Выбрать главу

Malgraŭ tio, oni ne scias, de kie apud la muroj de la templo de Ptah troviĝis kelke da potencaj palisoj kaj amasoj da ŝtonoj.

La gravaj memfisaj komercistoj, promenante en la popolamasoj, tute ne dubis, ke la popola eksplodo estis provokita arte. La malgrandaj skribistoj, policistoj, oficiroj de la laboristoj kaj alivestitaj soldataj dekestroj ne kaŝis plu siajn oficialajn okupojn, nek sian intencon puŝi la popolon al la okupo de la temploj. Aliflanke: la paraŝitoj, almozuloj, templaj servistoj kaj malsuperaj pastroj, eĉ se ili dezirus, ne povus kaŝi, ke ili ankaŭ instigas la popolaĉon al la superforto! Ĉiu, kiu havis okulojn, povis tion rimarki.

La prudentaj urbanoj estis mirigitaj per tia konduto de la pastra partio, kaj la hieraŭa fervoro de la popolo komencis estingiĝi. La aŭtoĥtonaj Egiptanoj ne povis kompreni: kio estas la celo kaj kiu efektive provokas la ribelon? La ĥaoso pligrandiĝis dank’al duone frenezaj fanatikuloj, kiuj kuris nudaj tra la stratoj kaj sange vundante sian korpon kriis:

—Ve al Egipto!… La sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la horo de la juĝo! La dioj montros sian forton kontraŭ la malpieco de la malfideluloj!

La armeo restis trankvila, atendante ĝis kiam la popolo komencos superforte penetri en la templojn. Unuflanke, tian ordonon ili ricevis de la reĝa palaco, duaflanke, la oficiroj antaŭvidis embuskojn en la temploj kaj preferis, ke pereu la popolaĉo, ol la soldatoj. La soldatoj, sen tio, havos sufiĉe da laboro.

Sed la popolamasoj, malgraŭ la krioj de la agitantoj kaj la vino senpage disdonata, ŝanceliĝis: la kamparanoj rigardis la metiistojn, la metiistoj la kamparanojn, kaj ĉiuj atendis ion.

Subite, ĉirkaŭ la unua horo tagmeze, el la flankaj stratoj ekfluis al la templo de Ptah ebria bando, armita per hakiloj kaj bastonegoj. Tio estis fiŝistoj, grekaj maristoj, paŝtistoj, libiaj vaguloj, eĉ malliberuloj de la minejoj de Turra. En la fronto de la bando iris grandega laboristo kun torĉo. Li haltis antaŭ la pordego de la templo kaj per potenca voĉo komencis krii al la popolo:

—Ĉu vi scias, fideluloj, pri kio diskutas ĉi tie la ĉefpastroj kaj nomarĥoj?… Jen, ili volas devigi lian sanktecon, ke li forprenu de la laboristoj po unu hordean platan kukon tage, kaj la kamparanojn ŝarĝu per nova imposto ĉiun po unu draĥmo … Kaj tial mi diras al vi, ke vi estas malsaĝaj kaj malnoblaj, starante ĉi tie kun krucitaj brakoj!… Oni devas fine kapti la rajton de la temploj kaj transdoni ilin en la manojn de nia sinjoro, la faraono, kontraŭ kiu komplotas la malpiuloj! Ĉar se nia estro devus cedi al la pastra kolegio, kiu defendos la honestan popolon?…

—Li diras la veron!… — oni kriis en la amaso. — La sinjoro ordonos doni al ni la ripozon de la sepa tago.

—Kaj donacos al ni terojn …

—Li ĉiam estas bonvola por la simpluloj … Ĉu vi memoras, kiel antaŭ du jaroj li liberigis la kamparanojn, arestitajn post la atako kontraŭ la bieno de la Hebreino?

—Mi mem vidis, kiel antaŭ du jaroj li batis skribiston, kiu kolektis de la kamparanoj maljustan imposton.

—Vivu eterne nia sinjoro, Ramzes XIII, la protektanto de la premataj!…

—Rigardu — eksonis voĉo de malproksime — la brutaro mem revenas de la paŝtejoj, kvazaŭ proksimiĝus la vespero …

—Lasu la brutojn … Antaŭen kontraŭ la pastroj!…

—Vi tie — ekkriis la grandegulo antaŭ la pordego.

—Propravole malfermu al ni, por ke ni konvinkiĝu, pri kio diskutas la ĉefpastroj kun la nomarĥoj …

—Malfermu!… alie ni rompos la pordegon!…

—Stranga afero — oni parolis de malproksime — la birdoj kuŝiĝas por dormi … Estas ja nur tagmezo …

—Io malbona fariĝas en la aero …

—Dioj! la nokto jam falas, kaj mi ne kolektis ankoraŭ salaton por la tagmanĝo … — miris iu knabino.

Sed ĉi tiujn rimarkojn sufokis krioj de la ebria bando kaj la bruo de la palisoj, batantaj la kupran pordegon de la templo.

Se la popolamaso estus malpli okupita per la agoj de la atakantoj, ĝi jam rimarkus en la naturo ian eksterordinaran fenomenon. La suno lumis, sur la ĉielo estis neniu nubeto, kaj malgraŭ tio la taga lumo komencis malgrandiĝi kaj blovis malvarmeta vento.

