Выбрать главу

—Kaj vi sendube estas Beroes, la granda pastro kaj saĝulo babilona, kies venon oni anoncis al ni antaŭ unu jaro — respondis Mefres.

—Vi diris la veron — reparolis la Ĥaldeano.

Li ĉirkaŭprenis ilin unu post la alia, kaj ili klinis antaŭ li la kapojn.

—Mi alportas al vi grandajn vortojn de nia komuna patrujo, kiu estas la saĝo — daŭrigis Beroes. Bonvolu aŭskulti ilin kaj agu, kiel konvenas. Laŭ signo de Herhar, Pentuer iris en la fundon de la kaverno kaj alportis tri seĝojn por la pli aĝaj kaj malaltan tabureton por si mem. Li sidiĝis proksime de la lampo kaj eltiris el sub la vesto malgrandan stilon kaj malgrandan tabuleton, kovritan per vakso.

Kiam ĉiuj tri okupis la seĝojn, Beroes komencis:

—Al vi, Mefres, parolas la plej alta kolegio de l’ pastroj en Babilono: La sankta pastraro en Egipto falas. Multaj el ili amasigas monon kaj virinojn kaj pasigas la vivon en ĝuoj. La saĝo estas malŝatata. Vi estras nek la mondon nevideblan, nek eĉ la proprajn animojn. Kelkaj perdis la superan kredon, kaj por viaj pupiloj kovrita estas la estonteco. Kaj plej malbone estas, ke multaj pastroj ekiris la vojon de l’ mensogo kaj per lertaj artifikoj trompas la simplulojn.

Jen kion diras la plej alta kolegio: Se vi volas reveni sur la bonan vojon, Beroes restos kun vi kelke da jaroj kaj per la fajrero, alportita de la granda altaro de Babilono ekflamigos la veran lumon sur la bordoj de Nilo.

—Ĉio estas, kiel vi diras — respondis malgaje Mefres. — Restu do kun ni kelke da jaroj, por ke la junularo rememoru vian saĝon.

—Kaj nun al vi, Herhor, la vortoj de la plej alta kolegio…. Herhor klinis la kapon.

—Pro la malŝato de la grandaj misteroj viaj pastroj ne rimarkis, ke venas malbonaj jaroj por Egipto. Minacas vin internaj katastrofoj, kiujn povas forigi nur la virto kaj saĝo. Sed plej malbone estas, ke se dum la dek sekvontaj jaroj vi komencos militon kontraŭ Asirio, ĝiaj armeoj frakasos la viajn, venos al Nilo kaj detruos ĉion, kio ekzistas ĉi tie de jarcentoj.

Tiel malfavoraj steloj, kiaj pendas hodiaŭ super Egipto, kolektiĝis unuan fojon dum la XIV-a dinastio, kiam vian landon invadis kaj rabis Hiksoj. Trian fojon tio okazos post kvincent aŭ sescent jaroj de la flanko de Asirio kaj de la popolo Paras, kiu loĝas oriente de Ĥaldeo…

La pastroj aŭskultis teruritaj. Herhor estis pala, Pentuer ellasis la tabuleton el la mano. Mefres prenis de l’ brusto amuleton kaj komencis preĝi per sekaj lipoj.

—Gardu vin kontraŭ Asirio — daŭrigis la Ĥaldeano — ĉar hodiaŭ estas ĝia horo. Kruela popolo!… Ili malŝatas la laboron kaj vivas per la milito. Ili palisumas la venkitojn aŭ deŝiras de ili vivantaj la haŭton, detruas la urbojn, sklavigas kaj forkondukas la popolon. Ĉasi sovaĝajn bestojn estas por ili ripozo; arkpafi militkaptitojn aŭ elŝiri al ili la okulojn estas por ili plezuro. Ili ruinigas la templojn, kaj la diajn vazojn ili uzas por siaj festenoj. La pastrojn kaj saĝulojn ili faras siaj arlekenoj. La haŭtoj de vivantaj homoj estas ornamo de iliaj domoj kaj la sangantaj kapoj de malamikoj estas ornamo de iliaj tabloj.

Kiam Beroes eksilentis, la respektinda Mefres diris:

—Granda profeto, vi ĵetis timon sur nian animon kaj ne montras savon. Tio povas esti kaj certe estas tiel, se vi diras, he la sorto dum iom da tempo estos malfavora por ni; sed kiel tion eviti? Estas en Nilo danĝeraj lokoj, kie neniu ŝipo povas sin savi; kaj tial la saĝo de la remistoj evitas la minacajn akvoturnojn. Samaj estas la malfeliĉoj de l’ popoloj. La popolo estas ŝipo kaj la tempo estas rivero, kiun de tempo al tempo ondigas ventego. Kaj se eta fiŝista konko scias eviti katastrofon, kial en analogiaj cirkonstancoj milionoj da homoj ne povus eviti la pereon?

—Saĝaj estas viaj vortoj — diris Beroes — sed nur parte mi scios respondi ilin.

—Ĉu do vi ne scias ĉion, kio okazos? — demandis Herhor.

—Ne demandu pri tio, kion mi scias, sed kion mi ne povas diri. Plej grava afero por vi estas konservi dekjaran pacon kun Asirio, kaj tio estas en la limoj de via povo.

