En la monato Epifii (aprilo, majo) la nova monarĥo vizitis la urbojn trans Teboj, sur la bordoj de Nilo. Li estis en Sni, urbo tre komerca kaj industria, kie troviĝis la templo de Kneph, aŭ la ”animo de la mondo”. Li vizitis Edfu’n, kies templo kun deketaĝaj pilonoj posedis grandegan bibliotekon de papirusoj, kaj sur la muroj skribitan kaj pentritan kvazaŭ enciklopedion de tiama geografio, astronomio kaj teologio. Li haltis en la ŝtonminejoj de Ĥennu; en Nubio aŭ Kom-Ombo li faris oferon al Horus, la dio de la lumo, kaj al Sebek, kiu estas la spirito de la krepusko. Li estis sur la insulo Ab, kiu inter la nigraj ŝtonegoj havis aspekton de smeraldo, naskis la plej bonajn daktilojn kaj estis nomata ĉefurbo de la elefantoj; ĉar tie koncentriĝis la tuta komerco de la eburo. Fine li vizitis la urbon Sunnu, ĉe la unua katarakto de Nilo, estis en la grandegaj minejoj de granito kaj sienito, kie oni fendis la ŝtonegojn per kojnoj, saturitaj de akvo, kaj hakis obeliskojn, naŭ etaĝojn altajn.
Ĉie, kie sin montris la nova sinjoro de Egipto, regnanoj salutis lin kun kurioza entuziasmo. Eĉ krimuloj, laborantaj en la minejoj, kies korpo estis kovrita de necikatriĝintaj vundoj, eĉ ili ĝuis la feliĉon: la faraono ordonis liberigi ilin de la laboro por tri tagoj.
Ramzes XIII povis esti kontenta kaj fiera: neniu faraono dum sia venka triumfo estis tiel akceptata, kiel li dum sia paca ekskurso. La nomarĥoj, skribistoj kaj ĉefpastroj, vidante la senliman konfidon de la popolo al la nova faraono, kliniĝis antaŭ lia povo kaj murmuretis inter si:
—La popolaĉo estas kvazaŭ aro da bovoj, kaj ni kiel prudentaj kaj ŝparemaj formikoj. Ni respektu do la novan sinjoron, por ke ni ĝuu la sanon kaj gardu niajn domojn de la ruino.
Tiamaniere la opozicio de la altranguloj, tre forta antaŭ kelke da monatoj, hodiaŭ eksilentis kaj cedis la lokon al senlima humileco. La tuta aristokratio kaj pastraro falis sur la vizaĝon antaŭ Ramzes XIII; sole Mefres kaj Herhor restis neflekseblaj.
Ne estas do mirinde, ke kiam la faraono revenis de Sunnu Tebojn, tuj en la unua tago la granda trezoristo alportis al li malbonajn novaîojn.
—Ĉiuj temploj — diris li — rifuzis al la trezorejo krediton kaj plej humile petegas vian sanktecon, ke en la daŭro de du jaroj vi ordonu pagi la sumojn, pruntitajn de ili …
—Mi komprenas — respondis la monarĥo — tio estas verko de la sankta Mefres!… Kiom ni ŝuldas al ili?
—Ĉirkaŭ kvindek mil talentojn …
—Kvindek mil talentojn mi devas pagi en la daŭro de du jaroj!… — ripetis la faraono. — Kaj poste, kio ankorau? …
—La impostoj alfluas tre malrapide — diris la trezoristo. — Jam de tri monatoj ni ricevas apenaŭ la kvaronon de tio, kion oni ŝuldas al ni …
—Kio okazis?
La trezoristo estis embarasita.
—Mi aŭdis — diris li — ke iuj homoj klarigis al la kamparanoj, ke dum la regado de via sankteco ili povas ne pagi la impostojn …
—Oh! Oh!… — ekkriis Ramzes ridante — tiuj homoj ŝajnas al mi tre similaj al la nobla Herhor … Li do volas mortigi min per malsato?… Kiel vi pagas la kurantajn elspezojn? — aldonis li.
—Laŭ la ordono de Hiram pruntas al ni Fenicianoj — respondis la trezoristo. — Ni jam prenis ok mil talentojn …
—Sed vi donas al ili kvitancojn?
—Kvitancojn kaj garantiojn … — ekĝemis la trezoristo.
—Ili diras, ke tio estas simpla formalaîo; tamen ili loĝiĝas en la bienoj de via sankteco kaj forprenas de la kamparanoj ĉion, kion ili povas …
Ebriigita de la akcepto de la popolo kaj de la humileco de la riĉuloj, la faraono ne koleris plu kontraŭ Herhor kaj Mefres. La tempo de la kolero pasis, venis la momento de la agado, kaj en la sama tago Ramzes kombinis planon.
En la sekvinta tago li alvokis siajn plej konfidindajn homojn: la ĉefpastron Semon, la profeton Pentueron, la favoraton Tutmozis kaj la Fenicianon Hiramon. Kiam ili kunvenis, li diris:
—Kredeble vi scias, ke la temploj postulis, ke mi redonu al ili la sumojn, kiujn pruntis de ili mia eterne vivanta patro. Ĉiu ŝuldo estas sankta, kaj tiun de la dioj mi dezirus pagi antaŭ ĉio. Sed mia trezorejo estas malplena, ĉar eĉ la impostoj alfluas neakurate … Kaj tial mi opinias, ke la ŝtato estas en danĝero kaj mi estas devigita, por havi monajn rimedojn, min turni al la trezoroj, gardataj en Labirinto.
