—La statuo de Amon en Teboj?…
—Jes.
La faraono malestime svingis la manon.
—Amon — diris li — tio estas Herhor kaj Mefres … Ke ili ne konsentos, mi scias; sed mi ne intencas oferi la ŝtaton pro la obstino de du homoj.
—Via sankteco eraras — respondis Sem. — Estas vero, ke tre ofte statuoj de la dioj faras tion, kion deziras iliaj ĉefpastroj, sed … ne ĉiam!… En niaj temploj, sinjoro, okazas iafoje eksterordinaraj kaj misteraj aferoj … La statuoj de la dioj iafoje mem faras kaj parolas, kion ili volas …
—En tia okazo mi estas tute trankvila — interrompis lin la faraono. — La dioj konas la staton de la lando kaj legas en mia koro. Mi volas, ke Egipto estu feliĉa, kaj ĉar nur tion mi celas, neniu saĝa kaj bona dio povas min malhelpi.
—Realiĝu la vortoj de via sankteco!… — murmuretis la ĉefpastro.
—Vi volas ankoraŭ ion diri al mi — demandis Ramzes, vidante ke lia religia anstataŭanto prokrastas la adiaŭon.
—Jes, sinjoro. Mi havas la devon rememorigi al vi, ke ĉiu faraono, akceptinte la povon kaj enteriginte sian antaŭulon, tuj devas zorgi pri la konstruo de tombo por si kaj de templo por la dioj.
—Jes, jes! — ekkriis la sinjoro. — Pli ol unu fojon mi pensis pri tio, sed ne posedante monon mi ne rapidas ordoni ion. Ĉar vi komprenas, — aldonis li vive — ke se mi konstruos ion, tio estos io granda, kio devigos Egipton ne baldaŭ forgesi pri mi …
—Ĉu via sankteco volas havi piramidon?…
—Ne. Mi ja ne konstruos pli grandan piramidon, ol tiu de Ĥeopso, nek pli grandan templon, ol tiu de Amon en Teboj. Mia ŝtato estas tro malforta por plenumi grandegajn verkojn … Mi do volas fari ion tute novan, ĉar mi diros al vi, ke niaj konstruaîoj jam tedas min. Ĉiuj similas unu alian, kiel homoj, kaj diferencas nur per la mezuroj, kiel plenaĝa homo diferencas de infano.
—Do?… — demandis la ĉefpastro, larĝe malfermante la okulojn.
—Mi parolis kun la Greko Dion, kiu estas mia plej eminenta arĥitekto, kaj li laŭdis mian planon — daŭrigis la faraono. — Kiel tombon por mi, mi volas konstrui rondan turon, kun eksteraj ŝtuparoj, tian, kia estas en Babelo … Mi konstruos ankaŭ templon, ne al Oziriso aŭ Izido, sed al la Sola Dio, kiun kredas ĉiuj: Egiptanoj, Ĥaldeanoj, Fenicianoj kaj Hebreoj … Mi volas, ke ĉi tiu templo estu simila al la palaco de reĝo Assar, kies planon Sargon donacis al mia patro …
La ĉefpastro skuis la kapon.
—Tio estas grandaj intencoj , mia sinjoro — respondis li — sed ne plenumeblaj … La babilonaj turoj pro sia formo estas malfortikaj kaj facile renversiĝas, niaj konstruaîoj daŭras jarcentojn … Oni ne povas konstrui templon al la Sola Dio, ĉar li bezonas nek manĝaîojn, nek trinkaîojn, kaj la tuta mondo estas Lia loĝejo. Kie do estas la templo, kiu povus enteni Lin? Kie la pastro, kiu kuraĝus fari al Li oferojn?…
—Bone, ni do konstruu templon al Amon Ra — interrompis la faraono.
—Jes, sed ne tian, kia estas la palaco de reĝo Assar. Ĉar ĝi estas asiria konstruaîo, kaj al ni, Egiptanoj, ne konvenas imiti la barbarojn …
—Mi ne komprenas vin … — interrompis la monarĥo iom incitita.
—Aŭskultu min, nia sinjoro — diris Sem. — Rigardu limakojn, el kiuj ĉiu havas alian konkon: unu kunvolvitan, sed platan, alia kunvolvitan, sed longforman, alia similan al kesto … Same ĉiu popolo faras konstruaîojn, konformajn al ĝia raso kaj gusto. Memoru ankaŭ, ke la egiptaj konstruaîoj tiel diferencas de la asiriaj, kiel Egiptanoj de Asirianoj. Ĉe ni principa formo de ĉiu konstruaîo estas la plej fortika el ĉiuj ŝtatoj. Ĉe Asirianoj principa formo estas la kubo, kiu facile difektiĝas kaj detruiĝas. Asiriano, fiera kaj vanta, metas siajn kubojn unu sur alia kaj konstruas multetaĝan domon, sub kies pezo disiĝas la tero. Egiptano, humila kaj prudenta, metas siajn detranĉitajn piramidojn unu post alia. Tiamaniere ĉe ni nenio pendas en la aero, sed ĉiu parto de la konstruaîo sin apogas sur la tero. Jen kial niaj konstruaîoj estas longaj kaj eternedaŭraj, la asiriaj — altaj kaj rompeblaj, kiel ilia ŝtato, kiu hodiaŭ rapide leviĝas, kaj de kiu post kelke da jarcentoj restos nur ruinoj. Asiriano estas kriema memlaŭdulo kaj en siaj konstruaîoj ĉion metas ekstere: kolonojn, pentraîojn, skulptaîojn. La modesta Egiptano kaŝas la plej belajn skulptaîojn kaj kolonojn en la interno de la temploj, kiel saĝulo, kiu la altajn pensojn, sentojn kaj dezirojn kaŝas sur la fundo de sia koro, kaj ne ornamas per ili sian bruston aŭ dorson. Ĉe ni ĉio bela estas kaŝita: ĉe li ĉion oni faras por montrado. Asiriano, se li povus, distranĉus sian stomakon, por montri al la mondo kiel delikatajn aîojn li manĝas …
—Parolu … parolu!… — intermetis Ramzes.
