—Mi iros kun vi — intermetis Kalipos. — Laŭ mia sperto la triumfanta malamiko estas plej malforta. Se do nun ni invados en la templon de Ptah …
—Ni ne bezonas invadi, ni eniros tien, kiel plenumantoj de la volo de la faraono, kiu ordonas al vi aresti la perfidulojn — diris la granda skribisto. — Por tio oni ne bezonas eĉ forton. Kiom da fojoj unu policisto sin îetas sur bandon da ŝtelistoj kaj kaptas, kiom li volas.
—Mia filo — interrompis la reĝino — cedas al la premo de viaj konsiloj … Sed li ne volas superforton, li malpermesas al vi …
—Ah, se estas tiel — diris la juna pastro de Set — mi komunikos al via sankteco, ankoraŭ unu aferon.
Kelkfoje li profunde spiris, sed malgraŭ tio li finis per sufokita voĉo:
—Sur la stratoj de Memfiso la pastra partio publikigas, ke …
—Kion? — parolu sentime — interrompis la faraono.
—Ke via sankteco estas frenezulo, ne havas la ĉefpastran rangon, eĉ la reĝan, kaj ke … oni povas forigi vin de la trono …
—Jen kion mi timis — murmuretis la reĝino.
La faraono salte leviĝis de la seĝo.
—Tutmozis! — ekkriis li per voĉo, en kiu oni sentis la retrovitan energion. — Prenu tiom da soldatoj, kiom vi volas, iru en la templon de Ptah kaj alkonduku al mi Herhoron kaj Mefreson, kulpigitajn pri ŝtata perfido. Se ili pruvos sian senkulpecon, mi redonos al ili mian favoron, en la kontraŭa okazo …
—Ĉu vi pripensis?… — interrompis la reĝino.
Tiun ĉi fojon la indigninta faraono ne respondis al ŝi kaj la altranguloj komencis krii:
—Morto al la perfiduloj!… De kiam en Egipto la faraono devas oferi siajn fidelajn servistojn por almozpeti la favoron de friponoj!…
Ramzes donis al Tutmozis paketon de la leteroj de Herhor al Asirio kaj diris per solena voĉo:
—Ĝis la sufoko de la ribelo de la pastroj, mi transdonas mian povon al Tutmozis, la ĉefo de la gvardio. Nun lin vi obeu, kaj vi, respektinda patrino, al li vin turnu kun viaj rimarkoj.
—Saĝe kaj juste agas la sinjoro!… — ekkriis la granda skribisto. — Ne konvenas al la faraono lukti kontraŭ la popolaĉo, kaj la manko de energia povo estus pereiga por ni.
Ĉiuj altranguloj sin klinis antaŭ Tutmozis. La reĝino Nikotris kun ĝemo falis al la piedoj de la filo.
Tutmozis, akompanata de la generaloj, eliris en la korton. Li ordonis al la unua regimento de la gvardio stariĝi en vicoj kaj diris:
—Mi bezonas kelkdekojn da homoj, kiuj estas pretaj morti por la gloro de nia monarĥo …
Eliris el la vicoj pli multe da soldatoj kaj oficiroj, ol oni bezonis, kaj en ilia fronto, Eunana.
—Ĉu vi estas pretaj morti? — demandis Tutmozis.
—Ni mortos kun vi, ĉefo, por lia sankteco!… — ekkriis Eunana.
—Vi ne mortos, sed venkos la malnoblajn krimulojn — respondis Tutmozis. — La soldatoj, partoprenantaj en la ekspedicio, ricevos oficiran rangon, la oficiroj ricevos avancon je du gradoj. Tiel diras al vi mi, Tutmozis, la ĉefa militestro laŭ la volo de la faraono.
—Vivu eterne!…
Tutmozis ordonis jungi ĉevalojn al dudek kvin ĉaroj de la peza kavalerio kaj sidigis tie la memvolulojn. Li mem akompanata de Kalipos sidiĝis sur ĉevalojn, kaj baldaŭ la tuta taĉmento, sin direktanta al Memfiso, malaperis en la polvo.
Vidante tion el la fenestro de la reĝa somerdomo, Hiram sin klinis antaŭ la faraono kaj murmuretis:
—Nur nun mi kredas, ke via sankteco ne estis en konspiro kun la ĉefpastroj …
—Ĉu vi freneziĝis?… — eksplodis la sinjoro.
—Pardonu, estro, sed la hodiaŭa atako kontraŭ la temploj estis aranĝita de la pastroj. Kiel ili entiris en ĝin vian sanktecon? tion mi ne komprenas.
Estis jam la kvina horo post la tagmezo.
XVII
En la sama momento, en la sama minuto, la pastro, staranta garde sur la pilono de la templo de Ptah en Memfiso, konigis al la ĉefpastroj kaj nomarĥoj disputantaj en la salono, ke la palaco de la faraono donas signojn.
—Ŝajnas al mi, ke lia sankteco petos pacon kun ni — diris ridante unu el la nomarĥoj.
