeco ĝi estis urbo unuflanke tre industria kaj komerca, aliflanke kvazaŭ la sojlo de la eterneco. Sur la okcidenta bordo de Nilo, sur la montoj kaj inter la montoj estis sennombraj tomboj de pastroj, riĉuloj kaj reĝoj.
Sian brilon Teboj ŝuldis al du faraonoj: Amenofis III aŭ Memnon, kiu ”trovis la urbon argila kaj lasis ĝin ŝtona” kaj Ramzes II, kiu finis kaj kompletigis la konstruaîojn, komencitajn de Amenofis.
Sur la orienta bordo de Nilo, en la suda parto de la urbo estis tuta kvartalo de grandegaj reĝaj konstruaîoj: palacoj, somerdomoj, temploj, sur kies ruinoj nun estas konstruita la urbeto Luksor. En ĉi tiu kvartalo la restaîoj de la faraono atendis la lastajn ceremoniojn.
Kiam venis Ramzes XIII, la tuta urbo forlasis la domojn, por saluti lin, hejme restis nur maljunuloj kaj kripluloj, kaj en mallumaj stratoj ŝtelistoj. Tie unuafoje la faraono aŭdis kriojn kaj malbenojn kontraŭ la pastroj, kio lin mirigis. Li deziris doni tian donacon al la laboranta Egipto, sed li ne supozis, ke liaj intencoj jam fariĝis publike konataj kaj ke la popolo atendas ilian realiĝon.
La vojaĝo de unu mejlo daŭris kelke da horoj, inter densaj amasoj. La reĝa veturilo tre ofte haltis kaj ne moviĝis, antaŭ ol la gvardio de lia sankteco sukcesis levi tiujn, kiuj kuŝis sur la ventro.