Kiam la faraono atingis fine la reĝan ĝardenon, kie li okupis unu el la malgrandaj somerdomoj, li estis tiel laca, ke en ĉi tiu tago li ne okupis sin per la aferoj de la ŝtato. En la sekvinta tago li bruligis incensojn antaŭ la mumio de la patro, kiu estis en la ĉefa reĝa konstruaîo, kaj diris al Herhor, ke oni povas transporti la restaîojn en la tombon.
Sed oni ne faris tion tuj.
De la palaco oni transportis la mortinton en la templon de Ramzes, kie li ripozis unu tagon. Poste kun granda soleno oni enkondukis la mumion en la templon de Amon-Ra.
La detaloj de la funebra ceremonio estis samaj kiel en Memfiso, sed multe pli grandiozaj.
La reĝaj palacoj, sur la dekstra bordo de Nilo en la suda parto de la urbo, estis kunigitaj kun la templo de Amon-Ra, en la norda parto, per vojo, unika en ĝia speco. Tio estis aleo, du kilometrojn longa, tre larĝa; ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj estis plantitaj grandegaj arboj kaj staris duobla vico de sfinksoj. Unuj havis leonajn korpojn kun homaj kapoj, aliaj kun ŝafaj. Ili estis kelkcent.
Sennombraj popolaj amasoj de Teboj kaj de la ĉirkaŭaîo puŝis unuj aliajn ĉe ambaŭ flankoj de la vojo; tra la mezo antaŭeniris la funebra procesio. Iris orkestroj de diversaj regimentoj, taĉmentoj de ploristinoj, ĥoroj de kantistoj, ĉiuj metiaj kaj komercaj korporacioj, deputatoj de kelkdeko da nacioj, kiuj estis en rilatoj kun Egipto, kun siaj dioj kaj standardoj … Kaj ree orkestroj, larmistinoj kaj pastraj ĥoroj.
Ankaŭ ĉi tiun fojon la reĝa mumio estis portata en ora ŝipeto, sed multe pli luksa, ol en Memfiso. La veturilo, al kiu estis jungitaj ok paroj da blankaj bovoj, estis preskaŭ du etaĝojn alta, kaj preskaŭ malaperis sub la amasoj da bukedoj, strutaj plumoj kaj multekostaj teksaîoj. Ĉirkaŭis ĝin densaj fumoj de incensoj, kio faris la impreson, ke Ramzes XII sin montras al sia popolo jam kiel dio, en la nuboj.
De la pilonoj de ĉiuj tebaj temploj sonis kvazaŭ tondroj, kaj potencaj, larmantaj sonoj de bronzaj ladoj.
Kvankam la aleo de la sfinksoj estis libera kaj larĝa, kvankam la marŝo estis kondukata de la plej bonaj egiptaj generaloj, sekve en la plej granda ordo, tamen por trairi du kilometrojn inter la palacoj kaj la temploj de Amon, la procesio uzis tri horojn.
Nur kiam oni jam enportis la mumion de Ramzes XII en la templon, el la palaco en ora kaleŝo, tirata de du viglaj ĉevaloj, elveturis Ramzes XIII. La popolo ĉe ambaŭ flankoj de la aleo, kiu dum la procesio staris silente, nun, vidante la amatan monarĥon, ektondris per tiel grandega aklamo, ke disfluis en ĝi sonoj kaj bruo de la supro de la temploj.
Estis nun momento, ke la popolaĉo, puŝata de la entuziasmo, volis elkuri sur la mezon de la aleo kaj ĉirkaŭi la sinjoron. Sed Ramzes per unu sola gesto de la mano haltigis la vivantan fluon kaj malhelpis la malpiaîon.
En la daŭro de dekkelko da minutoj la faraono traveturis la korton kaj haltis antaŭ la grandegaj pilonoj de la plej grandioza templo en Egipto.
Kiel Luksor estis kvartalo de la palacoj en la suda parto de la urbo, tiel Karnak estis kvartalo de la dioj en la norda. La ĉefa centro de Karnak estis la templo de Amon-Ra.
La konstruaîo okupis du hektarojn, kaj la ĝardenoj kaj lagetoj, ĉirkaŭantaj ĝin, pli ol dudek hektarojn. Antaŭ la templo staris du pilonoj dek etaĝojn altaj. La korto, ĉirkaŭita de koridoro, apogita sur kolonoj, okupis ĉirkaŭ unu hektaron, kaj la kolona ĉambrego, kie kunvenadis la privilegiataj klasoj, estis duonhektara. Tio ne estis ĝustadire konstruaîo, sed provinco.
