Выбрать главу

Lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l’ tero. Kie estas pordego, kiu egalus Lian grandecon? Ĉe la tondro de Lia veturilo la popoloj falas de teruro, kaj ne ekzistas estaĵo sub la ĉielo, kiu povus kontraŭstari Liajn brilantajn sagojn.

Lia spiro estas la norda vento, kiu refreŝigas la svenintajn arbojn, kaj Lia blovo estas la ĥamsino, kiu bruligas la teron.

Kiam li etendas la manon super la akvoj, la akvo ŝtoniĝas. Li transverŝas la maron en novan lokon, kiel la virino la acidon en la vazon. Li disŝiras la teron, kvazaŭ putrintan tolon, kaj la nudajn suprojn de l’ montoj kovras per la arĝenta neĝo.

Li en la tritika grajno kaŝas cent aliajn kaj vekas la birdojn en la ovoj. Li el dormema krizalido eligas la oran papilion, kaj al la homaj korpoj ordonas atendi en la tomboj la reviviĝon…

Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero. Subite Herhor ekkriis:

—Turnu al Memfiso.

La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo. Postkuris ĝin iom post iom eksilentanta kanto de Sara:

—Li vidas la movojn de la koro de l’ raŭpo kaj la kaŝitajn vojetojn, sur kiuj iras la plej izolita homa penso. Sed ne ekzistas tiu, kiu al Li povus rigardi en la koron kaj diveni Liajn intencojn.

Antaŭ la brilo de Liaj vestoj la grandaj spiritoj kovras siajn vizaĝojn. Antaŭ Lia rigardo la dioj de l’ potencaj urboj kaj popoloj tordiĝas kaj sekiĝas kiel velkinta folio.

Li estas la forto, Li estas la vivo, Li estas la saĝo, Li Via Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!…

—Kial via ekscelenco ordonis forpuŝi nian ŝipon? — demandis la respektinda Nikotris.

—Ĉu vi scias, kia kanto ĝi estas?… — respondis Herhor en lingvo komprenebla nur por la pastroj. — Ĉi tiu malsaĝa knabino, sur la mezo de Nilo kantas la preĝon, kiun oni povas diri nur en la plej sekreta sanktujo de niaj temploj.

—Tio do estas blasfemo?…

—Feliĉe, sur ĉi tiu ŝipo estas nur unu pastro — diris la ministro. — Mi tion ne aŭdis, kaj eĉ se mi aŭdus, mi forgesos. Sed mi timas, ĉu la dioj ne metos sian pezan manon sur ĉi tiun knabinon.

—Sed de kie ŝi scias ĉi tiun teruran preĝon?… Ramzes ja ne povis instrui ŝin?…

—La princo ne estas kulpa. Sed ne forgesu, ke Hebreoj pli ol unu tian trezoron elportis el nia Egipto. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l’ tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.

La reĝino prenis la pastron je la mano.

—Sed al mia filo — diris ŝi rigardante liajn okulojn — okazos nenio malbona?…

—Mi garantias, ke al neniu okazos io malbona, mi ne aŭdis, mi scias nenion. Sed oni devas disigi ilin — la princon kaj la Hebreinon.

—Delikate disigi!… — ĉu ne vere, vic-reĝo? — demandis la patrino.

—Plej delikate, plej nerimarkeble, sed oni devas… Ŝajnis al mi — diris la ĉefepiskopo kvazaŭ al si mem — ke mi antaŭvidis ĉion… Ĉion, esceptinte proceson pri blasfemo, kiu apud ĉi tiu stranga virino pendas super la kronprinco!…

Herhor ekmeditis kaj aldonis:

—Jes, reĝino! Oni povas ridi diversajn niajn superstiĉojn: tamen estas vero, ke la filo de l’ faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.

XVII

De la vespero, kiam Sara kantis en la ŝipeto, la reĝa ŝipo ne aperis plu sur Nilo, kaj Ramzes komencis terure enui.

Proksimiĝis la monato Mehir, decembro. La akvoj pli kaj pli malleviĝis, la tero pli kaj pli vastiĝis, la herboj estis ĉiutage pli altaj kaj pli densaj, kaj inter ili kiel koloraj fajreroj ekbrulis diverskoloraj floroj, de nekomparebla odoro. Kvazaŭ insuloj sur verda maro, aperis en daŭro de unu tago floraj makuloj: blankaj, bluaj, flavaj, rozaj, aŭ multkoloraj tapiŝoj, de, kiuj disflugis ebriiganta odoro.

Malgraŭ tio la princo enuis, eĉ timis ion. De la forveturo de l’ patro li ne estis en la palaco, kaj neniu de tie ĉe li, eĉ Tutmozis, kiu post la lasta interparolado malaperis kiel serpento en la herbo. Ĉu oni respektis lian izolecon aŭ volis lin turmenti, aŭ simple timis viziti la princon en malfavoro?… — Ramzes ne sciis. — Eble la patro forigos ankaŭ min de l’ trono, kiel miajn pli aĝajn fratojn?… — pensis iafoje la kronprinco, kaj la ŝvito aperis sur lia frunto, liaj piedoj tremis.

