—Ne diru tion tro laŭte — konsilis Hebron. — Kion vi faros, se Tutmozis ne sukcesos preni la templon?
—Mi reprenos de li la komandon, kaŝos mian kronon kaj surmetos oficiran kaskon — respondis Ramzes. — Mi estas certa, ke kiam mi mem elpaŝos en la fronto de la armeo, la ribelo falos …
—Kiu ribelo?… — demandis Hebron.
—Jes, ni havas du ribelojn — ridis Ramzes. — La popolaĉo kontraŭ la pastroj, la pastroj kontraŭ mi …
Li kaptis Hebronon inter la brakojn kaj kondukis al la kanapo murmuretante:
—Kiel bela vi estas hodiaŭ!… Ĉiufoje kiam mi vidas vin, vi ŝajnas al mi alia, pli kaj pli bela …
—Lasu min! — murmuretis Hebron. — Iafoje mi timas, ke vi min mordos!
—Mordi vin … ne … sed mi povus kisi vin ĝis mortigo … Vi eĉ ne scias, kiel bela vi estas …
—Malpli ol la ministroj kaj generaloj … Lasu min …
—Apud vi mi dezirus fariĝi granata arbeto … Mi volus havi tiom da brakoj, kiom da branĉoj havas arbo, por ĉirkaŭpreni vin … Tiom da manoj, kiom da folioj ĝi havas, kaj tiom da buŝoj, kiom da floroj, por ke mi povu en la sama momento kisi viajn okulojn, buŝon kaj bruston …
—Por monarĥo, kies trono estas en danĝero, vi havas strange liberajn pensojn …
—En la lito mi ne zorgas pri la trono — interrompis li. — Dum mi havas la glavon, mi havos la povon.
—Via armeo estas venkita — diris Hebron, defendante sin.
—Morgaŭ venos freŝaj regimentoj kaj postmorgaŭ mi kolektos la venkitajn … Mi ripetas al vi, ne okupu vin per vantaîoj … Unu momento da karesoj valoras pli multe ol unu jaro da povo …
Unu horon post la subiro de la suno, la faraono forlasis la loĝejon de Hebron kaj estis revenanta malrapide al sia palaco. Li estis revema, dormema kaj li pensis, ke la ĉefpastroj estas grandaj malsaĝuloj, se ili kontraŭstaras al li. De la tempo kiam ekzistas Egipto, ĝi ne havis pli bonan sinjoron ol li.
Subite el figa bosko elglitis homo en nigra mantelo kaj baris la vojon al la faraono. La sinjoro, por pli bone vidi lin, proksimigis sian vizaĝon al lia kaj subite ekkriis:
—Ah, tio estas vi, fripono?… Venu en la gardejon …
Tio estis Likon. Ramzes kaptis lin je la nuko; la Greko siblis kaj ekgenuis sur la tero. Samtempe la faraono eksentis bruligan doloron en la maldekstra flanko de la ventro.
—Vi mordas ankoraŭ? — ekkriis Ramzes.
Per ambaŭ manoj li potence premegis la kolon de la Greko, kaj kiam li ekaŭdis la krakon de la rompataj vertebroj, li forîetis lin kun abomeno.
Likon falis, skuata de la antaŭmortaj konvulsioj. La faraono foriris kelke da paŝoj. Li palpis sin kaj trovis la tenilon de la ponardo.
—Li vundis min?…
Li eltiris el sia flanko la mallarĝan ŝtalan pecon kaj kunpremis la vundon.
—Mi volus scii — pensis li — ĉu iu el miaj konsilantoj havas plastron.
Li sentis naŭzon kaj plirapidigis la paŝojn.
Proksime de la palaco renkonte al li kuris oficiro kriante:
—Tutmozis ne vivas plu — La perfidulo Eunana mortigis lin!…
—Eunana? — ripetis la faraono. — Kaj la aliaj …
—Preskaŭ ĉiuj memvoluloj, kiuj forveturis kun Tutmozis, estis subaĉetitaj de la pastroj …
—Bone, mi devas fini tion! — diris la sinjoro. — Trumpetu, por kolekti la aziajn regimentojn …
Eksonis la trumpeto, kaj la Azianoj komencis amase eliri el la soldatejoj, tirante post si la ĉevalojn.
—Ankaŭ al mi oni donu ĉevalon — diris la faraono. Sed li eksentis fortan kapturnon kaj aldonis:
—Ne, oni donu al mi portilon … Mi ne volas min lacigi …
Subite li falis ŝanceliĝante sur la brakojn de la oficiroj.
—Mi preskaŭ forgesis — diris li per estingiĝanta voĉo.
—Alportu mian kaskon kaj glavon … la ŝtalan glavon … de Sodaj Lagoj … Ni iras al Memfiso …
El la palaco alkuris altranguloj kaj servistoj kun torĉoj. La faraono, subtenata de la oficiroj, havis grizan vizaĝon kaj okulojn, vualitajn de nebulo. Li etendis la manon, kvazaŭ serĉante armilon, movis la lipojn kaj, en la ĝenerala silento, ĉesis spiri, li la sinjoro de la du mondoj: la mondo de la vivantoj kaj la mondo okcidenta.
