—Se estas tiel!… — eksopiris la nomarĥo de Horti.
—Mi kaj la nobla Mefres certigas, ke estas tiel, kaj ke ĉi tiu sola homo amasigis en siaj manoj tiajn danĝerojn, kiaj neniam ankoraŭ minacis Egipton … Jen kial ni kunvokis vin, respektindaj viroj, por trovi rimedojn de la savo … Sed ni devas agi rapide, ĉar la intencoj de ĉi tiu homo galopas antaŭen, kiel vento en la dezerto, kaj faru la dioj, ke ili ne superŝutu nin …
Por unu momento en la krepuska ĉambro ekregis silento.
—Kion konsili? — diris la nomarĥo de Emsuĥ. — Ni vivas en niaj nomesoj, malproksime de la kortego kaj krom tio ne sole ne konas la intencojn de ĉi tiu frenezulo, sed ni eĉ ne suspektis, ni preskaŭ ne kredas … Tial mi pensas, ke plej bone estas lasi la aferon al vi, noblaj Herhor kaj Mefres. Vi trovis la malsanon, vi serĉos sanigilon kaj aplikos ĝin … Kaj se maltrankviligas vin la grandega respondeco, prenu kiel helpanton la plej altan juĝiston …
—Jes!… Jes!… li diras la verojn … — aprobis la ekscititaj altranguloj.
Mentezufis eklumigis torĉon kaj metis sur la tablo antaŭ la statuo de la dio papiruson, sur kiu oni skribis sekvantan akton: Kaŭze de la danĝeroj, minacantaj la ŝtaton, la povo de la sekreta konsilantaro transpasas en la manojn de Herhor, al kiu oni aligas kiel helpantojn Mefreson kaj la plej altan juĝiston.
La akton, subskribitan de la ĉeestantaj altranguloj, oni ŝlosis en skatolo kaj kaŝis sub la altaro.
Krom tio, ĉiu el la sep partoprenantoj îure promesis plenumi ĉiujn ordonojn de Herhor kaj altiri en la konspiron dek altrangulojn. Herhor promesis prezenti al ili pruvojn, ke Asirio insistas pri traktato, ke la faraono ne volas ĝin subskribi, ke li interkonsentas kun Fenicianoj pri la konstruo de la kanalo kaj ke li volas perfide penetri en Labirinton.
—Mia vivo kaj honoro estas en viaj manoj — finis Herhor. — Se tio, kion mi diris, estas malvera, vi kondamnos min al la morto, kaj mian korpon al la bruligo.
Nun neniu plu dubis, ke la ĉefpastro diris la veron. Ĉar neniu Egiptano riskus sian korpon je la bruligo — sian animon je la pereo.
Kelke da tagoj post la edziĝo Tutmozis pasigis kun Hebron, en la palaco donacita de la faraono. Sed ĉiuvespere li venis en la kazernon de la gvardio, kie li tre gaje pasigis la noktojn kun la oficiroj kaj dancistinoj.
De tia konduto liaj kolegoj konkludis, ke Tutmozis edziĝis kun Hebron nur pro la doto, kio cetere mirigis neniun.
Post kvin tagoj Tutmozis venis al la faraono kaj anoncis, ke li povas repreni la servadon. Nun do li vizitis sian edzinon nur ĉe la taga lumo, kaj nokte li restis garde apud la ĉambro de la sinjoro.
Foje vespere la faraono diris al li:
—Mia palaco havas tiom da anguloj, ke oni povas spioni kaj aŭskulti, ke ĉiu mia ago estas observata. Eĉ al mia respektinda patrino ree komencas paroli voĉoj, kiuj jam eksilentis en Memfiso, kiam mi dispelis la pastrojn … Kaj tial — daŭrigis lia sankteco — mi povas akcepti neniun ĉe mi, sed mi devas forlasi la palacon kaj en sendanĝera loko interkonsiliĝi kun miaj servistoj …
—Ĉu mi devas sekvi vian sanktecon? — demandis Tutmozis, vidante, ke la faraono serĉas mantelon.
—Ne. Vi devas resti ĉi tie kaj gardi mian ĉambron, por ke neniu eniru. Enlasu neniun, eĉ mian patrinon, eĉ la ombron de mia eterne vivanta patro … Diru, ke mi dormas kaj volas neniun vidi..
—Estos, kiel vi diris — respondis Tutmozis, surmetante al li mantelon kun kapuĉo.
Poste li estingis la lumon en la dormoĉambro, kaj la faraono eniris tra flanka pordo.
En la ĝardeno Ramzes haltis kaj atente ĉirkaŭrigardis. Poste, kredeble sin orientinte, li komencis rapide iri al la palaco, donacita al Tutmozis.
Post kelke da minutoj de irado, en la ombra aleo li renkontis iun, kiu sin starigis antaŭ li kaj demandis: — Kiu iras?
—Nubio — respondis la faraono.
—Libio — respondis la demandanto kaj subite posteniĝis, kvazaŭ timigita.
