Interrompis la laboron la gruoj, dense starantaj sur la bordoj, kaj malplenaj restis iliaj siteloj. Kontraŭe sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj, kies remistoj ĵetis florojn al la barko de l’ kronprinco. Kelkaj saltis en la akvon kaj naĝis post la princa ŝipo.
—Sed ili salutas min, kiel lian sanktecon!… — pensis la kronprinco.
Kaj granda fiero ekregis lian koron, kiam li vidis tiom da ornamitaj ŝipoj, kiujn li povis haltigi per unu gesto, kaj tiom da homoj, kiuj forlasis siajn okupojn kaj ne timis la kripliĝon, eĉ la morton, puŝataj de unu sola deziro ekrigardi lian dian vizaĝon. Ŝajnis al la princo, ke se li saltus de la ferdeko, li ne atingus la akvon, ĉar la entuziasmo de l’ popolo kaptus lin kaj levus super la teron, kiel birdon.
La senĉesaj krioj de la popolo ebriigis la princon. Ĉi tiu krio plenigis lian bruston kaj kapon, levis lin tutan.
La ŝipo iom proksimiĝis al la kontraŭa bordo, la figuroj de l’ amaso desegniĝis pli klare, kaj la kronprinco rimarkis ion, kion li ne atendis. Dum la unuaj vicoj aplaŭdis kaj kantis, en la pli malproksimaj oni povis vidi bastonojn, kiuj dense kaj rapide falis sur nevideblajn dorsojn.
La mirigita kronprinco sin turnis al la nomarĥo de Memfiso:
—Ekrigardu via nobleco… Tie laboras bastonoj?…
La nomarĥo ŝirmis la okulojn per la mano; lia kolo ruĝiĝis…
—Pardonu, via ekscelenco, sed mi ne bone vidas…
—Oni bastonas, certe oni bastonas — ripetis la princo.
—Tio estas ebla — respondis la nomarĥo. — Kredeble la polico kaptis bandon da ŝtelistoj…
Ne tre kontentigita, la kronprinco iris al la fino de l’ ŝipo inter la inĝenierojn, kaj de tiu punkto rigardis al Memfiso.
Supre, la bordoj de Nilo estis preskaŭ malplenaj, la ŝipetoj ma- laperis, la gruoj, ĉerpantaj akvon, laboris, kvazaŭ nenio estus okazinta.
—Ĉu la soleno jam estas finita?… — demandis la princo inĝenieron, montrante la supron de l’ rivero.
—Jes… la homoj revenas al la laboro — respondis la inĝeniero.
—Tre rapide!…
—Ili devas retrovi la perditan tempon — respondis la inĝeniero nesingarde.
La kronprinco ektremis kaj fikse rigardis la parolanton. Sed tuj li trankviliĝis kaj revenis sub la tendon. La aklamoj ne interesis lin plu. Li estis malgaja kaj silenta. Post la eksplodo de la fiero li sentis malestimon al la amaso, kiu tiel rapide transiras de l’ entuziasmo al la gruoj, ĉerpantaj koton.
En ĉi tiu loko Nilo komencas dividiĝi en brakojn. La ŝipo de l’ nomarĥo de Aa sin turnis al la okcidento kaj post unuhora veturado atingis la bordon. La popolamasoj estis ankoraŭ pli multenombraj, ol apud Memfiso. Oni starigis multe da kolonoj kun standardoj kaj triumfajn pordegojn, ornamitajn per verdaĵo. Inter la popolo pli ofte oni povis renkonti fremdajn vizaĝojn kaj vestojn.
Kiam la princo eliris sur la teron, proksimiĝis pastroj kun baldakeno, kaj la nomarĥo Otoes diris al li:
—Saluton al vi, vic-reĝo, en la limoj de la nomeso Aa! Kiel signon de via favoro, kiu estas por ni kiel la ĉiela roso, volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono, kaj akceptu sub vian protekton ĉi tiun nomeson kun ĝiaj temploj, oficistoj, popolo, brutaro, greno kaj ĉio, kio estas ĉi tie.
Poste li prezentis al li grupon de junaj elegantuloj, parfumitaj, kolorigitaj, en vestoj, broditaj per oro.
Ramzes atente rigardis ilin.
—Ah!… — ekkriis li — ŝajnis al mi, ke io mankas al ĉi tiuj sinjoroj, kaj nun mi vidas. Ili ne havas perukojn…
—Ĉar vi, nobla princo, ne portas perukon, nia junularo ĵure promesis ne uzi plu ĉi tiun ornamon — respondis la nomarĥo.
Post ĉi tiu klarigo unu el la junuloj stariĝis post la princo kun ventumilo, dua kun ŝildo, tria kun lanco, kaj komenciĝis solena irado. La kronprinco iris sub baldakeno, antaŭ li pastro bruliganta incensojn kaj kelke da junaj knabinoj, ĵetantaj florojn sur la vojeton, sur kiu estis ironta la kronprinco.
La popolo, en festaj vestoj, kun branĉetoj en la manoj, formis spaliron kaj kriis, kantis aŭ falis teren antaŭ la kronprinco. Sed Ramzes rimarkis, ke malgraŭ la laŭta ĝojo, la vizaĝoj estis rigidaj kaj maltrankvilaj. Li rimarkis ankaŭ, ke la amaso estas dividita en grupojn, kiujn direktas iaj homoj, kaj ke oni ĝojas laŭ komando. Kaj ree li eksentis en la koro malestimon al la popolaĉo, kiu ne scias eĉ ĝoji.
Malrapide oni proksimiĝis al la kolono, kiu apartigis la nomeson Aa de la memfisa nomeso. Sur la kolono de tri flankoj estis surskriboj pri la grandeco, loĝantaro kaj urboj de l’ provinco; de la kvara flanko staris statuo de la dio Ptah, vindita de l’ piedoj ĝis la brusto, en ordinara kufo sur la kapo, kun bastono en la mano.
Unu el la pastroj donis al la princo oran kuleron kun brulanta incenso. La kronprinco, dirante la konvenajn preĝojn, levis la kuleron ĝis la alto de l’ dia vizaĝo kaj kelkfoje profunde sin klinis.
La krioj de l’ popolo kaj pastroj plilaŭtiĝis, kvankam inter la aristokrataj junuloj oni povis rimarki ridetojn kaj mokojn. La princo, kiu de l’ tempo de la paciĝo kun Herhor montris grandan respekton al la dioj kaj pastroj, iom sulkigis la brovojn, kaj tuj la junuloj ŝanĝis la sintenadon. Ĉiuj fariĝis seriozaj, kelkaj falis teren antaŭ la kolono.
—Vere! — pensis la princo — la homoj de nobela deveno estas pli bonaj, ol ĉi tiu popolaĉo… Kion ajn ili faras, ili faras kore, ne kiel tiuj, kiuj kriante por mia honoro, dezirus plej baldaŭ reveni al siaj staloj kaj stabloj….
Nun pli bone ol iam li vidis la interspacon, kiu ekzistis inter li kaj la simpluloj. Kaj li komprenis, ke nur la aristokratio estas klaso, kun kiu lin ligas la komuneco de l’ sentoj. Se subite malaperus ĉi tiuj elegantaj junuloj kaj belaj virinoj, kies brulantaj rigardoj observas ĉiun lian movon por tuj servi lin kaj plenumi la ordonojn, se ili malaperus, la princo en la sennombra amaso sin sentus pli sola, ol en la dezerto.
Dek Negroj alportis portilon, kies baldakeno estis ornamita per strutaj plumoj, kaj la princo, sidiĝis en ĝin kaj foriris en la ĉefurbon de la nomeso Sohem; kie li ekloĝis en la registara palaco.
La ĉeesto de Ramzes en ĉi tiu provinco, nur kelke da mejloj de Memfiso, daŭris unu monaton. La tuta tempo pasis en akceptado de petantoj kaj de honoraj vizitoj, en prezentado de oficistoj kaj en festenoj.
La festenoj estis duoblaj: unuj en la palaco, en kiuj partoprenis nur la aristokratio, la aliaj — sur la ekstera korto, kie oni rostis tutajn bovojn, manĝis centojn da panoj kaj trinkis riverojn da biero. Tie sin regalis la princaj servistoj kaj la malaltaj oficistoj de l’ nomeso.
Ramzes admiris la malavarecon de l’ nomarĥo kaj la amon de l’ grandaj sinjoroj, kiuj tage kaj nokte ĉirkaŭis la vic-reĝon, atentaj al ĉiu lia gesto kaj pretaj plenumi liajn ordonojn.
Fine laca de la plezuroj, Ramzes diris al la nobla Otoes, ke li volas ekkoni de proksime la administradon de l’ provinco, ĉar tian ordonon li ricevis de lia sankteco.
Lia deziro estis plenumita. La nomarĥo petis la princon, ke li eniru en portilon, portatan nur de du homoj, kaj kun granda sekvantaro kondukis lin al la templo de l’ dio Hator. Tie la sekvantaro restis en la vestiblo, kaj la nomarĥo ordonis porti la princon sur la supron de unu el la pilonoj kaj li mem akompanis lin.
De la supro de la sesetaĝa turo, de kie la pastroj observadis la ĉielon kaj per diverskoloraj standardoj komunikiĝis kun la najbaraj temploj, en Memfiso, Athribis kaj Anu, la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon.
De ĉi tiu loko Otoes montris al la princo: kie kuŝas la kampoj kaj vinberejoj de l’ faraono, kiun kanalon oni purigas nun, kiun akvobaron oni rebonigas, kie estas la reĝaj grenejoj, kie marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj, kiuj kampoj estas superŝutitaj de sablo, k. c.
Ramzes estis ravita de la bela vidaĵo kaj varmege dankis Otoeson pro la plezuro. Sed kiam li revenis en la palacon kaj laŭ la konsilo de l’ patro komencis noti la impresojn, li konvinkiĝis, ke liaj scioj pri la ekonomia stato de l’ nomeso Aa ne plivastiĝis.