—Kaj mi diras al vi, ke li estas senpripensa — respondis la incitita Menes. — Antaŭ du monatoj mi sendis al li grandan planon por plifaciligi la laboron de la kamparanoj, kaj … li ankaŭ mokis min!… Li estas ignoranto kaj malhumilulo.
—Patro, vi antaŭjuĝas … Sed diru al mi vian planon, kaj eble mi helpos plenumi ĝin.
—Plano!… — ripetis la maljunulo. — Tio ne estas plu plano, sed realaîo …
Li leviĝis de la benko kaj ili ambaŭ iris al la lageto en la ĝardeno, apud kiu staris laŭbo, perfekte kovrita de grimpantaj kreskaîoj. En la laŭbo troviĝis granda rado, metita sur horizontala akso, kun multo da malgrandaj siteloj sur la ĉirkaŭo. Menes eniris en la internon de la rado kaj komencis movi ĝin per la piedoj; la rado turniĝis, la siteloj ĉerpis akvon el la lageto kaj verŝis ĝin en trogon, metitan pli alte.
—Interesa aparato! — diris Pentuer.
—Kaj ĉu vi divenos, kion ĝi povas fari por la egipta popolo?
—Ne.
—Imagu do, ke la rado estas kvin aŭ dek fojojn pli granda, kaj ke en ĝia interno, anstataŭ homo, paŝas kelke da paroj da bovoj …
—Io … io ŝajnas al mi — intermetis Pentuer — sed mi ne komprenas ankoraŭ bone.
—Tio estas tiel simpla! — respondis Menes. — Per la helpo de ĉi tiu rado, bovoj aŭ ĉevaloj povus ĉerpi akvon el Nilo kaj verŝi ĝin en pli kaj pli suprajn kanalojn … kaj tiamaniere la du milionoj da homoj, kiuj hodiaŭ laboras ĉe la siteloj, povus ripozi … Nun vi vidas, ke la saĝo donas pli da feliĉo al la homoj ol la faraonoj.
Pentuer skuis la kapon.
—Kiom da ligno oni bezonus por tio! — diris li — kiom da bovoj, la paŝtaîo!… Ŝajnas al mi, patro, ke via rado ne anstataŭos la sepan tagon de ripozo.
—Mi vidas — respondis Menes, levante la ŝultrojn — ke la rangoj ne alportis al vi utilon. Sed kvankam vi perdis la sagacecon, kiun mi admiris en vi, mi montros al vi ankoraŭ ion … Eble iam vi revenos al la scienco, kaj kiam mi mortos, vi volos labori por pliperfektigi kaj diskonigi miajn eltrovojn.
Ili revenis al la pilono, kaj Menes metis iom da ligno sub kupran kaldronon. Li blovis sur la flamojn kaj baldaŭ akvo komencis boli.
El la kaldrono elstaris vertikala tubo, kovrita per peza ŝtono. Kiam la akvo eksiblis en la kaldrono, Menes diris:
—Stariĝu ĉi tie kaj rigardu …
Li ekmovis turnilon, aligitan al la tubo kaj subite la peza ŝtono estis îetita supren, kaj la ĉambro pleniĝis per kolonoj de varmega vaporo …
—Mirindaîo! — ekkriis Pentuer.
Sed tuj li trankviliĝis kaj demandis:
—Kaj ĉi tiu ŝtono, kiel ĝi plibonigos la sorton de la popolo?
—La ŝtono neniel — respondis la saĝulo, jam malpacienca. — Sed vere, mi diras al vi kaj tion memoru: venos tago, ke ĉevalo kaj bovo anstataŭos la homan laboron, kaj la bolanta akvo anstataŭos la ĉevalon kaj bovon.
—Sed kian profiton la kamparanoj havos de tio?… — insistis Pentuer.
—Ve al mi! — ekkriis Menes, kaptante sin je la kapo. — Mi ne scias, ĉu vi maljuniĝis aŭ malsaĝiĝis, sed la kamparanoj kovris al vi la tutan mondon, vualis vian inteligenton. Se la saĝuloj atentus nur la kamparanojn, ili devus îeti for siajn librojn kaj kalkulojn kaj fariĝi paŝtistoj …
—Ĉiu afero devas alporti utilon — intermetis nekuraĝe Pentuer...
—Vi kortegaj homoj — diris Menes maldolĉe — ofte uzas du mezurojn! Se Feniciano alportas al vi rubenon aŭ safiron, vi ne demandas: kia estas profito de ili? sed vi aĉetas la ŝtonon kaj ŝlosas ĝin en kesto. Sed kiam saĝulo venas al vi kun eltrovo, kiu povus ŝanĝi la aspekton de la mondo, vi tuj demandas: kia estas profito de ĝi?… Sendube timo ekregas vin, ke la esploranto de la naturo postulos plenmanon da hordeo por la objekto, kiun ne komprenas via animo.
—Vi koleras, patro. … Ĉu mi volis ĉagreni vin?…
—Mi ne koleras, sed bedaŭras. Ankoraŭ antaŭ dudek jaroj ni estis en la templo kvin, laborantaj por malkovri misterojn de la naturo. Hodiaŭ mi restis sola kaj pro dioj! mi ne povas trovi ne sole posteulon, sed eĉ homon, kiu komprenus min.