Tio estis gvardia oficiro. La monarĥo rigardis lin unu momenton kaj ekkriis:
—Ah, tio estas Eunana!… Kion vi faras ĉi tie?
—Mi ĉirkaŭiras la ĝardenojn. Mi faras tion kelke da fojoj ĉiunokte, ĉar iafoje englitas ŝtelistoj.
La faraono pensis momenton kaj diris:
—Vi agas prudente. Sed memoru, ke la unua devo de la gvardiisto estas silenti … Ŝteliston elpelu, sed se vi renkontus ian altrangan personon, ne haltigu ĝin kaj silentu, ĉiam silentu … Eĉ se … tio estus la ĉefpastro Herhor mem!…
—Ho sinjoro — ekkriis Eunana — nur ne ordonu al mi honori nokte Herhoron aŭ Mefreson … Mi ne scias, ĉu ĉe ilia vido la glavo mem ne elsaltus el mia ingo …
Ramzes ekridetis.
—Via glavo estas mia — respondis li — kaj nur tiam povas eliĝi el la ingo, kiam mi ordonos.
Li faris al Eunana kaposignon kaj daŭrigis la vojon.
Post kvaronhora erarvagado sur malĝustaj vojetoj, la faraono atingis pordon, kaŝitan en densaîo. Ŝajnis al li, ke li aŭdis bruon kaj demandis mallaŭte:
—Hebron?…
Renkonte al li elkuris figuro, vestita ankaŭ per nigra mantelo. Ŝi alkuris al Ramzes kaj ekpendis sur lia kolo, murmuretante:
—Tio estas vi?… vi?… Kiel longe mi atendis!…
La faraono sentis, ke ŝi elglitas el lia ĉirkaŭpreno, li do prenis ŝin sur la brakojn kaj portis en laŭbon. En ĉi tiu momento la mantelo falis de li. Ramzes momenton trenis ĝin post si, sed fine lasis ĝin.
En la sekvinta tago la respektinda sinjorino Nikotris alvokis Tutmozison. La favorato de la faraono ektimis, rigardante ŝin. La reĝino estis terure pala; ŝiaj okuloj eniĝis en la kavojn, ŝajnis preskaŭ senkonsciaj.
—Sidiĝu! Kaj … Kaj îuru, ke vi ripetos al neniu, tion, kion mi diros al vi …
—Per la ombro de mia patro … — diris li.
—Aŭskultu — parolis la reĝino mallaŭte — mi estis por vi preskaŭ patrino … Se do vi perfidus la sekreton, la dioj punus vin … Ne … Ili nur faligus sur vian kapon parton de la malfeliĉegoj, kiuj pendas super nia gento …
Tutmozis aŭskultis kun mirego.
”Ŝi freneziĝis?…” — pensis li kun teruro.
—Rigardu ĉi tiun fenestron — daŭrigis ŝi — ĉi tiun arbon … Ĉu vi scias, kiun mi vidis hodiaŭ nokte sur ĉi tiu arbo, antaŭ la fenestro?…
—Ĉu la sampatra frato de lia sankteco venis Tebojn?…
—Tio ne estis tiu — murmuretis ŝi plorante. — Tio estis li mem … mia Ramzes!…
—Sur la arbo?… Hodiaŭ nokte?…
—Jes! La lumo de la torĉo falis rekte sur lian vizaĝon kaj figuron … Li havis tunikon kun blankaj kaj bluaj strioj … frenezan rigardon … li ridis sovaĝe, kiel tiu, malfeliĉa lia frato, kaj diris: ”Rigardu, patrino, mi jam scias flugi, kion sciis nek Seti, nek Ramzes Granda, nek Ĥeops … Rigardu, kiel al mi kreskas flugiloj!…” Li etendis al mi la manojn, kaj mi senkonscia de doloro, tuŝis tra la fenestro liajn manojn, lian vizaĝon, kovritan de malvarma ŝvito … Fine li deglitis de la arbo kaj forkuris …
Tutmozis aŭskultis terurita. Subite li frapis sin je la frunto.
—Tio ne estis Ramzes! — diris li kategorie. — Tio estis homo, kiu tre, tre similas lin, malnobla Greko, Likon, kiu mortigis lian filon, kaj hodiaŭ estas en la manoj de la ĉefpastroj!… Tio ne estis Ramzes!… Tio estas krimo de la malnoblaj Herhor kaj Mefres …
Sur la vizaĝo de la reĝino ekbrilis espero, sed nur por unu momento.
—Ĉu mi ne rekonus mian filon?…
—Likon, oni diras, estas ekstreme simila al li — diris Tutmozis. — Tio estas afero de la pastroj … Malnoblaj!… Morto estas tro malmulte por ili …
—Do la faraono dormis la hodiaŭan nokton en sia ĉambro? — subite demandis la reĝino.
Tutmozis konfuziĝis kaj mallevis la okulojn.
—Li do ne dormis?
—Li dormis … — diris la favorato per malcerta voĉo.
—Vi mensogas! Sed diru al mi, ĉu li ne havis tunikon kun blankaj kaj bluaj strioj?…