Mia kara princo, Asirio estas tia monto. Dum tutaj jarcentoj la paco kaj silento regas en ĝi. Sed subite leviĝas interna ventego, grandaj armeoj elfluas oni ne scias de kie kaj detruas la kvietan najbaraĵon.
Hodiaŭ apud Ninivo kaj Babelo oni aŭdas boladon: la monto fumiĝas. Vi do devas ekscii, ĉu efektive ĉi tiu fumo antaŭdiras ventegon, kaj trovi antaŭgardajn rimedojn.
Ĉu mi scios tion fari?… — mallaŭte demandis la princo.
Oni devas ellerni rigardi — diris la faraono. — Se vi volas bone ekkoni ion, ne kontentiĝu per la atesto de viaj propraj okuloj, sed certigu al vi la helpon de kelkaj paroj da fremdaj.
Ne limigu vin per la juĝoj de solaj Egiptanoj, ĉar ĉiu popolo kaj ĉiu homo havas specialan manieron vidi la aferojn kaj ne kaptas la tutan veron. Aŭskultu do, kion pensas pri Asirianoj: Fenicianoj, Ĥetoj, Hebreoj kaj Egiptanoj kaj zorge pesu en via animo, kio komuna estas en iliaj opinioj pri Asirio.
Se ĉiuj diros, ke danĝero iras de Asirio, vi ekscios, ke ĝi iras. Sed se, diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon.
—Via alteco parolas, kiel dioj — murmuretis Ramzes.
—Mi estas maljuna, kaj de la alto de l’ trono oni vidas tiajn aferojn, kiujn eĉ ne antaŭsentas simplaj homoj. Se vi demandus la sunon, kion ĝi opinias pri la aferoj de l’ mondo, ĝi rakontus ankoraŭ pli interesajn novaĵojn.
—Inter la homoj, kiujn mi devas demandi pri Asirio, vi ne nomis Grekojn — intermetis la kronprinco.
—Grekoj!… Grekoj!… — diris li — granda estonteco estas rezervita al ĉi tiu popolo. Kompare kun ni ili estas ankoraŭ infanoj, sed kia animo loĝas en ili.
Ĉu vi memoras mian statuon, faritan de greka skulptisto?… Tio estas alia mi mem, vivanta homo!… Mi havis ĝin dum unu monato en mia palaco, sed fine mi donacis ĝin al la templo en Teboj. Ĉu vi kredos: la timo kaptis min, ke ĉi tiu ŝtona ”mi” leviĝos de sia seĝo kaj postulos duonon de la povo… Kia malordo fariĝus en Egipto!…
Grekoj!… Ĉu vi vidis la vazojn, kiujn ili fabrikas, la malgrandajn palacojn, kiujn ili konstruas?… El ĉi tiu argilo kaj ŝtono eliĝas io, kio ĝojigas mian maljunecon kaj igas min forgesi la malsanon…
Kaj ilia lingvo… Ho dioj, tio ja estas muziko, skulptado kaj pentrado. Vere mi diras, ke se Egipto povus iam morti kiel homo, Grekoj fariĝus niaj heredantoj. Kaj ili ankoraŭ kredigus al la mondo, ke ĉio ĉi estas ilia verko, kaj ke ni — ni neniam ekzistis… Tamen ili estas nur lernintoj de niaj malsuperaj lernejoj, ĉar, kiel vi scias, ni ne havas la rajton instrui al la eksterlanduloj la superajn sciencojn.
—Tamen, patro, vi, ŝajnas al mi, ne konfidas al Grekoj.
—Ĉar tio estas stranga nacio: oni povas kredi nek al Fenicianoj, nek al Grekoj. Feniciano, kiam li volas, vidas kaj diras la veron, la veron firman kiel la egiptaj konstruaĵoj… Sed oni neniam scias, kiam li volas diri la veron. Kaj Greko, simpla kiel infano, li ĉiam parolus vere, sed li ne scias plu tion fari.
Ili vidas la tutan mondon alie ol ni. Antaŭ iliaj strangaj okuloj, ĉio tiel brilas, koloriĝas kaj aliiĝas, kiel la ĉielo kaj akvo de Egipto. Ĉu do oni povas konfidi al ilia opinio?
En la tempo de la teba dinastio, malproksime en la nordo, estis urbeto Troja, kiajn ĉe ni oni kalkulas 20,000. Ĉi tiun kokejon atakadis diversaj grekaj vaguloj, kiuj tiel turmentis ĝian nemultenombran loĝantaron, ke Trojanoj post dekjara batalado bruligis sian malgrandan citadelon kaj transloĝiĝis en alian lokon.