—Certe, patro, mi restus ĉi tie ĝis la morto, por ekkoni viajn diajn projektojn — respondis Pentuer. — Sed diru, ĉu mi povas hodiaŭ ŝlosi min en templo, kiam estas pesata sorto de la ŝtato, feliĉo de la simpla popolo kaj kiam mia rolo …
—Povas influi la sorton de la lando kaj de kelke da milionoj da kamparanoj?… — interrompis moke Menes. —Ho vi, plenaĝaj infanoj en tiaroj kaj ĉenoj de altranguloj! Ĉar permesite estas al vi ĉerpi akvon el Nilo, tuj ŝajnas al vi, ke vi povas haltigi la leviĝon aŭ malleviĝon de la rivero. Vere, ne alie pensas ŝafino, kiu sekvante la aron, imagas, ke ŝi kondukas ĝin.
—Sed pripensu, majstro. La juna faraono havas koron plenan de nobleco, li volas doni al la popolo ripozon ĉiun sepan tagon, justan juĝadon, eĉ teron …
Menes skuis la kapon.
—Ĉio ĉi — diris li — estas vantaj aferoj. La junaj faraonoj maljuniĝas, kaj la popolo … la popolo havis jam multfoje ripozon ĉiun sepan tagon, kaj poste perdis ĝin … Ah, se nur tio ŝanĝiĝus! Kiom da dinastioj kaj pastroj pasis en Egipto de tri mil jaroj, kiom da urboj kaj temploj disfalis en ruinojn, eĉ novaj tavoloj de tero formiĝis.
Ĉio ŝanĝiĝis, ekster tio, ke du kaj du estas kvar, ke triangulo estas duono de kvarangulo, ke la luno povas kovri la sunon, kaj ke la bolanta akvo povas îeti supren ŝtonon … En ĉi tiu pereema mondo daŭras kaj restas nur la saĝo. Ve al tiu, kiu por aferoj pasantaj, kiel la nuboj, forlasas la eternajn! Lia koro neniam ĝuos trankvilon, lia animo balanciĝos, kiel ŝipeto dum ventego.
—La dioj parolas per via buŝo, majstro — respondis Pentuer post pripenso — sed apenaŭ unu homo el milionoj povas fariĝi ilia instrumento … Kaj tio estas bona. Ĉar kio okazus, se la kamparanoj tutajn noktojn rigardus la stelojn, la soldatoj farus kalkulojn, la altranguloj kaj faraono, anstataŭ regi, îetus ŝtonojn per la helpo de bolanta akvo? Antaŭ ol la luno unu fojon ĉirkaŭirus la teron, ĉiuj devus morti de malsato … Fine, neniu rado, neniu kaldrono defendus la landon kontraŭ atako de la barbaroj, nek disdonus juston al la plendantoj. Do — konkludis Pentuer — kvankam la saĝo estas kvazaŭ la suno, sango kaj spiro, ni ne povas ĉiuj esti saĝuloj.
Al tiuj vortoj Menes respondis plu nenion.
Kelke da tagoj pasigis Pentuer en la templo de la dia Nut, rigardante kun plezuro jen la sablan maron, jen la fruktodonan valon de Nilo. Kun Menes li observis la stelojn, rigardis la radon por la ĉerpado de akvo, iafoje promenis al la piramidoj. Li admiris la simplecon kaj genion de sia majstro, sed en la animo li pensis:
”Menes estas sendube dio, enkorpigita en homa figuro, kaj tial li ne zorgas pri la surtera vivo. Lia rado por ĉerpi la akvon ne estos akceptita en Egipto, ĉar unue ligno mankas al ni, due por movi tiajn radojn oni bezonus centon da miloj da bovoj, kaj kie trovi por ili paŝtaîon, eĉ en Supra Egipto?…”
XII
En la tempo kiam Pentuer veturis tra la lando, elektante la reprezentantojn, Ramzes XIII loĝis en Teboj kaj edzigis sian favoraton Tutmozison.
Antaŭ ĉio la sinjoro de la du mondoj, ĉirkaŭita de belega sekvantaro, alveturis en orita kaleŝo en la palacon de lia ekscelenco Antef, la nomarĥo de Teboj. La granda sinjoro elkuris renkonte al la monarĥo ĝis la pordego kaj, demetinte de la piedoj multekostajn sandalojn, surgenue helpis Ramzeson malsupreniri.
Rekompence por ĉi tiu honoro, la faraono donis al li sian manon por kisi kaj diris, ke de ĉi tiu momento Antef fariĝas lia amiko kaj havas la rajton eĉ en la tronan ĉambregon eniri, ne demetante la ŝuojn.
Kaj kiam ili atingis la grandegan salonon de la palaco de Antef, la sinjoro diris en la ĉeesto de la tuta sekvantaro:
—Mi scias, nobla Antef, ke kiel viaj respektindaj antaŭuloj loĝas en plej belaj tomboj, same vi, ilia filo, estas la plej eminenta el la nomarĥoj de Egipto. Kaj vi sendube scias, ke en mia kortego kaj armeo, same kiel en mia reĝa koro, la unuan lokon okupas mia favorato, la ĉefo de la gvardio, Tutmozis.