Выбрать главу

—Ĉu vi vidis iam trankvilan maron? — ekparolis Menes al Pentuer. — Vere, kiel enua ĝi estas, kvazaŭ bildo de la dormo, en kiu nenion oni sonĝas? Nur kiam uragano plugas la glatan surfacon, kiam unu ondo falas en la profundegaîon, kaj la alia leviĝas, kiam ekludas sur la ondsupraîoj la lumoj, kaj el la profundo eksonas minacaj aŭ timemaj voĉoj, tiam la maro fariĝas bela. Same estas kun rivero. Kiam ĝi fluas en unu direkton, ĝi aspektas morta; sed kiam ĝi turniĝas dekstren kaj maldekstren — ĝi estiĝas ĉarma. Same okazas kun montoj: unutona altaîo estas enua, sed malegalaj pintoj kaj profundaj intermontoj estas belaj …

”Surmetu mirhon sur la kapon vian, survestu la maldikajn tolojn kaj ŝmiru vin per la diaj donacoj — kantis la pastro. — Vestu vin bele, se vi povas, kaj ne permesu fali al la kora via. Vivu por la plezuro, ĝis kiam vi estas sur la tero, kaj ne malgajigu la koron, antaŭ ol venos por vi la tago de malĝojo.”

—La samo estas kun la homa vivo — daŭrigis Menes. — Plezuro estas kvazaŭ ondoj kaj pintoj de la montoj, suferoj — kvazaŭ profundegaîoj kaj intermontoj, kaj nur ĉiuj kune kaŭzas, ke la vivo estas bela, ĉar ĝi skulptigas sin kiel la disŝirita orienta montarĉeno, kiun ni rigardas kun admiro.

”Sed tiu, kies koro jam ne batas — kantis la pastro — ne aŭdas la plendojn kaj ne malgajas pro la fremda funebro. Do kun la heliĝinta vizaĝo solenu la gajajn tagojn kaj multobligu ilian nombron …”

—Ĉu vi aŭdas? — demandis Pentuer montrante en direkton de la vilaĝo. — Tiu, kies koro jam ne batas, ne nur ne malgajas pro la fremda funebro, sed eĉ ne ĝojas pri la propra vivo, kvankam ĝi estus plej bele skulptita … Kiacele do ekzistas tiuj ĉi skulptaîoj, por kiuj oni pagas per doloro kaj sangaj larmoj?…

Noktiĝis. Menes volvis sin en la mantelon kaj rediris:

—Kiomfoje komencas vin ataki similaj pensoj, iru en iun ajn nian templon kaj atente rigardu ĝiajn murojn, sur kiuj amasiĝis bildoj de homoj, bestoj, arboj, riveroj, steloj — tute kiel la mondo, en kiu ni vivas. Por profano similaj figuroj havas nenian valoron kaj eble ne unu demandadis: por kio ili estas?… Kial oni skulptas ilin kun tia laborstreĉo?… Sed saĝulo respekte alproksimiĝas al tiuj figuroj kaj ĉirkaŭrigardante ilin legas en ili la historion de la longe pasintaj tempoj aŭ misterojn de la saĝo.