—Mi dubas!… — respondis Mefres.
Herhor suriris la pilonon, ĉar al li oni signalis de la palaco. Baldaŭ li revenis kaj diris al la kunvenintoj:
—Nia juna pastro lerte aranĝis la aferon … En ĉi tiu momento Tutmozis kun kelkdeko da memvoluloj rajdas ĉi tien, por nin aresti aŭ mortigi …
—Kaj vi kuraĝos ankoraŭ defendi Ramzeson? — ekkriis Mefres.
—Mi devas defendi lin kaj mi lin defendos, ĉar mi solene îuris tion al la reĝino … Kaj sen la respektinda filino de la sankta Amenhotep, nia situacio ne estus tia kia ĝi estas.
—Bone, sed mi ne îuris!… — respondis Mefres kaj forlasis la salonon de la kunveno.
—Kion li volas fari? — demandis unu el la nomarĥoj.
—Infaniĝinta maljunulo!… — respondis Herhor, levante la ŝultrojn.
Antaŭ la sesa horo vespere la taĉmento de la gvardio, al kiu neniu faris malhelpon, proksimiĝis al la templo de Ptah; la ĉefo ekfrapis la pordegon, kiun oni malfermis. Tio estis Tutmozis kun siaj memvoluloj.
Kiam la ĉefa militestro eniris en la korton, li ekmiris, ke renkonte al li eliris Herhor, portanta la tiaron de Amenhotep kaj ĉirkaŭita nur de pastroj.
—Kion vi postulas, mia filo? — demandis la ĉefpastro Tutmozison, iom konfuzitan per ĉi tiu vido.
Sed li tuj ekregis sin kaj diris:
—Herhor, ĉefpastro de la tebo Amon! Pro la leteroj, kiujn vi skribis al la asiria satrapo, Sargon, kaj kiujn mi havas kun mi, vi estas kulpigita pri ŝtata perfido kaj vi devas senkulpigi vin antaŭ la faraono …
—Se la juna sinjoro — trankvile respondis Herhor — volas ekscii pri la politikaj celoj de la eterne vivanta Ramzes XII, li sin turnu al la plej alta kolegio, kaj li ricevos klarigojn.
—Mi alvokas vin tuj min sekvi, se vi ne volas, ke mi devigu vin — ekkriis Tutmozis.
—Mia filo, mi petegas la diojn, ke ili gardu vin de la superforto kaj puno, kiun vi meritas …
—Vi iras? — demandis Tutmozis.
—Mi atendas ĉi tie Ramzeson — respondis Herhor.
—Restu do ĉi tie, trompisto!… — ekkriis Tutmozis.
Li eltiris la glavon kaj sin îetis al Herhor. En la sama momento Eunana, staranta post la ĉefo, levis la hakilon kaj tutforte elkbatis Tutmozison inter la kolon kaj la dekstran ŝlosiloston. La sango ekŝprucis en ĉiujn direktojn. La favorato de la faraono falis teren preskaŭ dishakita en du pecojn.
Kelke da soldatoj, mallevinte la lancojn, saltis al Eunana, sed falis post mallonga batalo. El la memvoluloj tri kvaronoj estis pagataj de la pastroj.
—Vivu la sankta Herhor, nia sinjoro!… — ekkriis Eunana, svingante la makulitan hakilon.
—Li vivu eterne! — ripetis la soldatoj kaj pastroj kaj ĉiuj falis sur la vizaĝojn.
La plej respektinda Herhor levis la manojn supren kaj benis ilin.
Forlasinte la korton de la templo, Mefres malsupreniris en la kelon, kie loĝis Likon. Jam sur la sojlo la ĉefpastro eltiris el sub la vesto kristalan globon. Vidante ĝin la Greko ekkoleris.
—Englutu vin la tero!… Neniam ĝuu trankvilon viaj kadavroj!… — malbenis Likon per pli kaj pli mallaŭta voĉo.
Fine li eksilentts kaj ekdormis.
—Prenu ĉi tiun ponardon — diris Melfres, donante al la Greko mallarĝan ŝtalan pecon. — Prenu ĉi tiun ponardon kaj iru en la palacan ĝardenon … Tie stariĝu en la figa bosko kaj atendu tiun, kiu forprenis kaj delogis vian Kaman …
Likon komencis grinci la dentojn en senforta kolero.
—Kaj kiam vi ekvidos lin, vekiĝu … — finis Mefres.
Poste li îetis sur la Grekon oficiran mantelon kun kapuĉo, murmuretis al li en orelon la signalan vorton kaj el la kelo, tra kaŝita pordeto elkondukis lin en malplenan straton de Memfiso.
Poste, kun viveco de junulo, Mefres kuris sur la supron de la pilono kaj, preninte kelke da diverskoloraj flagetoj, komencis fari signojn al la palaco de la faraono. Sendube oni rimarkis kaj komprenis lin, ĉar sur la pergamena vizaĝo de la ĉefpastro ekbrilis malica rideto.