XVIII
De la morto de Ramzes XIII ĝis la tago de lia enterigo reĝis la ŝtaton la plej nobla San-amen-Herhor, kiel la ĉefpastro de la teba Amon kaj vic-reĝo de la mortinta faraono.
La kelkmonata regado de la vic-reĝo estis tre prospera por Egipto. Herhor kvietigis la ribelojn de la popolaĉo kaj, kiel estis iam, permesis al la laboristoj ripozi ĉiun sepan tagon. Li enkondukis severan disciplinon inter la pastroj, ĉirkaŭis per sia protekto la eksterlandulojn kaj precipe Fenicianojn, kaj faris traktaton kun Asirio, ne cedante tamen Fenicion, kiu restis tributano de Egipto.
Dum la mallonga regado justeco estis plenumata rapide, sed sen krueleco, kaj iu ajn ne kuraĝis bati la egiptan kamparanon, kiu povis sin turni al la tribunalo, se li havis sufiĉe da tempo kaj atestantoj.
Herhor sin okupis ankaŭ pri la ŝuldoj, ŝarĝantaj la faraonon kaj ŝtaton. Por ĉi tiu celo li igis Fenicianojn rezigni parton de la sumoj, ŝuldataj al ili de la ŝtato, kaj por pagi la reston li prenis el Labirinto grandegan sumon da tridek mil talentoj.
Dank’al ĉi tiuj rimedoj, post tri monatoj ekregis en la lando trankvilo kaj bonstato, kaj la regnanoj ripetis:
—Benata estu la regado de la vic-reĝo, San-amen-Herhor! Vere, la dioj destinis lin esti regnestro, por ke li liberigu Egipton de la malfeliĉoj, kiujn altiris Ramzes XIII, senreligia virinamanto …
Kelkdeko da tagoj sufiĉis, por ke la popolo forgesu, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna kaj nobla faraono!
En la monato Tobi (oktobro-novembro), kiam la mumio de Ramzes XIII jam estis metita en la reĝajn kavernojn, en la templo de la teba Amon kunvenis ĉiuj plej altrangaj personoj de la ŝtato. Estis tie preskaŭ ĉiuj ĉefpastroj, nomarĥoj kaj generaloj, kaj inter ili Nitager, la kovrita de gloro maljuna ĉefo de la orienta armeo.
En la sama grandega ĉambrego, ĉirkaŭita per kolonoj, kie antaŭ duono de jaro la pastroj juĝis Ramzeson XII kaj montris sian malbonvolon al Ramzes XIII, en la sama loko kunvenis hodiaŭ la altranguloj por solvi, sub la prezido de Herhor, la plej gravan ŝtatan aferon. La 25-an de Tobi tagmeze Herhor, portante la tiaron de Amenhotep, sidiĝis sur la trono, la aliaj sur seĝoj, kaj la kunsido komenciĝis.
Ĝi daŭris ekstreme mallonge, kvazaŭ ĝia rezultato estus antaŭe preparita.
—Ĉefpastroj, nomarĥoj kaj militestroj! — komencis Herhor. — Ni kunvenis ĉi tien por tre malĝoja kaj grava afero. Kun la morto de la eterne vivanta Ramzes XIII, kies mallonga kaj uragana regado finiĝis tiel malfeliĉe …
Herhor eksopiris.
—Kun la morto de Ramzes XIII ne nur estingiĝis la faraono, sed la glorplena dinastio XX …
Murmuro traflugis inter la kunvenintoj.
—La dinastio ne finiĝis — intermetis preskaŭ malĝentile la potenca memfisa nomarĥo. — Vivas ja la respektinda reĝino Nikotris, al ŝi do apartenas la trono …
Post momento Herhor respondis:
—La plej nobla mia edzino, la reĝino Nikotris …
Ne murmuro, sed krio eksonis nun kaj daŭris kelke da minutoj. Kiam ĉio eksilentis, Herhor daŭrigis trankvile kaj klare:
—Mia plej nobla edzino, la reĝino Nikotris, nekonsolebla post la morto de sia filo, rezignis la tronon …
—Pardonu!… — ekkriis la memfisa nomarĥo. — La plej nobla vic-reĝo nomas la reĝinon sia edzino … Tio estas fakto tute nova, kiun oni devas, antaŭ ĉio, kontroli …
Herhor faris signon. La plej alta teba juĝisto montris la akton pri la edziĝo de la plej nobla ĉefpastro de Amon, Sanamen-Herhor, kun la reĝino Nikotris, vidvino de Ramzes XII kaj patrino de Ramzes XIII.
Post ĉi tiu klarigo ekregis tomba silento. Herhor daŭrigis:
—Ĉar mia edzino, la sola heredanto de la trono, forlasis siajn rajtojn, ĉar tiamaniere finiĝis la regado de la XX dinastio, ni devas elekti novan monarĥon … Ĉi tiu monarĥo — daŭrigis Herhor — devas esti homo matura, energia kaj sperta en la regado. Tial mi konsilas al vi, ekscelencoj, elekti por ĉi tiu plej alta posteno …