Выбрать главу

—Kaj vi, kiu vi estas?

—Mi?… — respondis la remisto kun fiero. — Mi estas libera fiŝis- to Kaj se nur mi donas al lia sankteco lian parton de la akiro, mi povas veturi sur la tuta Nilo, de la unua katarakto ĝis la maro. La fiŝisto estas kiel la fiŝo aŭ sovaĝa ansero, kaj la kamparano kiel la arbo: li nutras la sinjorojn per siaj fruktoj kaj povas nenien forkuri, li nur krakas, kiam la gardistoj lin senŝeligas.

—Oh!, oh!… rigardu tien… — ekkriis ree la fiŝisto kontenta, — Pa- tro, patro!… Ne eltrinku la tutan akvon, estos malbona rikolto.

Ĉi tiu gaja ekkrio koncernis grupon da personoj, kiuj plenumis tre originalan taskon. Kelke da nudaj homoj tenis je la piedoj alian homon kaj subakvigis lian kapon ĝis la kolo, ĝis la brusto, fine ĝis la zono. Flanke staris sinjoro kun bastono, li havis makulitan tunikon kaj perukon el ŝafa felo.

Ne malproksime kriis freneze virino, kiun oni tenis je la manoj.

La bastonado estis tiel populara en la feliĉa regno de l’ faraonoj, kiel la manĝado kaj dormado. Oni batis la infanojn kaj plenaĝulojn, kamparanojn, metiistojn, soldatojn, oficirojn kaj oficistojn. Kiu vivis, ricevis bastonadon, ekster la pastroj kaj plej altrangaj oficistoj, ĉar estis plu neniu por bati ilin. La princo do sufiĉe indiferente rigardis la batatan kamparanon, sed atentigis lin la kamparano subakvigata.

—Ha, ha!… — ridis la remisto, — kiel oni donas al li trinki!… Li tiel dikiĝos, ke lia edzino estos devigita plilarĝigi lian zonon.

La princo ordonis albordigi. Dume oni eltiris la kamparanon el la akvo, permesis al li eligi la akvon per la tusado kaj ree kaptis lin je la piedoj malgraŭ la nehomaj krioj de lia edzino, kiu komencis mordi la homojn, ŝin tenantajn.

—Haltu! — ekkriis la princo al la ekzekutistoj, kiuj trenis la malfeliĉulon.

—Faru vian devon! — kriis per nazvoĉo la homo en la ŝafa peruko. — Kiu vi estas, tro brava, kiu kuraĝ….

En ĉi tiu momento la princo ekbatis lin je la kapo per sia mezurilo, kiu feliĉe estis malpeza. Malgraŭ tio, la posedanto de la makulita tuniko tuj sidiĝis sur la tero, kaj palpinte la perukon kaj kapon, ekrigardis la atakanton per nebrilaj okuloj.

—Mi divenas — diris li per natura voĉo, — ke mi havas la honoron paroli kun eminenta persono… Bona humoro ĉiam, sinjoro, akompanu vin, kaj la galo neniam disfluu en viaj ostoj…

—Kion vi faras kun ĉi tiu homo? — interrompis la princo.

—Vi demandas min, sinjoro — respondis la homo ree per nazvoĉo, — kiel eksterlandulo, kiu ne konas la morojn de la lando, nek la homojn, al kiuj li sin turnas tro intime. Sciu do, ke mi estas kolektisto de lia ekscelenco Dagon, la unua bankiero en Memfiso, kaj se vi ankoraŭ ne paliĝis, eksciu, ke Dagon estas luanto, rajtigito kaj amiko de l’ kronprinco (Vi vivu eterne!) kaj ke vi sur la teroj de l’ kronprinco faris superforton, pri kiu atestos miaj homoj…

—Do tio… — interrompis lin la kronprinco, sed subite haltis. — Je kia rajto vi tiel martiras la princan kamparanon?

—Ĉar la fripono ne volas pagi la impostojn, kaj la trezorejo de la kronprinco bezonas monon…

La helpantoj de la oficisto, vidante la katastrofon de sia sinjoro, ellasis la malfeliĉulon kaj staris ne sciante kion fari, kiel la membroj de l’ korpo senkapigita. La liberigita kamparano komencis kraĉi kaj elskui la akvon el la oreloj kaj lia edzino saltis al la savinto.

—Kiu ajn vi estas — ĝemis ŝi, kunmetante la manojn antaŭ la kronprinco, — dio aŭ eĉ sendito de l’ faraono, aŭskultu pri nia mizero. Ni estas kamparanoj de la kronprinco (li vivu eterne!) kaj ni pagis ĉiujn impostojn: en milio, tritiko, floroj kaj brutaj feloj. Tamen en la lasta dekado venis al ni ĉi tiu jen homo kaj ordonas doni al si kvin mezurojn da tritiko… ”Je kia rajto? — demandas mia edzo — la impostoj ja estas jam pagitaj?” Kaj li ĵetas mian edzon teren, piedbatis lin kaj diras: ”Je tia rajto, ke lia ekscelenco Dagon ordonis.” ”Kie mi prenos? — respondis mia edzo, — ni ne havas plu grenon kaj jam de unu monato ni nutras nin per la radikoj de lotuso, kaj pli kaj pli malfacile estas trovi ilin, ĉar la grandaj sinjoroj amas ludi per la floroj de — lotuso?…”

Ŝi perdis la spiron kaj komencis plori. La princo atendis pacience, ĝis ŝi trankviliĝis, sed la kamparano, kiun oni superforte dronigis, murmuris:

—Ĉi tiu virinaĉo per sia babilado altiros al ni malfeliĉon… kaj mi diras, ke mi ne amas, kiam la virinoj sin miksas en la aferojn!

