Выбрать главу

Sed ĉiu tago estas por mi pli kaj pli peza, kaj tial, Ramzes, vi komencos dividi kun mi la ŝarĝon de l’ povo. Kiel la kokino instruas siajn idojn serĉi grajnojn kaj sin gardi kontraŭ vulturo, same mi instruos al vi la malfacilan arton regi la ŝtaton kaj observi la agojn de l’ malamikoj. Ho, falu iam sur ilin, kiel la aglo sur la timemajn perdrikojn!

La reĝa ŝipo kaj ĝia brila sekvantaro albordiĝis al la kastelo. La laca monarĥo suriris portilon, kaj en la sama momento Herhor proksimiĝis al la kronprinco:

—Permesu al mi, nobla princo — diris li — esti la unua, kiu ĝojas pro via leviĝo. Komandu kun sukceso la armeojn kaj regu same feliĉe nian ĉefan provincon por la gloro de Egipto!

Ramzes forte premis lian manon.

—Vi tion faris, Herhor? — demandis li. — Vi havas la tutan mian dankemon kaj vi konvinkiĝos, ke ĝi ion valoras.

—Vi jam rekompencis min, parolante tiel — respondis Herhor. La princo volis foriri, Herhor haltigis lin.

—Ankoraŭ unu malgranda vorto — diris li. — Avertu, kronprinco, unu el viaj virinoj, Saran, ke ŝi ne kantu religiajn himnojn…

Kaj kiam Ramzes mire lin rigardis, li aldonis:

—Tiam dum la promenado sur Nilo, ĉi tiu knabino kantis nian plej sanktan himnon, kiun aŭdi havas la rajton nur la faraono kaj ĉefepiskopoj. La malfeliĉa infano povus kare pagi sian kantan arton kaj sian nescion pri tio, kion ŝi kantas.

—Ŝi do faris blasfemon? — demandis la konfuzita princo.

—Nevole — respondis la ĉefepiskopo. — Feliĉe sole mi aŭdis kaj mi pensas, ke inter ŝia kanto kaj nia himno estas simileco tre malproksima. En ĉiu okazo ŝi ne ripetu ĝin.

—Kaj ŝi devas sin purigi — aldonis la princo. — Ĉu sufiĉos por fremdulino, se ŝi oferos al la templo de Izido tridek bovinojn?

—Bone, ŝi oferu — respondis Herhor kun delikata grimaco. — La diojn ne ofendas la oferoj…

—Kaj vi, nobla sinjoro — daŭrigis Ramzes — bonvolu akcepti ĉi tiun miraklan ŝildon, kiun mi ricevis de mia sankta avo…

—Mi?… La ŝildon de Amenhotep?… — ekkriis la ministro. — Ĉu mi ĝin indas?

—Per la saĝo vi egalas mian avon, kaj per la posteno vi lin egalos.

Herhor silente kliniĝis profunde. Ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l’ amuleto ĝi do estis reĝa donaco.

Sed pli gravaj estis la vortoj de l’ princo, ke Herhor per la posteno egalos Amenhotepon… Ĉu la kronprinco jam decidiĝis edziĝi kun la filino de li, Herhor?…

Tio estis la plej amata revo de la ministro kaj de la reĝino Nikotris Tamen oni devas konfesi, ke Ramzes parolante pri la estonta posteno de Herhor, tute ne pensis pri la edziĝo kun lia filino, sed pri novaj honoraj oficoj por li, kiuj mankis nek en la temploj, nek en la kortego.

XVIII

De l’ tago, kiam li fariĝis vic-reĝo de Malsupra Egipto, komenciĝis por Ramzes vivo tre laciga, kian li tute ne atendis, kvankam li naskiĝis kaj kreskis en la reĝa kortego.

Oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzekutistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj.

Jam en la unua tago, vidante la hom-amason, kiuj puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron, la kronprinco postulis soldatajn gardistojn por sia domo. Sed en la tria tago li devis forkuri el sia domo, en la kastelon, kies multenombraj gardistoj kaj precipe altaj muroj malfaciligis la eniron.

En la daŭro de la dekado antaŭ la forveturo Ramzes vidis reprezentantojn de la tuta Egipto se ne de la tuta tiama mondo.

En la komenco oni enlasis la grandajn. Venis por lin saluti: ĉefepiskopoj, ministroj, ambasadoroj feniciaj, grekaj, hebreaj, asiriaj, nubiaj, — eĉ iliajn kostumojn li ne povis ekmemori. Poste venis estroj de la najbaraj nomesoj, juĝistoj, skribistoj, supraj oficiroj de la Memfisa korpuso kaj bienposedantoj.

Ĉi tiuj homoj postulis nenion, ili esprimis nur sian ĝojon. Sed la princo, aŭskultante ilin de la mateno ĝis la tagmezo kaj de la tagmezo ĝis la vespero, sentis kapturnon kaj tremon en ĉiuj membroj.

