Выбрать главу

Teruro falis sur la pastrojn, nomarĥojn kaj iliajn partianojn. Vane la juĝistoj proklamis sur la stratoj kaj placoj, ke laŭ la malnovaj leĝoj terkulturisto kaj metiisto, eĉ komercisto ne havas la rajton sin okupi per politiko, kiu forlogas ilin de la fruktodona laboro. La popolaĉo, kun krioj kaj ridoj, superŝutis la heraldojn per putrintaj legomoj kaj kernoj de daktiloj.

Tiam la aristokrataro komencis kolektiĝi en la palaco kaj, kuŝante ĉe la piedoj de la faraono, petegi lian helpon.

—Ni estas — kriis ili — kvazaŭ la tero fendiĝus sub niaj piedoj kaj kvazaŭ finiĝus la mondo!… La elementoj estas kunmiksitaj, la animoj malakordaj kaj se vi ne savos nin, sinjoro, la horoj de nia vivo estas kalkulitaj!…

—Mia trezorejo estas malplena, la armeo ne multenombra, la polico de longe ne vidas salajron — respondis la faraono. — Se do vi volas havi daŭran pacon kaj sendanĝeron, vi devas liveri al mi monajn rimedojn. Sed ĉar via maltrankvilo malĝojigas mian reĝan koron, mi faros, kion mi povos, kaj mi esperas, ke mi sukcesos ree enkonduki la ordon.

Efektive, lia sankteco ordonis kunvoki la armeojn kaj lasi ilin en la plej gravaj punktoj de la lando. Samtempe li sendis ordonon al Nitager, por ke li konfidu la orientan limon al sia helpanto kaj marŝu kun kvin plej bonaj regimentoj al Memfiso.

Tiel faris la sinjoro, ne tiom por ŝirmi la aristokrataron kontraŭ la popolaĉo, kiom por havi ĉe la mano grandajn fortojn en la okazo, se la ĉefpastroj ribeligus Supran Egipton kaj la regimentojn, apartenantajn al la templaj.

La dekan de Paofi en la reĝa palaco kaj ĉirkaŭ ĝi ekregis granda movado. Kunvenis la delegitoj, kiuj devis doni al la faraono la rajton ĉerpi el la trezorejo de Labirinto, kaj multe da homoj, kiuj volis almenaŭ rigardi la palacon, kie havis la lokon tiel eksterordinara soleno en Egipto.

La procesio de la delegitoj komenciĝis matene. Antaŭe iris la nudaj kamparanoj, kun blankaj kufoj kaj zonoj; ĉiu havis en la mano tukon por kovri la dorson en la ĉeesto de la faraono. Post ili metiistoj, vestitaj kiel la kamparanoj, de kiuj ili diferencis nur per iom pli maldikaj tukoj kaj mallarĝaj antaŭtukoj, kovritaj per diverskolora brodaîo. Poste la komercistoj, kelkaj en perukoj, ĉiuj en longaj ĉemizoj kaj manteloj. Tie oni jam povis vidi riĉajn braceletojn sur la piedoj kaj manoj, kaj ringojn sur la fingroj. Poste la oficiroj en kufoj kaj tunikoj kun strioj: nigraj kaj flavaj, bluaj kaj blankaj, bluaj kaj ruĝaj. Du, anstataŭ tunikoj, havis sur la brusto kuprajn duonkirasojn.

Post longa interrompo aperis dektri nobeloj en grandaj perukoj kaj blankaj vestoj ĝis la tero. Post ili paŝis la nomarĥoj en vestoj borderitaj per purpuraj rubandoj kaj kun kronoj sur la kapoj. La marŝon fermis la pastroj kun razitaj kapoj kaj vizaĝoj, kun panteraj feloj sur la dorso.

La delegitoj eniris en la grandan salonon de la palaco de la faraonoj, kie staris sep benkoj unu post alia: la plej malalta por la kamparanoj, la plej alta por la pastroj.

Baldaŭ aperis, en portilo, lia sankteco Ramzes. La delegitoj falis teren. Kiam la sinjoro de la du mondoj sidiĝis sur la trono, li permesis al siaj fidelaj regnanoj leviĝi kaj okupi lokojn sur la benkoj. Eniris kaj sidiĝis sur pli malaltaj tronoj la ĉefpastroj Herhor kaj Mefres kaj la gardisto de Labirinto kun skatolo en la mano. Brila kortego de generaloj ĉirkaŭis la faraonon, post kiu stariĝis du altaj oficistoj kun ventumiloj el pavaj plumoj.

—Fidelaj Egiptanoj! — komencis la sinjoro de la du mondoj. — Vi scias, ke al mia kortego, al mia armeo kaj al miaj oficistoj mankas monaj rimedoj, kiujn ne povas plu liveri mia malriĉiĝinta trezorejo. Pri la elspezoj por mia sankta persono, mi ne parolas, ĉar mi manĝas kaj vestas min kiel soldato, kaj ĉiu generalo aŭ granda skribisto havas pli multe da servistoj kaj virinoj ol mi.

Inter la ĉeestantoj eksonis aproba murmuro.