Dume la oficisto, proksimiĝinte al la remisto, demandis mallaŭte, montrante Ramzeson:

—Kiu estas ĉi tiu flavbekulo?

—Sekiĝu via lango! — respondis la remisto. — Ĉu vi ne vidas, ke li devas esti granda sinjoro: li bone pagas kaj forte batas.

—Mi tuj ekkonis — murmuretis la oficisto — ke tio devas esti iu granda. Mi pasigis mian junecon en festenoj kun eminentaj sinjoroj.

—Jes. Kaj la saŭcoj de tiuj festenoj restas ankoraŭ sur viaj vestoj — murmuretis sub la nazo la remisto.

La virino satplorinte daŭrigis:

—Hodiaŭ venis ĉi tiu skribisto kun siaj homoj kaj diras al mia edzo: ”Se vi ne havas tritikon, donu al ni du filojn, kaj la nobla Dagon ne nur ne postulos de vi la impostojn, sed eĉ pagos al vi por ĉiu infano du draĥmojn.

—Ve al mi! — kriis la savita kamparano. — Vi pereigos nin ĉiujn per via babilado…. Ne aŭskultu ŝin, bona sinjoro! — li sin turnis al Ramzes. — Kiel la bovino imagas, ke ŝi forpelos la muŝojn per la vosto, same ĉi tiu virino pensas, ke ŝi fortimigos la kolektistojn per sia lango… kaj ili ambaŭ ne scias, ke ili estas malsaĝaj.

—Vi mem estas malsaĝa! — interrompis la virino. — Juna sinjoro, vi kiu havas reĝan aspekton.

—Mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas… — diris duonvoĉe la skribisto al siaj homoj.

—Odoranta floro, kies voĉo estas kiel la sono de l’ fluto, aŭskultu min!… — petegis la virino la princon. — Do mia edzo diris al ĉi tiu oficisto: ”Mi preferus perdi du junajn bovojn, se mi posedus ilin, ol doni miajn knabojn, eĉ se oni pagus kvar draĥmojn jare por ĉiu. Ĉar se la infano forlasas la hejmon por servi aliloke, neniu vidos lin plu.«

—Sufokiĝu mi!… la fiŝoj manĝu mian korpon sur la fundo de Nilo!… — ĝemis la kamparano. — Vi ja, virino, detruos la tutan bienon per viaj plendoj…

La oficisto, vidante, ke li havas la subtenon de la persono plej multe interesata, elpaŝis antaŭen kaj komencis ree per nazvoĉo:

—De l’ tempo, kiam la suno leviĝas super la reĝa palaco kaj subiras post la piramidoj, plej eksterordinaraj okazoj estis vidataj en ĉi tiu lando. En la tempo de la faraono Semempses apud la piramido Koĥom oni rimarkis miraklajn fenomenojn kaj la pesto falis sur Egipton. En la tempo de Boetos la tero malfermiĝis apud Bubastis kaj englutis multe da homoj… Dum la regado de Neferĥes la akvoj de Nilo dek unu tagon estis dolĉaj, kiel la mielo. Tion oni vidis kaj multajn aliajn aferojn, pri kiuj mi scias, ĉar mi estas plena de saĝo. Sed oni vidis neniam fremdulon, elirintan el akvo kaj malhelpantan kolekti impostojn en la bienoj de lia ekscelenco, la kronprinco.

—Silentu! — ekkriis Ramzes — kaj iru for. Neniu forprenos viajn infanojn — aldonis li al la virino.

—Facile estas al mi iri for — respondis la kolektisto — ĉar mi havas rapidan ŝipeton kaj kvin remistojn. Sed donu al mi, via ekscelenco, ian signon por mia sinjoro Dagon.

—Demetu la perukon kaj montru al li la signon sur via kapo — diris la princo. — Kaj diru al Dagon, ke mi faros al li similajn signojn sur la tuta korpo…

—Ĉu vi aŭdas la blasfemon?… — murmuretis la skribisto al siaj homoj, irante malantaŭen al la bordo, kun profundaj salutoj.

Li eniris en la ŝipeton, kaj kiam liaj helpantoj forpuŝis la ŝipeton kaj malproksimiĝis kelkdekon da paŝoj, li komencis krii etendante la manon:

—La krampo premu viajn internaĵojn, ribeluloj, blasfemuloj!… Mi veturas rekte al la kronprinco kaj mi rakontos al li, kio fariĝas en liaj bienoj…