Выбрать главу

Mefres remetis la flagojn, forlasis la terason de la pilono kaj komencis malrapide iri malsupren. Subite, kiam li estis jam sur la unua etaĝo, ĉirkaŭis lin kelke da homoj en brunaj manteloj, per kiuj ili kovris siajn tunikojn kun nigraj kaj blankaj strioj.

—Jen estas la plej nobla Mefres — diris unu el ili.

Kaj ĉiuj tri ekgenuis antaŭ la ĉefpastro, kiu aŭtomate levis la manon, kvazaŭ por beni ilin. Sed subite li mallevis ĝin, demandante:

—Kiu vi estas?

—La gardistoj de Labirinto.

—Kial vi baras al mi la vojon? — diris li. Liaj manoj kaj delikataj lipoj komencis tremi.

—Ni ne bezonas rememorigi al vi, sankta viro, — diris unu el la gardistoj, ĉiam genuante — ke antaŭ kelke da tagoj vi estis en Labirinto, al kiu vi same bone konas la vojon, kiel ni, kvankam vi ne apartenas al la gardistoj. Vi estas tro granda saĝulo por ne scii, kiaj estas niaj leĝoj por tiaj okazoj.

—Kion tio signifas?… — ekkriis Mefres per laŭta voĉo. — Vi estas mortigistoj, senditaj de Her …

Li ne finis. Unu el la atakantoj kaptis lin je la manoj, aliaj îetis tukon sur lian kapon, tria ŝprucigis klaran fluidaîon sur lian vizaĝon, Mefres kelke da fojoj sin îetis konvulsie kaj falis. Ankoraŭ unu fojon ili ŝprucigis sur lin, metis la mortinton en niĉo, lasis en la senviva mano papiruson kaj malaperis en la koridoroj de la pilono.

Tri homoj, same vestitaj, persekutis Likonon preskaŭ de la momento, kiam ellasita de Mefres el la templo li eliris en la malplenan straton.

Ili estis kaŝitaj proksime de la pordeto, tra kiu eliris Likon kaj en la komenco lasis lin libera. Sed baldaŭ unu el ili rimarkis en lia mano ion suspektindan, ĉiuj do komencis sekvi lin.

Stranga afero! La dormigita Likon, kvazaŭ antaŭsentante la persekuton, subite sin turnis en bruan straton, poste sur placon, kie svarmis multe da homoj, kaj fine komencis kuri al Nilo tra la strato fiŝista. Tie, en angulo li trovis ŝipeton, saltis en ĝin kaj kun eksterodinara rapideco komencis remi al la alia bordo de la rivero.

Li jam preskaŭ atingis la bordon, kiam ekglitis post li ŝipeto kun unu remisto kaj tri veturantoj. Apenaŭ tiuj forbordiĝis, aperis dua ŝipeto kun du remistoj kaj ankaŭ tri veturantoj.

Ambaŭ ŝipetoj furioze persekutis Likonon.

En tiu, kiu havis unu remiston, sidis la gardistoj de Labirinto kaj atente rigardis siajn konkurantojn, kiom permesis la krepusko, rapide falanta post la subiro de la suno.

—Kiu ili estas, tiuj tri? — murmuretis la gardistoj de Labirinto unu al alia. — De antaŭhieraŭ ili vagis ĉirkaŭ la templo kaj hodiaŭ ili persekutas lin … Ĉu ili volus savi lin de ni?…

La malgranda ŝipeto de Likon atingis la kontraŭan bordon. La dormigita Greko elsaltis kaj per rapidaj paŝoj komencis iri al la palacaj ĝardenoj. De tempo al tempo li ŝanceliĝis, haltis kaj kaptis sin je la kapo sed post momento li ree iris, kvazaŭ tirata de nekomprenebla forto.

La gardistoj de Labirinto ankaŭ elŝipiĝis, sed iliaj konkurantoj jam pli frue atingis la bordon.

Komenciĝis neordinara veturado: Likon galopis al la reĝa palaco, kvazaŭ kuristo; post li tri nekonataj homoj, kaj en la fino la tri gardistoj de Labirinto.

Kelkcenton da paŝoj de la ĝardeno ambaŭ persekutantaj grupoj kuniris. Estis jam nokto, sed luma.

—Kiu vi estas? — demandis la gardisto de Labirinto.

—Mi estas la policestro de Pi-Bast kaj kun du miaj centestroj mi persekutas grandan krimulon …

—Kaj ni estas la gardistoj de Labirinto. Ni ankaŭ persekutas ĉi tiun homon …

Ambaŭ grupoj rigardis unu la alian, kun glavoj aŭ tranĉiloj en la manoj.

—Kion vi volas fari kun li? — demandis fine la policestro.

—Ni havas verdikton kontraŭ li …

—Kaj vi lasos la kadavron?

—Kun ĉio, kio, estas sur li — respondis la gardistoj. La policestro flustre interkonsiliĝis.

