Oni diris, ke lia sankteco donas al sia popolo festenon, kiu daŭros tutan monaton.
Kaŭze de la malfaciligo, eĉ interrompo de la interkomunikiĝoj, la urboj ne bone sciis, kio okazas ĉe la najbaroj. Nur la faraono, kaj ankoraŭ pli bone la pastroj, konis la staton de la lando.
La situacion antaŭ ĉio karakterizis la malkonsento inter Supra aŭ Teba kaj Malsupra aŭ Memfisa Egipto. En Teboj oni diris, ke Ramzes freneziĝis kaj volas vendi Egipton al Fenicianoj; en Memfiso oni rakontis, ke la pastroj volas veneni la faraonon kaj alkonduki Asirianojn en la landon.
La simpla popolo, norde kaj sude, estis altirita al Ramzes per ia instinkto. Sed la popolo estis forte pasiva kaj ŝanceliĝema. Kiam parolis faraona agitanto, la kamparanoj estis pretaj ataki la pastrojn: sed kiam venis procesio, ili falis sur la vizaĝon kaj tremis, aŭskultante la antaŭdirojn pri katastrofoj, kiuj minacis Egipton jam en ĉi tiu monato.
La teruritaj nobeloj kaj nomarĥoj preskaŭ ĉiuj kunveturis Memfison petegi la faraonon pri helpo kontraŭ la ribelantaj kamparanoj. Sed ĉar Ramzes XIII rekomendis al ili paciencon, kaj ne mallaŭdis la popolaĉon, la grandaj sinjoroj komencis interkonsiliĝi kun la pastra partio.
Vere estas, ke Herhor ankaŭ silentis, aŭ ankaŭ konsilis al ili piaciencon, sed aliaj ĉefpastroj rakontis, ke Ramzes estas freneza, kaj malklare komprenigis, ke oni devas forigi lin de la povo.
En Memfiso ambaŭ partioj vagis unu apud la alia. Malpiuloj, kiuj trinkis, bruis, îetis koton sur la murojn de la temploj, eĉ sur la statuojn; kaj piuloj, plejparte maljunuloj kaj virinoj, kiuj preĝis en la stratoj, laŭte antaŭdirante malfeliĉojn kaj petegante la helpon de la dioj. La malpiuloj ĉiutage faris ian trouzon, inter la piuloj ĉiutage iu malsanulo retrovis la sanon.
Sed stranga afero: ambaŭ partioj, malgraŭ la bolantaj pasioj, ne malutilis, ne atakis unu la alian. La kaŭzo estis, ke ĉiu el ili faris malordon laŭ direkto kaj plano, preparita per la superuloj.
La faraono, ne kolektinte ankoraŭ regimentojn kaj pruvojn kontraŭ la pastroj, ne donis la signalon al la decida atako kontraŭ la temploj; la pastroj, ŝajnis, atendis ion. Estis tamen videble, ke hodiaŭ ili ne sentas sin plu tiel malfortaj, kiel en la unua tago post la voĉdono de la delegitoj. Ramzes mem komencis mediti, kiam de ĉiuj flankoj oni sciigis al li, ke la pastraj kamparanoj preskaŭ tute ne partoprenas en la malordoj, sed laboras.
”Kion tio signifas? — demandis la faraono sin mem. Ĉu la nudaj kapoj pensas, ke mi ne kuraĝos ataki la templojn, aŭ ĉu ili havas iajn nekonatajn de mi defendajn rimedojn?”
La 19-an de Paofi la polico konigis al la monarĥo, ke en la lasta nokto la popolo komencis detrui la murojn, ĉirkaŭantajn la templon de Horus.
—Ĉu vi ordonis al ili tion fari? — demandis la faraono la ĉefon.
—Ne. Ili îetis sin je sia propra impulso …
—Haltigu ilin delikate … haltigu … — diris la sinjoro. — Post kelke da tagoj ili povos fari, kio plaĉos al ili. Sed nun ili ankoraŭ ne agu tro vivege …
Ramzes XIII, kiel militestro kaj venkinto apud Sodaj Lagoj, sciis, ke kiam unu fojon la amasoj iras al la atako, nenio haltigos ilin: ili devas rompi aŭ esti rompitaj. Se la temploj ne defendos sin, la popolaĉo sukcesos preni ilin, sed se ili volos sin defendi?… La popolo forkuros kaj oni devos sendi tien soldatojn ili estis multenombraj, estas vere, sed ne tiel, kiel estis necese laŭ la kalkuloj de la faraono.
Krom tio, Hiram ne revenis ankoraŭ de Pi-Bast kun la leteroj, pruvantaj la perfidon de Herhor kaj Mefres. Kaj pli grave estis, ke la pastroj, partianoj de la faraono, devis doni helpon al la armeo ne pli frue ol la 23-an de Paofi. Kiel do averti ilin en tiom da temploj, tiel malproksimaj unu de alia? Kaj ĉu simpla singardemo ne ordonis eviti rilatojn kun ili, por ne perfidi ilin?
Pro ĉiuj ĉi motivoj Ramzes ne deziris pli fruan atakon de la popolo kontraŭ la temploj.
Tamen malgraŭ la volo de la faraono la ekscito kreskis. Apud la templo de Izido oni mortigis kelke da piuloj, kiuj antaŭdiris malfeliĉojn por Egipto, aŭ mirakle retrovis la sanon. Apud la templo de Ptah la popolaĉo sin îetis kontraŭ procesio, batis la pastrojn kaj rompis la sanktan ŝipeton, en kiu vojaĝis la statuo de la dio. Preskaŭ samtempe venis kurieroj de la urboj Soĥem kaj Anu kun la sciigo, ke la popolo volas superforte eniri en la templojn, kaj en Ĥeran eĉ faris tion kaj sakrilegis la sanktejon.
