Выбрать главу

Tutmozis malzorge svingis la manon.

—Malnoblaj homoj — diris la bofilo — disvastigas la famon, ke la faraono estas freneza … Ĉu vi aŭdis pri tio, mia patro?…

Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon. Fine li diris:

—La malsaĝo estas senlima, kiel la oceano, ĝi povas enteni ĉion.

—Tia ne estas malsaĝaîo, sed krimo de la pastroj, kiuj posedas homon, similan al lia sankteco, kaj uzas lin por malnoblaj agoj.

Li rakontis al la nomarĥo la historion de la Greko Likon kaj lian krimon en Pi-Bast.

—Pri tiu Likon, kiu mortigis la infanon de la kronprinco, mi aŭdis — respondis Antef. — Sed kie vi havas pruvojn, ke Mefres malliberigis Likonon en Pi-Bast, ke li venigis lin Tebojn kaj ke li ellasas lin en la reĝajn ĝardenojn, por ke li tie ludu la rolon de la faraono freneziĝinta?…

—Ĝuste tial mi demandas vian ekscelencon: kion fari?… Mi ja estas la ĉefo de la gvardio kaj mi devas gardi la honoron kaj la personon de nia sinjoro.

—Kion fari … kion fari? — ripetis Antef. — Antaŭ ĉio, zorgi, ke la abomenaj novaîoj ne atingu la orelojn de la faraono …

—Kial?

—Ĉar okazus granda malfeliĉo. Se nia sinjoro ekaŭdos, ke Likon en lia nomo ludas la rolon de frenezulo, li terure ekkoleros!… Kompreneble li turnos sin kontraŭ Mefres kaj Herhor … Eble li nur insultos ilin, eble malliberigos, eĉ mortigos … Kion ajn li faros, li faros sen pruvoj, kaj tiam? La hodiaŭa Egipto ne amas plu fari oferojn al la dioj, sed ĝi ankoraŭ stariĝos ĉe la flanko de la pastroj, kontraŭ kiuj oni maljuste agis … kaj tiam?… Ĉar mi pensas — aldonis li, proksimiĝinte la buŝon al la orelo de Tutmozis — ĉar mi pensas, ke tio estus la fino de la dinastio …

—Kion do fari?…

—Ĉiam la samon! — ekkriis Antef. — Trovu Likonon, pruvu, ke Mefres kaj Herhor kaŝis lin kaj ordonis al li ludi la rolon de la faraono freneziĝinta … Tion vi povas fari, se vi volas konservi la favoron de lia sankteco. Pruvojn, kiel eble plej multe da pruvoj!… Ĉi tie ne estas Asirio, nenion vi povas fari kontraŭ la ĉefpastroj sen la plej alta tribunalo, kaj neniu tribunalo kondamnos ilin sen palpeblaj pruvoj!… Cetere, ĉu vi estas certa, ke oni ne donis al la faraono frenezigan venenon?… Tio ja estus pli simpla, ol sendi nokte homon, kiu konas nek la signalvortojn, nek la palacon kaj ĝardenojn … Mi diras al vi: pri Likon mi aŭdis de konfidinda buŝo, de Hiram. Sed mi ne komprenas, kiel Likon povus fari en Teboj tiajn mirindaîojn.

—Ah, ah!… — interrompis Tutmozis. — Kie estas Hiram?

—Tuj post via edziĝo li forveturis Memfison, kaj antaŭ kelke da tagoj li jam estis en Hiten.

Tutmozis ree konfuziĝis.

”En la nokto — pensis li — kiam al Eunana oni alkondukis tiun nudan homon, la faraono diris, ke li iras al Hiram. Kaj ĉar Hiram ne estis en Teboj, do?… Do lia sankteco jam en tiu horo ne sciis mem, kion li parolas!”

Tutmozis revenis hejmen tute konfuzita. Li ne nur ne sciis, kion fari en ĉi tiu eksterordinara situacio, sed eĉ, kion pensi pri ĝi? Dum la interparolado kun la reĝino Nikotris li estis certa, ke en la ĝardenoj sin montris Likon, sed hodiaŭ liaj duboj kreskis.

Kaj se dubis Tutmozis, la favorato, kiu konstante vidis Ramzeson, kio fariĝis en la koroj de fremdaj homoj?… La plej fervoraj partianoj de la faraono kaj de liaj intencoj devis ŝanceliĝi, aŭdante de ĉiuj flankoj, ke la monarĥo estas freneza.

Tio estas la unua bato, falinta sur Ramzeson, de la pastroj. Ne grava per si mem, ĝi havis nemezureblajn sekvojn.

Tutmozis ne sole dubis, sed ankaŭ suferis. Malgraŭ la malserioza ŝajno, li havis noblan kaj energian karakteron. Hodiaŭ, de kiam oni atencis la honoron kaj povon de lia sinjoro, la senaktiveco turmentis lin. Ŝajnis al li, ke li estas komandanto de citadelo, kiun subfosas la malamiko, kaj li rigardas tion senpova!…

Ĉi tiu penso tiel turmentis Tutmozison, ke sub ĝia influo venis al li kuraĝa ideo. Renkontinte foje la ĉefpastron Semon, li diris al li:

—Ĉu via ekscelenco aŭdis la famojn, kiuj rondiras pri nia sinjoro?…

—La faraono estas juna, povas do rondiri pri li diversaj fabeloj — respondis Sem, strange rigardante Tutmozison. — Sed tiaj aferoj ne koncernas min; mi anstataŭas lian sanktecon en la servado al la dioj, mi plenumas tion plej bone, kiel mi povas, kaj la aliaj aferoj ne interesas min.

