—Tio estas Aod, filo de Baruĥ, mia parenco… Li volas servi al vi, sinjoro. Ĉu mi povas akcepti lin?…
La princo levis la ŝultrojn.
—La bieno estas via — respondis li — vi povas akcepti, kiun vi volas. Sed, se ĉi tiuj homoj tiel multobliĝos, baldaŭ ili invados Memfison.
—Vi malamas miajn fratojn?… — murmuretis Sara, time rigardante Ramzeson kaj glitante al liaj piedoj.
La princo surprizita ekrigardis ŝin.
—Mi eĉ ne pensas pri ili — respondis li fiere.
Ĉi tiuj bagatelaj okazoj, kiuj falis en fajraj gutoj sur la animon de Sara, ne ŝanĝis por ŝi Ramzeson. Li ĉiam estis same bonvola kaj karesis ŝin kiel ordinare, kvankam liaj okuloj pli kaj pli ofte kuris al la alia bordo de Nilo kaj haltis ĉe la potencaj pilonoj de la kastelo.
Baldaŭ li rimarkis, ke ne sole li sopiras en sia propravola ekzilo. Foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis rondiri tiel proksime de la bieno, ke Ramzes povis rekoni la personojn, sidantajn tie.
Li rekonis sub la purpura baldakeno sian patrinon inter du kortegaj sinjorinoj, kaj kontraŭ ŝi, sur malalta benko, la ministron Herhoron. Kvankam ili ne rigardis la bienon, la princo divenis, ke ili vidas lin.
—Ah! — pensis li, ridante. — Mia respektinda patrino kaj lia ekscelenco la ministro dezirus forlogi min de tie ĉi antaŭ la reveno de lia sankteco.
Venis la monato Tobi, la fino de oktobro kaj la komenco de novembro. Nilo malleviĝis ĝis la kresko de unu homo kaj duono, malkovrante ĉiutage novajn pecojn de nigra, ŝlima tero. Ĉie, kie la akvo defluis, tuj aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj. Post ĝi iris nuda plugisto, apud la bovoj veturigisto kun mallonga vipo kaj post li semisto, kiu vadante en la ŝlimo ĝis la kalkanoj, portis en la antaŭtuko tritikon kaj ĵetis plenmanojn da ĝi.
Komenciĝis la plej bela sezono por Egipto — la vintro. La varmo ne superis 15 gradojn, la tero baldaŭ kovriĝis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj. Ilia odoro estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo.
Jam kelke da fojoj la ŝipo, portanta la respektindan patrinon kaj la vic-reĝon Herhoron aperis proksime de la loĝejo de Sara. Ĉiufoje la princo vidis sian patrinon, gaje parolantan kun la ministro kaj konvinkiĝis, ke ili intence ne rigardas al li por montri al li sian malŝaton.
—Atendu! — murmuris la kolera princo — mi pruvos al vi, ke ankaŭ mi ne enuas…
Kiam do foje, malmulte antaŭ la subiro de l’ suno, aperis apud la alia bordo la orita reĝa ŝipo, kies purpuran tendon ornamis en la anguloj strutaj plumoj, Ramzes ordonis prepari ŝipeton por du personoj kaj diris al Sara, ke li promenos kun ŝi.
—Jehovo! — ekkriis ŝi, kunmetante la manojn. — Tie ja estas via patrino kaj la ministro!
—Kaj ĉi tie estos la kronprinco. Prenu vian harpon Sara.
—Ankaŭ la harpon?… — demandis ŝi tremetante. — Kaj se via respektinda patrino volos paroli kun vi?… Nenio plu restos al mi, ol ĵeti min en la akvon!…
—Ne estu infano — respondis li. — Sara, lia ekscelenco kaj mia patrino tre amas la kanton. Vi do povas akiri ilian favoron, se vi kantos ian belan hebrean kanton. Ĝi estu pri la amo.
—Tian mi ne konas — respondis Sara, en kiu la vortoj de l’ princo vekis la kuraĝon. Eble efektive ŝia kanto plaĉos al la potencaj estroj, kaj tiam?…
Sur la reĝa ŝipo oni rimarkis, ke la kronprinco sidiĝas en simplan ŝipeton, eĉ ke li mem remas.
—Ĉu via ekscelenco vidas — murmuretis la reĝino al la ministro — ke li direktas al mi sian ŝipeton kun la Hebreino?…
—La kronprinco kondutis tiel korekte kun siaj soldatoj kaj kamparanoj kaj montris tian pentemon, forirante el la limoj de la palaco, ke via reĝina moŝto povas pardoni al li ĉi tiun malgrandan kulpon — respondis la ministro.