La ĉambrego aŭ hipostilo estis pli ol cent kvindek paŝojn longa kaj sepdek kvin larĝa, ĝia plafono estis apogita sur tridek kvin kolonoj. El ili dudek centraj kolonoj havis po dek kvin paŝoj da ĉirkaŭo kaj kvar ĝis kvin etaĝojn da alto!… La statuoj en la templo, ĉe la pilonoj, kaj ĉe la sankta lageto havis respondajn proporciojn.
En la grandega pordego atendis la faraonon Herhor, la ĉefpastro de la templo. Ĉirkaŭita de tuta stabo de pastroj Herhor salutis la monarĥon preskaŭ fiere, kaj bruligante antaŭ li incensojn, ne rigardis lin. Poste tra la korto li kondukis la faraonon en la hipostilon kaj ordonis enlasi la deputataron en la internon de la mura zono.
En la mezo de la hipostilo estis la ŝipeto kun la mumio de la mortinta monarĥo, kaj ĉe ambaŭ ĝiaj flankoj du same altaj tronoj. Sur unu sidiĝis Ramzes XIII, ĉirkaŭita de la generaloj kaj nomarĥoj, sur la alia Herhor, ĉirkaŭita de la pastroj. La ĉefpastro Mefres donis al Herhor la tiaron de Amenhotep, kaj la juna faraono duan fojon ekvidis sur la kapo de Herhor la oran serpenton, la simbolon de la reĝa povo.
Ramzes paliĝis de kolero kaj pensis:
”Ne bezonu mi demeti de vi la ureuson kun la kapo!…”
Sed li silentis, sciante, ke en ĉi tiu plej granda egipta templo Herhor estas sinjoro, egala al la dioj, kaj potenculo, eble pli granda ol la faraono mem.
Dum la tuta tempo, kiam la popolo plenigadis la korton kaj post la purpura kurteno, apartiganta la mortulojn de la sanktejo, sonis harpoj kaj mallaŭtaj kantoj, Ramzes rigardis la ĉambregon. Tuta arbaro de potencaj kolonoj, kovritaj de la planko ĝis la supro per pentraîoj, mistera lumigo, plafono, pendanta ie sub la ĉielo, faris sur lin premegan impreson.
”Kion valoras — pensis li — gajni batalon apud Sodaj Lagoj?… Konstrui tian templon, jen estas verko!… Kaj ili ĝin konstruis …”
En tiu momento li sentis la potencon de la pastraro. Ĉu li, lia armeo, kaj eĉ la tuta popolo povus renversi ĉi tiun templon?… Kaj se malfacile estas sukcesi kontraŭ konstruaîo, ĉu pli facile estos batali kontraŭ la konstruintoj?
El la malagrablaj meditoj elŝiris lin la voĉo de la ĉefpastro Mefres:
—Via sankteco — diris la maljunulo — vi, la plej nobla konfidato de la dioj (li salutis Herhoron), vi nomarĥoj, skribistoj kaj simpla popolo! La glora ĉefpastro de ĉi tiu templo, Herhor, alvokis vin, por ke vi juĝu, laŭ la antikva moro, la terajn agojn de la mortinta faraono kaj rifuzu aŭ donu al li la rajton de la enterigo …
Kolero leviĝis al la kapo de la faraono. Ne sufiĉas, ke oni malŝatas lin en ĉi tiu loko, sed ili eĉ kuraĝas diskuti pri la agoj de lia patro kaj decidi pri lia enterigo …
Sed li trankviliĝis. Tio estis nur formalaîo, tiel antikva, kiel la egiptaj dinastioj. Ĝustadire tio ne estis juĝo, sed laŭdo de la mortinto.
Laŭ signo, farita de Herhor, la ĉefpastroj sidiĝis sur taburetoj. La nomarĥoj kaj generaloj, ĉirkaŭantaj la tronon de Ramzes, ne sidiĝis: por ili oni ne preparis seĝojn.
La faraono ekmemoris ankaŭ ĉi tiun ofendon; sed li jam tiel regis sin, ke oni ne povis rimarki, ĉu li vidis la malŝaton al la siaj.
Dume la sankta Mefres meditis pri la vivo de la mortinta sinjoro.
