Выбрать главу

Poste li prenis bastonon kaj komencis bati siajn homojn, pro tio ke ili ne defendis lin.

—La samo estas kun vi! — kriis li, minacante Ramzeson.

La princo saltis en sian ŝipeton kaj furioza, ordonis al la remisto persekuti la malhumilan oficiston de la procentegisto. Sed la skribisto en la ŝafa peruko ĵetis sian bastonon kaj komencis mem remi; liaj homoj tiel fervore helpis lin, ke ne eble estis kapti ilin.

—Pli facile strigo kaptos hirundon, ol mi ilin, mia bela sinjoro — diris ridante la remisto de Ramzes. — Sed vi estas sendube ne termezuristo, sed oficiro. Vi tuj batas je la kapo! Mi konas tion bone: mi mem estis kvin jarojn en la armeo. Mi ĉiam batis je la kapo aŭ ventro kaj mi vivis ne plej malbone. Kaj se iu ekbatis min, mi tuj komprenis, ke li devas esti iu granda… En nia Egipto (neniam forlasu ĝin la dioj) estas terure malvaste; domo apud domo, urbo apud urbo, homo apud homo.

Se oni volas pli malpli libere sin turni en la amaso, oni devas bati je la kapo.

—Ĉu vi estas edzigita? — demandis la princo.

—Hm! se mi havas virinon kaj lokon por unu kaj duono da persono, mi estas edzigita, sed en aliaj okazoj mi estas fraŭlo. Mi ja estis soldato kaj scias, ke la virino estas bona unu fojon tage, kaj ne ĉiam. Ŝi malhelpas.

—Eble vi akceptus servadon ĉe mi? Kiu scias, eble vi ne bedaŭrus tion?

—Kun la permeso de via ekscelenco, mi tuj rimarkis, ke vi povus komandi regimenton, malgraŭ via juna vizaĝo. Sed mi fariĝos nenies servisto. Mi estas libera fiŝisto; mia avo estis (mi petas vian pardonon) paŝtisto en Malsupra Egipto, nia gento devenas de Hiksos’oj. Estas vero, ke la malsaĝaj egiptaj kamparanoj mokas nin, sed tio igas min ridi. Kamparano kaj Hiksos, mi tion diras al via ekscelenco, estas kvazaŭ bovo kaj bovoviro. La kamparano povas iri post la plugilo kaj antaŭ la plugilo, sed Hiksos servos neniun sinjoron. Eble nur en la armeo de lia sankteco, ĉar tio estas armeo.

La bonhumora remisto parolis senĉese, sed la princo ne aŭskultis lin plu. En lia animo pli kaj pli laŭte sonis tre doloraj demandoj, tute novaj. Do ĉi tiuj insuletoj, preter kiuj li veturis, apartenas al liaj bienoj? Stranga afero: li tute ne sciis, kie estas liaj bienoj kaj kian aspekton ili havas. Do en lia nomo Dagon ŝarĝis la kamparanojn per novaj impostoj, kaj la stranga movado, kiun li rigardis preterpasante la bordojn, estis kolektado de l’ impostoj?… La kamparano, kiun oni batis sur la bordo, sendube ne havis rimedojn por pagi. La infanoj, kiuj maldolĉe ploris en la ŝipeto, estis venditaj por tuta jaro po unu draĥmo ĉiu. Kaj la virino, kiu eniris en la akvon ĝis la zono kaj malbenis, estis ilia patrino.

—La virinoj estas tre maltrankvilaj — diris al si la princo. — Sara estas la plej trankvila el la virinoj, sed aliaj amas multe babili, plori kaj krii…

Li rememoris la kamparanon, kiu trankviligis la eksplodojn de sia edzino. Lin oni dronigadis, kaj li ne koleris, al ŝi oni faris nenion — tamen ŝi kriis kiel freneza.

—La virinoj estas tre maltrankvilaj!… — ripetis li. — Jes, eĉ mia respektinda patrino… Kia diferenco inter mia patro kaj patrino! Lia sankteco tute ne volas scii, ke mi forlasis la armeon por knabino, sed la reĝinon interesas eĉ tio, ke mi prenis en mian domon Hebreinon… Sara estas la plej trankvila el la virinoj, kiujn mi konas, kontraŭe Tafet babilas, ploras kaj krias kiel kvar…

Poste la princo rememoris la vortojn de la edzino de l’ kamparano, ke jam de unu monato ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de lotuso. Ĝiaj grajnoj estas kiel la papavo, la radikoj — ne tre bongustaj… Li ne manĝus tion eĉ tri tagojn intersekvajn. Cetere, la pastroj, kiuj okupiĝas per la kuracado, konsilas ŝanĝadi la nutraĵon. Ankoraŭ en la lernejo oni diris al li, ke oni devas manĝi alterne viandon kaj fiŝojn, daktilojn kaj tritikon, figojn kaj hordeon. Sed dum tuta monato sin nutri per la grajnoj de lotuso!… Nu, kaj la ĉevalo, bovino?… La ĉevalo kaj bovino amas la fojnon, kaj la hordeajn buletojn oni devas superforte puŝi en ilian gorĝon. Verŝajne ankaŭ la kamparanoj preferas sin nutri per la lotusaj grajnoj, kaj manĝas sen apetito la platajn kukojn tritikajn kaj hordeajn, fiŝojn kaj viandon. Cetere, la plej piaj pastroj, miraklofarantoj, tuŝas neniam viandon aŭ fiŝojn. Kredeble la riĉuloj kaj reĝaj filoj bezonas viandon, kiel la leonoj kaj agloj, kaj la kamparanoj — herbon, kiel la bovo.