Poste venis kun donacoj reprezentantoj de pli malaltaj klasoj: komercistoj kun oro, sukceno, eksterlandaj teksaĵoj, parfumoj kaj fruktoj. Poste bankieroj kaj pruntedonantoj por procentoj. Poste arĥitektoj kun planoj de novaj konstruaĵoj, skulptistoj kun projektoj de statuoj kaj plataj skulptaĵoj, ŝtonistoj, fabrikantoj de argilaj vazoj, lignaĵistoj ordinaraj kaj artaj, forĝistoj, fandistoj, tanistoj, vinberkulturistoj, teksistoj, eĉ paraŝitoj, kiuj malfermadis la korpojn de l’ mortintoj.

Ankoraŭ ne estis finita la procesio de la honorantoj, kiam venis armeo da petantoj. Invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l’ oficiroj postulis pension; nobelaj sinjoroj — kortegajn oficojn por la filoj. Inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l’ irigacio, kuracistoj rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj, antaŭdiristoj — horoskopojn. Parencoj de malliberuloj prezentis petojn pri malgrandigo de la puno, kondamnitoj al la morto — pri pardono, malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon.

Sin prezentis fine belaj virinoj kaj patrinoj de belaj filinoj, humile, sed trude petante, ke la kronprinco akceptu ilin en sian domon. Kelkaj difinis la altecon de la postulata salajro, rekomendis sian virgecon kaj siajn talentojn.

Post dektaga rigardado de novaj personoj kaj vizaĝoj, post dektaga aŭskultado de petoj, kiujn kontentigi povus nur la riĉaĵoj de la tuta mondo kaj la dia potenco, la princo estis konsumita. Li ne povis dormi, estis tiel ekscitema, ke la zumo de l’ muŝo kolerigis lin kaj dum momentoj li ne komprenis, kion oni parolis al li.

En ĉi tiu okazo Herhor ree helpis lin. Al la potenculoj li ordonis diri, ke la princo ne akceptas plu, kaj kontraŭ la popolo, kiu atendis malgraŭ la admonoj al disiro, li sendis taĉmenton de l’ nubiaj soldatoj kun bastonoj. Ili sukcesis multe pli facile ol Ramzes, kontentigi la homan avidecon. Antaŭ kiam pasis unu horo, la petantoj malaperis de l’ placo, kaj multaj dum kelke da tagoj metis kompresojn sur la kapon aŭ sur alian batitan parton de sia korpo.

Post ĉi tiu provo plenumi la vic-reĝan devon, la princo eksentis profundan malestimon al la homoj kaj fariĝis apatia.

Du tagojn li kuŝis sur la kanapo kun la manoj sub la kapo, senpense rigardante la plafonon. Li ne miris plu, ke lia pia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj de l’ dioj, sed ne povis kompreni, kiel Herhor sukcesas plenumi tiom da aferoj, kiuj kiel fulmotondro ne nur superas la homajn fortojn, sed eĉ povas lin frakasi.

—Kiel alkonduki al la triumfo niajn planojn, se amaso da petantoj ligas nian volon, manĝas niajn pensojn, trinkas nian sangon?… Post dek tagoj mi estas malsana, post unu jaro sendube mi malsaĝiĝus… En tiaj kondiĉoj oni povas fari neniajn projektojn, oni povas nur defendi sin kontraŭ la frenezo…

Li estis tiel timigita de sia senforteco sur la posteno de l’ supera estro, ke li alvokis Herhoron kaj per ĝemanta voĉo rakontis al li sian ĉagrenon.

La ŝtata viro kun rideto aŭskultis la plendojn de la juna direktanto de la regna ŝipo, fine li diris:

—Ĉu vi scias, sinjoro, ke la grandegan palacon, en kiu ni loĝas, konstruis unu sola arĥitekto, Senebi, kiu cetere mortis ne fininte ĝin. Kaj certe vi komprenos, kiel ĉi tiu eterne vivanta arĥitekto povis plenumi sian planon, neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron?

—Mi volus scii…

—Li mem ne faris ĉion; li ne hakis la trabojn kaj la ŝtonojn, ne faris la brikojn, ne portis ilin sur la trabaĵon, ne metis ilin unu sur alia, ne cementis. Li nur desegnis la planon, eĉ por tio li havis helpantojn.

Kontraŭe vi, princo, volas mem ĉion plenumi, mem aŭskulti kaj aranĝi ĉiujn aferojn. Tio superas la homajn fortojn.

—Kiel mi povis fari alie, se inter la petantoj estis maljuste kondamnitaj aŭ ne rekompencitaj laŭ la meritoj? La fundamento de l’ ŝtato ja estas la justeco — respondis la kronprinco.