—Min ili rigardas kiel timigita hundo, kaj la laboristojn ili batas? Ĉu ili ĉiuj estas tiaj?..
Kaj la unuan fojon vekiĝis en la animo de Ramzes suspekto, ke eble ankaŭ Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco.
En Sara efektive fariĝis ŝanĝoj, precipe moralaj.
De la unua momento, kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi. Sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l’ faraono kaj la heredanto de l’ trono. Kaj kiam Tutmozis interkonsentis kun Gedeono pri ŝia transloĝigo en la domon de l’ kronprinco, Sara duone perdis la konscion.
Por ĉiuj trezoroj de l’ mondo, por la prezo de l’ vivo ŝi ne forlasus lin, sed oni ne povis diri, ke ŝi amis lin en tiu epoko. La amo bezonas liberecon kaj tempon por doni siajn plej belajn florojn, kaj al ŝi oni lasis nek tempon, nek liberecon. En la sekvinta tago, post kiam ŝi ekkonis la princon, oni forrabis ŝin, preskaŭ ne demandante ŝian konsenton, kaj transportis en la domon apud Memfiso. Kaj post kelke da tagoj ŝi farigis amatino, mirigita, terurita, ne komprenante, kio okazas al ŝi.
Krom tio, ŝi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por kutimi al la novaj impresoj, kiam ektimigis ŝin la malbonvolo de la najbaraj kamparanoj kontraŭ ŝi, kontraŭ Hebreino, poste la vizito de fremdaj sinjorinoj, fine la atako kontraŭ la bieno.
La fakto, ke Ramzes stariĝis ĉe sia flanko kaj volis sin ĵeti kontraŭ la atakantoj, ankoraŭ pli multe timigis ŝin. Ŝi perdis la konscion ĉe la penso, ke ŝi estas en la manoj de tiel malmodera kaj potenca sinjoro, kiu, se tio plaĉis al li, havis la rajton verŝi la sangon de aliaj, mortigi…
Sara momenton malesperis; ŝajnis al ŝi, ke ŝi freneziĝos, ŝi aŭdis la minacajn ordonojn de l’ princo, kiu alvokis la servistojn al la armiloj… Sed en la sama momento okazis bagatelo, unu vorto, kiu rekonsciigis Saran kaj donis novan direkton al ŝiaj pensoj.
La princo pensante, ke ŝi estas vundita, forŝiris la bandaĝon de ŝia frunto, sed rimarkinte la kontuzon, ekkriis:
—Tio estas nur kontuzo?… Kiel ĝi aliigas la vizaĝon!… Ĉe tiu ĉi vorto Sara forgesis la doloron kaj timon. Nova maltrankvilo ekregis ŝin: ŝi do tiel aliiĝis, ke tio mirigis la princon?… Li nur ekmiris!…
La kontuzo malaperis post kelke da tagoj, sed en la animo de Sara restis kaj grandiĝis novaj, nekonataj sentoj. Ŝi komencis esti ĵaluza pri Ramzes kaj timis, ke li forlasos ŝin.
Alia ĉagreno ŝin turmentis: en lia ĉeesto ŝi sentis sin servistino kaj sklavino. Ŝi estis kaj volis esti lia plej fidela servistino, lia plej sindona sklavino, ne forlasanta lin kiel ombro. Sed samtempe ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel sinjoro kaj estro.
Ŝi ja estis lia, kaj li ŝia. Kial do li ne montras, ke li apartenas al ŝi almenaŭ iom, sed pruvas per ĉiu vorto kaj movo, ke senfundaĵo disigas ilin?… Kia?… Ĉu ŝi ne tenis lin en siaj brakoj? Ĉu li ne kisis ŝian buŝon kaj bruston?…
Foje venis al ŝi la princo kun hundo. Li restis nur kelke da horoj, sed la tutan tempon la hundo kuŝis ĉe la piedoj de l’ princo, en la loko de Sara, kaj kiam ŝi volis sidiĝi tie, ĝi komencis murmuri… kaj la princo ridis kaj same dronigis siajn fingrojn en la haregoj de la malpura besto, kiel en ŝiaj haroj. Kaj same la hundo rigardis la okulojn de l’ princo, eble kun la sola diferenco, ke ĝi rigardis pli kuraĝe, ol ŝi.
Ŝi ne povis trankviliĝi kaj ekmalamis la saĝan beston, kiu forprenis al ŝi parton da karesoj, tute ne zorgante pri ili kaj kondutante en la ĉeesto de la sinjoro tiel senĝene, kiel ŝi neniam kuraĝus. Ŝi eĉ ne povus havi tiel indiferentan mienon, nek rigardi flanken, kiam sur ŝia kapo kuŝis la mano de l’ kronprinco.
Antaŭ nelonge la princo ree parolis pri dancistinoj. Sara eksplodis:
—Kiel? Li do lasus sin karesi de tiuj virinoj nudaj, senhontaj?… Kaj Jehovo, vidante ĉi tion de la alta ĉielo, ne ĵetus tondron sur la monstrajn virinojn?…
Vere, Ramzes diris, ke ŝi estas al li pli kara ol ĉiuj. Sed liaj vortoj ne trankviligis Saran; ili havis nur tiun efikon, ke ŝi decidis pensi pri nenio, ekster sia amo.
