—La paco estu kun vi, bona servisto — diris la monarĥo. — Kion vi alportas?
—Mi estis du fojojn en Labirinto — respondis la pastro.
—Kaj vi jam konas la vojon?
—Jam de longe mi konis ĝin, sed nun mi malkovris ion. La trezorejo povas fali en profundaîon, mortigi homojn kaj detrui la juvelojn, kiuj estas ĝia plej granda riĉaîo …
La faraono sulkigis la brovojn.
—Jen kial — daŭrigis Samentu — via sankteco bonvolu prepari dekkelkon da konfidindaj homoj. Kun ili mi eniros Labirinton en la nokto antaŭ la atako kaj mi okupos la ĉambrojn, najbarajn al la trezorejo … Precipe la supran!…
—Vi enkondukos ilin?…
—Jes. Mi iros ankoraŭ unu fojon tien kaj kontrolos definitive, ĉu mi ne povos malhelpi la ruinon, sen fremda helpo. La homoj, eĉ plej fidelaj ne estas konfidindaj, kaj la enkonduko de ili povas altiri la atenton de ĉi tiuj hundoj, gardistoj …
—Se jam ili ne spionas vin … — intermetis la faraono.
—Kredu al mi, sinjoro — respondis la pastro, metante la manon sur la bruston — ke por trovi min, oni bezonas miraklon. Ilia blindiĝo estas preskaŭ infana. Ili jam sentas, ke ni volas engliti Labirinton, sed malsaĝuloj — ili duobligas gardistojn antaŭ la videblaj pordetoj. Dume mi, en la daŭro de unu monato, trovis tri kaŝitajn enirojn, pri kiuj ili forgesis aŭ eble tute ne scias. Nur iu spirito povus averti ilin, ke mi promenas en Labirinto, aŭ montri la ĉambron, kie mi estos. Inter tri mil ĉambroj kaj koridoroj tio estas neebla.
—La nobla Samentu diras la veron — interrompis Tutmozis. — Kaj eble ni troas nian antaŭgardon kontraŭ la pastraj vipuroj.
—Ne diru tion, generalo — respondis la pastro. Iliaj fortoj kompare kun la fortoj de lia sankteco estas kvazaŭ plenmano da sablo ĉe la templo, sed Herhor kaj Mefres estas tre, tre saĝaj!… Kaj ili kredeble uzos kontraŭ ni tiajn armilojn kaj ruzojn, ke ni mutiĝos de la miro … Niaj temploj estas plenaj de misteroj, kiuj konsternas eĉ saĝulojn kaj pulvorigas la animon de la popolaĉo.
—Rakontu al mi pri tio — petis la faraono.
—Mi avertas vin, ke la soldatoj de via sankteco renkontos mirindaîojn en la temploj. Jen estingiĝos iliaj lumoj, jen ĉirkaŭos ilin flamoj kaj abomenaj monstroj … Jen muro baros al ili la vojon, aŭ sub la piedoj malfermiĝos senfundaîo. En unuj koridoroj akvo superverŝos ilin, en aliaj nevideblaj manoj îetos ŝtonojn … Kiaj tondroj, kiaj voĉoj sonos ĉirkaŭ ili!…
—En ĉiu templo mi havas bonvolajn por mi malsuperajn pastrojn, en Labirinto vi estos — diris la faraono.
—Kaj niaj hakiloj — intermetis Tutmozis. — Malkuraĝa estas la soldato, kiun fortimigas la flamoj aŭ monstroj, aŭ kiu perdas la tempon por aŭdi misterajn voĉojn.
—Vi bone parolas, generalo! — ekkriis Samentu. — Se nur vi iros brave antaŭen, la timigiloj malaperos, la voĉoj eksilentos, la flamoj ĉesos bruligi. Nun lasta vorto, nia sinjoro — sin turnis la pastro al Ramzes. — Se mi pereus …
—Ne parolu tiel!… — vive interrompis la faraono.
—Se mi pereus — daŭrigis Samentu kun malĝoja rideto — venos al via sankteco juna pastro de Set kun mia ringo. Okupu do la armeo Labirinton kaj forpelu la gardistojn, kaj ne forlasu plu la konstruaîon, ĉar la junulo, eble post unu monato, eble pli frue, trovos la vojon al la trezoroj dank’al la montroj, kiujn mi lasos al li … Sed sinjoro — diris li genuante — pri unu, sole pri tio, mi petegas vin. Kiam vi venkos, venĝu min, kaj antaŭ ĉio ne pardonu al Herhor kaj Mefres. Vi ne scias, kiaj malamikoj ili estas!… Se ilia estos la venko, pereos ne nur vi, sed ankaŭ via dinastio.
—Ĉu ne konvenas al la venkinto esti grandanima? — demandis la monarĥo kun malgaja mieno.
—Nenian grandanimecon!… nenian kompaton!… kriis Samentu. — Dum ili vivos, vin kaj min minacas la morto, malhonoro, eĉ malrespekto al niaj kadavroj. Oni povas kvietigi leonon, aĉeti Fenicianon, altiri al sia koro Libianon kaj Etiopianon … Oni povas repacigi ĥaldean pastron, ĉar li kiel aglo rondflugas super la altaîoj kaj ne timas sagojn … Sed egiptan profeton, kiu gustumis lukson kaj povon, vi altiros al vi per nenio. Sole la morto, ilia aŭ via, povas fini la batalon.
