—Vi diras, ke la nigra disko estas la luno? — demandis la faraono Pentueron.
—Tiel asertas Meneso.
—Granda saĝulo li estas!… kaj la mallumiĝo tuj finiĝos?…
—Tute certe …
—Kaj se la luno deŝiriĝus de la ĉielo kaj falus sur la teron?…
—Tio ne estas ebla … Jen la suno!… — ekkriis Pentuer kun ĝojo.
Ĉiuj regimentoj kriis grandan aklamon por la honoro de Ramzes XIII.
La faraono ĉirkaŭprenis Pentueron.
—Vere — diris la sinjoiro — ni vidis strangan fenomenon … Sed mi ne volus vidi ĝin duan fojon … Mi sentas, ke se mi ne estus soldato, la timo ekregus mian koron.
Hiram proksimiĝis al la faraono kaj murmuretis:
—Sendu via ekscelenco kurieron Memfison, ĉar mi timas, ke la ĉefpastroj faris al vi ion malbonan …
—Vi supozas?
Hiram balancis la kapon.
—Ili ne regus tiel longe la staton, — diris li — ne enterigus dek naŭ viajn dinastiojn, se ili ne scius profiti tiajn okazojn, kiel la hodiaŭa!…
Dankinte la armeon por ilia bona sintenado dum la eksterordinara fenomeno, la faraono revenis en la somerdomon. Li estis meditplena, parolis trankvile, eĉ delikate, sed sur lia bela vizaĝo estis legebla necerteco.
Efektive en la animo de Ramzes bolis terura batalo. Li komencis kompreni, ke la pastroj havas en la manoj fortojn, kiujn ne nur li ne atentis, sed eĉ pri kiuj li ne pensis, pri kiuj li ne volis aŭskulti.
La pastroj, observantaj la movojn de la steloj, en la daŭro de kelke da minutoj ekstreme grandiĝis en liaj okuloj. Kaj la faraono diris al si, ke tamen oni devas koni la strangan saĝon, kiu tiel terure implikas la homajn projektojn.
Kuriero, post kuriero estis sendata Memfison, por ekscii, kio okazis tie dum la mallumiĝo. Sed la kurieroj ne revenis, kaj super la reĝo kaj liaj konfidatoj la necerteco disetendis siajn nigrajn flugilojn. Ke io malbona okazis apud la templo de Ptah, pri tio ne sole neniu dubis, sed eĉ ne kuraĝis aŭskulti la proprajn konjektojn. Ŝajnis, ke la faraono kaj la liaj estas kontentaj de ĉiu minuto, kiu pasis sen novaîo de tie.
Dume la reĝino Nikotris, sidiĝinte apud la sinjoro flustris al li:
—Permesu al mi agi, Ramzes … La virinoj pli ol unu servon faris al nia ŝtato … Rememoru nur la reĝinon Nikotris dum la sesa dinastio, aŭ la reĝinon Makara, kiu kreis la ŝiparon sur Ruĝa Maro?… Al nia sekso mankas nek saĝo, nek energio, permesu do al mi agi … Se la templo de Ptah ne estas prenita, nek la personoj de la pastroj atakitaj, mi repacigos vin kun Herhor. Vi prenos kiel edzinon lian filinon, kaj via regado estos plena de gloro … Memoru, ke via avo, la sankta Amenhotep, ankaŭ estis ĉepastro kaj vic-reĝo de la faraono, kaj ke vi mem eble ne regus hodiaŭ, se la pastraro ne dezirus havi la propran sangon sur la trono … Tiel vi dankas ilin pro la povo?…
La faraono aŭskultis ŝin, sed senĉese pensis, ke tamen la saĝo de la pastroj estas grandega forto, kaj ke la batalo kontraŭ ili estas malfacila …
Nur je la tria horo aperis la unua kuriero de Memfiso, — adjutanto de la regimento, kiu havis sian tendaron apud la templo. Li diris al la faraono, ke la templo ne estis prenita kaŭze de la kolero de la dioj, ke la popolo forkuris, la pastroj triumfas, ke eĉ en la armeo ekregis malordo dum la terura, kvankam mallonga nokto.
Poste, preninte Tutmozison flanken, li anoncis, ke la soldatoj estas demoralizitaj, ke post la panika forkuro ili havas tiom da vunditoj kaj mortigitoj, kiel post batalo.
—Kaj kia estas nun la stato de la armeo? — demandis la konsternita Tutmozis.
—Kompreneble — respondis la adjutanto — ni sukcesis kolekti kaj ordigi la soldatojn. Sed uzi ilin kontraŭ la temploj? pri tio oni ne povas eĉ pensi … precipe nun, kiam la pastroj sin okupas per la flegado de la vunditoj … Nun la soldato, vidante razitan kapon kun pantera felo, estas preta fali sur la vizaĝon, kaj multe da akvo forfluos, antaŭ ol iu kuraĝos transpaŝi la sanktan sojlon …
—Kaj la pastroj?…
—Ili benas la soldatojn, nutras, donas al ili trinkaîon kaj ŝajnigas, ke la armeo ne estis kulpa en la atako kontraŭ la temploj, ke tio estas la verko de Fenicianoj …
—Kaj vi permesas tian demoralizon de la regimentoj? — ekkriis Tutmozis.