Asirio ankoraŭ vin timas, ne scias pri la malfavora sorto, kiu minacas vin kaj volas komenci militon kontraŭ la popoloj de Nordo kaj Oriento, kiuj loĝas proksime de la maro. Hodiaŭ do vi povus fari aliancon kun ili…

—Je kiaj kondiĉoj — interrompis Herhor.

—Je bonegaj. Asirio cedos al vi la teron de Izraelo ĝis la urbo Okka kaj la landon Edom ĝis la urbo Elath. Tiamaniere viaj limoj vastiĝos je dektaga marŝo al la nordo kaj oriento.

—Kaj Fenicio?… — demandis Herhor.

—Gardu vin de la tento!… — ekkriis Beroes. — Se hodiaŭ la faraono etendus la manon por preni Fenicion, post unu monato la asiriaj armeoj, destinitaj por la nordo kaj oriento, sin turnus kontraŭ vi kaj pli frue ol post unu jaro iliaj ĉevaloj sin banus en Nilo.

—Sed Egipto ne povas forlasi sian influon super Fenicio! — interrompis Herhor kun eksplodo.

—Se ĝi tion ne farus, ĝi mem preparus sian pereon — diris Beroes. — Cetere mi ripetas al vi la vortojn de la plej alta kolegio. ”Diru al Egipto” — ordonis al mi la fratoj de Babilono — ”ke ĝi sin alpremu por dek jaroj al la tero kiel perdriko, ĉar ĝin spionas la vulturo de la malbona sorto. Diru, ke ni, Ĥaldeanoj, malamas Asirianojn pli forte ol Egipto, ĉar ni portas la pezon de ilia potenco; tamen ni konsilas al Egipto konservi la pacon kun ĉi tiu sangavida popolo. Dek jaroj pasos rapide, kaj post ili vi povos ne nur reakiri viajn, antaŭajn posedaĵojn, sed ankaŭ savi nin.

—Tio estas vera! — diris Mefres.

—Konsideru nur — daŭrigis Beroes. — Se Asirio militos kontraŭ vi, ĝi entiros ankaŭ Babilonon, por kiu la milito estas abomena, ĝi elĉerpos niajn riĉaĵojn kaj haltigos la laboron de la scienco. Eĉ se vi ne estos venkitaj, via lando estos ruinigita por multaj jaroj kaj perdos ne nur multe da homoj, sed ankaŭ tiujn fruktodonajn terojn, kiujn sen viaj penoj la sablo kovrus en la daŭro de unu jaro.

—Tion ni komprenas — intermetis Herhor — kaj tial ni ne intencas ataki Asirion. Sed Fenicio…

—Ĉu malutilas vin — diris Beroes — ke la asiria rabisto premegos la fenician ŝteliston? Niaj kaj viaj komercistoj nur gajnos per tio. Kaj se vi volas posedi Fenicianojn, permesu al ili ekloĝadi sur viaj bordoj. Mi estas certa, ke la plej riĉaj kaj plej lertaj forkuros de la asiria jugo.

—Kio fariĝus nia ŝiparo, se Asirio ekloĝus en Fenicio? — demandis Herhor.

—Ĉi tiu ŝiparo en la realeco ne estas via, sed fenicia — respondis la Ĥaldeano. — Kiam ekmankos al vi tiraj kaj sidonaj ŝipoj, vi komencos konstrui proprajn kaj ekzerci Egiptanojn en la marveturado. Se vi havos inteligentecon kaj energion, vi forŝiros de Fenicianoj la komercon en la tuta okcidento…

Herhor eksvingis la manon.

—Mi diris, kion oni ordonis al mi — daŭrigis Beroes — kaj vi faru, kion vi volas. Sed memoru, ke pendas super vi dek fatalaj jaroj.

—Ŝajnas al mi, sankta viro, — intermetis Pentuer — ke vi parolis pri internaj katastrofoj, kiuj minacas Egipton en la estonteco. Kio okazos? Se vi bonvolos respondi al via servisto.

—Pri tio ne demandu min. Vi devas pli bone scii tion, ol mi, homo fremda. La antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon.

—La popolo estas terure premegata de la grandaj! — murmuretis Pentuer.

—La pieco malaperas!… — diris Mefres.

—Ekzistas multe da homoj, kiuj sopiras al ekstera milito — aldonis Herhor. — Kaj mi vidas jam de longe, ke ni ne povas konduki ĝin. Eble post dek jaroj…

—Vi do faros traktaton kun Asirio? — demandis la Ĥaldeano.

—Amon, kiu konas mian koron — diris Herhor — scias, kiel abomena estas por mi tia traktato… Antaŭ ne longe ankoraŭ, la mizeraj Asirianoj pagis al ni tributojn!… Sed se vi, sankta patro, kaj la plej alta kolegio diras, ke la sorto estas kontraŭ ni, ni devas fari la traktaton….

—Vere, ni devas… — aldonis Mefres.

—En tia okazo sciigu al la kolegio en Babilono vian decidon, kaj ili faros, ke la reĝo Assar sendos al vi siajn rajtigitojn. Konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn!… Cetere, longe meditis pri ĝi nia sankta kolegio.