Vespere, preskaŭ kaŝante sin, venis en la palacon de lia sankteco deputataro de la pastroj. La respektindaj pastroj kun ploro falis al la piedoj de la estro, petegante, ke li ŝirmu la diojn kaj templojn.
Ĉi tiu tute neatendita okazo plenigis la koron de Ramzes per granda ĝojo kaj ankoraŭ pli granda fiero. Li ordonis al la delegitoj leviĝi kaj favore respondis, ke liaj regimentoj ĉiam estas pretaj defendi la templojn, se nur ili estos tien enkondukitaj.
—Mi ne dubas — diris li — ke la detruantoj mem forkuros, vidante ke la domoj de la dioj estas okupitaj per la armeo.
La delegitoj ŝanceliĝis.
—Via sankteco scias — respondis la plej aĝa — ke la armeo ne povas eniri inter la ĉirkaŭbaron de la temploj … Ni do devas demandi la opinion de la ĉefpastroj.
—Bone, konsiliĝu — diris la sinjoro. — Mi ne scias fari miraklojn kaj de nia palaco mi ne povas defendi la templojn.
La delegitoj malĝojaj forlasis la faraonon, kiu post ilia foriro kunvokis privatan konsilan kunvenon. Li estis konvinkita, ke la pastroj submetiĝos al lia volo, kaj tute ne venis al li la penso, ke la delegitaro estas ruzo, aranĝita de Herhor, por erarigi lin.
Kiam en la reĝa ĉambro kunvenis la civilaj kaj militaj altranguloj, Ramzes, plena de fiero, ekparolis:
—Mi volis — diris li — nur la 23-an de Paofi okupi la memfisajn templojn … Sed mi opinias, ke pli bone estos fari tion morgaŭ …
—Niaj regimentoj ankoraŭ ne kolektiĝis … — intermetis Tutmozis.
—Kaj ni ne havas la leterojn de Herhor al Asirianoj — aldonis la granda skribisto.
—Ne grave! — respondis la faraono. — La popolo eksciu morgaŭ, ke Herhor kaj Mefres estas perfiduloj; al la nomarĥoj kaj pastroj ni montros la pruvojn post kelke da tagoj, kiam Hiram revenos de Pi-Bast.
—La nova ordono de via sankteco tre ŝanĝas la antaŭan planon — diris Tutmozis. — Morgaŭ ni ne okupos Labirinton … Kaj se ankaŭ en Memfiso la temploj kuraĝus kontraŭstari, ni ne havas murrompilojn por rompi la pordojn …
—Tutmozis — diris la faraono — mi povus ne doni klarigojn pri miaj ordonoj … Sed mi volas konvinki vin, ke mia koro pli profunde juĝas la fluon de la okazoj … La popolo — daŭrigis li — jam hodiaŭ atakas la templojn, morgaŭ ĝi volos penetri en ilin. Se ni ne subtenos ĝin, ĝi estos forpuŝita, kaj en ĉiu okazo post tri tagoj ĝi ne havos plu kuraĝon. Post kelke da tagoj povas pligrandiĝi la nombro de pastraj piartianoj inter la popolo … Entuziasmo kaj timo estas kvazaŭ vino en kruĉo: ju pli multe oni elverŝas, des pli malmulte restas, kaj nur tiu povas trinki, kiu ĝustatempe alŝovos sian glason. Se do hodiaŭ la popolo estas preta al la atako kaj la malamikoj timigitaj, ni profitu tion, ĉar mi diras al vi, ke la fortuno povas post kelke da tagoj forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni …
—La nutraîo ankaŭ finiĝas — intermetis la trezoristo. — Post tri tagoj la popolaĉo devas reveni al la laboro, ĉar ni ne povos plu nutri ilin senpage …
—Vi vidas!… — diris la faraono al Tutmozis. — Mi mem ordonis al la ĉefo de la polico, ke li haltigadu la popolaĉon. Sed se oni ne povas ĝin deteni, oni devas uzi la movadon. La sperta maristo ne batalas kontraŭ la fluo, nek kontraŭ la vento, sed li permesas al ili, ke ili portu lin en la elektita direkto …
En ĉi tiu momento venis kuriero kun novajo, ke la popolo sin îetis kontraŭ la eksterlanduloj. Oni atakis Grekojn, Sirianojn kaj precipe Fenicianojn … Oni rabis multe da butikoj kaj mortigis kelke da homoj.
—Jen estas la pruvo — ekkriis la monarĥo kun indigno — ke oni ne devas dekonduki la amasojn de la montrita vojo!… Morgaŭ la regimentoj estu proksime de la temploj … Kaj ili tuj enmarŝu tien, se la popolo komencos penetri tien, aŭ … se ĝi komencos cedi sub la premo. Estas vere, ke oni devas ŝirkolekti en la monato Paofi. Sed ĉu ekzistas ĝardenisto, kiu lasus la fruktojn sur trunketoj, se ili estus maturaj unu monaton pli frue?… Mi ripetas: mi volis malfruigi la movadon de la popolaĉo, ĝis kiam niaj preparoj estos finitaj. Sed ĉar oni ne povas nun prokrasti, ni profitu la venton, kiu blovas, kaj ni disetendu la velojn!… Morgaŭ Herhor kaj Mefres devas esti arestitaj kaj alkondukitaj en la palacon. Kun Labirinto ni finos post kelke da tagoj.