El 91 voĉdonantoj estis 83 nigraj silikoj, kaj nur 8 blankaj.
La generaloj kaj oficistoj ektremis, la ĉefpastroj kun triumfo rigardis la ĉeestantojn, sed baldaŭ ekregis ilin maltrankvilo: Ramzes havis gajan vizaĝon.
Neniu kuraĝis laŭte anonci, ke la projekto de lia sankteco malsukcesis. Sed la faraono ekparolis kun plena senĝeno:
—Fidelaj Egiptanoj, bonaj miaj servistoj! Vi plenumis mian ordonon, kaj mia favoro estas kun vi. Du tagojn vi estos gastoj de mia domo. Ricevinte donacojn, vi revenos al viaj familioj kaj okupoj. Paco kaj beno estu kun vi.
Tion dirinte, la sinjoro kun la sekvantaro forlasis la salonon. La ĉefpastroj Herhor kaj Mefres kun timo rigardis unu la alian.
—Li tute ne ĉagreniĝis — murmuretis Herhor.
—Mi ja diris, ke li estas rabia besto!… — respondis Mefres. — Li ne timos uzi eĉ superforton, kaj se ni ne rapidos …
—La dioj defendos nin kaj siajn templojn …
Vespere en la ĉambro de Ramzes XIII kunvenis liaj plej fidelaj servistoj: la granda trezoristo, la granda skribisto, Tutmozis kaj Kalipos, la ĉefo de la greka regimento.
—Ho sinjoro — ĝemis la trezoristo — kial vi ne agis, kiel viaj eterne vivantaj antaŭuloj?… Se la delegitoj voĉdonus malkaŝe, ni jam posedus la rajton al la trezorejo de Labirinto!
—Veron diras via ekscelenco — intermetis la granda skribisto.
La faraono skuis la kapon.
—Vi eraras. Eĉ se la tuta Egipto krius: Donu al la trezorejo la oron de Labirinto, la ĉefpastroj ne donus …
—Kial do ni maltrankviligis ilin, kunvokante la delegitojn?… Ĉi tiu reĝa ago forte ribeligis kaj kuraĝigis la popolaĉon, kiu jam hodiaŭ estas kvazaŭ leviĝanta akvo …
—Mi ne timas la alfluon — diris la sinjoro. — Miaj regimentoj estos por ĝi akvobaro … Mi havas videblan profiton de la delegitaro, ĉar ĝi montris al mi la senfortecon de la kontraŭuloj: 83 silikoj por ni, 8 por ili!… Tio signifas, ke kiam ili povas kalkuli je unu korpuso, mi — je dek. Ne kredu al iluzioj — daŭrigis la faraono. Inter mi kaj la ĉefpastroj jam komenciĝis la milito. Ili estas citadelo, kies kapitulacon ni postulis. Ili rifuzis, ni do devas komenci la atakon.
—Vivu eterne!… — ekkriis Tutmozis kaj Kalipos.
—Ordonu, sinjoro — diris la granda skribisto.
—Jen mia ordono — diris Ramzes. — Vi trezoristo disdonos cent talentojn al la polico, laboristoj, oficiroj kaj vilaĝaj juĝistoj en la nomesoj: Seft, Neha-ĥent, Nehapeĥu, Sebt-Het, Aa, Ament, Ka … En la samaj lokoj vi donos al la mastroj de drinkejoj kaj gastejoj hordeon, tritikon kaj vinon, kiun vi havas provize, por ke la popolo havu senpage manĝaîon kaj trinkaîon. Vi faros tion, por ke la 20-an de Paofi provizoj estu ĉie, kie ili estas necesaj.
La trezoristo sin klinis al la tero.
—Vi, skribisto, skribu kaj ordonu publikigi en la stratoj de la ĉefurboj, ke la barbaroj de la okcidenta dezerto per grandaj fortoj volas invadi la dian provincon Fayum …
Vi, Kalipos, sendos kvar grekajn regimentojn al la sudo. Du restos apud Labirinto, du iros ĝis Hanes. Se la pastra milico venus de Teboj, vi forpuŝos ĝin kaj ne allasos al Fayum … Kaj kiam la popolo, indigninte kontraŭ la pastroj, minacos Labirinton, viaj Grekoj okupu ĝin …
—Kaj se la gardistoj de la kastelo kontraŭstarus? — intermetis Kalipos.
—Tio estus ribelo — respondis la faraono kaj daŭrigis:
—Vi, Tutmozis, sendos tri regimentojn en Memfison kaj lokos ilin proksime de la temploj de Ptah, Izido kaj Horus. Kiam la incitita popolo volos ilin ataki, la koloneloj malfermos la pordegojn, ne enlasos la popolaĉon en la sanktajn lokojn kaj gardos la personojn de la ĉefpastroj kontraŭ malrespekto. En Labirinto kaj en la memfisaj temploj vi trovos pastrojn, kiuj eliros renkonte al la taĉmentoj kun verdaj branĉoj. La koloneloj demandos ilin pri la signalvortoj kaj petos ilian konsilon …
—Kaj se iu kuraĝos kontraŭstari? — demandis Tutmozis.