—Ĝis nun ekzistis kutimo — daŭrigis Ramzes — ke, kiam la trezorejo bezonis monon, oni ŝarĝis la popolaĉon per pli grandaj impostoj. Sed mi, kiu konas mian popolon kaj ĝian mizeron, ne sole ne volus ree ŝarĝi ĝin, sed kontraŭe mi tre dezirus plibonigi ĝian sorton...

—Vivu eterne, nia sinjoro! — oni kriis de kelkaj malaltaj benkoj.

—Feliĉe por Egipto — parolis la Faraono — nia ŝtato posedas trezorojn, per kiuj oni povas relevi la armeon, rekompenci la oficistojn, pliriĉigi la popolon, eĉ pagi ĉiujn ŝuldojn al la temploj kaj Fenicianoj. Ĉi tiuj trezoroj, kolektitaj de niaj gloraj antaŭuloj, kuŝas en la kelo de Labirinto. Sed ili povas esti tuŝitaj nur, se vi ĉiuj fideluloj, unuvoĉe, kvazaŭ unu viro konsentos, ke Egipto estas en bezono, kaj ke mi, la sinjoro, havas la rajton disponi la trezorojn de miaj antaŭuloj...

—Ni konsentas!… Ni petegas, prenu sinjoro, kion vi bezonas!... — oni kriis de ĉiuj benkoj.

—Nobla Herhor! — sin turnis al li la estro: — ĉu la sankta pastro havas ion por diri en ĉi tiu afero?…

—Tre malmulte — respondis la ĉefpastro, leviĝante. — Laŭ la jarcentaj leĝoj, la trezoroj de Labirinto povas esti nur tiam tuŝitaj, kiam la ŝtato posedas neniajn aliajn rimedojn... Sed hodiaŭ ne estas tiel. Se la registaro nuligus la ŝuldojn al Fenicianoj, devenantajn de malnoblaj procentegoj, ne nur pleniĝus la trezorejo de via sankteco, sed la popolaĉo, kiu laboras hodiaŭ por Fenicianoj, ekspirus pli libere...

Sur la benkoj de la delegitoj ree eksonis aproba murmuro.

—Plena de saĝo estas via konsilo, sankta viro — diris trankvile la faraono — sed danĝera. — Se mia trezoristo, la noblaj nomarĥoj kaj nobeloj lernus unu fojon nuligi la ŝuldojn, hodiaŭ ili ne pagus al Fenicianoj, kaj morgaŭ povus forgesi pri la ŝuldoj al la faraono kaj temploj. Kaj kiu certigos min, ke ankaŭ la popolaĉo, kuraĝigita de la ekzemplo de la grandaj, ne pensus, ke ankaŭ ĝi havas la rajton forgesi siajn devojn al ni?…

La bato estis tiel forta, ke la nobla Herhor kurbiĝis sur sia seĝo kaj eksilentis.

—Kaj vi, la plej alta gardisto de Labirinto, kion vi diros? — demandis la faraono.

—Mi havas ĉi tie skatolon — respondis li — kun blankaj kaj nigraj silikoj. Ĉiu delegito ricevos du silikojn kaj unu el ili li îetos en la urnon. Kiu volas, ke via sankteco tuŝu la trezorojn de Labirinto, metos nigran silikon; kiu preferas, ke oni ne tuŝu la propraîon de la dioj, metos blankan.

—Ne konsentu, sinjoro — murmuretis la trezoristo al la monarĥo. — Prefere ĉiu delegito klare diru, kion li havas en la animo.

—Ni respektu la malnovajn morojn — intermetis Mefres.

—Bone, ili îetu la silikojn en la urnon — decidis la sinjoro. — Mia koro estas pura, miaj intencoj neskueblaj …

La sanktaj Mefres kaj Herhor ekrigardis unu la alian.

La gardisto de Labirinto, asistata de du generaloj komencis ĉirkaŭiri la benkojn kaj donis al la delegitoj po du silikoj, unu blankan kaj unu nigran. La kompatindaj simpluloj de la popolo estis tre konfuzitaj, vidante antaŭ si tiel grandajn altrangulojn. Kelkaj kamparanoj falis teren, ne kuraĝis preni la silikojn kaj tre malfacile komprenis, ke ili povas îeti en la urnon nur unu ŝtonon.

—Mi ja volus esti kompleza al la dioj kaj al lia sankteco … — murmuretis maljuna paŝtisto.

Fine la altranguloj sukcesis klarigi kaj la kamparanoj kompreni, kion oni postulas. Ĉiu delegito venis al la urno kaj îetis sian silikon tiamaniere, ke la aliaj ne povis vidi ĝian koloron.

Dume la granda trezoristo, genuante post la trono, murmuretis al la monarĥo:

—Ĉio estas perdita … Se ili voĉdonus malkaŝe, ni havus unuanimecon sed nun, sekiĝu mia mano, ĉu ni ne trovos en la urno dudekon da blankaj silikoj!…

—Trankviliĝu, fidela servisto — respondis Ramzes kun rideto. — Mi havas ĉe mia mano pli da regimentoj, ol estos voĉoj kontraŭ ni.

—Sed por kio tio ĉi … por kio? — sopiris la trezoristo. — Sen unuanimeco oni ja ne malfermos al ni Labirinton …

Ramzes ridetis kaj ridetis.

Finiĝis la procesio de la delegitoj. La gardisto de Labirinto levis la urnon kaj elŝutis ĝian enhavon sur oran pladon.