Выбрать главу

—La popolaĉo, kiel hordeo sur kampo, iras kun la vento — diris Herhor.

—Kaj la armeo?…

—Kiu armeo ne falos antaŭ Oziriso.

—Mi scias — interrompis malpactence la nomarĥo de Aa — sed mi ne vidas Ozirison, nek la venton, kiu devas turni al ni la popolon … Dume la faraono jam hodiaŭ akiris ilin por si per la promesoj, kaj morgaŭ li venos kun donacoj …

—Pli forta ol la promesoj kaj donacoj estas la teruro — respondis Herhor.

—Kion ili devas timi?… La tricent soldatojn, kiujn ni havas?…

—Ili ektimos Ozirison.

—Sed kie li estas?… — demandis la ekscitita nomarĥo de Aa.

—Vi ĉiuj vidos lin. Kaj feliĉa estus tiu, kiu blindiĝus por tiu tago.

Herhor diris ĉi tiujn vortojn kun tiel solena trankvilo, ke en la kunveno ekregis silento.

—Sed definitive kion ni faras? — demandis post momento la plej alta juĝisto.

—La faraono deziras — diris Herhor — ke la popolo ataku la templojn la 23-an. Ni devas fari, ke oni ataku nin la 20-an de Paofi.

—Eterne vivantaj dioj! — ree ekkriis la nomarĥo de Aa, levante la manojn. — Por kio ni devas altiri la malfeliĉon sur niajn kapojn, kaj du tagojn pli frue?…

—Obeu Herhoron — interrompis Mefres per kategoria tono — kaj per ĉiuj rimedoj penu, ke la atako komenciĝu matene la 20-an.

—Kaj se efektive ni estos batitaj?… — demandis konfuzite la juĝisto.

—Se ne efikos la preĝoj de Herhor, tiam mi alvokos la helpon de la dioj — respondis Mefres, kaj en liaj okuloj ekbrilis kolera flamo.

—Ah, vi ĉefpastroj havas viajn sekretojn, kiujn malpermesite estas al vi malkovri — diris la granda juĝisto. — Ni do faros, kion vi ordonas, ni provokos la atakon la 20-an. Sed memoru, ke la sango de niaj infanoj kaj nia falos sur viajn kapojn …

—Ĝi falu …

—Tiel estu!… — ekkriis samtempe ambaŭ ĉefpastroj.

Poste Herhor aldonis:

—De dek jaroj ni regas la ŝtaton, kaj dum ĉi tiu tempo ni estis maljustaj al neniu el vi kaj plenumis ĉiun promeson. Estu do paciencaj kaj fidelaj ankoraŭ kelke da tagoj, por vidi la potencon de la dioj kaj ricevi rekompencon.

Baldaŭ la nomarĥoj adiaŭis la pastrojn, eĉ ne penante kaŝi sian malĝojon kaj maltrankvilon. Restis nur Herhor kaj Mefres.

Post longa silento Herhor diris:

—Jes, tiu ĉi Likon estis bona, dum li ludis la rolon de frenezulo. Sed anstataŭigi per li Ramzeson!…

—Se la patrino estis trompita — respondis Mefres — li devas esti tre simila al la faraono, … Kaj sidi sur la trono, diri kelke da vortoj al la ĉirkaŭantaj, tion li sendube scios fari. Cetere ni estos apud li …

—Tre malsaĝa komedianto!… — suspiris Herhor, frotante la frunton.

—Li estas pli saĝa, ol multe da milionoj da homoj, ĉar li posedas duoblan vidkapablon kaj povas fari grandajn servojn al la ŝtato …

—Via ekscelenco ĉiam parolas al mi pri ĉi tiu duobla vidkapablo — respondis Herhor. — Fine konvinkiĝu mi mem pri ĝi.

—Vi volas? — demandis Mefres. — Ni do iru … Sed pro la dioj, Herhor, pri tio, kion vi vidos, ne parolu eĉ al via propra koro.

Ili iris malsupren en la subteraîon de la templo de Ptah kaj baldaŭ atingis vastan kelon, lumigitan per torĉo. Ĉe la malforta brilo Herhor ekvidis homon, kiu sidante ĉe la tablo manĝis. Li portis tunikon de la faraona gvardio.

—Likon — diris Mefres — la plej granda altrangulo de la ŝtato volas konvinkiĝi pri la kapabloj, kiujn donis al vi la dioj …

La Greko forpuŝis la pladon kun la manĝaîo kaj komencis murmuri:

—Malbenita la tago, en kiu miaj plandoj tuŝis vian teron!… Mi preferus labori en minejo kaj esti batata per bastonoj …

—Por tio ĉiam estos tempo — interrompis severe Herhor.

La Greko eksilentis kaj subite komencis tremi, vidante en la mano de Mefres globeton el malhela kristalo. Li paliĝis, malklariĝis lia rigardo, sur lia vizaĝo aperis ŝvitaj gutoj. Liaj okuloj estis fiksitaj sur unu punkto, kvazaŭ najlitaj al la kristala globeto.