—Mi scias, ke via ekscelenco estas fidela servisto de la faraono — daŭrigis Tutmozis — kaj mi ne havas la intencon min miksi en la pastrajn sekretojn. Sed mi devas turni vian atenton al unu malgranda fakto … Mi eksciis tute certe, ke la sankta Mefres kaŝas Likonon, Grekon, kiun ŝarĝas du krimoj: li estas la mortiginto de la faraona filo kaj li tro similas lian sanktecon … La sankta Mefres ne altiru la malhonoron sur la respektindan pastraron kaj plej baldaŭ transdonu la krimulon al la tribunalo. Ĉar se ni trovos Likonon, mi îuras, ke Mefres perdos ne sole la oficon, sed la kapon. En nia ŝtato oni ne povas senpune ŝirmi banditojn kaj kaŝi homojn, similajn al la plej alta estro!…

Sem, en kies ĉeesto Mefres forprenis Likonon de la polico, konfuziĝis, eble timante, ke oni suspektos lin, kiel kunulon. Tamen li respondis:

—Mi penos averti la sanktan Mefreson pri ĉi tiuj suspektoj, malhonoraj por li. Sed ĉu via ekscelenco scias, kio minacas homon, kulpigantan iun pri krimo?

—Mi scias kaj mi akceptas la respondecon. Sed mi estas tiel certa pri tio, kion mi diras, ke mi tute ne zorgas pri la sekvoj de miaj suspektoj. La maltrankvilon mi lasas al la sankta Mefres kaj mi deziras al li, ke mi ne bezonu transpasi de avertoj al agoj.

La interparolado donis fruktojn: de tiu tago oni eĉ unu fojon ne vidis la samulon de la faraono.

Sed la famoj ne eksilentis, kaj Ramzes XIII sciis nenion pri ili.

Ĉar Tutmozis, timante, ke la sinjoro akre atakos la pastrojn, informis lin pri nenio.

XIII

En la komenco de la monato Paofi, lia sankteco, la reĝino Nikotris kaj la kortego revenis de Teboj en la palacon apud Memfiso.

Ĉe la fino de la vojaĝo, kiu ankaŭ tiun fojon estis farata sur Nilo, Ramzes XIII ofte falis en mediton, kaj foje diris al Tutmozis:

—Mi rimarkas strangan fenomenon … La popolo amasiĝas sur ambaŭ bordoj same multenombre, eble eĉ pli multenombre, ol tiam, kiam ni veturis en la kontraŭa direkto. Sed la aklamoj estas multe malpli fortaj, malpli da ŝipetoj sekvas nin kaj avare oni îetas la florojn …

—Dia vero fluas el via buŝo, sinjoro — respondis Tutmozis. — Efektive la popolo ŝajnas kvazaŭ laca, sed tio devenas de la teruraj varmegoj …

—Saĝe vi diris!… — laŭdis lin la faraono, kaj lia vizaĝo sereniĝis.

Sed Tutmozis ne kredis al la propraj vortoj. Li sentis kaj, kio estas pli grava, la tuta reĝa sekvantaro sentis, ke la popolaj amasoj malvarmiĝis en sia amo al la sinjoro.

Ĉu tio estis la rezultato de la famo pri la terura malsano de Ramzes, aŭ de aliaj procedoj? Tutmozis ne sciis. Sed li estis certa, ke la malvarmiĝon de la popolo kaŭzis la pastroj.

—Jen malsaĝa popolaĉo! — pensis li, ne regante la malestimon en sia koro. — Antaŭ nelonge ili dronis, nur por vidi la vizaĝon de lia sankteco, kaj hodiaŭ ili avaras la kriojn … Ĉu ili jam forgesis pri la sepa tago de la ripozo kaj pri la promesita tero?…

Reveninte en la palacon, la faraono tuj donis ordonon kunvoki la delegitojn. Samtempe li komisiis al la fidelaj oficistoj kaj polico komenci agiti kontraŭ la pastroj kaj por la sepa tago de la ripozo.

Baldaŭ en Malsupra Egipto ĉio komencis zumi, kvazaŭ en abelujo. La kamparanoj postulis ne nur la festojn, sed ankaŭ ke oni pagu al ili kontante por la publikaj laboroj. La metiistoj en la drinkejoj kaj stratoj insultis la pastrojn, kiuj volas limigi la sanktan povon de la faraono. La kvanto da krimoj pligrandiĝis, sed la kulpaj ne volis respondi al la tribunalo. La skribistoj fariĝis pli humilaj, kaj neniu el ili kuraĝis bati simplan homon, sciante, ke oni repagos al la batinto. En la temploj neniu faris oferojn, pli kaj pli ofte oni superŝutis la diojn de la limoj per koto kaj ŝtonoj, oni eĉ renversis ilin.