Выбрать главу

Pentuer ne dezirante paroli pri tiel danĝeraj aferoj, rakontis al Herhor, por kio li veturas en Malsupran Egipton.

—Bone — respondis Herhor — Ramzes XIII kunvoku kunsidon de ĉiuj klasoj!… Li havas la rajton … Sed — aldonis li subite — mi bedaŭras, ke vi miksas vin je tio … Grandaj ŝanĝoj fariĝis en vi! Ĉu vi memoras, kion vi diris dum la manovroj apud Pi-Bailos, al mia adjutanto?… Mi rememorigos al vi: vi diris, ke oni devas limigi la trouzojn kaj la diboĉojn de la faraonoj. Kaj hodiaŭ … vi mem subtenas la infanajn pretendojn de la plej granda diboĉulo, kiun iam ajn havis Egipto.

—Ramzes XIII — interrompis Pentuer — volas plibonigi la sorton de la popolo. Mi do estus malsaĝa kaj mizera, se mi, filo de kamparanoj, ne servus al li en ĉi tiu afero.

—Sed vi ne demandas, ĉu vi ne malutilos nin, la pastraron?…

Pentuer ekmiris.

—Vi ja mem plibonigis la sorton de la kamparanoj, apartenantaj al la temploj! — ekkriis li. — Cetere mi havas vian permeson …

—Kion?… kian? — demandis Herhor.

—Rememorigu al vi via ekscelenco la nokton, dum kiu, en la templo de Set, ni akceptis Beroeson. Mefres diris tiam, ke Egipto falis de la malleviĝo de la pastraro, mi certigis, ke la mizero de la popolo estas la kaŭzo de la malfeliĉo de la ŝtato. Al tio, se la memoro ne trompas min, vi respondis: ”Mefres zorgu pri la releviĝo de la pastraro, Pentuer pri la plibonigo de la sorto de la kamparanoj … Kaj mi antaŭzorge malhelpos la militon inter Egipto kaj Asirio.”

—Vi vidas do — interrompis la ĉefpastro — ke vi havas la devon agi kun ni, ne kun Ramzes.

—Ĉu li volas militon kontraŭ Asirio? — respondis energie Pentuer. — Aŭ eble li malhelpas la pastrojn akiri saĝon?… Li volas doni al la popolo ripozon ĉiun sepan tagon, kaj poste donaci al ĉiu kamparana familio pecon da tero … Kaj via ekscelenco ne diru al mi, ke la faraono volas ion malbonan, ĉar oni konstatis en la bienoj de la pastroj, ke kamparano libera kaj posedanta sian kampon laboras pli bone ol sklavo.

—Mi tute ne kontraŭstaras la reformojn por la popolo! — ekkriis Herhor. — Sed mi estas certa, ke Ramzes faros nenion por la popolo.

—Sendube nenion, se vi rifuzos monon …

—Eĉ se oni donus al li unu piramidon da oro kaj arĝento, kaj duan da juveloj, li faros nenion, ĉar li estas petolema bubo, kiun la asiria ambasadoro Sargon neniam nomis alie ol ”flavbekulo” …

—La faraono havas grandajn kapablojn …

—Sed li scias nenion, li konas nenion!… — diris Herhor. — Li apenaŭ metis la piedon en la superan lernejon, el kiu li plej rapide forkuris. Kaj tial hodiaŭ en la aferoj de la regado li estas kvazaŭ blindulo, kvazaŭ infano, kiu kuraĝe dismetas la damojn, sed tute ne scias ludi ilin.

—Tamen li regas …

—Ĉu tio estas regado, Pentuer! — respondis la ĉefpastro kun rideto. — Li fondis novajn militajn lernejojn, pligrandigis kvanton de la regimentoj, armas la tutan popolon, promesas festojn al la popolaĉo … Sed kiel li plenumos tion?… Vi restas malproksime de li, vi do scias nenion; sed mi certigas al vi, ke li donante la ordonojn, tute ne konsideras, kiu plenumos ilin? kiel? kiajn sekvojn ili havos? Al vi ŝajnas, ke li regas. Tio estas mi, kiu regas, mi seninterrompe regas, mi, kiun li forpelis de si … Mi estas la kaŭzo, ke hodiaŭ malpli da impostoj alfluas al la trezorejo, sed estas ankaŭ mi, kiu malhelpas ribelojn de la kamparanoj, kiuj jam eksplodus; dank’al mi ili ne forlasas la laborojn ĉe la kanaloj, akvobaroj kaj ŝoseoj. Fine, mi jam dufoje detenis Asirion, kiu volis proklami militon kontraŭ ni, kiun ĉi tiu frenezulo provokas per siaj militaj preparoj … Ramzes regas!… Li nur faras malordon. Vi havis provon de lia mastrumado en Malsupra Egipto: li trinkis, diboĉis, venigis novajn kaj novajn knabinojn kaj sin okupis, oni diras, per administrado de la nomesoj, sed li komprenis nenion, absolute nenion. Sed plej malbone estas, ke li kuniĝis kun Fenicianoj, bankrotintaj nobeloj kaj diversaj perfiduloj, kiuj puŝas lin al la pereo …

—Kaj la venko apud Sodaj Lagoj? — demandis Pentuer.

