Выбрать главу

—Unuvorte, ĉiu templo havas sian misteron, kiun ne konas la aliaj!… — diris al si Samentu.

Li malfermis unu kolonon kaj elprenis grandan poton. La poto havis kovrilon, algluitan per vakso, kaj truon, tra kiu pasis longa, maldika ŝnuro, finiĝanta oni ne scias kie en la interno de la kolono.

Samentu fortranĉis de la ŝnuro pecon, proksimigis ĝin al la torĉo kaj rimarkis, ke la torĉo brulas rapide kun siblo.

Nun singarde li demetis per tranĉilo la kovrilon kaj ekvidis en la poto kvazaŭ sablon kaj ŝtonetojn de cindra koloro. Li prenis kelke da ŝtonetoj kaj, foririnte flanken, almetis la torĉon. Tuj ŝprucis granda flamo, kaj la ŝtonetoj malaperis, lasante post si fumon kaj malagrablan odoron.

—Mi jam havas la veran filon de la dioj!… — diris Samentu kun rideto. — La trezorejo ne dronos en profundaîo …

Li iris de kolono al kolono, malfermis la kaŝejojn kaj elprenis la kaŝitajn potojn. Ĉe ĉiu estis ŝnuro, kiun Samentu tratranĉis, kaj la potojn li starigis flanke.

—Lia sankteco — diris la pastro — povus donaci al mi duonon de la trezoroj, aŭ almenaŭ … fari mian filon nomarĥo!… Kaj sendube li faros, ĉar li estas grandanima sinjoro … Mi meritas almenaŭ la templon de Amon en Teboj …

Antaŭgardinte tiel la suban salonon, Samentu revenis en la trezorejon, kaj de tie eniris en la supran salonon. Tie ankaŭ estis surskriboj, multenombraj kolonoj, kaj en ili potoj, provizitaj per ŝnuroj kaj plenigitaj per ŝtonetoj, kiuj ĉe la kontakto kun fajro eksplodis.

Samentu tratranĉis la ŝnurojn, forigis la potojn el la kolonoj kaj iom da griza sablo prenis en ĉifonon. Poste laca li sidiĝis. Ses el liaj torĉoj jam forbrulis sendube; la nokto jam proksimiĝis al sia fino.

—Neniam mi supozus — diris li al si — ke ĉi tieaj pastroj havas tiel strangan materion!… Oni ja povus per ĝi renversi la asiriajn citadelojn!… Vere estas, ke ni ankaŭ ne ĉion diras al niaj lernantoj.

Laca li komencis revi. Nun li estis certa, ke li okupos la plej altan postenon en la ŝtato, pli potencan ol tiu, kiun okupis Herhor. Kion li faros tiam?… Multon, multon. Li certigos saĝon kaj riĉaîon al siaj posteuloj. Li penos elŝiri la sekretojn de ĉiuj temploj, kio senlime fortigos lian povon kaj certigos al Egipto superecon je Asirio.

La faraono ridas la diojn: tio faciligos al li la taskon fondi la kulton de unu sola dio, ekzemple de Oziriso, kaj kunigi Fenicianojn, Hebreojn, Grekojn kaj Libianojn en unu ŝtaton kun Egipto.

Samtempe li komencos la laborojn ĉe la kanalo, kiu devas kunigi Ruĝan Maron kun Meza. Kiam sur la bordoj de la kanalo estos konstruitaj fortikaîoj kaj kolektitaj grandaj armeoj, la tuta komerco kun la nekonataj popoloj de Oriento kaj Okcidentoj falos en la manojn de Egiptanoj.

Oni devas ankaŭ posedi propran ŝiparon kaj egiptajn maristojn … Kaj antaŭ ĉio frakasi Asirion, kiu ĉiujare fariĝas pli kaj pli danĝera … Oni devas limigi la lukson kaj avarecon de la pastroj … Ili estu saĝuloj, ili havu bonstaton, sed ili servu al la ŝtato, anstataŭ ekspluati ĝin por sia profito, kiel hodiaŭ …

—Jam en la monato de Hator — diris li al si — mi estos la estro!… La juna monarĥo tro amas virinojn kaj armeon por povi sin okupi per la regado … Kaj se li ne havos filojn, tiam mia filo, mia filo …

Li rekonsciiĝis. Ankoraŭ unu torĉo forbrulis, kaj estis jam granda tempo forlasi la subteraîon.

Li leviĝis, prenis la korbojn kaj forlasis la salonon sub la trezorejo.

—Mi ne bezonas helpantojn … — pensis li ridetante. — Mi sola ĉion antaŭgardis … mi sola, la malestimata pastro de Set!…

Li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj, kiam subite li haltis … Ŝajnis al li, ke sur la planko de la ĉambro li vidas maldikan strion de lumo …

En unu momento tiel granda teruro ekregis lin, ke li estingis la torĉon. Sed la strio sur la planko ankaŭ malaperis.

Samentu atente aŭskultis, sed li aŭdis nur la batadon de la pulso en la propra kapo.