Kio okazos morgaŭ?… tio ne estas grava. Kaj kiam ĉe la piedoj de l’ princo ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto, ŝi esprimis per sia kanto la staton de sia propra animo kaj sian lastan esperon — en Dio.
Hodiaŭ Ramzes estas apud ŝi, tio sufiĉas: ŝi havas ĉiujn feliĉojn, kiujn povas doni la vivo. Sed ĝuste tie komenciĝis por Sara la plej granda ĉagreno.
La princo vivis kun ŝi sub la sama tegmento, li promenis kun ŝi en la ĝardeno, iafoje prenis ŝin en la ŝipeton kaj veturigis sur Nilo. Sed li fariĝis neniom pli proksima ol tiam, kiam li estis trans la rivero, en la reĝa parko.
Li estis kun ŝi, sed pensis pri io alia, kaj Sara eĉ ne povis diveni, pri kio? Li ĉirkaŭprenis ŝin, aŭ ludis kun ŝiaj haroj, sed li rigardis al Memfiso, aŭ la grandegajn multkolorajn kolonojn de la faraona kastelo, aŭ — oni ne scias kien.
Iafoje li eĉ ne respondis ŝiajn demandojn, aŭ subite ekrigardis ŝin kvazaŭ vekita, kvazaŭ mirante, ke li vidas ŝin apud si.
XVI
Tiaj estis la horoj — cetere sufiĉe maloftaj — de la plej granda proksimiĝo inter Sara kaj ŝia princa amato. Doninte la ordonojn al Patroklo kaj al la ĉefa intendanto, la kronprinco pasigis la plej grandan parton de la tago ekster la bieno, ordinare en la ŝipeto. Kaj, veturante sur Nilo li per reto kaptis fiŝojn, kiuj en miloj ludis en la benita rivero, aŭ li iris al la marĉo, kaj tie kaŝita inter la altaj lotusaj trunkoj li arkpafis la sovaĝajn birdojn, kies kriemaj bandoj rondflugis multenombre kiel muŝoj. Sed eĉ tiam ne forlasis lin la ambiciaj pensoj; li faris al si el la ĉasado kabalon aŭ antaŭdiran rimedon. Multfoje, vidante aron de flavaj anseroj sur la akvo, li streĉis la arkon kaj diris:
—Se mi trafos, mi estos iam kiel Ramzes Granda…
La sago mallaŭte ekfajfis kaj la trapikita birdo, svingante la flugilojn, kriis tiel dolorplene, ke la tuta marĉo ekmoviĝis. Nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis kaj strekinte grandan rondon super la mortanta kamarado, falis sur alian lokon.
Kiam ĉio jam estis silenta, la princo singarde puŝis la ŝipeton en alian lokon; gvidis lin la ŝanceliĝo de la kanoj kaj la interrompataj voĉoj de l’ birdoj. Kaj kiam inter la verdaĵo li rimarkis tukon de klara akvo kaj novan aron, li ree streĉis la arkon kaj diris:
—Se mi trafos, mi estos faraono… Se ne…
Sed la sago ĉi tiun fojon ekbatis la akvon kaj resaltinte kelke da fojoj de ĝia supraĵo, malaperis inter la lotusoj. Kaj la princo, regata de la pasio, sendis novajn kaj novajn sagojn, mortigante birdojn aŭ nur fortimigante ilin. En la bieno oni povis ekkoni, kie li estas, per la krioj de la birdoj, kiuj ĉiumomente leviĝis kaj rondflugis super lia ŝipeto.
Kiam ĉirkaŭ la vespero li revenis laca hejmen, Sara jam atendis ĉe la sojlo kun kuvo da akvo, kruĉo da malforta vino kaj rozaj kronoj. La princo ridetis al ŝi, karesis ŝian vizaĝon, sed rigardante ŝi- ajn okulojn, plenajn de amo, pensis:
—Mi dezirus scii, ĉu ŝi batus la egiptajn kamparanojn, kiel ŝiaj ĉiam timigitaj parencoj?… oh, mia patrino estas prava, ke ŝi ne konfidas al Hebreoj, kvankam Sara eble estas alia!…
Foje reveninte neatendita, li ekvidis en la korto antaŭ la domo grandan areton da nudaj infanoj, kiuj gaje ludis. Ĉiuj estis flavaj kaj rimarkinte lin diskuris kun krioj, kiel la sovaĝaj anseroj de l’ marĉo… Li ankoraŭ ne atingis la terason de la domo, kiam ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon.
—Kio ili estas, ĉi tiuj malgrandaj estaĵoj — demandis li Saran — kiuj forkuras de mi?
—Tio estas la infanoj de viaj servistoj — respondis ŝi.
—De Hebreoj?
—De miaj fratoj…
—Dioj! Kiel multobliĝema estas tiu ĉi popolo! — ridis la princo.
—Kaj kiu estas ĉi tiu?… — aldonis li, montrante homon, kiu time elrigardis trans la muro.