Ordinara rabista historio!… sed, rigardu, kiajn poemojn Grekoj kantas pri la trojaj bataloj. Ni ridas ĉi tiujn miraklojn kaj heroaĵojn, ĉar nia registaro havis detalajn raportojn pri la faktoj. Ni vidas ĉi tiujn frapantajn mensogojn, kaj tamen… ni aŭskultas tiujn ĉi kantojn, kiel la infano aŭskultas la fabelojn de sia vartistino, kaj ni volus aŭdi ilin senĉese!…
Tiaj estas Grekoj: mensoguloj de la naskiĝo, sed agrablaj kaj bravaj. Ĉiu el ili prefere oferus la vivon, ol dirus la veron, ne por la profito, kiel Fenicianoj, sed pro bezono de sia animo.
—Kaj kion mi devas pensi pri Fenicianoj?
—Ili estas homoj saĝaj, tre laboremaj kaj kuraĝaj, sed komercistoj; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito, se nur ĝi estas granda, kiel eble plej granda!… Fenicianoj estas kiel la akvo: ĝi alportas multon, forportas multon kaj penetras ĉien. Oni devas doni al ili plej malmulte kaj antaŭ ĉio sin gardi, ke ili ne eniru Egipton tra fendoj kaŝite.
Se vi bone pagos al ili kaj donos al ili esperon de ankoraŭ pli granda profito, ili estos bonegaj agentoj. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.
—Kaj Hebreoj?… — murmuretis la princo, mallevante la okulojn.
—Tre inteligenta nacio, sed ili estas malgajaj fanatikoj kaj naskitaj malamikoj de Egipto. Nur kiam ili eksentos sur sia nuko la asirian sandalon, subforĝitan per najloj, ili sin turnos al mi. Ne okazu tio tro malfrue! Sed oni povas uzi ilin… Kompreneble ne ĉi tie, sed en Ninivo kaj Babelo.
La faraono jam estis laca. La princo falis do antaŭ li sur la vizaĝon, kaj ricevinte la patran ĉirkaŭprenon, iris al la patrino.
La reĝino sidis en sia kabineto, teksis maldikan tolon por la vestoj de l’ dioj, kaj ŝiaj honoraj servistinoj kudris kaj brodis vestojn, aŭ faris bukedojn. Juna pastro bruligis incenson antaŭ la statuo de Izido.
—Mi venas — diris la princo — por danki vin, patrino, kaj adiaŭi.
La reĝino leviĝis kaj ĉirkaŭprenante lian kolon, diris kun larmoj:
—Kiel vi ŝanĝiĝis?… Vi jam estas viro!… Tiel malofte mi renkontas vin, ke mi povus forgesi viajn trajtojn, se mi ne vidus ilin ĉiam en mia koro. Malbona… Mi tiom da fojoj kun la ministro veturis al via bieno, pensante ke vi fine ĉesos senti vin ofendita, kaj vi alkondukis renkonte al mi vian konkubinon…
—Pardonu… pardonu!…. — diris Ramzes, kisante la patrinon.
La patrino elkondukis lin en ĝardenon, kie kreskis strangaj floroj, kaj kiam ili restis sen atestantoj, ŝi diris:
—Mi estas virino, min interesas do virino kaj patrino. Ĉu vi volas preni ĉi tiun knabinon kun vi, en vojaĝon?… Memoru, ke la bruo kaj movado, kiu ĉirkaŭos vin, povas malutili al ŝi kaj al ŝia infano. Por la gravedaj virinoj plej konvenaj estas la silento kaj la trankvilo.
—Ĉu vi parolas pri Sara? — demandis Ramzes kun miro. — Ŝi estas graveda?… Ŝi nenion diris al mi…
—Eble ŝi hontas, eble ŝi mem ne scias — respondis la reĝino… — En ĉiu okazo la vojaĝo…
—Mi tute ne intencas kunpreni ŝin!… — elekriis la princo. — Sed kial ŝi kaŝas tion de mi… kvazaŭ la infano ne estus mia?…
—Ne estu suspektema — admonis lin la patrino. — Tio estas ordinara hontemo de l’ junaj knabinoj… Cetere, eble ŝi kaŝis sian staton timante, ke vi forlasos ŝin?…
—Mi ja ne povas preni ŝin en mian kortegon! — interrompis la princo kun tia malpacienco, ke la okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj.
—Ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin. Ni ankaŭ, de nia flanko, donos ion al ŝi. La infano de la reĝa sango devas esti bone edukita kaj posedi riĉaĵon.
—Kompreneble — respondis Ramzes. — Mia unua filo, kvankam li ne posedos la princajn rajtojn, devas esti lokita tiel alte, ke mi ne hontu pro li, kaj ke li ne malbenu min.
Ramzes adiaŭis la patrinon kaj volis veturi al Sara; por tiu ĉi celo li revenis en siajn ĉambrojn.
Du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia malsano, kaj fiero, ke li estos patro.
Li, patro!… Ĉi tiu titolo donis al li gravecon, kiu kvazaŭ plifortigis lin en liaj altaj oficoj: de l’ militestro kaj vic-reĝo. Patro — ne estas plu junulo, kiu devas rigardi kun respekto la pli aĝajn homojn.