—Mi ne memoras … — murmuretis Tutmozis.
—Ree vi mensogas … Kaj ĉi tiu mantelo … diru, ke ĝi ne estas la mantelo de mia filo … Mia sklavo trovis ĝin sur la sama arbo …
La reĝino salte leviĝis kaj prenis el kesto brunan mantelon kun kapuĉo. En la sama momento Tutmozis rememoris, ke la faraono revenis noktomeze, sen mantelo, kaj eĉ klarigis al li, ke li perdis la mantelon en la ĝardeno …
Li ŝanceliĝis, pensis, fine respondis kategorie:
—Ne, reĝino. Tio ne estas la faraono. Tio estas Likon kaj la krimo de la pastroj, pri kiu oni devas tuj raporti al lia sankteco …
—Kaj se tio estis Ramzes … — ree demandis la reĝino, kvankam en ŝiaj okuloj estis videbla brilo de la espero.
Tutmozis konfuziĝis. Lia suspekto pri Likon estis saĝa kaj povis esti prava; sed ne mankis montroj, ke la reĝino vidis Ramzeson. Li ja revenis en sian loĝejon post la noktomezo, havis tunikon kun blankaj kaj bluaj strioj, perdis la mantelon … Lia frato jam estis freneza, kaj fine ĉu en tiu okazo povus erari la koro de patrino?…
Kaj subite en la animo de Tutmozis vekiĝis duboj, implikataj kaj kunvolvitaj, kiel nesto de venenaj serpentoj.
Feliĉe, dum li ŝanceliĝis, kuraĝo revenis en la koron de la reĝino.
—Bone, ke vi rememorigis al mi ĉi tiun Likonon … Mi memoras!… Kaŭze de li Mefres suspektis Ramzeson pri idmortigo, kaj hodiaŭ eble li uzas lin por malhonori la sinjoron … En ĉiu okazo al neniu eĉ unu vorton pri tio, kion mi konfidis al vi … Se Ramzes … se li vere estus ŝarĝita per tia malfeliĉo, eble ĝi estas nur momenta … oni ne povas humiligi lin, disvastigante tiajn novaîojn, oni eĉ ne povas sciigi al li tion!… Se tio estas krimo de la pastroj, ni devas esti singardaj. Kvankam … la homoj, kiuj uzas tiajn fortojn, ne povas esti fortaj …
—Mi esploros tion — interrompis Tutmozis — sed kiam mi konvinkiĝos …
—Nur ne parolu pri tio al Ramzes, mi petegas vin per la ombroj de viaj patroj!… — ekkriis la reĝino, kunmetante la manojn. —La faraono ne pardonus al ili, transdonus ilin al tribunalo, kaj tiam devus okazi unu el du malfeliĉoj: aŭ oni kondamnus al la morto la plej altajn pastrojn de la ŝtato, aŭ la tribunalo senkulpigus ilin … Kaj tiam?… Kontraŭe, Likonon persekutu kaj mortigu sen kompato, kiel rabobeston, kiel serpenton …
Tutmozis adiaŭis la reĝinon, multe pli trankvilan; kontraŭe, liaj duboj kreskis.
”Se la malnobla Greko vivas ankoraŭ, malgraŭ la malliberejo de la pastroj — pensis li —antaŭ ĉio, anstataŭ grimpi sur arboj kaj sin montri al la reĝino, li preferus forkuri … Mi mem faciligus al li la forkuron kaj superverŝus per rekompencoj, se li konfesus al mi la veron kaj serĉus rifuĝejon kontraŭ ĉi tiuj friponoj … Sed la tuniko, la mantelo?… Kial erarus la patrino?”
De tiu tago Tutmozis evitis la faraonon kaj ne kuraĝis rigardi en liajn okulojn … Kaj ĉar Ramzes ankaŭ estis ĝenata, ŝajnis do, ke la koraj rilatoj malvarmiĝis.
Sed foje vespere la sinjoro ree alvokis la favoraton.
—Mi devas — diris li — interparoli kun Hiram pri gravaj aferoj, mi do eliras. Restu garde ĉi tie, apud mia dormoĉambro, kaj se iu volus paroli kun mi, ne enlasu lin …
”Eble — pensis li — la pastroj venenis lin per hiskiamo, kaj li, sentante, ke proksimiĝas eksplodo de la malsano, forkuras el la domo?… Ah, ni vidos.”
Efektive, li ekvidis. La faraono revenis malfrue post la noktomezo; li havis sur si mantelon, sed … ne sian, soldatan.
Tutmozis ektimis kaj ne dormis ĝis la mateno, atendante, ke baldaŭ alvokos lin la reĝino. La reĝino ne faris tion, sed dum la matena revuo de la gvardio, la oficiro Eunana petis de sia ĉefo minuton de interparolado.
Kiam ili restis solaj en aparta ĉambro, Eunana falis al la piedoj de Tutmozis, petegante, ke li ripetu al neniu liajn vortojn.
—Kio okazis? — demandis Tutmozis, sentante malvarmon en la koro.
