Post momento en la pordo aperis Dagon. Li ekgenuis sur la sojlo kaj ekkriis:
—Mi salutas vin, nova suno de Egipto!… Vivu eterne, kaj via gloro atingu la malproksimajn bordojn, kien penetras la feniciaj ŝipoj…
Laŭ ordono de l’ princo li leviĝis kaj parolis kun vivplenaj gestoj:
—Kiam la nobla Tutmozis haltis antaŭ mia terdomo (terdomo estas mia loĝejo kompare kun viaj palacoj, erpatre!), tia brilo radiis de lia vizaĝo, ke tuj mi ekkriis al mia edzino: — Tamaro, Tutmozis venas ne en sia propra nomo, sed de iu pli alta, kiel Libano estas pli alta ol la apudmaraj sabloj… Kaj mia edzino demandas: — Kial vi pensas, ke la altranga Tutmozis venas ne en sia propra nomo?… — Tial, ke li ne povas veni kun mono, ĉar li ne havas ĝin, kaj li ne venis por preni monon, ĉar mi ne havas ĝin… En tiu momento ni ambaŭ salutis vian adjutanton. Kaj kiam li diris al ni, ke vi, vi alta sinjoro deziras dek kvin talentojn de via sklavo, mi demandis la edzinon: Tamaro, ĉu mia koro ne bone antaŭsentis? — Dagon, vi estas tiel saĝa, ke vi devus esti konsilisto de la kronprinco.
Ramzes bolis de malpacienco, sed li aŭskultis la bankieron… Li, kiu ribelis en la ĉeesto de l’ propra patrino kaj de l’ faraono.
—Kiam ni — daŭrigis la elokventa Feniciano — konsideris kaj komprenis, ke vi, sinjoro, deziras miajn servojn, en nia domo ekregis tia ĝojo, ke mi ordonis doni al la servistoj dek kruĉojn da biero, kaj mia edzino ordonis, ke mi aĉetu al li novajn orelringojn. Mia ĝojo estis tiel granda, ke veturante al vi mi ne permesis al la veturigisto bati la azenojn. Kaj kiam miaj malindaj piedoj tuŝis vian plankon, princo, mi demetis de mia fingro oran ringon (pli grandan ol tiu, kiun lia ekscelenco Herhor donis al Eunana) kaj mi donacis ĉi tiun ringon al la sklavo, kiu verŝis akvon sur miajn manojn. Kun permeso de via ekscelenco, de kie estas la arĝenta kruĉo, el kiu oni verŝis la akvon?…
—Ĝin vendis al mi Azario, filo de Gaber, por du talentoj.
—Hebreo?… Via ekscelenco komercas kun Hebreoj? Kaj kion diros pri tio la dioj?…
—Azario estas komercisto, kiel vi — respondis la kronprinco.
Aŭdinte tion, Dagon kunpremis sian kapon per du manoj, komencis kraĉi kaj ĝemi:
—Ho Boal Tammuz!… ho Baalet! ho Astoret!… Azario, la filo de Gaber, Hebreo, estas tia komercisto, kiel mi? Ho miaj piedoj, kial vi alportis min ĉi tien?… Ho koro, pro kio vi suferas tian doloron kaj mokon?… Plej nobla princo — kriis la Feniciano — batu min, fortranĉu al mi la manon, se mi falsos la oron, sed ne diru, ke Hebreo povas esti komercisto. Tiro malaperos, la lokon de Sidono okupos sablo, antaŭ kiam Hebreo fariĝos komercisto. Ili povas melki siajn malgrasajn kaprinojn, aŭ sub la egipta vipo miksi pajlon kun argilo, sed neniam komerci. Tfu!… tfu… malpura popolo de sklavoj!… Rabistoj, ŝtelistoj!…
En la koro de l’ princo, oni ne scias kial, ekbolis kolero, sed tuj li trankviliĝis. Tio ŝajnis stranga al Ramzes mem, ĉar ĝis nun li neniam opiniis necesa sin detenadi.
—Do — diris subite la kronprinco, — ĉu vi pruntos al mi, honesta Dagon, dek kvin talentojn?
—Ho Astoret!… dek kvin talentojn?… Tio estas tiel granda ŝarĝo, ke mi devus sidiĝi, por bone pripensi.
—Sidiĝu do.
—Por unu talento — daŭrigis la Feniciano — komforte sidiĝante sur seĝo — oni povas havi dudek orajn ĉenojn, aŭ sesdek belajn laktantajn bovinojn, aŭ dek sklavojn por la laboro, aŭ unu sklavon, kiu scias ludi fluton, aŭ pentri, eble eĉ kuraci. Talento estas terura riĉaĵo!…
La okuloj de l’ princo ekbrilis.
—Se do vi ne havas dek kvin talentojn… — interrompis la princo.