—Ŝajnis al mi!… — diris li.

Per tremanta mano li prenis el la korbo malgrandan vazon, en kiu malrapide bruletis meĉo, kaj ree eklumigis la torĉon.

—Mi estas tre dormema!… — pensis li.

Li ĉirkaŭrigardis en la salono kaj aliris al la muro en kiu estis kaŝita pordo. Li premis najlon, la pordo ne malfermiĝis. Dua … tria premo … nenio.

—Kion tio signifas? — diris li mirigita al si. Li jam forgesis pri la luma strio. Ŝajnis al li, ke okazis al li io nova, nekomprenebla. Tiom da kaŝitaj pordoj li malfermis dum sia vivo, tiom da ili li malfermis en Labirinto, ke li tute ne povis kompreni la nunan malsukceson.

Subite ree ekregis lin timo. Li komencis kuri de muro al muro kaj ĉie provis malfermi kaŝitan pordon. Fine unu cedis. Samentu profunde ekspiris kaj troviĝis en grandega salono, tute plena de kolonoj, kiel ordinare. Lia torĉo lumigis apenaŭ parton de ĝi, la resto dronis en densa krepusko.

La mallumo, la arbaro de kolonoj, kaj antaŭ ĉio la fakto, ke la salono estis al li nekonata, redonis al la pastro kuraĝon. Sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero ŝajnis al li, ke, ĉar li ne konas la lokon, neniu ĝin konas, neniu venos tien …

Li iom trankviliĝis kaj sentis, ke la piedoj fleksiĝas sub li. Li sidiĝis. Sed ree li salte leviĝis kaj komencis ĉirkaŭrigardi, kvazaŭ por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero kaj de kie?… El kiu el la mallumaj anguloj ĝi eliros, por sin îeti sur lin?…

Samentu, kiel neniu alia en Egipto, kutimis al subteraîoj, mallumo, erarvagado. Krom tio li travivis multajn maltrankvilojn. Sed tio, kion li sentis nun, estis io tute nova kaj tiel nova, ke la pastro timis doni al ĝi la ĝustan nomon.

Fine kun granda peno li kolektis la pensojn kaj diris:

—Se efektive mi vidas lumon … se efektive iu fermis la pordojn, oni perfidis min … kaj tiam?…

—La morto!… — murmuretis al li voĉo, kaŝita ie sur la fundo de lia koro.

La morto?…

Ŝvito kovris lian vizaĝon; lia spirado haltis. Kaj subite la frenezo de la timo ekregis lin. Li komencis kuri en la salono kaj bati la murojn per la pugno, serĉante eliron. Li jam forgesis, kie li estas kaj kiel li venis tien; li perdis la direkton, eĉ la eblon sin orienti kun la helpo de la rozario.

Samtempe li sentis, ke estas en li kvazaŭ du homoj: unu preskaŭ freneza, alia trankvila kaj saĝa. La saĝa klarigis al si, ke ĉio povas esti nur iluzio, ke neniu trovis lin, neniu lin serĉas, kaj ke li eliros, se nur li iom liberiĝos de la timo. Sed la unua, la freneza, ne aŭskultis la voĉon de la prudento, kontraŭe, ĉiuminute li akiris superecon je sia interna antagonisto.

Oh, se oni povus sin kaŝi en iu kolono!… Tiam oni serĉu … Certe neniu lin trovus, kaj li, dorminte iom, reakirus la regadon de si mem.

—Kio povas okazi al mi ĉi tie? — diris li, levante la ŝultrojn. — Se nur mi trankviliĝos, ili povas persekuti min tra la tuta Labirinto … Por bari ĉiujn vojojn oni bezonus milojn da homoj, kaj por montri la ĉelon, en kiu mi estas — almenaŭ miraklon!…

Bone, sed ni supozu, ke oni kaptos min … Kio do?… Mi prenas jen ĉi tiun boteleton, mi levas ĝin al mia buŝo kaj post unu minuto mi forkuras tiel, kie neniu kaptos min … Eĉ la dioj …

Sed malgraŭ la rezonado, ree ekregis lin tiel terura timo, ke duan fojon li estingis la torĉon kaj tremante, klakante per la dentoj li enŝovis sin post kolonon.

—Kiel mi povis … kiel mi povis eniri tien ĉi!… — diris li al si. — Ĉu mi ne havis ion por manĝi … ion por apogi sur ĝi la kapon?… Estas tute simple, ke oni malkovris min … Labirinto ja posedas multe da gardistoj, viglaj kiel hundoj, kaj nur infano aŭ malsaĝulo povus supozi, ke li trompos ilin!… La riĉaîo … la povo!… Kie estas tia trezoro, kiu valorus unu tagon de la vivo?… Kaj mi, homo en floranta aĝo, riskis la mian …

Ŝajnis al li, ke li aŭdis pezan frapon. Li salte leviĝis kaj en la fundo de la salono ekvidis brilon!…