—Ĉefo! — diris Eunana — hieraŭ en la ĝardeno mi vidis homon, kiu kuris nuda kaj kriis per nehoma voĉo … Oni alkondukis lin al mi kaj ĉefo … mortigu min!…
Eunana ree falis al la piedoj de Tutmozis.
—Ĉi tiu nuda homo … ĉi tiu … mi ne povas diri.
—Kiu li estis? — demandis la terurita Tutmozis.
—Mi diros nenion plu!… — ĝemis Eunana. — Mi demetis mian mantelon kaj kovris la sanktan nudecon … Mi volis rekonduki lin en la palacon, sed … sed la sinjoro ordonis al mi resti kaj silenti … silenti!…
—Kaj kien li iris?…
—Mi ne scias … ne rigardis kaj ne permesis rigardi al la soldatoj … Li malaperis ie en la ĝardeno … Mi avertis miajn homojn, ke … ili nenion vidis … nenion aŭdis … kaj se iu aŭdis aŭ vidis, li tuj estos sufokita …
Dume Tutmozis sukcesis ekregi sin.
—Mi ne scias — diris li malvarme — mi ne scias kaj mi komprenas nenion de tio, kion vi rakontis al mi. Sed memoru, ke mi mem foje kuris nuda, kiam mi trinkis tro multe da vino, kaj ke mi malavare rekompencis tiujn, kiuj min ne vidis. La kamparanoj, Eunana, kaj la laboristoj ĉiam iras nudaj. La grandaj sinjoroj nur tiam, kiam tio plaĉas al ili. Kaj se mi aŭ iu el la altranguloj ekdezirus stariĝi sur la kapo, saĝa kaj pia oficiro ne devus miri.
—Mi komprenas — respondis Eunana, fikse rigardante la ĉefon. — Kaj ne nur mi ripetos tion al miaj soldatoj, sed eĉ tuj, en la hodiaŭa nokto, mi promenos nuda en la ĝardeno, por ke ili sciu, ke la superuloj havas la rajton fari, kion ili volas …
Malgraŭ la malgranda nombro da personoj, kiuj vidis la faraonon aŭ lian samulon en stato de frenezo, la novaîo pri la strangaj okazoj tre rapide disvastiĝis. Post kelke da tagoj ĉiuj loĝantoj de Teboj, la paraŝitoj kaj akvoportantoj, la komercistoj kaj skribistoj, murmuretis, ke sur Ramzeson falis la malfeliĉo, kiu forigis de la trono liajn fratojn.
La timo kaj respekto al la faraono estis tiel granda, ke oni ne kuraĝis paroli pri tio laŭte, precipe inter fremdaj homoj. Tamen, ĉiuj sciis pri tio, ĉiuj ekster Ramzes mem!
Sed plej strange estis, ke la novaîo tre rapide trakuris la tutan landon, kio pruvis, ke ĝi disvastiĝis per la temploj. Nur la pastroj posedis la sekreton interkomunikiĝi dum dekkelko da horoj, de unu ekstremo de Egipto al alia.
Al Tutmozis neniu parolis rekte pri la teruraj novaîoj. Sed la ĉefo de la faraona gvardio sentis ilian ekzistadon ĉe ĉiu paŝo. Per la konduto de la personoj, kun kiuj li estis en rilatoj, li divenis, ke la servistoj, sklavoj, soldatoj, liveristoj de la kortego parolas pri la frenezo de la monarĥo, silentante nur por la momento, en kiu povus ilin aŭdi superulo.
Fine Tutmozis, malpaciencigita kaj timigita decidiĝis paroli pri tio kun la teba nomarĥo.
Veninte en lian palacon, li trovis Antefon kuŝanta sur kanapo, en ombro, kies duono estis kvazaŭ ĝardeno, plena de maloftaj kreskaîoj. En la mezo ŝprucis fontano en la anguloj staris statuoj de dioj, sur la muroj estis pentrita historio de la agoj de la glora nomarĥo. Nigra sklavo, staranta ĉe lia kapo, malvarmigis la sinjoron per ventumilo el strutaj plumoj; sur la planko sidis skribisto de la nomeso kaj legis raporton.
Tutmozis havis tiel malĝojan mienon, ke la nomarĥo tuj forsendis la skribiston kaj sklavon, kaj leviĝinte de la kanapo, trarigardis ĉiujn angulojn de la ĉambro, por kontroli, ĉu iu ne aŭskultas.
—Glora patro de Hebron, mia respektinda edzino — komencis Tutmozis — per via konduto mi vidas, ke vi divenas, pri kio mi volas paroli?…
—La nomarĥo de Teboj ĉiam devas esti singardema — respondis Antef. — Mi supozas ankaŭ, ke la ĉefo de la gvardio de lia sankteco ne povis honori min per sia vizito por malgrava afero.
Momenton ili rigardis unu la alian. Fine Tutmozis sidiĝis apud la bopatro kaj murmuretis:
—Ĉu vi aŭdis la malnoblajn novaîojn, kiujn la malamikoj de la ŝtato disportas pri nia estro?…
—Se temas pri mia filino Hebron — rapide respondis la nomarĥo — mi rememorigas al vi, ke hodiaŭ vi estas ŝia sinjoro kaj ne povas postuli, ke mi …