Sole… ĉi tiu dronigado pro la impostoj. Sed ĉu sin banante kun la kolegoj li ne subakvigis ilin, kaj eĉ mem ne subakviĝis?… Kiaj ridoj estis tiam. La subakvigado, ludo. Koncerne la bastonadon, kiom da fojoj oni batis lin en la lernejo?… Tio doloras, sed, ŝajnas, ne ĉiujn estaĵojn. Batata hundo bojas kaj mordas; batata bovo eĉ ne turnas sin. Same la bastonado estas doloro por granda sinjoro, sed kamparano krias nur, por satkrii ĉe la bona okazo. Eĉ ne ĉiuj krias, la soldatoj kaj oficiroj kantas sub la bastonoj.

Ĉi tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan, sed turmentantan maltrankvilon en la koro de l’ kronprinco: lia luanto Dagon ŝarĝis liajn kamparanojn per maljusta imposto, kiun ili ne povis pagi!

En ĉi tiu momento okupis lin ne la kamparanoj, sed la patrino. Lia patrino sendube estas informita pri la mastrumado de la Fenicianoj. Kion ŝi diros pri tio al la filo? Kiel ŝi rigardos lin? Kiel sarkasme ŝi ridetos!… Kaj ŝi ne estus virino, se ŝi ne dirus al li:

—Mi ja diris al vi, Ramzes, ke la Fenicianoj ruinigos viajn bienojn.

—Se la perfidaj pastroj — pensis la kronprinco — oferus al mi hodiaŭ dudek talentojn, morgaŭ mi forpelus Dagonon, miaj kamparanoj ne ricevadus bastonadon kaj ne estus dronigataj, kaj mia patrino ne ridus min… La dekono, la centono da riĉaĵoj, kiuj kuŝas en niaj temploj kaj en kiuj sin paŝtas la avidaj okuloj de la razitaj kapoj, por longaj jaroj farus min homo sendependa de Fenicianoj…

En ĉi tiu momento stranga ideo trapasis kiel fulmo la animon de Ramzes, ke inter la kamparanoj kaj pastroj ekzistas ia profunda antagonismo.

—Pro la kulpo de Herhor — pensis li — sin pendigis la kamparano sur la limo de l’ dezerto… Por liveri ĉion necesan al la pastroj kaj temploj malfacile laboras du milionoj da Egiptanoj… Se la riĉaĵoj de l’ pastroj apartenus al la faraono, mi ne bezonus pruntepreni dekkvin talentojn kaj miaj kamparanoj ne estus tiel terure premegataj… Jen kie estas la fonto de la malfeliĉoj de Egipto kaj de la malforteco de ĝiaj reĝoj!…

La kronprinco komprenis, ke oni agas maljuste kontraŭ la kamparanoj, malgrandiĝis do lia doloro, kiam li malkovris, ke la kaŭzo de la malbono estas la pastroj. Li tute ne konsideris, ke lia juĝo povas esti erara kaj maljusta.

Cetere li ne juĝis, sed indignis. Sed la kolero de l’ homo neniam sin turnas kontraŭ lin mem; tiel, malsata pantero ne manĝas la propran korpon, sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ si la atakoton.

XIII

La ekskursoj de la kronprinco, entreprenitaj por trovi la pastron, kiu savis Saran kaj donis al li juran konsilon, havis neatenditan rezultaton.

La pastro ne estis trovita, sed inter la egiptaj kamparanoj komencis rondiri legendoj pri Ramzes.

Homo veturis vespere de vilaĝo al vilaĝo en malgranda ŝipeto kaj rakontis al la kamparanoj, ke la kronprinco liberigis la homojn, kiujn minacis minlaboro, kiel puno pro la atako kontraŭ lian domon. Krom tio li batis la oficiston, kiu volis superforte preni de ili maljustan imposton. La fremdulo aldonis fine, ke Ramzes estas speciale protektata de la dio de la okcidenta dezerto, Amon, kiu estas lia patro.

La simpluloj avide aŭskultis la rakontojn, unue ĉar ili estis tute konformaj al la faktoj, due ĉar la rakontanto mem havis aspekton de spirito: li venadis oni ne scias de kie kaj malaperadis.

La princo Ramzes tute ne parolis pri siaj kamparanoj kun Dagon, eĉ ne alvokis lin. Li sentus honton en la ĉeesto de la Feniciano, de kiu li prenis monon kaj de kiu li ankoraŭ multfoje eble postulos ĝin.