—Vi estas malĝoja, mia sinjoro? — respondis ŝi. — Ne tiel ĝojis Moiso, ekvidinte la promesitan teron, kiel mi, kiam vi diris, ke vi transloĝiĝas ĉi tien por resti kun mi. Sed jam unu tagon ni estas kune, kaj mi ne vidis ankoraŭ vian rideton. Vi eĉ ne parolas al mi, sed paŝas malgaja, kaj nokte vi ne karesas min, sed sopiras.
—Mi havas ĉagrenon.
—Diru ĝin al mi. Ĉagreno estas kiel trezoro, ricevita por gardado. Dum ni solaj gardas ĝin, eĉ la dormo forkuras de ni kaj nur tiam ni trankviliĝas, kiam ni trovas duan gardiston.
Ramzes ĉirkaŭprenis ŝin kaj sidiĝis apud ŝi sur la benko.
—Kiam la kamparano — diris li kun rideto — ne sukcesos ĝustatempe antaŭ la leviĝo de Nilo kolekti la rikoltojn, la edzino helpas lin. Ŝi ankaŭ helpas lin melki la bovinojn, portas al li manĝaĵon, kiam li forestas, lavas lin, kiam li revenas de la laboro. Tiel aperis la kredo, ke la virino povas malgrandigi la embarasojn de l’ viro.
—Vi tion ne kredas, sinjoro?…
—La ĉagrenojn de princo — respondis Ramzes — ne forigos virino, eĉ tiel saĝa kaj potenca, kiel mia patrino.
—Pro Dio! Kiaj ili estas, diru al mi?… — insistis Sara, karese sin premante al la ŝultro de l’ kronprinco. — Laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva, kaj li ja estis la plej granda reĝo de la plej bela regno…
La princo ekmeditis, post momento li komencis:
—Ankaŭ niaj saĝuloj instruas, ke pli ol unu viro forlasis altan rangon por virino. Sed oni ne diras, ke iu viro akiris ion grandan per virino; eble nur ia militestro, al kiu faraono donis sian filinon kun granda doto kaj alta ofico.
Sed helpi iun atingi pli altan postenon aŭ eĉ nur eliri el embaraso, — tion la virino ne povas.
—Ĉar eble ŝi ne amas, kiel mi amas vin, sinjoro… — murmuretis Sara.
—Mi scias, ke vi amas min senlime… Neniam vi postulis de mi donacojn, neniam vi protektis tiajn, kiuj ne ŝanceliĝas serĉi karieron eĉ sub la litoj de princaj amatinoj. Vi estas pli dolĉa, ol ŝafido kaj silentema kiel la nokto apud Nilo. Viaj kisoj estas kiel la parfumoj el la lando Punt, via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel la dormo de laca homo. Mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj. Vi estas mirindaĵo inter la virinoj, kies buŝo estas plena de maltrankvilo, kaj kies amo kostas kare. Sed malgraŭ tuta via perfekteco, kiel vi povas helpi miajn embarasojn? Ĉu vi faros, ke lia sankteco proklamu grandan militon kontraŭ la oriento kaj nomos min militestro? Ĉu vi donos al mi almenaŭ la Memfisan korpuson, pri kiu mi petis, aŭ faros min vic-reĝo de Malsupra Egipto? Kaj ĉu vi igos ĉiujn regnanojn de lia sankteco pensi kaj senti kiel mi, la plej fidela el ĉiuj?…
Sara mallevis la manojn sur la genuojn kaj murmuretis malĝoje:
—Vere, mi ne povas… Mi povas nenion!…
—Kontraŭe vi povas multon!… Vi povas gajigi min — respondis Ramzes ridetante. — Mi scias, ke vi lernis danci kaj ludi. Demetu do viajn longajn vestojn, kiuj konvenas al pastrinoj, gardantaj la fajron, kaj vestu vin per diafana muslino, kiel… la feniciaj dancistinoj… kaj dancu, kaj karesu min, kiel ili…
Sara kaptis lin je la manoj kaj kun flamoj en la okuloj, ekkriis:
—Vi vizitas tiajn malĉastulinojn?… Diru… mi eksciu pri mia mizero… Kaj poste resendu min al la patro, en mian dezertan valon, kie, ho, se mi ne estus vin vidinta!…
—Trankviliĝu, trankviliĝu — diris la princo, ludante kun ŝiaj haroj.
—Mi ja devas vidi dancistinojn, se ne en la festenoj, almenaŭ en reĝaj solenoj, aŭ dum diservo en la temploj. Sed ili ĉiuj kune ne interesas min tiel, kiel vi sola, cetere… kiu el ili povus vin egali. Vi havas korpon kiel la statuo de Izido, skulptita en eburo, kaj el la dancistinoj ĉiu havas ian difekton. Unuj estas tro grasaj, aliaj havas maldikajn piedojn aŭ malbelajn manojn, aliaj portas malnaturajn harojn. Kiu el ili estas kiel vi?… Se vi estus Egiptanino, ĉiuj temploj konkurus por havi vin kiel unuan kantistinon. Kion mi diras?… Se nun vi, aperus en Memfiso en diafana vesto, la pastroj paciĝus kun vi, se nur vi konsentus partopreni en la procesioj.
