Выбрать главу

—Ni prenos ankaŭ Labirinton! — interrompis Tutmozis.

—Nenion vi prenos, nenion!… Labirinton povis okupi nur unu homo, al kiu malhelpos viaj hodiaŭaj aventuroj en Memfiso.

Tutmozis haltis en la aleo.

—Kion vi aludas? — mallonge demandis li Hiramon.

—La malordon, kiu regas ĉe vi … Vi ne estas plu registaro, sed amaso da oficiroj kaj altranguloj, kiun la pastroj pelas, kien ili volas kaj kiam ili volas … De tri tagoj en la tuta Malsupra Egipto regas tia ĥaoso, ke la popolaĉo batas nin, Fenicianojn, viajn solajn amikojn … Kaj kial?… Ĉar la povo elglitis el viaj manoj kaj jam kaptis ĝin la pastroj …

—Vi parolas tiel, ĉar vi ne konas la situacion — respondis Tutmozis. — Vere estas, ke la pastroj implikas niajn aferojn kaj atakas Fenicianojn. Sed la povo estas en la manoj de la faraono, la ĝenerala fluo de la okazoj fariĝas laŭ liaj ordonoj …

—Ankaŭ la hodiaŭa atako kontraŭ la templo de Ptah? — demandis Hiram.

—Jes. Mi mem ĉeestis privatan kunvenon, dum kiu la faraono ordonis okupi la templojn hodiaŭ, anstataŭ la 23-an …

—Do — interrompis Hiram — mi anoncas al vi, ĉefo de la gvardio, ke vi estas perditaj … Ĉar mi scias tute certe, ke la hodiaŭa atako estis decidita en la kunveno de la ĉefpastroj kaj nomarĥoj, la 13-an de Paofi en la templo de Ptah.

—Por kio ili decidus la atakon kontraŭ si mem? — demandis Tutmozis per moka tono.

—Sendube tion iel postulas iliaj aferoj. Kaj ke ili kondukas siajn aferojn pli bone ol vi, pri tio mi jam konvinkiĝis.

La interparoladon interrompis adjutanto, alvokanta Tutmozison al lia sankteco.

—Aŭskultu ankoraŭ!… — diris Hiram. — Viaj soldatoj arestis sur la vojo Pentueron, kiu havas ion gravan por diri al la faraono.

Tutmozis sin kaptis je la kapo kaj tuj sendis oficirojn, por ke ili trovu Pentueron. Poste li kuris al la faraono, kaj post momento revenis, kaj ordonis al la Feniciano sekvi lin.

Kiam Hiram eniris en la reĝan ĉambron, li trovis tie la reĝinon, grandan trezoriston, grandan skribiston kaj kelke da generaloj. Ramzes XIII, incitita, rapide pasis en la salono.

—Jen estas la malfeliĉo de la faraono kaj Egipto! —ekkriis la reĝino, montrante la Fenicianon.

—Respektinda sinjorino — respondis la nekonfuzita Hiram kun saluto — la tempo montros, kiu estas fidela kaj kiu malbona servisto de lia sankteco …

Ramzes subite haltis antaŭ Hiram.

—Ĉu vi havas la leterojn de Herhor al Asirio?… — li demandis.

La Feniciano eltiris el sub la vesto paketon kaj silente transdonis ĝin al la faraono.

—Nur tion mi bezonis! — ekkriis kun triumfo la estro. — Oni devas tuj anonci al la popolo, ke la ĉefpastroj perfidis la ŝtaton …

—Mia filo — interrompis la reĝino per peteganta voĉo — pro la ombro de la patro … pro niaj dioj, prokrastu kelke da tagoj la anoncon … Kun la donacoj de Feniciano oni devas estis tre singarda …

—Via sankteco, — intermetis Hiram — povas eĉ bruligi la leterojn. Ili estas indiferentaj por mi.

La faraono pensis momenton kaj kaŝis la paketon sub la tuniko.

—Kion vi aŭdis en Malsupra Egipto? — demandis la sinjoro.

—Ĉie oni batas Fenicianojn — respondis Hiram. — Niaj domoj estas detruataj, mebloj ŝtelataj kaj jam oni mortigis kelkdekon da homoj.

—Mi aŭdis pri tio!… Tio estas la verko de la pastroj — diris la sinjoro.

—Prefere diru, mia filo, ke tio estas la sekvoj de la sendieco kaj rabemo de Fenicianoj — intermetis la reĝino.

Hiram sin deturnis de la reĝino kaj daŭrigis:

—De tri tagoj estas en Memfiso la policestro de Pi-Bast, kun du helpantoj kaj ili jam estas sur la postesignoj de Likon …

—Kiu estis edukita en la feniciaj temploj! — ekkriis reĝino Nikotris.

—De Likon — daŭrigis Hiram — kiun la ĉefpastro Mefres ŝtelis de la polico kaj tribunalo … De Likon, kiu en Teboj, ŝajnigante vian sanktecon, kuradis nuda en la ĝardeno, kiel frenezulo …

—Kion vi diras? — ekkriis la faraono.