La terurita Feniciano subite deglitis de l’ seĝo sur la plankon. — Kiu en ĉi tiu urbo ne havas monon — ekkriis li — se vi ordonas, filo de l’ suno?… Estas vero, ke mi estas mizerulo, kies oro, juveloj kaj ĉiuj lubienoj ne valoras vian ekrigardon, princo. Sed se mi rondiros al niaj komercistoj kaj diros, kiu min sendis, antaŭ la morgaŭa tago ni trovos dek kvin talentojn, eĉ se ni devus elfosi ilin el la tero. Se vi, erpatre, stariĝus antaŭ seka figarbo kaj dirus: ”Donu monon!”, la arbo pagus tributon. Nur ne rigardu min tiel, filo de Horus, ĉar mi sentas doloron en la fundo de l’ koro kaj mia prudento malklariĝas — diris la Feniciano per peteganta voĉo.
—Sidiĝu, sidiĝu… — diris la princo kun rideto.
Dagon leviĝis de l’ planko kaj ankoraŭ pli komforte sidiĝis sur la seĝo.
—Por kiel longa tempo la princo deziras dek kvin talentojn? — demandis li.
—Kredeble por unu jaro.
—Ni diru tuj: por tri jaroj. Nur lia sankteco povus redoni dek kvin talentojn en la daŭro de unu jaro, sed ne juna princo, kiu devas ĉiutage akcepti gajajn nobelulojn kaj belajn virinojn… Ah! ĉi tiuj virinoj. Ĉu estas vero, kun permeso de via ekscelenco, ke vi prenis en vian domon Saran, la filinon de Gedeono?
—Kian procenton vi postulas? — interrompis la princo.
—Bagatelon, pri kiu via sankta buŝo ne bezonas paroli. Por dek kvin talentojn, vi donos, princo, po kvin talentojn jare, kaj en la daŭro de tri jaroj mi mem reprenos ĉion, tiel ke via ekscelenco eĉ ne rimarkos…
—Vi donos al mi hodiaŭ dek kvin talentojn, kaj post tri jaroj vi reprenos tridek?
—La egipta leĝo permesas preni procenton, egalan al la pruntita sumo, — respondis konfuzite Dagon.
—Ĉu tio ne estas tro multe?
—Tro multe? — ekkriis Dagon. — Ĉiu granda sinjoro havas grandan kortegon, grandajn riĉaĵojn kaj pagas nur grandajn procentojn. Mi hontus preni malpli de la kronprinco, kaj la princo mem ordonus bati min per bastonoj kaj forpeli, se mi kuraĝus preni malpli…
—Kiam vi alportos la monon?
—Alporti?… Ho dioj! tion unu homo ne povus fari, mi faros pli bone: mi mem pagos ĉiujn elspezojn de l’ princo, por ke via ekscelenco ne bezonu pensi pri tiaj mizeraj aferoj.
—Sed ĉu vi konas miajn elspezojn.
—Mi konas ilin iom — respondis malzorge la Feniciano. — Vi volas sendi ses talentojn al la orienta armeo; tion faros niaj bankieroj de Ĥetem kaj Migdol. Tri talentoj por la glora Nitager kaj tri por la glora Patroklo, tion ni plenumos ĉi tie… kaj al Sara kaj al ŝia patro Gedeono mi povas pagi per la favulo Azario… Pli bone estos tiel, ĉar ili trompus vin en la kalkuloj.
Ramzes komencis malpacience paŝi en la ĉambro.
—Mi do devas doni al vi kvitancon je tridek talentoj? — demandis li.
—Kian kvitancon?… por kio kvitancon?… Kion mi farus kun kvitanco?… Vi ludonos al mi viajn bienojn en la nomesoj de Takens, Ses, Neha-Ment, Neha-Pehu, Sebt-Het, Habu.
—Ludoni?… — diris la princo. — Tio ne plaĉas al mi.
—Kiel mi reprenos mian monon, miajn tridek talentojn?…
—Atendu. Mi devas antaŭe demandi intendanton de miaj grenejoj, kiom alportas al mi jare ĉi tiuj bienoj.
—Por kio via ekscelenco faros tian laboron?… Kion scias via intendanto?… Li scias nenion, same certe, kiel mi estas honesta Feniciano. Ĉiujare estas alia rikolto kaj alia enspezo… Mi povas perdi en ĉi tiu afero, kaj tiam la intendanto nenion redonos al mi.
—Sed vi vidas, Dagon, ŝajnas al mi, ke ĉi tiuj bienoj donas pli multe ol dek talentojn da jara profito.
—Vi ne volas konfidi al mi? bone! Se vi ordonos, mi povas lasi la bienojn de Ses… Vi ne estas ankoraŭ certa pri mia koro? Mi do lasos ankoraŭ la bienojn de Sebt-Het… Sed por kio intendanto. Li instruos al vi saĝon?… Ho Astoret! mi perdus dormon kaj apetiton, se iu intendanto, servisto kaj sklavo, kuraĝus korekti mian grandaniman sinjoron. Ĉi tie estas necesa nur skribisto, kiu skribos, ke via ekscelenco ludonas al mi por tri jaroj bienojn en tiu kaj tiu nomeso. Kaj necesaj estas dek ses atestantoj, ke la princo faris al mi tian honoron. Sed por kio la servistoj devas scii, ke ilia sinjoro pruntas de mi monon?…
La tedita kronprinco levis la ŝultrojn.
—Morgaŭ — diris li — alportu la monon kaj alkonduku skribistojn kaj atestantojn. Mi ne volas zorgi pri tio.