—Ramzes XII — diris li — faris neniun el la kvardek du pekoj, do la juĝo de dioj estos favora por li. Krom tio la reĝa mumio, dank’al la escepta zorgemo de la pastroj, estas provizita per ĉiuj amuletoj, preĝoj, konsiloj kaj îuroj, estas do sendube, ke la faraono jam loĝas kun la dioj, sidas apud Oziriso kaj mem estas Oziriso. La dia naturo de Ramzes XII montriĝis jam dum lia tera vivo. Li regis pli ol tridek jarojn, donacis al la popolo profundan pacon kaj konstruis aŭ finis multe da temploj. Krom tio li mem estis ĉefpastro kaj superis per sia pieco la plej piajn pastrojn. En lia regado la unuan lokan okupis respekto al la dioj kaj suprenlevado de la sankta pastraro. Pro tio amis lin la ĉielaj fortoj, kaj unu el la tebaj dioj, Ĥonsu, petita de la faraono, bonvolis iri en la landon Buĥen kaj tie elpelis la malbonan spiriton el la reĝa filino.
Ripozinte iom, Mefres daŭrigis:
—Nun, altranguloj, kiam mi pruvis al vi, ke Ramzes XII estis dio, vi demandos, por kia celo ĉi tiu supera estaîo malsupreniris la egiptan teron kaj pasigis sur ĝi kelkdekon da jaroj? Por levi la mondon, kiu falis de la ruino de kredo. Kiu sin okupas hodiaŭ pri la pieco, kiu zorgas plenumi la volon de la dioj? En la malproksima nordo ni vidas grandan asirian popolon, kiu kredas nur la forton de la glavo, kaj anstataŭ saĝo kaj pieco, sin okupas per la sklavigo de la popoloj. Pli proksime de ni loĝas Fenicianoj, por kiuj oro estas dio, trompo kaj procentegoj estas ilia pieco. Fine aliaj popoloj, Ĥetoj oriente, Libianoj okcidente, Etiopianoj sude kaj Grekoj sur Mediteraneo estas barbaroj kaj rabistoj. Anstataŭ labori, ili ŝtelas, anstataŭ perfektiĝi en la saĝo, ili drinkas, ludas ostojn aŭ dormas, kiel lacaj brutoj. En la mondo ekzistas nur unu vere pia kaj saĝa popolo, la egipta, sed rigardu, kio okazas ankaŭ ĉi tie? Alfluis sendiaj fremduloj, kaj la religio falis ankaŭ ĉe ni. La nobeloj kaj altranguloj ĉe kruĉoj da vino mokas la diojn kaj la eternan vivon, la popolo îetas koton sur la sanktajn statuojn kaj ne faras oferojn al la temploj. La piecon anstataŭis lukso, la saĝon malĉasteco. Ĉiu volas porti grandegajn perukojn, sin olei per eksterordinaraj parfumoj, posedi broditajn per oro ĉemizojn kaj antaŭtukojn, sin ornami per ĉenoj kaj braceletoj, inkrustitaj per multekostaj ŝtonoj. La hordea pano ne sufiĉas plu al li: li deziras kukojn kun lakto kaj mielo; la piedojn li lavas per biero, la soifon li estingas per eksterlandaj vinoj. La tuta nobelaro dronas en ŝuldoj, la popolo estas batata kaj troŝarĝita, en diversaj lokoj eksplodas ribeloj. Kion mi diras: en diversaj lokoj!… De iom da tempo, dank’al misteraj konspirantoj en la tuta Egipto, longe kaj larĝe, ni aŭdas unu krion: ”Ĉiun sepan tagon donu al ni la ripozon!… Ne batu nin sen juĝo!… Donacu al ni po unu bedo da tero kiel propraîon!…” Tio antaŭdiras la ruinon de nia ŝtato, kontraŭ kiu oni devas trovi rimedon. La sola savo estas la religio, kiu instruas nin, ke la popolo devas labori, la sanktaj viroj, kiuj konas la volon de la dioj, devas montri al ĝi la laboron, la faraono kaj liaj oficistoj devas kontroli, ĉu la tasko estas konscience plenumata. Tion instruas al ni la religio; konforme al tiaj principoj regis la ŝtaton Ramzes-Oziris XII egala al la dioj. Kaj ni, la ĉefpastroj, honorante lian piecon, gravuros la jenan surskribon en la tomboj kaj temploj: