Выбрать главу

Laŭ opinio de la saĝuloj, malbone faras la riĉulo, kiu sian plej multvaloran ŝtonon ne metas en plej belan ringon. Kaj ĉar via gento, Antef, estas por mi la plej kara, kaj Tutmozis la plej amata, mi do projektis kunigi vin unu kun la alia. Tio facile povas esti farita, se via filino, la bela kaj saĝa Hebron, akceptos Tutmozison kiel edzon.

Al tio la nobla Antef respondis:

—Via sankteco, sinjoro de la vivanta kaj de la okcidenta mondo! Kiel la tuta Egipto kaj ĉio, kio estas en ĝi, apartenas al vi, same ĉi tiu domo kaj ĉiuj loĝantoj estas via propraîo. Kaj se vi deziras en via koro, ke mia filino fariĝu edzino de via favorato Tutmozis, estu do tiel …

Nun la faraono rakontis al Antef, ke Tutmozis havas dudek talentojn de jara salajro el la trezorejo kaj grandajn proprajn bienojn en diversaj nomesoj. Siaflanke la nobla Antef diris, ke lia sola filino Hebron havos kvindek talentojn jare kaj la rajton profiti de la bienoj de la patro en la nomesoj, en kiuj por pli longa tempo haltos la reĝa kortego.

Ĉar Antef ne posedis filon, lia tuta grandega kaj senŝulda riĉaîo devis iam transiri en la manojn de Tutmozis, kun la ofico de la nomarĥo de Teboj, se estos la volo de lia sankteco.

Kiam la interkonsento estis farita, Tutmozis venis de la korto, dankis Antefon unue pro tio, ke li donas sian filinon al tia mizerulo, kaj due pro tio, ke li tiel bone ŝin edukis. Samtempe oni decidis, ke la edziĝa ceremonio havos lokon post kelke da tagoj, ĉar Tutmozis, kiel la ĉefo de la gvardio, ne havas tempon por tro longaj preparaj solenoj.

—Mi deziras al vi feliĉon, mia filo — finis Antef kun rideto — kaj grandan paciencon. Ĉar mia plej amata filino Hebron havas jam dudek jarojn, estas la unua elegantulino en Teboj kaj kutimis havi sian propran volon!

Pro la dioj!… mi diras al vi, ke mia povo super Teboj ĉiam finiĝis ĉe la pordeto de la ĝardeno de mia filino. Kaj mi timas, ke via generala rango faros sur ŝin ne pli grandan impreson.

Poste la nobla Antef invitis la gastojn al luksa festeno, dum kiu aperis la bela Hebron kun granda sekvantaro de siaj kunulinoj.

En la manĝoĉambro staris multe da tabloj por du kaj kvar personoj kaj unu pli granda por la faraono, sur estrado. Por honori Antefon kaj sian favoraton, lia sankteco proksimiĝis al Hebron kaj invitis ŝin al sia tablo.

Hebron estis vere bela, kaj faris impreson de persono plena de sperto, kio ne estis maloftaîo en Egipto. Ramzes baldaŭ rimarkis, ke la fianĉino tute ne atentas sian estontan edzon, kaj sendas esprimplenajn rigardojn al li, la faraono.

Ankaŭ tio ne estis maloftaîo en Egipto.

Kiam la gastoj sidiĝis ĉe la tabloj, kiam eksonis la muziko kaj dancistinoj komencis disporti al la festenantoj vinon kaj florojn, Ramzes diris:

—Ju pli longe mi rigardas vin, Hebron, des pli forte mi miras. Se ĉi tien enirus fremdulo, li pensus, ke vi estas diino aŭ ĉefpastrino, sed neniam, ke vi estas feliĉa fianĉino.

—Vi eraras, sinjoro — respondis ŝi. — En ĉi tiu momento mi estas feliĉa, sed ne de mia fianĉiĝo …

—Kiel tio estas ebla? — interrompis la faraono.

—La edziĝo ne logas min kaj certe mi preferus fariĝi la ĉefpastrino de Izido, ol edzino …

—Kial do vi edziniĝas?

—Mi faras tion por la patro, kiu volas nepre havi heredonton de sia gloro. Kaj precipe, ĉar vi tion deziras, sinjoro …

—Ĉu Tutmozis povus ne plaĉi al vi?

—Tion mi ne diras. Tutmozis estas bela, estas unua elegantulo en Egipto, bele kantas kaj ricevas premiojn en la ludoj. Lia rango de ĉefo de la gvardio de via sankteco estas unu el la plej altaj en la lando. Malgraŭ tio, se la patro ne petus min kaj vi ne ordonus, mi ne fariĝus lia edzino … Cetere eĉ tiel mi ne estos!… Al Tutmozis sufiĉas mia riĉaîo kaj la titoloj, kiujn li heredos de mia patro, kaj la reston li trovos ĉe la dancistinoj.

—Kaj li scias pri sia malfeliĉo?

Hebron ekridetis.

—Li scias de longe, ke eĉ se mi ne estus filino de Antef, sed de lasta el la paraŝitoj, mi ne donus min al homo, kiun mi ne amas. Kaj mi povus ami nur superan ol mi.

—Ĉu vi diras tion serioze? — ekmiris Ramzes.

—Mi ja havas dudek jarojn, do jam de ses jaroj ĉirkaŭas min adorantoj. Sed baldaŭ mi ekkonis ilian valoron … Kaj hodiaŭ mi preferus aŭskulti interparoladojn de saĝaj pastroj, ol kantojn kaj amindumojn de elegantaj junuloj.

—En tia okazo, mi ne devus sidi apud vi, Hebron, ĉar mi ne estas eĉ elegantulo kaj tute ne posedas la saĝon de la pastroj …

—Ho vi, sinjoro, estas iu pli granda — respondis ŝi, forte ruĝiĝante. — Vi estas militestro, kiu venkis … Vi estas vivega kiel leono, rapida kiel vulturo … Antaŭ vi milionoj falas sur la vizaĝon, la ŝtatoj tremas … Ĉu mi ne scias, kian teruron naskas via nomo en Tiro kaj Ninivo? La dioj povus envii vian potencon …

Ramzes konfuziĝis.

—Hebron, Hebron … Se vi scius, kian maltrankvilon vi semas en mia koro!…

—Jen kial — diris ŝi — mi konsentas edziniĝi kun Tutmozis … Mi estos pli proksima al via sankteco kaj, almenaŭ ĉiun kelkon da tagoj, mi vidos vin, sinjoro …

Dirinte tion, ŝi leviĝis de la tablo kaj foriris.

Antef rimarkis ŝian agon kaj timigite alkuris al Ramzes.

—Ho sinjoro! — ekkriis li — ĉu mia filino diris ion nekonvenan?… Ŝi estas nedresebla leonino …

—Trankviliĝu — respondis la faraono. — Via filino estas plena de saĝo kaj seriozeco. Ŝi eliris, ĉar ŝi rimarkis, ke la vino de via ekscelenco tro gajigas la festenantojn.

Efektive, en la salono regis granda bruo, tiom pli, ke Tutmozis, forlasinte la rolon de vic-mastro, fariĝis la plej viva festenanto.

—Konfidence mi diros al via sankteco — murmuretis Antef — ke la kompatinda Tutmozis devos sin gardi en ĉeesto de Hebron …

La unua festeno daŭris ĝis la mateno. La faraono baldaŭ forveturis, sed la ceteraj restis, en la komenco sur la seĝoj, poste sur la planko … Fine Antef devis dissendi ilin hejmen en veturiloj, kvazaŭ senvivajn objektojn.

Post kelke da tagoj oni solenis la edziĝon.

En la palaco de Antef kunvenis la ĉefpastroj Herhor kaj Mefres, nomarĥoj de la najbaraj nomesoj kaj la plej altaj oficistoj de Teboj. Poste alveturis en durada ĉaro Tutmozis, ĉirkaŭita de oficiroj de la gvardio, kaj en la fino, lia sankteco Ramzes XIII.

Akompanis lin: la granda skribisto, ĉefo de la arkpafistoj, ĉefo de la rajdistaro, granda trezoristo, ĉefpastro Sem kaj la generaloj adjutantoj.

Kiam ĉiuj ĉi eminentuloj kunvenis en la salono de la antaŭuloj de Antef, aperis Hebron en blankaj vestoj kun multenombra sekvantaro de amikinoj kaj servistinoj. Ŝia patro, bruliginte incenson antaŭ Amon, antaŭ la statuo de sia patro kaj antaŭ Ramzes sidanta sur estrado, anoncis, ke li liberigas sian filinon de la patra zorgado kaj donacas al ŝi doton. Samtempe li donis al ŝi en ora skatolo akton, konforman al sia diro, skribitan sur papiruso en la juĝejo.

Post mallonga antaŭmanĝo la fianĉino sidiĝis en multekosta portilo, portata de ok oficistoj de la nomeso. Antaŭ ŝi iris la muzikistoj kaj kantistoj, ĉirkaŭ la portilo la altranguloj, kaj post ili granda papolamaso preskaŭ same granda, kiel dum la enterigo de la faraono.

La popolo restis ekster la muro de la templo, la ĝefianĉoj, faraono kaj altranguloj eniris en la kolonan ĉambregon. Herhor bruligis incenson antaŭ la vualita statuo de Amon, la pastrinoj dancis la sanktan dancon, kaj Tutmozis legis de papiruso sekvantan akton:

”Mi, Tutmozis, ĉefo de la gvardio de lia sankteco Ramzes XIII, prenas vin, Hebron, la filinon de la teba nomarĥo Antef, kiel edzinon. Mi donas al vi tuj dek talentojn pro tio, ke vi konsentis fariĝi mia edzino. Por viaj vestoj mi destinas al vi tri talentojn jare, kaj por la hejmaj elspezoj unu talenton monate. El la infanoj, kiujn ni havos, la plej aĝa filo heredos la riĉaîon, kiun mi nun posedas kaj kiun mi povas akiri en la estonteco. Se mi ne vivus plu kun vi, eksedziĝus kaj prenus alian edzinon, mi estus devigita pagi al vi kvardek talentojn, kiujn mi garantias per miaj bienoj. Nia filo, kiam li prenos la havon, devas pagi al vi dekkvin talentojn jare. Infanoj, naskitaj de alia virino, ne havos rajton je la propraîo de nia plej aĝa filo.”