—Ne multe restis al mi por diri — daŭrigis Sem. — Mi volas nur turni vian atenton, sinjoro, al la ĝenerala formo de niaj konstruaîoj. Kiam antaŭ kelke da jaroj mi estis en Ninivo, mi rigardis la asiriajn turojn, fiere leviĝantajn super la tero; ŝajnis al mi, ke tio estas furiozaj ĉevaloj, kiuj disŝirinte bridojn, stariĝas sur la postaj piedoj, sed tuj falos, aŭ eble rompos al si la krurojn. Kontraŭe, provu via sankteco ekrigardi de alta punkto egiptan templon. Kion ĝi rememorigas? Homon, kiu preĝas, kuŝante sur la tero. La du pilonoj estas manoj, levitaj al la ĉielo. La du muroj, ĉirkaŭantaj la korton, estas brakoj. La ”ĉambrego de la kolonoj aŭ ĉiela” estas kapo; la ĉambroj de la ”dia apero” kaj de la ”oferaj tabloj” estas brusto, kaj la sekreta sanktejo estas koro de la pia Egiptano. Nia templo instruas nin, kiaj ni devas esti: ”Havu manojn potencajn, kiel la pilonoj — diras ĝi al ni — kaj brakojn fortajn, kiel la muroj. Havu en la kapo saĝon tiel vastan kaj riĉan, kiel la vestiblo de la templo, animon puran, kiel la ĉambroj de la ”dia apero” kaj de la ”oferoj”, kaj en la koro havu dion, ho Egiptano!… La asiriaj konstruaîoj diras al sia popolo: ”Leviĝu super la homojn, Asiriano, portu la kapon pli alte ol la aliaj!… Vi faros nenion grandan en la mondo, sed almenaŭ vi lasos multe da ruinoj …” Ĉu do vi havus kuraĝon, sinjoro — konkludis la ĉefpastro — konstrui ĉe ni asiriajn templojn, imiti la popolon, kiun Egipto rigardas kun abomeno kaj malestimo?…
Ramzes ekmeditis. Malgraŭ la leciono de Sem, ankoraŭ nun li opiniis, ke la asiriaj palacoj estas pli belaj, ol la egiptaj. Sed li tiel malamis Asirianojn, ke lia koro komencis ŝanceliĝi.
—En tia okazo — respondis li — mi prokrastos konstruon de la templo kaj de mia tombo. Kaj vi, saĝuloj, kiuj estas favoraj al mi, preparu planojn de tiaj konstruaîoj, ke ili transigu mian nomon al la plej malproksimaj generacioj.
”Superhoma fiero plenigas la animon de ĉi tiu junulo!…” — diris al si la ĉefpastro kaj malĝoja adiaŭis la faraonon.
XI
Dume Pentuer sin preparis por reveni de Malsupra Egipto. Unuflanke li devis trovi po dektri reprezentantojn de la kamparanoj kaj metiistoj, kiel li promesis al la nova monarĥo. Laŭ lia opinio, la plej grava afero por Egipto estis forigi la maljustaîojn kaj trouzojn, kiujn suferis la laborantaj klasoj.
Tamen Pentuer estis pastro kaj ne nur ne deziris la falon de sia propra klaso, sed eĉ ne volis disŝiri la ligilojn, kiuj kunigis lin kun ĝi.
Por montri sian fidelecon, Pentuer iris adiaŭi Herhoron.
La altrangulo, iam potenca, akceptis lin kun rideto.
—Malofta gasto … malofta gasto!… — ekkriis Herhor. — De la tempo, kiam vi povis fariĝi konsilisto de lia sankteco, vi ne montras vin al mi … Verdire, ne vi sola!… Sed, kio ajn okazos, mi ne forgesos viajn servojn, eĉ se vi ankoraŭ pli evitos min.
—Mi ne estas konsilisto de nia sinjoro, mi ne evitas vian ekscelencon, al kies favoro mi ŝuldas tion, kio mi estas nun … — respondis Pentuer.
—Mi scias, mi scias! — interrompis Herhor. — Vi ne akceptis la altan oficon, por ne labori por la pereo de la temploj. Mi scias, ke vi ne fariĝis konsilisto de ĉi tiu junulaĉo, simila al petola ĉevalo, kiu, kiel oni diras, regas nin … Sendube vi ne permesus al li sin ĉirkaŭi per perfiduloj, kiuj pereigos lin …