—Nur la ribeluloj ne plenumas la ordonojn de la faraono — respondis Ramzes. — La temploj kaj Labirinto devas esti okupitaj de la armeoj la 23-an de Paofi — daŭrigis la faraono, sin turnante al la granda skribisto. Do la popolo, en Memfiso kaj Fayum, povas kolektiĝi jam la 18-an, en la komenco en malgrandaj aretoj, poste pli kaj pli multenombre. Se do jam ĉirkaŭ la 20-a komenciĝus malgrandaj tumultoj, oni ne devas malhelpi ilin. Sed ataki la templojn oni povas ne pli frue, ol la 22-an kaj 23-an. Kaj kiam la armeo okupos ĉi tiujn lokojn, ĉio devas trankviliĝi.
—Ĉu ne pli bone estus tuj aresti Herhoron kaj Mefreson? — demandis Tutmozis.
—Por kio? — Ne pri ili mi zorgas, sed pri la temploj kaj Labirinto, por kies okupo la armeo ne estas ankoraŭ preta. Cetere Hiram, kiu kaptis la leterojn de Herhor al Asirianoj, revenos nur la 20-an … Do nur la 21-an de Paofi ni havos en la manoj pruvojn, ke la ĉefpastroj estas perfiduloj, kaj ni anoncos tion al la popolo.
—Do mi devas veturi al Fayum? — demandis Kalipos.
—Ho ne! Vi kaj Tutmozis restos apud mi, kun la plej bonaj regimentoj … Oni ja devas havi rezervojn por la okazo, se la pastroj deturnus de ni parton de la popolo.
—Sinjoro, ĉu vi ne timas perfidon? — demandis Tutmozis.
La faraono svingis malzorge la manon.
—La perfido gutas senĉese, kiel la akvo el fendita ba relo. Sendube la ĉefpastroj iom divenas miajn intencojn, mi ankaŭ konas iliajn dezirojn … Sed ĉar mi pli ol ili kolektis la fortojn, ili do estas la malpli fortaj … En la daŭro de dekkelko da tagoj ne eble estas formi regimentojn …
—Kaj la sorĉoj? — demandis Tutmozis.
Tutmozis volis en ĉi tiu momento rakonti al la faraono pri la procedoj de la ĉefpastroj kun Likon. Sed ankaŭ ĉi tiun fojon haltigis lin la penso, ke kiam la sinjoro forte ekkoleros, li perdos la trankvilon, kiu hodiaŭ faras lin potenca. Antaŭ la batalo la militestro devas pensi pri nenio, ekster la batalo mem. Venos tempo, por la afero de Likon, kiam la pastroj estos en malliberejo.
La faraono faris signon. En la ĉambro restis Tutmozis; la aliaj tri altranguloj, profunde salutinte la monarĥon, eliris.
—Fine! — eksopiris la granda skribisto, kiam li estis kun la trezoristo en la vestiblo — fine ĉesos la povo de la razitaj kapoj …
—Vere jam estas tempo — aldonis la trezoristo. Dum la lastaj jaroj iu ajn profeto havis pli da povo ol la nomarĥo de Teboj aŭ Memfiso.
—Mi pensas, ke Herhor sekrete preparas por si ŝipeton por forkuri antaŭ la 23-a de Paofi — intermetis Kalipos.
—Kio minacas lin? — diris la skribisto. — Lia sankteco, hodiaŭ severa, morgaŭ pardonos al ili, se ili humiliĝos...
—Kaj se la reĝino Nikotris petos por ili, li eĉ lasos al ili la riĉaîojn — aldonis la trezoristo. — En ĉiu okazo en la ŝtato ekregos ordo, kiu jam komencis manki.
—Ŝajnas al mi, ke lia sankteco faras tro grandajn preparojn — diris la skribisto. — Mi finus ĉion per la grekaj regimentoj, ne tuŝante la popolaĉon …
—Li estas juna … li amas la movadon … bruon … — aldonis la trezoristo.
—Oni tuj vidas, ke vi ne estas soldatoj!… — diris Kalipos. — Por la batalo oni devas kolekti ĉiujn fortojn, ĉar ĉiam okazas io neatendita.
—Sendube, se ni ne havus post ni la popolon — respondis la skribisto. — Sed tiel, kio neatendita povas okazi?… La dioj ne malsupreniros de la ĉielo por defendi Labirinton.
—Via ekscelenco parolas tiel, ĉar vi estas trankvila — diris Kalipos — ĉar vi scias, ke la ĉefa militestro vigle antaŭvidas ĉion. Alie, eble tremus sur vi la haŭto.
—Mi vidas nenion neatenditan — insistis la skribisto. — Eble la ĉefpastroj ree disvastigos la famon, ke la faraono freneziĝis …
—Ili provos diversajn artifikojn — intermetis oscedante la granda skribisto — sed vere la fortoj ne sufiĉos al ili … En ĉiu okazo mi dankas la diojn, ke ili lokis min apud la flanko de la faraono … Nun ni iru dormi …
Post la foriro de la altranguloj, Tutmozis malfermis en unu el la muroj kaŝitan pordon kaj enkondukis la pastron Samentu. La sinjoro akceptis la profeton de Set kun granda ĝojo, donis al li la manon por kisi kaj ĉirkaŭprenis lian kapon.