—Donu ĉi tien ankoraŭ unu palison!… — kriis la atakantoj. — La pordo cedas!…

—Forte!… ankoraŭ unu fojon!…

La rigardanta amaso bruis, kiel fulmotondro … Tie ĉi kaj tie komencis foriĝi de ĝi malgrandaj grupoj kaj kuniĝi kun la atakantoj. Fine la tuta popola amaso malrapide proksimiĝis al la templo.

Kvankam estis tagmezo, la krepusko pligrandiĝis; en la templo de Ptah komencis kanti kokoj. Sed la furiozo de la popolo estis jam tiel granda, ke malmultaj rimarkis la sanĝojn.

—Rigardu! — kriis almozulo — jen proksimiĝas la tago de juĝo … Dioj …

Li volis daŭrigi, sed ekbatita per bastono je la kapo falis sur la loko.

Sur la murojn de la templo komencis grimpi homoj nudaj, sed armitaj. La oficiroj alvokis la soldatojn al la armiloj, certaj, ke baldaŭ oni devos subteni la atakon de la popolaĉo.

—Kion tio signifas … — murmuretis la soldatoj, rigardante la ĉielon. — Oni ne vidas nubojn, tamen la mondo havas aspekton kvazaŭ dum la ventego?…

—Batu!… rompu!… — oni kriis antaŭ la templo. La bruo de la palisoj sonis pli kaj pli ofte.

En ĉi tiu momento sur la teraso super la pordego aperis Herhor, ĉirkaŭita de sekvantaro de pastroj kaj civilaj altranguloj. La plej nobla ĉefpastro havis oran diservan veston kaj ĉapon de Amenhotep, ĉirkaŭitan de la reĝa ureuso.

Herhor ekrigardis la grandegan popolamason, kiu sieĝis la templon kaj sin klininte al la atakanta bando, diris:

—Kiuj ajn vi estas, fideluloj aŭ idolanoj, en la nomo de la dioj mi alvokas vin lasi la templon trankvila …

La tumulto eksilentis kaj oni aŭdis nur la batadon de la palisoj kontraŭ la kupra pordego. Sed baldaŭ ankaŭ tio ĉesis.

—Malfermu la pordegon! — kriis de malsupire la grandegulo. — Ni volas konvinkiĝi, ĉu vi ne konspiras perfidon kontraŭ nia sinjoro …

—Mia filo — respondis Herhor — falu sur la vizaĝon kaj petegu la diojn, ke ili pardonu al vi la sakrilegon …

—Vi mem petu la diojn, ke ili ŝirmu vin!… — ekkriis la ĉefo de la bando kaj preninte ŝtonon, îetis ĝin supren al la ĉefpastro.

En la sama momento, el la fenestro de la pilono falis sur la vizaĝon de la grandegulo io, kvazaŭ maldika akva strio. La gvidanto de la bando ekŝanceliĝis, baraktis per la manoj kaj falis.

Liaj plej proksimaj najbaroj eligis krion de teruro; la pli malproksimaj vicoj, ne sciante, kio okazis, respondis per ridoj kaj malbenoj.

—Rompu la muron!… — oni kriis de malproksime, kaj ŝtonoj, kvazaŭ hajlo flugis al Herhor kaj lia sekvantaro.

Herhor levis ambaŭ manojn al la ĉielo. Kaj kiam la amasoj ree eksilentis, la ĉefpastro ekkriis per forta voĉo:

—Dioj, sub vian protekton mi transdonas la sanktejojn, kiujn minacas perfidaj blasfemuloj …

Post unu momento, ie super la templo, eksonis superhoma voĉo:

—Mi deturnas mian vizaĝon de la malbenita popolo kaj mallumo falu sur la teron.

Kaj okazis afero terura: kun la malbenaj vortoj, la suno estis perdanta sian brilon!… Kaj post la lasta vorto fariĝis mallume, kiel nokte. Sur la ĉielo ekbrilis la steloj, kaj la lokon de la suno okupis nigra disko, ĉirkaŭita per ringo de flamoj.

Terura krio elŝiriĝis el cent mil brustoj. La atakantoj rompantaj la pordegon, îetis la palisojn, la kamparanoj falis teren …

—Jen venis la tago de la juĝo kiaj morto! … — ekkriis ĝema voĉo, el fino de la strato.

—Dioj, kompaton!… Sankta viro, deturnu la katastrofon!… — kriis la popolo.

—Ve al la soldatoj, kiuj plenumas la ordonojn de sendiaj ĉefoj!… — kriis la potenca voĉo de la templo.

Responde la tuta popolo falis sur la vizaĝon, kaj en du regimentoj antaŭ la templo ekregis malordo. La vicoj rompiĝis, la soldatoj komencis îeti la armilojn kaj kiel frenezaj forkuri al la rivero. Unuj, kurante kiel blindaj, en la mallumo sin frakasis je la muroj de la domoj, aliaj falis sur la pavimon, kaj iliaj kunuloj morte piedpremis ilin. Post kelke da minutoj, anstataŭ densaj kolonoj, kuŝis sur la placo disîetitaj lancoj kaj hakiloj, kaj ĉe la eniro en la stratojn — altaj amasoj da vunditoj kaj kadavroj.