—Oh, se ne li sidus en ĉi tiu konko, mi ordonus ĝin rompi! — diris kolere la reĝino.
—Por kio? — demandis la ministro. — La princo ne estus posteulo de l’ ĉefepiskopoj kaj faraonoj, se li ne penus disŝiri la bridon, kiun, ho ve, surmetas al li la leĝo, aŭ niaj, eble eraraj, moroj. En ĉiu okazo li scias ekregi sin. Li eĉ scias konfesi siajn proprajn kulpojn, kaj tio estas eco malofta, kaj ĉe kronprinco netaksebla.
La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.
—Sed ĉi tiu Hebreino?… — murmuretis Nikotris, ĉifante la pluman ventumilon.
—Hodiaŭ mi jam estas tute trankvila pri ŝi — diris la ministro. — Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj. Sed antaŭe ŝi tedos Ramzeson.
—Amon ĉioscia parolu per via buŝo!
—Mi estas tute certa. La princo eĉ unu momenton ne amis ŝin freneze, kiel tio okazas al niaj sinjoridoj, al kiuj unu sola lerta intrigantino povas rabi riĉaĵon, sanon, eĉ alkonduki ilin en la tribunalon. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino. Cetere Sara estas graveda…
—Ĉu efektive?… — ekkriis Nikotris. — De kie vi scias tion?…
—Kion scias nek la kronprinco, nek Sara mem?… — ridetis Herhor.
—Ni devas scii ĉion. Cetere ĉi tiun sekreton ne estis malfacile malkovri. Ĉe Sara estas ŝia parencino Tafet, virino senkompare babilema.
—Ĉu ili jam alvokis kuraciston?…
—Mi ripetas, ke Sara ne scias pri tio, kaj la bona Tafet, timante, ke la princon eble tedos ŝia edukitino, volonte tordus la kolon al la sekreto. Sed ni ne permesos. Tio ja estos princa infano.
—Kaj se ĝi estos filo?… Vi scias, ke li povus kaŭzi embarasojn… — interrompis la reĝino.
—Ĉio estas antaŭvidita — diris la pastro.- Se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento. Se tio estos filo, li fariĝos Hebreo!…
—Ah! mia nepo Hebreo!…
—Ne rifuzu al li tro frue vian koron. Niaj senditoj sciigas al ni, ke la hebrea popolo komencas deziri reĝon. Antaŭ kiam la infano grandiĝos, iliaj deziroj maturiĝos, kaj tiam… ni donos al ili monarĥon kaj vere de bela sango!….
—Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton… — respondis la reĝino, rigardante la ministron kun admiro. — Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.
—Plej malgranda guto de la sango de l’ faraonoj devas leviĝi super la popoloj, kiel stelo super la tero — diris Herhor.
En ĉi tiu momento la ŝipeto de l’ kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, kaj la edzino de l’ faraono, sin kovrinte per la ventumilo, rigardis Saran tra la plumoj.
—Vere, ŝi estas bela!… — murmuretis ŝi.
—Jam duan fojon vi tion diras, sinjorino.
—Vi scias eĉ pri tio?… — diris la reĝino ridetante.
Herhor mallevis la okulojn.
Sur la ŝipeto eksonis la harpo kaj Sara komencis per tremanta voĉo himnon:
—Kiel granda estas la Sinjoro, kiel granda estas la Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!…
—Belega voĉo!… — murmuretis la reĝino.
La granda pastro aŭskultis atente.
—Liaj tagoj ne havas komencon — kantis Sara — kaj Lia domo ne havas limojn. Sub Lia rigardo la eternaj ĉieloj aliiĝas kiel vestoj, kiujn la homo surmetas kaj forĵetas. La steloj ekbrulas kaj estingiĝas, kiel la fajreroj el malmola ligno, kaj la tero estas kiel briko, kiun pasanto unu fojon tuŝis per la piedo, irante ĉiam antaŭen.
Kiel granda estas Via Dio, ho Izraelo. Ne ekzistas tiu, kiu dirus al Li: ”Faru ĉi tion!” nek seno, kiu Lin naskis. Li faris la senlimajn profundegaĵojn, super kiuj Li fluas, kien Li volas. Li el la mallumo eligas la lumon, kaj el la tera polvo — la kreaĵojn havantajn voĉojn.
Por Li la kruelaj leonoj estas kiel la akridoj, la grandega elefanto estas nenio, kaj la baleno estas apud Li, kiel suĉinfano.