—Li jam dormas — diris Meres. — Ĉu tio ne estas stranga? — Se li ne ŝajnigas.

—Pinĉu lin … piku … eĉ brogu … — diris Mefres.

Herhor eltiris el sub sia blanka vesto ponardon kaj faris movon, kvazaŭ volante frapi Likonon inter lia okulojn. Sed la Greko restis senmova, eĉ ne palpebrumis.

—Rigardu ĉi tien — diris Mefres, proksimigante al Likon la kristalon. — Ĉu vi vidas tiun, kiu forrabis Kaman?…

La Greko salte leviĝis de la seĝo kun kunpremitaj pugnoj, kun ŝaŭmo sur la lipoj.

—Ellasu min!… — kriis li per raŭka voĉo. — Ellasu min, mi volas trinki lian sangon.

—Kie li estas nun? — demandis Mefres.

—En la palaco, en la ĝardeno, proksime de la rivero … kun li estas bela virino.., — murmuretis Likon.

—Ŝia nomo estas Hebron kaj ŝi estas la edzino de Tutmozis — sufloris Herhor. — Konfesu Mefres — aldonis li — ke, por scii tion, oni ne bezonas duoblan vidkapablon …

Mefres kunpremis siajn maldikajn lipojn.

—Se tio ne konvinkas vian ekscelencon, mi montros al vi ion pli bonan — respondis li — Likon, trovu nun la perfidulon, kiu serĉas la vojon al la trezorejo de Labirinto …

La dormanta Greko pli fikse rigardis la kristalon kaj post momento respondis:

—Mi vidas lin … Li estas vestita per ĉifonoj de almozulo …

—Kie li estas …

—Li kuŝas sur la korto de la lasta gastejo antaŭ Labirinto … Matene li estos tie …

—Kia estas lia aspekto?

—Li havas flavruĝajn harojn kaj barbon.. — respondis Likon …

—Do? — demandis Mefres Herhoron.

—Via ekscelenco havas bonan policon — respondis Herhor.

—Kontraŭe, la gardistoj de Labirinto malbone ĝin gardas! — kolere diris Mefres. — Ankoraŭ hodiaŭ nokte mi veturos tien kun Likon por averti la tieajn pastrojn … Sed kiam mi sukcesos savi la trezorojn de la dioj, via ekscelenco permesos, ke mi fariĝos ilia gardisto …

—Kiel deziras via ekscelenco — respondis Herhor indiferente. Kaj en sia koro li aldonis:

—Fine la pia Mefres komencas montri dentojn kaj ungegojn … Li mem deziras fariĝi nur … la gardisto de Labirinto kaj sian edukaton Likonon fari nur … faraono!… Vere, por satigi la avidecon de miaj helpantoj, la dioj devus krei dek Egiptojn …”

Kiam ambaŭ altranguloj forlasis la subteraîon, Herhor nokte, piedire revenis en la templon de Izido, kie li loĝis, kaj Mefres ordonis prepari kelke da ĉevalaj portiloj. En unu portilon junaj pastroj metis la dormantan Likonon, kun sako sur la kapo en la alia sidiĝis la ĉefpastro mem kaj, ĉirkaŭita de kelke da rajdantoj, ektrotis al Fayum.

En la nokto de 14-a al la 15-a de Paofi, la ĉefpastro Samentu, konforme al la promeso donita al la faraono, eniris Labirinton tra koridoro, konata nur de li. Li havis en la mano faskon de torĉoj, el kiuj unu brulis, kaj sur la dorso korbon kun instrumentoj.

Samentu tre facile transiris de unu salono en alian, el koridoro en koridoron, per unu tuŝo forigante la ŝtonajn platojn en la kolonoj kaj muroj, kie estis kaŝitaj pordoj. Iafoje li ŝanceliĝis, sed tiam li legis la misterajn signojn sur la muroj kaj komparis ilin kun la signoj sur la rozario, kiun li havis sur la kolo.

Post duonhora irado li atingis la trezorojn. Foriginte tie platon en la planko, li eniris en suban salonon. Ĝi estis malalta, sed vasta, kaj ĝia plafono estis apogita sur multenombraj dikaj kolonoj.

Samentu demetis sian korbon kaj, eklumiginte la torĉojn, ĉe ilia lumo komencis legi la surskribon sur la muroj.

”Malgraŭ mia mizera aspekto — diris unu surskribo — mi estas vera filo de la dioj, ĉar mia kolero estas terura. Ekstere mi fariĝas fajra kolono kaj naskas la fulmon. Enfermita, mi estas tondro kaj detruo kaj ne ekzistas konstruaîo, kiu kontraŭstarus al mia potenco. Kvietigi min povas nur la sankta akvo, forprenante mian forton. Sed mia kolero naskiĝis same de flamo, kiel de plej malgranda fajrero. En mia ĉeesto ĉio tordiĝas kaj falas. Mi estas kiel Tilono, kiu renversas plej grandajn arbojn kaj levas ŝtonojn!…”