—Mi ne neas lian energion kaj liajn konojn de la milita arto — respondis Herhor. — Tio estas la sola afero, kiun li scias. Sed diru vi mem, ĉu li gajnus la batalon apud Sodaj Lagoj, sen via helpo, sen la helpo de la aliaj pastroj?… Mi ja scias, ke vi komunikis al li detalojn pri ĉiu movo de la libia bando … Kaj nun pensu, ĉu Ramzes, eĉ kun via helpo, povus gajni batalon, ekzemple, kontraŭ Nitager?… Nitager estas majstro, Ramzes estas nur metia lernanto.

—Per kio do finiĝos via malamo? — demandis Pentuer.

—Malamo!… — ripetis la ĉefpastro. — Ĉu mi povas malami flavbekulon, kiu cetere estas tiel ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj, kiel cervo de ĉasistoj, en intermonto? Sed mi devas konfesi, ke lia regado estas tiel malutila por Egipto, ke, se Ramzes havus fraton, aŭ se Nitager estus pli juna, ni jam forigus la nunan faraonon …

—Kaj via ekscelenco fariĝus lia posteulo!… — eksplodis Pentuer.

Herhor ne ofendiĝis.

—Strange vi malsaĝiĝis, Pentuer — respondis li, levante la ŝultrojn — de la tempo, kiam vi faras politikon je via propra konto. Kompreneble, se faraono mankus, mi havus la devon fariĝi faraono, kiel la ĉefpastro de teba Amon kaj la estro de la plej alta pastra kolegio. Sed por kio? Ĉu jam de dekkelko da jaroj mi ne posedas pli grandan povon ol la faraonoj?… Aŭ ĉu hodiaŭ, mi, la forpelita ministro de milito, ne faras en la ŝtato, kion mi opinias necesa?… La samaj ĉefpastroj, trezoristoj, juĝistoj, nomarĥoj, eĉ generaloj, kiuj nun evitas min, devas plenumi ĉiun sekretan ordonon de la plej alta kolegio, portanta mian sigelon?… Ĉu vi mem kuraĝus kontraŭstari al ili?…

Pentuer mallevis la kapon. Se malgraŭ la morto de Ramzes XII ne malaperis la plej alta sekreta pastra kolegio, Ramzes XIII devas aŭ cedi al ĝi, aŭ konduki kontraŭ ĝi mortan batalon.

La faraono havis ĉe sia flanko la tutan popolon, la tutan armeon, multe da pastroj kaj la plimulton da civilaj altranguloj La kolegio povis kalkuli apenaŭ je kelke da miloj da partianoj, je siaj trezoroj kaj je sia senfine saĝa organizo. La fortoj estis tute neegalaj, sed la rezultato de la batalo tre duba.

—Vi do decidis pereigi la faraonon!… — murmuretis Pentuer.

—Tute ne. Ni nur volas savi la ŝtaton.

—En tia okazo, kion devas fari Ramzes XIII?…

—Kion li faros?… mi ne scias — respondis Herhor. — Sed mi scias, kion faris lia patro. Ramzes XII ankaŭ komencis la regadon per ignoranteco kaj despotismo; sed kiam la mono mankis al li, kaj la plej fervoraj partianoj komencis lin malŝati, li sin turnis al la dioj. Li ĉirkaŭis sin per pastroj, lernis de ili, eĉ edziĝis kun la filino de la ĉefpastro, de Amenhotep … Kaj post dekkelko da jaroj li sukcesis fariĝi ĉefpastro ne sole pia, sed eĉ tre saĝa.

—Kaj se la faraono ne obeos ĉi tiun konsilon?

—Ni ekzistos sen li — diris Herhor,

Post momento li daŭrigis:

—Aŭskultu min, Pentuer. Mi scias ĉion, kion faras, eĉ kion pensas via faraono, kiu cetere ne estas ankoraŭ solene kronita, estas do nenio por ni. Mi scias, ke li volas fari la pastrojn siaj servistoj, kaj sin la sola estro de Egipto. Sed tia intenco estas malsaĝaîo, eĉ perfido. Ne la faraonoj, vi scias tion tre bone, kreis Egipton, sed la dioj kaj pastroj. Ne la faraonoj mezuras la leviĝon de Nilo kaj reguligas ĝin; ne la faraonoj instruas la popolon semi, rikolti, eduki brutojn. Ne la faraonoj resanigas malsanojn de la loĝantoj kaj gardas sendanĝeron de la ŝtato kontraŭ la eksteraj malamikoj. Kio do okazus, diru mem, se la pastraro donus Egipton al la fantazio de la faraonoj. La plej saĝa el ili havas sperton de kelkdeko da jaroj; sed la pastraro esploris kaj lernis dum dekoj da jarmiloj … La plej potenca monarĥo havas unu paron da okuloj kaj manoj; ni, ni posedas milojn da okuloj kaj manoj en ĉiuj nomesoj kaj regnoj … Ĉu do la agado de la faraono povas esti komparata kun la nia, kaj se la opinioj diferencas, kiu devas cedi, ni aŭ li?…