Выбрать главу

Neniu perdita batalo finiĝis per tia katastrofo.

—Dioj! … dioj!… — ĝemis kaj ploris la popolo — ekkompatu la senkulpajn …

—Oziriso! … — ekkriis de la teraso Herhor — ekkompatu la popolon kaj montru vian vizagon al la malfeliĉuloj …

—Lastfoje mi plenumos la petojn de miaj pastroj, ĉar mi estas kompatema … — respondis la superhoma voĉo de la templo.

En la sama momento la mallumo forkuris, kaj la suno reakiris sian brilon.

Nova krio, nova ploro, novaj preĝoj eksonis en la popolamasoj. Ebriaj de ĝojo la homoj salutis la reviviĝantan sunon. Nekonatoj sin îetis en la brakoj unuj de aliaj, kelke da personoj mortis, kaj ĉiuj surgenue rampis al la templo, por kisi ĝiajn sanktajn murojn.

Sur la supro de la pordego staris la plej nobla Herhor. Lia rigardo, dronis en la ĉielo, kaj du pastroj subtenis liajn sanktajn manojn, per kiuj li dispelis la mallumon kaj savis sian popolon de la pereo.

Samaj scenoj, kun malgrandaj ŝanĝoj, okazis en la tuta Malsupra Egipto. En ĉiu urbo, la 20-an de Paofi, la popolo kolektiĝis antaŭ la temploj; en ĉiu urbo ĉirkaŭ la tagmezo iu bando atakis la sanktan pordegon. Ĉie, ĉirkaŭ la unua horo, super la pordego aperis la ĉefpastro de la templo kun sekvantaro, malbenis la malpiulojn, kaj faris mallumon. Kaj kiam la popolo forkuris en paniko aŭ falis teren, la ĉefpastroj preĝis al Oziriso, ke li montru sian vizaĝon, kaj la taga lumo revenis sur la teron.

Tiamaniere, dank’al la mallumiĝo de la suno, la plena de saĝo pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de la faraono eĉ en Malsupra Egipto. En la daŭro de kelke da minutoj la registaro de la faraono troviĝis, eĉ ne sciante pri tio, ĉe la bordo de la senfundaîo. Savi ĝin povis nur granda inteligento kaj detala kompreno de la situacio. Sed tio jam mankis en la reĝa palaco, kie ĝuste en la malfacila momento komencis ĉiopova regado de la okazo.

La 20-an de Paofi lia sankteco leviĝis kun la suno kaj, por esti pli proksime de la teatro de la agado, li transloĝiĝis el la ĉefa palaco en somerdomon, apenaŭ unu horon de piedira voja de Memfiso. La domo havis ĉe unu flanko la kazernojn de la aziaj regimentoj, ĉe la alia la palacon de Tutmozis kaj de lia edzino, la bela Hebron. Kun la sinjoro venis tien la fidelaj partianoj de Ramzes kaj la unua regimento de la gvardio, al kiu la faraono konfidis senlime.

Ramzes XIII havis bonegan humoron. Li banis sin, matenmanĝis kun apetito kaj komencis akcepti la kurierojn, kiuj ĉiun kvaronhoron venis de Memfiso.

Iliaj raportoj estis tede unuonaj. La ĉefpastroj kaj kelke da nomarĥoj sin enfermis en la templo de Ptah. La armeo estas plena de kuraĝo, la popolo ekscitita. Ĉiuj benas la faraonon kaj atendas la ordonon al la atako.

Kiam je la 9-a horo kvara kuriero ripetis la samajn vortojn, la faraono sulkigis la brovojn.

—Kion ili atendas? — demandis la sinjoro. — Ili ataku senprokraste.

La kuriero respondis, ke ne kolektiĝis ankoraŭ la ĉefa bando, kiu devas ataki la templon kaj rompi la kupran pordegon.

Ĉi tiu klarigo ne plaĉis al la sinjoro. Li skuis la kapon kaj sendis oficiron, por plirapidigi la atakon.

—Kion signifas ĉi tiu prokrasto? — demandis li. — Mi pensis, ke miaj regimentoj vekos min per la sciigo, ke la templo estas prenita … En similaj okazoj la rapideco de la agado estas ĉefa kondiĉo de la sukceso.

La oficiro forveturis, sed apud la templo de Ptah nenio ŝanĝiĝis. La popolo atendis ion, la ĉefa bando ne venis ankoraŭ.

Oni povis supozi, ke iu alia volo malfruigas la plenumon de la ordonoj.

Je la deka horo matene al la somerdomo de la faraono venis la portilo de reĝino Nikotris. La respektinda sinjorino preskaŭ superforte penetris en la ĉambron de la filo kaj kun ploro falis al liaj piedoj.