—Se vi parolas la veron — diris fine la policestro — ni ne malhelpos vin. Kontraŭe, ni pruntos lin al vi por momento, kiam li falos en niajn manojn …

—Vi îuras?

—Ni îuras …

—Bone, ni povas iri kune …

Ili kuniĝis, sed la Greko malaperis de iliaj okuloj — Malbenita!… — ekkriis la policestro — ree li forkuris …

—Ni retrovos lin — respondis la gardisto de Labirinto — eble li eĉ revenos sur la sama vojo.

—Por kio li iras al la reĝa palaco? — demandis la policestro.

—La ĉefpastroj uzas lin por siaj celoj, sed li revenos en la templon, revenos!… — diris la gardisto.

Ili decidis atendi kaj agi kune.

—Ni perdas jam la trian nokton! — diris unu el la policistoj, oscedante.

Ili envolvis sin en siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur la herbo.

Tuj post la forveturo de Tutmozis, la respektinda reĝino Nikotris, kun lipoj kunpremitaj de kolero, forlasis solene la ĉambrojn de la filo. Kaj kiam Ramzes volis trankviligi ŝin, ŝi interrompis severe:

—Mi adiaŭas la faraonon kaj petas la diojn, ke ili permesu al mi saluti vin ankoraŭ kiel faraonon …

—Ĉu vi dubas pri tio, patrino?

—Pri ĉio oni povas dubi apud homo, kiu obeas konsilojn de frenezuloj kaj perfiduloj!…

Ili disiris, ambaŭ ekscititaj.

Baldaŭ lia sankteco retrovis la bonan humoron kaj gaje parolis kun la altranguloj. Sed je la sesa horo komencis lin turmenti maltrankvilo.

—Tutmozis devus sendi al ni kurieron … — diris la sinjoro. — Ĉar mi estas certa, ke la afero tiel aŭ alie jam estas solvita …

—Tion mi ne scias — respondis la granda trezoristo. — Eble ili ne trovis ŝipojn … Eble en la templo ili renkontis kontraŭstaron …

—Kaj kie estas la juna pastro? — demandis subite Hiram.

—La pastro, la sendito de la mortinta Samentu? — ripetis la konfuzitaj altranguloj. — Kie li povas esti?…

Oni dissendis soldatojn por traserĉi la ĝardenon. La soldatoj trakuris ĉiujn vojetojn, sed nenie trovis la pastron.

Ĉi tiu okazo faris malbonan impreson sur la altranguloj. Ĉiu sidis silente, meditante maltrankvile.

Ĉe la subiro de la suno eniris en la salonon la ĉambristo de la faraono, kaj murmuretis, ke sinjorino Hebron grave ekmalsanis kaj petegas, ke lia sankteco bonvolu ŝin viziti.

La altranguloj, konante la rilaton, kiu ligis la sinjoron kun la bela Hebron, ekrigardis unu la alian. Sed kiam la faraono anoncis sian intencon eliri en la ĝardenon, ili ne protestis. La ĝardeno, dank’al dense starantaj gardistoj, estis same sendanĝera, kiel la palaco. Neniu trovis konvena, eĉ de malproksime gardi la faraonon, sciante, ke Ramzes ne amas, ke oni okupu sin pri li en tiaj momentoj.

Kiam la sinjoro malaperis en la koridoro, la granda skribisto diris al la trezoristo:

—La tempo treniĝas, kiel veturiloj en la dezerto. Eble Hebron havas novaîon de Tutmozis?…

—En la nuna momento lia militiro kun kelkdeko da homoj kontraŭ la templo de Ptah ŝajnas al mi nekomprenebla frenezo …

—Kaj ĉu pli prudente faris la faraono apud Sodaj Lagoj, kiam li persekutis Teĥennan nokte en la dezerto?… — interrompis Hiram. — La kuraĝo valoras pli multe, ol la nombro.

—Kaj la juna pastro? — demandis la trezoristo.

—Li venis sen nia scio kaj foriris, ne demandante permeson. Ĉiu el ni agas kiel konspiranto.

La trezoristo balancis la kapon.

Ramzes rapide trakuris la interspacon, apartigantan lian domon de la palaco de Hebron. Kiam li eniris en la ĉambron, Herbon kun ploro sin îetis al lia kolo.

—Mi mortas de teruro!… — ekkriis ŝi.

—Ĉu vi timas pri Tutmozis?

—Pri Tutmozis? — demandis Hebron, malestime grimacante per la lipoj. — Vi sola estas kara por mi … pri vi sola mi pensas … pri vi timas …

—Benita estu via timo, kiu por unu momento liberigis min de la enuo … — diris la faraono, ridante. — Dioj, kia malfacila tago!… Se vi aŭdus niajn diskutojn, se vi vidus la mienojn de niaj konsilantoj!… Kaj fine, por kroni ĉion, plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto … Mi neniam supozis, ke la titolo de la faraono povos tiel tedi min …