La du pastroj faris maltrankvilan movon.
—Mi scias — daŭrigis la faraono — ke laŭ niaj sanktaj leĝoj, mia dekreto ne sufiĉas por malfermi al ni la kelojn de Labirinto. Sed la tieaj pastroj klarigis al mi, kion mi devas fari. Mi devas kunvoki reprezentantojn de ĉiuj klasoj de Egipto, po dektri de ĉiu klaso, kaj ricevi de ili konfirmon de mia volo …
En ĉi tiu momento la faraono ekridetis kaj daŭrigis:
—Hodiaŭ mi alvokis vin, por ke vi helpu min kunvoki la reprezentantojn de la klasoj, kaj jen kion mi ordonas al vi: vi, nobla Sem, elektos al mi dektri pastrojn kaj dektri nomarĥojn … Vi, pia Pentuer, venigos de diversaj nomesoj dektri kamparanojn kaj dektri metiistojn … Tutmozis liveros dektri oficirojn kaj dektri nobelojn, la princo Hiram dektri komercistojn. Mi deziras, ke la reprezentantoj plej baldaŭ kunvenu en mia palaco en Memfiso kaj, ne perdante tempon en vana babilado, decidu, ke Labirinto devas liveri monon al mia trezorejo …
—Mi kuraĝas rememorigi al via sankteco — interrompis la ĉefpastro Sem — ke la konsilon devas ĉeesti la noblaj Herhor kaj Mefres, kaj ke ili posedas la rajton, eĉ la devon kontraŭstari, ke oni tuŝu la trezorejon de Labirinto.
—Bone, mi plene konsentas … — vive respondis la faraono. — Ili prezentos siajn motivojn, mi miajn … La kunveno decidos, ĉu la ŝtato povas ekzisti sen mono kaj ĉu prudente estas amasigi trezorejon en keloj, dum la registaron minacas la mizero.
—Per kelke da safiroj, kiuj kuŝas en Labirinto, oni povus pagi ĉiujn feniciajn ŝuldojn!… — diris Hiram. — Mi tuj iras inter la komercistojn kaj liveros ne dektri, sed dektri mil tiajn, kiuj voĉdonos laŭ la ordonoj de via sankteco …
Dirinte tion, la Feniciano falis sur la vizaĝon kaj adiaŭis la monarĥon.
Kiam Hiram foriris, la ĉefpastro Sem diris:
—Mi ne scias, ĉu bone estas, ke en la kunveno partoprenis fremdulo.
—Li devis partopreni! — ekkriis la faraono. — Ĉar li ne sole havas grandan influon je niaj komercistoj, sed kio estas pli grava, li liveras al ni hodiaŭ monon … Mi volis konvinki lin, ke mi pensas pri tio, kion mi ŝuldas al li, kaj ke mi havas rimedojn por pagi ĝin …
Sekvis silento, kiun profitis Pentuer, dirante:
—Se via sankteco permesos, mi tuj forveturos, por kolekti la kamparanojn kaj metiistojn. Ĉiuj ili voĉdonos por mia sinjoro, sed el la amaso oni devas elekti la plej saĝajn.
Li adiaŭis la faraonon kaj foriris.
—Kaj vi, Tutmozis?… — demandis Ramzes.
—Mia sinjoro — diris la favorato — mi estas tiel certa pri via nobelaro kaj armeo, ke anstataŭ paroli pri ili, mi kuraĝos prezenti al vi mian propran peton …
—Ĉu vi deziras monon?
—Tute ne. Mi volas edziĝi …
—Vi?… — ekkriis la faraono. — Kiu virino meritis de la dioj tian feliĉon?
—Tio estas la bela Hebron, la filino de la plej nobla teba nomarĥo, Antef … — respondis ridante Tutmozis. — Se via sankteco bonvolos prezenti mian peton al ĉi tiu respektinda familio … Mi volis diri, ke mia amo al vi pligrandiĝos, sed mi silentos, ĉar mi mensogus …
La faraono frapis lin je la ŝultro.
—Bone … bone!… Ne ripetu al mi tion, pri kio mi estas certa — diris li. — Mi veturos morgaŭ al Antef kaj, pro la dioj, ŝajnas al mi, ke en la daŭro de kelke da tagoj, mi aranĝos vian edziĝon. Kaj nun vi povas iri al via Hebron …
Restinte sola kun Sem, lia sankteco demandis: — Via vizaĝo estas malgaja … Ĉu vi dubas, ke oni povos trovi dektri pastrojn, pretajn plenumi miajn ordonojn.
—Mi estas certa, — respondis Sem — ke preskaŭ ĉiuj pastroj kaj nomarĥoj faros tion, kio estos necesa por la feliĉo de Egipto kaj por la kontenteco de la faraono … Sed bonvolu ne forgesi, sinjoro, ke en la aferoj de la trezorejo de Labirinto la definitivan decidon faras Amon …