—Via sankteco demandu la plej respektindan reĝinon, ĉar ŝi vidis lin … — respondis Hiram.

—Jes — diris la reĝino — mi vidis tiun malnoblulon, sed mi diris nenion, por ŝpari al vi ĉagrenon … Sed mi devas aldoni, ke neniu havas pruvojn, ke Likon estis instigita de la pastroj; la samon povis fari Fenicianoj …

Hiram ekridetis ironie.

—Patrino … patrino!… — diris dolore Ramzes — ĉu en via koro la pastroj valoras pli multe ol mi?…

—Vi estas mia filo kaj mia plej kara sinjoro — respondis la reĝino kun ekiscito — sed mi ne povas toleri, ke fremdulo … idolano … îetas kalumniojn sur la sanktan pastraron, de kie ni ambaŭ devenas … Ho Ramzes!… — ekkriis ŝi, falante sur la genuojn — forpelu la malbonajn konsilantojn, kiuj vin puŝas al la sakrilego de la temploj, al atenco kontraŭ la posteulo de via avo Amenhotep! Estas ankoraŭ tempo … estas ankoraŭ tempo por paco … por savi Egipton …

Subite eniris en la ĉambron Pentuer en disŝiritaj vestoj.

—Kion vi diros? — demandis la faraono kun stranga trankvilo.

—Hodiaŭ, eble tuj — respondis la pastro — estos mallumiĝo de la suno …

La faraono posteniĝis de miro.

—Kio estas por ni la mallumiĝo de la suno, precipe en la nuna momento?

—Sinjoro — diris Pentuer — mi ankaŭ pensis tiel, antaŭ ol mi legis en la malnovaj kronikoj priskribojn de la mallumiĝoj … Tio estas tiel terura fenomeno, ke oni devus averti la tutan popolon …

—Jen!… — intermetis Hiram.

—Kial vi ne sciigis al ni pli frue? — demandis la pastron Tutmozis.

—Du tagojn la soldatoj tenis min arestita … La popolon ni ne povos plu averti, sed sciigu almenaŭ al la regimentoj apud la palaco, por ke almenaŭ ili kontraŭstaru al la paniko.

—Ah, malbone, malbone!… — murmuretis Ramzes kaj aldonis laŭte: — Kio ĝi estos kaj kiam?…

—Tage fariĝos nokto … — diris la pastro. — Ĝi devas daŭri, oni diras, tiom da tempo, kiom oni bezonas por iri kvincent paŝojn … ĝi komenciĝos tagmeze … Tiel diris al mi Menes …

—Menes? — ripetis la faraono. — Mi konas la nomon, sed …

—Li skribis pri tio leteron al via sankteco … Sed avertu la regimentojn!…

Tuj eksonis la trumpetoj. La gvardio kaj Asirianoj stariĝis kun la armiloj, kaj la faraono, ĉirkaŭita de la stabo, sciigis pri la mallumiĝo, aldonante, ke ili ne devas timi, ĉar la mallumo tuj pasos, kaj li estos kun ili.

—Vivu eterne! — respondis la armitaj vicoj. Samtempe Memfison oni sendis kelke da plej inteligentaj kavaliroj.

La generaloj sin lokis en la fronto de la kolonoj, la faraono medite promenis sur la korto, la civilaj altranguloj mallaŭte murmuretis kun Hiram, kaj la reĝino Nikotris, kiu restis sola en la ĉambro, falis sur la vizaĝon antaŭ la statuo de Oziriso.

Estis jam post la unua horo, kaj efektive la lumo de la suno komencis malgrandiĝi.

—Ĉu vere estos nokto? — demandis la faraono Pentueron.

—Jes, sed tre mallongan tempon.

—Kaj la suno?

—Ĝi kaŝos sin post la luno …

—Mi devas redoni mian favoron al la saĝuloj, kiuj esploras la stelojn … — diris la sinjoro al si mem.

La krepusko rapide pligrandiĝis. La ĉevaloj de la Azianoj komencis maltrankviliĝi, aroj da birdoj falis sur la ĝardenon kaj kun laŭta pepado okupis ĉiujn arbojn.

—Kantu ion!… — ekkriis Kalipos al la Grekoj.

Ekbruis la tamburoj, ekajfis la flutoj kaj kun ilia akompano la greka regimento kantis la gajan kanton pri la timema filino de la pastro: ŝi tiel timis la fantomojn, ke ŝi povis dormi nur en la kazernoj.

Subite sur la flavajn libiajn altaîojn falis malbonsigna ombro kaj kun fulma rapideco kovris Memfison, Nilon kaj la pacajn ĝardenojn. La nokto invadis la teron, kaj sur la ĉielo aperis disko, nigra kiel karbo kaj ĉirkaŭita per krono de flamoj.

Terura ekkrio mutigis la kanton de la greka regimento: la Azianoj îetis militan krion, sendante al la ĉielo nubon de sagoj, por fortimigi la malbonan spiriton, kiu volas manĝi la sunon.