—Al ni, filinoj de Judo, malpermesite estas porti maldecajn vestojn.
—Kaj danci, kaj kanti?… Por kio do vi tion lernis?
—Niaj virinoj kaj knabinoj dancas unu kun alia, kaj ne por semi en la viraj koroj fajrajn grajnojn de la deziro. Kaj mi kantas… Atendu mia sinjoro, mi kantos por vi…
Ŝi leviĝis de la benko kaj iris al la domo. Baldaŭ ŝi reaperis. Post ŝi juna knabino, kun timaj nigraj okuloj, portis harpon.
—Kiu estas ĉi tiu knabino? — demandis la princo. — Atendu, mi jam vidis ie ĉi tiun rigardon … Ah, ah, kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, ĉi tiu timema knabino rigardis min, kaŝita inter la arbetoj…
—Tio estas mia parencino kaj servistino, Ester — respondis Sara. — Ŝi loĝas ĉe mi jam unu monaton, sed timas vin, sinjoro, ŝi do ĉiam forkuras. Povas esti, ke iam ŝi rigardis vin kaŝite.
—Vi povas foriri, mia infano — diris la princo al la ŝtoniĝinta knabino, kaj kiam ŝi malaperis post la arboj, li aldonis: — Ŝi ankaŭ estas Hebreino -… Kaj la gardisto de via domo, kiu ankaŭ rigardas min, kiel ŝafo krokodilon?
—Tio estas Samuelo, filo de Esdreas, ankaŭ mia parenco. Mi prenis lin anstataŭ la Negro, al kiu vi, sinjoro, donacis la liberecon. Vi ja permesis al mi elekti miajn servistojn?…
—Jes, certe! Sendube ankaŭ la estro de la terlaboristoj estas Hebreo, ĉar li havas flavan vizaĝon kaj rigardas min tiel humile, kiel neniu Egiptano scius rigardi.
—Tiu — respondis Sara — estas Ezeĥiel, la filo de Ruben, parenco de mia patro. Ĉu ili ne plaĉas al vi, sinjoro?… Tio estas viaj tre fidelaj servistoj.
—Ĉu ili plaĉas!… — diris la princo malkontenta, tamburante per la fingroj sur la benko. — Ili ne estas ĉi tie por plaĉi al mi, sed por gardi vian propraĵon… Cetere ili ĉiuj estas al mi tute indiferentaj… Kantu, Sara.
Sara ekgenuis sur la herbo, ĉe la piedoj de l’ princo, kaj pinĉinte kelke da akordoj sur la harpo, komencis:
—Kie estas tiu, kiu ne havas ĉagrenon? Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo, havus la rajton diri: jen tago, kiun mi pasigis sen malĝojo? Kie estas homo, kiu kuŝiĝante en la tombon, povus diri: Mia vivo pasis sen doloro kaj timo, kiel serena tago apud Jordano!
Sed kiel multenombraj estas tiuj, kiuj ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj kaj kies domo estas plena de sopiroj.
La ploro estas la unua voĉo de l’ homo sur ĉi tiu tero, kaj la ĝemo lia lasta adiaŭo. Plena de malĝojo li eniras en la vivon, plena de bedaŭro li malleviĝas al la loko de l’ ripozo, kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.
Kie estas tiu, kiu neniam sentis la maldolĉecon de l’ ekzistado? Ĉu tio estas la infano, kies patrinon forrabis la morto, aŭ suĉulo ĉe la mamo, kiun la malsato sekigis, antaŭ kiam ĝi almetis sian buŝeton?
Kie estas la homo trankvila pri sia sorto, kiu ne mallevante la okulojn povus rigardi la morgaŭon? Ĉu tiu, kiu laborante sur la kampoj scias, ke ne en lia povo estas la pluvo kaj ke ne li montras la vojon al la akrido? Ĉu la, komercisto, kiu konfidas siajn riĉaĵojn al la vento, venanta oni ne scias de kie, kaj la vivon al la ondoj super senfundaĵo, kiu englutas ĉion kaj nenion redonas?
Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo? Ĉu tio estas la ĉasisto, kiu persekutas rapidan kapreolinon, kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon? Ĉu tio estas la militisto, kiu laciĝante marŝas al la gloro, kaj renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavojn el bronzo, soifantajn sangon? Ĉu tio estas la granda reĝo, kiu sub la purpuro portas pezan kirason, kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj, kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno, timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?
Kaj tial la koro de l’ homo en ĉiu loko kaj en ĉiu horo estas plenplena de malĝojo. En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio, en la kavernoj la drako, inter la floroj la venena serpento. Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas, kiel ŝteli lian teron, en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon de lia ĉambro. En la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta, en la matura aĝo — ĉirkaŭita de l’ danĝeroj, kiel la baleno — de la profundaj akvoj.