Выбрать главу

—Mi ne povis distingi. Ili ne havis aspekton de kamparanoj: ĝustadire ili similis malpurajn paraŝitojn, kiuj distranĉas la mortintojn por enbalzamigo.

—Ĉu vi vidis la pastron?

—Kun la permeso de via vigleco, tio ne estis pastro, sed certe ia spirito, kiu gardas la domon de l’ kronprinco… li vivu eterne!…

—Kial spirito?

—Ĉar iafoje mi vidis lin, kaj iafoje li ien malaperis.

—Eble li tiam estis kaŝita en la popolamaso?

—Sendube la popolamaso iafoje kovris lin. Sed krom tio jen li estis pli alta, jen pli malalta.

—Eble li suriris monteton kaj poste mallevigis?

—Sendube, li suriris kaj malleviĝis, sed eble li plilongiĝis kaj malplilongiĝis, ĉar li estis granda faranto de mirakloj. Apenaŭ li diris: ”Tuj leviĝos Nilo” kaj en la sama momento Nilo komencis kreski.

—Ĉu vi ĵetis ŝtonojn, Anup?

—Kiel mi kuraĝus ĵeti ŝtonojn en la ĝardenon de la kronprinco?… Mi ja estas simpla kamparano, kaj mia mano sekiĝus ĝis la kubuto pro tia malpiaĵo.

La princo ordonis interrompi la esploradon. Kaj kiam oni elkondukis la kulpigitojn, li sin turnis al la oficisto.

—Do ĉi tiuj homoj apartenas al la plej kulpaj?

—Vi diris, sinjoro — respondis la oficisto.

—En tia okazo oni devas hodiaŭ senprokraste ellasi ilin. Oni ne povas malliberigi homojn pro tio, ke ili volis konvinkiĝi, ĉu la sankta Nilo leviĝas, aŭ pro tio, ke ili aŭskultis muzikon.

—Plej alta saĝo parolas per via buŝo, erpatre — diris la oficisto. — Oni ordonis al mi trovi la plej kulpajn, mi do elektis tiujn, kiujn mi trovis. Sed mi ne havas la povon redoni al ili la liberecon.

—Kial?

—Rigardu, via ekscelenco, ĉi tiun keston. Ĝi estas plena de papirusoj, sur kiuj estas skribitaj la aktoj de la afero. La juĝisto de Memfiso ĉiutage ricevas raportojn pri la rezultatoj de la juĝa esploro kaj transdonas ilin al lia sankteco. Kio do fariĝus el la laboro de tiom da instruitaj skribistoj kaj grandaj homoj, se oni liberigus la kulpigitojn?

—Sed ili estas senkulpaj! — ekkriis la princo.

—Estis atako, estis do krimo. Kie ekzistas krimo, devas ekzisti krimuloj, kaj kiu jam falis en la manojn de la justeco kaj estas enskribita en la aktoj, tiu ne povas foriri sen rezultato. En la drinkejo oni trinkas kaj pagas; en la foiro oni vendas kaj ricevas la monon; sur la kampo oni semas kaj rikoltas; en la tombo oni ricevas la benojn de la mortintaj antaŭuloj. Kiel do iu veninte en la juĝejon, povus foriri sen io ajn, kiel vojaĝanto, kiu haltas en la mezo de sia vojo kaj turnas la paŝojn al sia domo, ne atinginte la celon?

—Vi saĝe parolas — respondis la kronprinco. — Tamen diru al mi, ĉu lia sankteco mem ne havus la rajton liberigi ĉi tiujn homojn?

La oficisto krucis la manojn kaj klinis la kapon.

—Li, egala al dioj, povas fari ĉion, kion li volas: liberigi la kulpigitojn, eĉ kondamnitojn; li eĉ povas detrui la aktojn de la afero, kaj tio, farita de ordinara homo, estus granda malpiaĵo.

La princo adiaŭis la juĝiston kaj ordonis al la gardisto doni pli bonan nutraĵon al la kulpigitoj pri la atako; la elspezojn li promesis pagi mem. Poste incitita li forveturis al la alia bordo de la senĉese plilarĝiĝanta rivero kaj iris en la palacon peti la faraonon nuligi la malfeliĉan aferon.

Sed en tiu tago lia sankteco estis okupita per multenombraj religiaj ceremonioj kaj per la kunsido kun la ministroj, la kronprinco do ne povis lin vidi. Tiam la princo sin turnis al la granda skribisto, kiu, post la ministro de la milito, havis plej grandan influon. Ĉi tiu maljuna kortegano, pastro de unu el la temploj de Memfiso, akceptis la princon afable, sed malvarme. Aŭskultinte ĉion, li respondis:

—Mi miras, ke via ekscelenco volas maltrankviligi nian sinjoron per tiaj aferoj. Tio estas, kvazaŭ vi petus lin ne ekstermi la akridojn, kiuj falis sur la kampojn…

—Sed ĉi tiuj homoj estas senkulpaj!

—Ni, via ekscelenco, ne povas tion scii, ĉar pri la kulpo decidas la leĝo kaj la juĝo. Unu afero estas por mi certa, ke la ŝtato ne povas toleri atakojn kontraŭ ies ajn ĝardeno, tiom pli kontraŭ la propraĵo de la kronprinco.