Kion li farus en tia okazo?

Krom tio Sara estis malsana: malgrasa, pala, ŝiaj grandaj okuloj enfalis, iafoje matene ŝi plendis pri naŭzo.

—Sendube iu ĵetis sorĉon sur la malfeliĉan!… — ĝemis la ruza Tafet, kiun la princo malamis pro ŝia babilemo kaj malhonestaj faroj.

Kelkfoje, ekzemple, la kronprinco vidis, ke Tafet vespere sendis Memfison grandajn korbojn, plenajn de manĝaĵo, tolaĵo, eĉ de potoj. Kaj en la sekvinta tago ŝi kriis kiel freneza plendante, ke en la domo mankas farino, vino aŭ potoj. De l’ tago, kiam la princo transloĝiĝis en la bienon, oni elspezis dekfoje pli multe da provizoj ol antaŭe.

—Mi estas certa — pensis Ramzes — ke ĉi tiu babilema megero ŝtelas min por siaj Hebreoj, kiuj tage malaperas el Memfiso, sed nokte svarmas en la plej malpuraj truoj, kiel ratoj!…

En ĉi tiu tempo la sola amuzo de l’ princo estis rigardi la kolektadon de la daktiloj.

Nuda kamparano stariĝis sub alta senbranĉa palmo, ĉirkaŭis sin kaj la arbon per ŝnuro, kvazaŭ per vasta ringego, kaj suriris la arbon per la kalkanoj, etendante la tutan korpon posten: la ŝnuro subtenis lin, alpremante al la arbo. Poste li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis, ree ŝovis la ŝnuron kaj tiamaniere, senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis iafoje kelke da etaĝoj alten ĝis la supro, kie kreskis bukedo de grandaj folioj kaj daktiloj.

Atestanto de ĉi tiuj gimnastikaj ekzercoj estis ne nur la princo, sed ankaŭ la hebreaj infanoj. En la komenco ili forestis. Poste inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj. Poste rimarkinte, ke la princo ne forpelas ilin, la infanoj eliris el siaj kaŝejoj kaj tre malrapide proksimiĝis al la arbo, de kiu oni ŝirkolektis la fruktojn. La plej kuraĝa el la knabinoj levis de l’ tero belan daktilon kaj donis ĝin al Ramzes. Unu el la knaboj manĝis mem la plej malgrandan daktilon, kaj poste la infanoj komencis unuj manĝi, aliaj regali la princon per la fruktoj. En la komenco ili alportis al li la plej bonajn, poste malpli bonajn, fine tute putrajn.

La estonta estro de l’ mondo ekmeditis kaj diris pense:

—Ili englitos ĉien kaj ĉiam tiel regalos min, per la pli bona por allogo, per la putra por danko.

Li leviĝis kaj foriris malgaja, kaj la infanaro de Izraelo, kiel aro da birdoj sin ĵetis sur la laboron de la egipta kamparano, kiu tre alte, super ilia kapo, kantis kanton, pensante nek pri siaj ostoj, nek pri tio, ke li rikoltas ne por si mem.

La nekomprenebla malsano de Sara, ŝiaj oftaj larmoj, malaperado de ŝiaj ĉarmoj, kaj antaŭ ĉio, Hebreoj, kiuj ĉesis sin kaŝi kaj pli kaj pli laŭte mastrumis en la bieno, — ĉio tio faris la belan rifuĝejon teda por Ramzes. Li ne veturis plu sur Nilo, ne ĉasis, ne rigardis la kolektadon de l’ daktiloj, sed malgaja vagis en la ĝardeno, aŭ de la teraso observis la reĝan palacon.

Ne alvokita li neniam revenus al la kortego, sed li jam komencis pensi pri forveturo en la bienojn en Malsupra Egipto apud la maro.

En tia stato de l’ animo lin trovis Tutmozis, kiu unu tagon sur luksa kortega ŝipo venis al la kronprinco kun la alvoko de l’ faraono.

Lia sankteco revenante de Teboj deziris, ke la kronprinco veturu renkonte al li, por lin saluti.

La princo tremis, paliĝis kaj ruĝiĝis, kiam li legis la bonvolan leteron de l’ sinjoro kaj estro. Li estis tiel emociita, ke li eĉ ne rimarkis la kolosan perukon de Tutmozis, kiu dissendis el si dek kvin parfumojn, ne rimarkis lian tunikon kaj mantelon, pli delikatan ol la nebulo, nek la sandalojn, ornamitajn per oraj ringoj.

Post iom da tempo Ramzes trankviliĝis kaj, ne rigardante la adjutanton, diris: