Выбрать главу

—Pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo! — diris Mefres. — Jes, oni devas relevi nian pastraron, kaj vi, sankta viro, Beroes, helpos nin.

—Antaŭ ĉio oni devas helpi la mizeran popolon — intermetis Pentuer.

—La pastroj… la popolo!… — parolis Herhor kvazaŭ al si mem. — Antaŭ ĉio oni devas deteni tiujn, kiuj deziras la militon… Vere estas, ke lia sankteco estas kun ni, kaj ŝajnas al mi, ke mi akiris iom da influo je la koro de la nobla kronprinco (li vivu eterne!). Sed Nitager, kiu bezonas militon, kiel la fiŝo akvon… Sed la estroj de la dungataj armeoj, kiuj nur dum la milito ion valoras ĉe ni… Sed nia aristokratio, kiu pensas, ke la milito pagos la feniciajn ŝuldojn, kaj al ili alportos riĉaĵojn…

—Dume la kamparanoj falas sub la ŝarĝo de la laboroj, kaj la ŝtataj laboristoj ribelas pro la rabemo de la estroj — intermetis Pentuer.

—Ĉi tiu ĉiam revenas al sia ideo! — diris la meditanta Herhor. — Vi, Pentuer, pensu pri la kamparanoj kaj laboristoj; vi, Mefres, pri la pastroj. Mi ne scias, kion vi sukcesos fari, sed mi — mi ĵuras, ke se mia propra filo puŝus Egipton al la milito, mi rompus la propran filon…

—Faru tiel — diris la Ĥaldeano. — Cetere, kiu volas, konduku militon, sed nur ne tie, kie li povas renkonti Asirion.

Finita estis la kunsido. Beroes metis la skarpon sur la ŝultron kaj la kovrilon sur la vizaĝon; Mefres kaj Herhor stariĝis ĉe ambaŭ liaj flankoj, kaj post ili Pentuer, ĉiuj turnitaj al la altaro.

Kiam Beroes, krucinte la manojn sur la brusto, murmuretis, en la kaverno ree komenciĝis malkvieto. Oni aŭdis kvazaŭ malproksiman tumulton, kiu mirigis la asistantojn. Tiam la mago ekparolis laŭte:

—Baralanensis, Baldaĥiensis, Panmaĥiae, mi alvokas vin esti atestantoj de nia interkonsento kaj helpi niajn intencojn…

Eksonis trumpetoj tiel klare, ke Mefres sin klinis al la tero, Herhor ĉirkaŭrigardis mirigita, kaj Pentuer ekgenuis, komencis tremi kaj kovris siajn orelojn.

La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kaj ĝiaj faldoj havis tian formon, kvazaŭ de tie volus eliri homo.

—Estu atestantoj — kriis Beroes per aliigita voĉo — potencoj ĉielaj kaj inferaj! Kaj, kiu rompos la interkonsenton, estu malbenita…

—Malbenita!… — ripetis iu voĉo.

—Kaj detruita…

—Kaj detruita…

—En ĉi tiu videbla kaj en la alia nevidebla vivo. Per la sankta nomo de Jehovo, ĉe kies sono la tero tremas, la maro refluas, la fajro estingiĝas, la elementoj de la naturo malkomponiĝas.

En la kaverno ekregis vera fulmotondro. Sonoj de trumpetoj miksiĝis kun bruo de malproksimaj tondroj. La kurteno sur la altaro leviĝis kaj post ĝi, inter la saltantaj fulmoj, aperis strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj, strange kunvolvitaj kaj miksitaj.

Subite ĉio eksilentis, kaj Beroes malrapide leviĝis super la kapojn de la asistantaj pastroj.

Je la sepa horo matene, la Harranano Phut revenis en la fenician gastejon ”Sub la Ŝipo”. Liaj sakoj kaj kestoj estis jam retrovitaj. Kelke da minutoj post li revenis la konfidato de Asarhadon; la mastro kondukis lin en la kelon kaj demandis mallonge:

—Kio?…

—Mi estis la tutan nokton — respondis la servisto — sur la placo, kie estas la templo de Set. Ĉirkaŭ la deka horo vespere el la ĝardeno, kiu estas dek domojn de tie, eliris tri pastroj. Unu el ili, kun nigraj haroj kaj barbo, direktis siajn paŝojn tra la placo, al la templo de Set. Mi kuris post li, sed komencis fali nebulo kaj li malaperis de miaj okuloj. Ĉu li revenis al la ”Verda Stelo” kaj kiam — mi ne scias.

La mastro, aŭskultinte la raporton, ekfrapis sian frunton kaj komencis murmureti al si:

—Do mia Harrano, se li surmetas pastran kostumon kaj vizitas templojn, devas esti pastro; kaj se li portas barbon kaj harojn, devas esti ĥaldea pastro. Kaj se li sekrete kunvenas kun ĉi tieaj pastroj, estas en tio ia friponaĵo. Mi ne diros pri tio al la polico, ĉar tio povus esti danĝera por mi mem. Sed mi informos iun el la grandaj Sidonanoj, ĉar en tio eble estas bona afero, se ne por mi, almenaŭ por la niaj.

Baldaŭ venis la alia sendito. Ankaŭ kun li Asarhadon iris en la kelon kaj ricevis la sekvantan raporton:

—La tutan nokton mi staris antaŭ la domo ”Sub Verda Stelo”. La Harranano estis tie, ebriiĝis kaj faris tian bruon, ke la policisto admonis la pordiston.

—Kio?… — demandis la mastro. — La Harranano estis la tutan nokton en la drinkejo ”Sub Verda Stelo” kaj vi vidis lin?…

—Ne sole mi, sed ankaŭ la policisto… Asarhadon venigis la unuan serviston kaj al ĉiu ordonis ripeti lian rakonton. Ili ripetis fidele ĉiu la sian. Do Phut la tutan nokton amuziĝis en la drinkejo ”Sub Verda Stelo”, ne forlasante ĝin eĉ por unu minuto, kaj samtempe malfrue vespere iris al la templo de Set, de kiu li ne revenis!

—Oh!… — murmuris la Feniciano — en ĉio ĉi sin kaŝas ia granda friponaĵo… Mi devas plej baldaŭ konigi al la estroj de la fenicia komunumo, ke ĉi tiu Ĥeto scias esti samtempe en du lokoj. Mi petos lin iri for el mia gastejo… Mi ne amas tiujn, kiuj havas du vizaĝojn: unu propran, kaj alian provizan. Ĉar tia homo estas aŭ ŝtelisto, aŭ sorĉisto, aŭ konspiranto.

Ĉar Asarhadon timis tiajn aferojn, li forpelis la sorĉojn per preĝoj al ĉiuj dioj, kiuj ornamis lian drinkejon. Poste li kuris en la urbon, kie li konigis la fakton al la estro de la fenicia komunumo kaj al la estro de la ŝtelistoj. Reveninte hejmen li alvokis la polican dekestron kaj diris al li, ke Phut povas esti danĝera homo. Fine li postulis de la Harranano, ke li forlasu la gastejon, ĉar lia ĉeesto alportas neniun profiton, sed nur suspektojn kaj perdojn.

Phut volonte konsentis kaj diris al la mastro, ke li forveturas Tebojn vespere.

—Neniam revenu vi de tie!… — pensis la gastama mastro. — Putru en la minejoj aŭ falu en riveron, kiel nutraĵo por la krokodiloj!

XXI

La vojaĝo de la kronprinco komenciĝis en la plej bela sezono de l’ jaro, en la monato Famenut (fino de decembro, komenco de januaro).

La akvo malleviĝis je duono, malkovrante novajn kaj novajn terajn pecojn. De Teboj veturis al la maro multenombraj flosoj kun la tritiko; en Malsupra Egipto oni rikoltis la trifolion kaj seneson. La oranĝaj kaj granataj arboj estis kovritaj de floroj, kaj sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn.

Kondukita al la memfisa haveno de la pastroj, plej altaj ŝtataj oficistoj, gvardio de lia sankteco kaj popolamasoj, la kronprinco Ramzes eniris en oritan barkon, ĉirkaŭ la deka horo matene. Sub la ferdeko, sur kiu estis multekostaj tendoj, remis dudek soldatoj; ĉe la masto kaj sur ambaŭ ekstremoj de la barko okupis lokojn plej bonaj riveraj inĝenieroj. Unuj zorgis pri la veloj, aliaj komandis la remistojn, ceteraj direktis la ŝipon.

Ramzes invitis la plej respektindan ĉefepiskopon Mefreson kaj la sanktan patron Mentezufison, kiuj devis akompani lin en la vojaĝo kaj en la estrado. Li alvokis ankaŭ la nomarĥon de Memfiso, kiu devis konduki la princon ĝis la limoj de sia provinco.

Kelkcenton da paŝoj antaŭ la vic-reĝo veturis la bela barko de Otoes, kiu estis nomarĥo de la najbara provinco Aa. Kaj post la princo sin etendis senfina vico de ŝipoj, okupataj de la korteganoj, pastroj, oficiroj kaj oficistoj.

La provizoj kaj servistoj estis jam senditaj antaŭe.

Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj. Poste la montoj disiĝas al la oriento kaj okcidento, kaj la rivero dividiĝas en kelke da brakoj, kies akvoj ruliĝas al la maro tra granda ebenaĵo.

Kiam la barko forlasis la bordon, la kronprinco volis paroli kun la ĉefepiskopo Mefres. Sed en la sama momento leviĝis tia krio de la popolamaso, ke la kronprinco devis eliri el la tendo kaj sin montri al la popolo.

Sed la bruo anstataŭ malgrandiĝi kreskis senĉese. Sur ambaŭ bordoj staris pli kaj pli grandiĝantaj amasoj: duone nudaj laboristoj kaj feste vestitaj burĝoj. Multaj havis kronojn sur la kapoj, preskaŭ ĉiuj — verdajn branĉetojn en la manoj. Kelkaj grupoj kantis, en aliaj sonis tamburoj kaj flutoj.