—Kion vi postulas, patrino? — diris Ramzes, apenaŭ kaŝante la malpaciencon. — Ĉu vi forgesis, ke en tendaro ne estas loko por la virinoj?…

—Hodiaŭ mi ne moviĝos de ĉi tie, mi ne forlasos vin eĉ dum unu momento!… — ekkriis ŝi. — Estas vere, ke vi estas la filo de Izido kaj ke ŝi ĉirkaŭas vin per sia protekto … Sed malgraŭ tio mi mortus de maltrankvilo …

—Kio minacas min? — demandis la faraono, levante la ŝultrojn.

—La pastro, kiu observas la stelojn — daŭrigis la reĝino kun ploro — diris al unu el la servistinoj, ke se hodiaŭ … se la hodiaŭa la tago pasos feliĉe por vi, vi vivos kaj regos cent jarojn …

—Ah, ah! … kie estas tiu konanto de mia sorto?

—Li forkuris Memfison … — respondis la reĝino.

La faraono ekmeditis, poste li diris ridante:

—Kiel Libianoj apud Sodaj Lagoj îetis sur nin ŝtonojn, tiel hodiaŭ la pastraro sendas al ni minacojn … Estu trankvila, patrino! La babilado estas malpli danĝera, ol la sagoj kaj ŝtonoj.

De Memfiso venis nova kuriero, ke ĉio iras bone, sed ke la ĉefa bando ne estas ankoraŭ preta.

Sur la bela vizaĝo de la faraono aperis signoj de kolero. Dezirante trankviligi la monarĥon, Tutmozis diris:

—La popolaĉo ne estas armeo. Ĝi ne scias kolektiĝi al destinita horo irante ĝi treniĝas kiel koto kaj ne obeas la komandon. Se al la regimentoj oni estus ordoninta okupi la templojn, ili jam estus tie …

—Kion vi diras, Tutmozis? — ekkriis la reĝino. — Ĉu oni iam aŭdis, ke la egipta armeo …

—Vi forgesis — interrompis la faraono — ke laŭ miaj ordonoj, la regimentoj ne devas ataki, sed defendi la templojn kontraŭ la atako de la popolaĉo …

—Kaj tial malfruas nia agado — respondis malpacience Tutmozis.

—Jen la reĝaj konsilantoj! — eksplodis la reĝino. — La sinjoro agas prudente, stariĝante kiel defendanto de la dioj, kaj vi, anstataŭ kvietigi lin, instigas al la supertorto …

La sango leviĝis al la kapo de Tutmozis. Feliĉe, elvokis lin el la ĉambro adjutanto, sciigante, ke ĉe la pordego oni haltigis maljunulon, kiu volas paroli kun lia sankteco.

—Ĉe ni hodiaŭ — murmuretis la adjutanto — ĉiu sin puŝas al la sinjoro, kvazaŭ la faraono estus gastejmastro …

Tutmozis pensis, ke tamen en la tempo de Ramzes XII neniu kuraĝus tiel paroli pri la monarĥo … Sed li ŝajnigis, ke li ne atentas.

La maljunulo, kiun haltigis la gardistoj, estis la fenicia princo Hiram. Li portis kovritan de polvo soldatan mantelon, estis laca kaj kolera.

Tutmozis ordonis enlasi lin, kaj kiam ambaŭ troviĝis en la ĝardeno, li diris:

—Mi pensas, ke via nobleco sin banos kaj sanĝos la vestojn, antaŭ ol mi ricevos por vi aŭdiencon de lia sankteco?

La grizaj brovoj de Hiram stariĝis, liaj okuloj fariĝis ankoraŭ pli sangaj.

—Post tio, kion mi vidis — respondis li akre — mi povas eĉ ne postuli aŭdiencon …

—Vi ja havas la leterojn de la ĉefpastroj al Asirio …

—Por kio vi bezonas la leterojn, se vi repaciĝis kun la pastroj—

—Kion babilas via nobleco!… — eksplodis Tutmozis.

—Mi scias, kion mi parolas!… — diris Hiram. — Dekojn da miloj da talentoj vi eltiris de Fenicio, por liberigi, vi diris, Egipton de la pastra povo, kaj rekompence hodiaŭ vi rabas nin kaj mortigas … Rigardu, kio okazas de la maro ĝis la unua katarakto: ĉie via popolaĉo persekutas Fenicianojn, kiel hundojn, ĉar tio estas la ordono de la pastroj …

—Vi freneziĝis, Feniciano!… En ĉi tiu momento nia popolo prenas la templon de Ptah en Memfiso …

Hiram eksvingis la manon.

—Ili ne prenos ĝin! — respondis li. — Vi trompas min aŭ vi mem estas trompitaj … Vi devis antaŭ ĉio preni Labirinton kaj ĝian trezorejon, kaj ne pli frue ol la 23-an de Paofi … Dume hodiaŭ vi malŝparas la fortojn apud la templo de Ptah, kaj Labirinto estas perdita … Kio okazas ĉi tie?… Kie estas la prudento? — daŭrigis la ekscitita Feniciano!. — Por kio la atakoj kontraŭ malplenaj konstruaîoj?… Ĉu vi atakas ilin, por ke oni pligrandigu la gardistaron de Labirinto!