—Vi diras la veron, Samentu — respondis Tutmozis. — Feliĉe, ne lia sankteco, sed ni, soldatoj, solvos la jarcentan malkonsenton inter la pastroj kiaj la faraono.
XIV
La 12-an de Paofi de diversaj egiptaj temploj disvastiĝis maltrankviligaj novaîoj.
En la lastaj tagoj en la templo de Horus renversiĝis altaro, en la temploj de Izido la statuo de la dio ploris. Ĉe la teba Amon kaj ĉe la tombo de Oziriso, en Denderaĥ oni kolektis tre malbonajn antaŭdirojn. De seneraraj signoj la pastroj konkludis, ke Egipton minacas ia granda malfeliĉo, antaŭ la fino de la monato.
La ĉefpastroj Herhor kaj Mefres ordonis procesiojn ĉirkaŭ la temploj kaj oferojn al la dioj en la domoj.
Tuj en la sekvinta tago, la 13-an de Paofi, granda procesio havis lokon en Memfiso: la dio Ptah eliris el sia templo, kaj la diino Izido el sia. Ambaŭ dioj iris al la centro de la urbo, kun tre malgranda sekvantaro de fideluloj, plejparte de virinoj. Sed ili devis reiri: la egiptaj burĝoj mokis ilin, kaj la alireligianoj eĉ îetis ŝtonojn sur la sanktajn ŝipetojn de la dioj.
La polico, vidante tion, restis tute indiferenta, kelkaj ĝiaj membroj eĉ partoprenis en la maldecaj ŝercoj. De la tagmezo, iuj nekonataj homoj komencis rakonti al la popolo, ke la pastraro melhelpas la reformojn por la laborantaj klasoj kaj volas ribeli kontraŭ la faraono.
Ĉirkaŭ la vespero, apud la temploj kolektiĝis aretoj da laboristoj, fajfante kaj malbenante la pastrojn. Samtempe oni îetis ŝtonojn al la pordegoj, kaj iu krimulo publike rompis la nazon al Horus, gardanta sian templon.
Kelke da horoj post subiro de la suno en la templo de Ptah kolektiĝis la ĉefpastroj kaj iliaj plej fidelaj partianoj. Estis tie Herhor, Mefres Mentezufis, tri nomarĥoj kaj la plej alta juĝisto de Teboj.
—Teruraj tempoj! — diris la juĝisto. — Mi scias tute certe, ke la faraono volas ribeligi la popolaĉon, por ke ili ataku la templojn.
—Mi aŭdis — aldonis la nomarĥo de Sebes — ke oni sendis ordonon al Nitager alkuri plej rapide kun novaj regimentoj, kvazaŭ ne sufiĉus jam la nunaj! …
—La vojo inter Malsupra kaj Supra Egipto estas interrompita jam de hieraŭ — diris la nomarĥo de Aa. — Sur la ŝoseoj staras la armeo, kaj la galeroj de lia sankteco faras revizion de ĉiu ŝipo, veturanta sur Nilo …
—Ramzes XIII ne estas ”sankteco” — interrompis seke Mefres — ĉar li ne ricevis la kronojn de la manoj de la dioj.
—Ĉio ĉi estus bagateloj — ekparolis la plej alta juĝisto. — Pli malbona estas la perfido … Mi havas pruvojn, ke multaj junaj pastroj estas favoraj al la faraono kaj konigas al li ĉion …
—Estas eĉ tiaj, kiuj promesis faciligi al la armeo okupi la templojn — aldonis Herhor.
—Almenaŭ ili havas tian ordonon por la 23-a — respondis Herhor.
—Kaj via ekscelenco parolas pri tio tiel trankvile? — demandis la nomarĥo de Ament.
Herhor levis la ŝultrojn, la nomarĥoj komencis rigardi unu alian.
—Tion mi ne komprenas!… — diris preskaŭ kun kolero la nomarĥo de Aa. — La temploj havas apenaŭ kelkcenton da soldatoj, la pastroj perfidas, la faraono fortranĉas nin de Teboj kaj ribeligas la popolon, kaj la nobla Herhor parolas pri tio, kvazaŭ li invitus nin al festeno … Aŭ ni defendu nin, se tio estas ankoraŭ ebla, aŭ …
—Aŭ ni submetu nin al lia sankteco? — demandis ironie Mefres. — Por tio vi ĉiam havos tempon!…
—Sed ni dezirus ekscii ion pri la rimedoj de la defendo … — diris la nomarĥo de Sebes.
—La dioj savos siajn fidelulojn — respondis Herhor. La nomarĥo de Aa tordis siajn manojn.
—Se mi devas malfermi mian koron, ankaŭ mi diros, ke mirigas min via indiferenteco — interrompis la plej alta juĝisto, — Preskaŭ la tuta popolaĉo estas kontraŭ ni …