—Lia sankteco ja ordonis al ni defendi la pastrojn kontraŭ la popolaĉo … — respondis la adjutanto. — Se oni permesus al ni okupi la templojn, ni jam estus tie de la deka horo, kaj la ĉefpastroj estus en la keloj.
Deîoranta oficiro, sciigis al Tutmozis, ke ree iu pastro veninta de Memfiso, deziras paroli kun lia sankteco.
Tutmozis atente rigardis la gaston. Tio estis homo ankoraŭ juna, kun vizaĝo kvazaŭ skulptita en ligno. Li diris, ke li venas al la faraono de Samentu.
Ramzes tuj akceptis la pastron, kiu falinte sur la plankon, donis al Ramzes ringon. La monarĥo paliĝis.
—Kion tio signifas?… — demandis la sinjoro.
—Samentu mortis … — respondis la sendito.
Ramzes dum momento ne povis eligi sonon el la gorĝo. Fine li diris:
—Kie tio okazis?…
—Ŝajnas — diris la pastro — ke Samentu estis trovita en unu el la salonoj de Labirinto kaj ke li mem venenis sin, por eviti turmentojn … Ŝajnas ankaŭ, ke malkovris lin Mefres, kun helpo de iu Greko, kiu, oni diras, tre similas vian sanktecon …
—Ree Mefres kaj Likon! — elkriis kolere Tutmozis.
— Sinjoro — li turnis sin al la faraono — ĉu neniam vi liberigos vin de ĉi tiuj perfiduloj?…
Lia sankteco ree kunvokts privatan kunsidon en sia ĉambro. Li alvokis Hiramon kaj la pastron, kiu venis kum la ringo de Samentu. Pentuer ne volis partopreni, la respektinda reĝino Nikotris venis nenvitita.
—Mi vidas — murmuretis Hiram al Tutmozis — ke kiam la pastroj estos forpelitaj, la virinaĉoj komencos regi Egipton!…
Kiam kolektiĝis la altranguloj, la faraono donis la parolon al la sendito de Samentu. La juna pastro volis nenion paroli pri Labirinto. Kontraŭe li vaste rakontis, ke la templo de Ptah tute ne estas defendata, kaj ke sufiĉus kelkdeko da soldatoj por preni ĉiujn, kiuj sin kaŝas en ĝi.
—Ĉi tiu homo estas perfidulo!… — ekkriis la reĝino. — Li mem pastro, li konsilas al vi superforton kontraŭ la pastroj …
Eĉ unu muskolo ne ektremis en la vizaĝo de la sendito.
—Respektinda sinjorino — respondis li — se Mefres pereigis mian protektanton kaj majstron, Samentu, mi estus hundo, se mi ne serĉus venĝon. Morto por morto!…
—La juna homo plaĉas al mi! — murmuretis Hiram.
Efektive en la kunsido kvazaŭ ekblovis freŝa aero. La generaloj rigardis scivole la pastron, eĉ la vizaĝo de la faraono viviĝis.
—Mia filo, ne aŭskultu lin! — petegis la reĝino.
—Kiel vi pensas? — diris subite Ramzes al la juna pastro: — Kion farus nun la sankta Samentu, se li vivus?…
—Mi estas certa — respondis energie la pastro — ke Samentu enirus en la templon de Ptah, bruligus incenson por la dioj, sed punus la perfidulojn kaj mortigintojn …
—Mi ripetas, ke vi estas la plej malbona perfidulo!… — ekkriis la reĝino.
—Mi plenumas nur mian devon — respondis la ne kortuŝebla pastro.
—Vere, ĉi tiu homo estas la lernanto de Samentu!… — intermetis Hiram. — Li sola vidas klare, kio restas al ni por fari …
La militaj kaj civilaj altranguloj konsentis, ke Hiram estas prava, kaj la granda skribisto aldonis:
—Ni komencis la batalon kontraŭ la pastroj, ni devas fini ĝin, des pli hodiaŭ, kiam ni havas la leterojn pruvantajn, ke Herhor traktis kun Asirianoj, kio estas granda ŝtata perfido.
—Li daŭrigas la politikon de Ramzes XII — intermetis la reeĝino.
—Sed mi estas Ramzes XIII!… — jam malpacience respondis la faraono.
Tutmozis leviĝis de la seĝo.
—Mia sinjoro — diris li — permesu al mi agi. Estas danĝera afero daŭrigi ĉi tiun staton de necerteco, kiu regas nun en la administrado, kaj estus krimo kaj malsaĝo ne profiti la okazon. La pastro diras, ke la templo ne estas defendata, permesu do al mi iri tien kun areto da homoj; mi mem elektos ilin.