—Vi juste parolas, sed kie estas la kulpaj?… — demandis la princo.

—Kie ne estas kulpaj, devas esti, almenaŭ, punitaj. Ne la kulpo, sed la puno, sekvanta la krimon, instruas la aliajn, ke estas malpermesite tion fari.

—Mi vidas — interrompis la kronprinco — ke via ekscelenco ne subtenos mian peton ĉe lia sankteco.

—Saĝo fluas el via buŝo, erpatre — respondis la altrangulo. — Neniam mi povus doni al mia sinjoro konsilon, kiu malutilus la respekton al la leĝa povo…

La princo revenis hejmen ĉagrenita kaj mirigita. Li sentis, ke oni agas maljuste kontraŭ kelkcento da homoj, kaj vidis, ke li ne povas savi ilin, same kiel li ne povus liberigi homon, sur kiun falis obelisko aŭ kolono de templo.

—Tro malfortaj estas miaj manoj por levi ĉi tiun konstruaĵon — pensis la princo kun doloranta koro.

Unuan fojon li eksentis, ke ekzistas ia senfine pli granda forto ol lia volo: la ŝtata racio, kiun respektas eĉ la ĉiopova faraono, kaj antaŭ kiu devas kliniĝi li, la kronprinco!

Falis la nokto. Ramzes ordonis al la servistoj akcepti neniun kaj sola promenis sur la teraso, meditante.

—Terura afero!… Tie disiĝis antaŭ mi la nevenkeblaj regimentoj de Nitager, kaj tie ĉi — la gardisto de la malliberejo, la juĝisto kaj la granda skribisto baras al mi la vojon… Kio ili estas?… Mizeraj servistoj de mia patro (li vivu eterne!), kiu en ĉiu momento povas faligi ilin inter la sklavojn kaj sendi en la ŝtonminejojn. Sed kial mia patro ne povus liberigi la senkulpajn? La ŝtato ne volas?… Kaj kio estas la ŝtato?… Kion ĝi manĝas, kie ĝi dormas, kie estas liaj manoj kaj lia glavo, kiun ĉiuj timas?

Li ekrigardis en la ĝardenon kaj inter la arboj, sur la supro de l’ monteto ekvidis, la du grandegajn siluetojn de la pilonoj, sur kiuj brulis la torĉoj de la gardistoj. La gardistoj neniam dormas — pensis li, — la pilonoj neniam manĝas, tamen ili estas. Pilonoj, kiuj ekzistas de nememorebla tempo, potencaj kiel la estro, kiu konstruis ilin — Ramzes Granda.

Ekmovi ĉi tiujn konstruaĵojn kaj centojn da similaj; trompi ĉi tiujn gardistojn kaj centojn da aliaj, kiuj defendas la sendanĝerecon de Egipto; malobei la leĝojn, kiujn lasis Ramzes Granda kaj aliaj potenculoj, liaj antaŭuloj ankoraŭ pli grandaj ol li, — la leĝojn, kiujn dudek dinastioj sanktigis per sia respekto…

En la animo de l’ princo, la unuan fojon en lia vivo, aperis malklara, sed potenca koncepto pri Ia ŝtato. La ŝtato estas io pli potenca ol la templo en Teboj, pli granda ol la piramido de Ĥeops, pli antikva ol la piedestalo de Sfinkso, pli fortika ol la granito. En ĉi tiu grandega, kvankam nevidebla konstruaĵo, la homoj estas kiel formikoj en fendo de ŝtonego, kaj la faraono kiel arĥitekto vojaĝanto, kiu apenaŭ sukcesas meti unu ŝtonon en la muro kaj jam devas foriri. Kaj la muroj kreskas de generacio al generacio kaj la konstruado daŭras.

Ankoraŭ neniam, li, la filo de l’ reĝo, sentis tiel sian malgrandecon, kiel en ĉi tiu momento, kiam lia rigardo vagis tra la nokto super Nilo, inter la pilonoj de la faraona kastelo kaj inter la neklaraj, sed potencaj siluetoj de la temploj de Memfiso.

Subite, inter la arboj, kies branĉoj tuŝis la terason, eksonis voĉo:

—Mi konas vian ĉagrenon kaj mi benas vin. La juĝo ne liberigos la kulpigitajn kamparanojn. Sed ilia afero povas esti nuligita kaj ili revenos en paco hejmen, se la intendanto de via bieno ne subtenos la plendon pri la atako.

—Do mia intendanto plendis antaŭ la juĝo?… — demandis la mirigita princo.

—Vi diris la veron. Li prezentis ĝin en via nomo. Sed se li ne venos en la tribunalon, estos neniu plendanto; kaj kie ne estas plendanto, ne estas krimo.

La arbetoj ekmurmuretis.

—Haltu! — kriis Ramzes — kiu vi estas?

Neniu respondis, nur ŝajnis al la princo, ke en la strio de la lumo de l’ torĉo, brulanta en la unua etaĝo, pasis kiel fulmo nuda kapo kaj pantera felo.