Выбрать главу

Post kelke da tagoj li ree postulis klarigojn de Otoes pri la administrado de l’ provinco. Tiam la nomarĥo ordonis al ĉiuj oficistoj kunveni kaj preteriri antaŭ la princo, kiu sidis sur alte lokita seĝo.

Tiel pasis antaŭ la vic-reĝo grandaj kaj malgrandaj trezoristoj, skribistoj de greno, vino, brutaro kaj teksaĵoj, estroj de masonistoj kaj fosistoj, teraj kaj maraj inĝenieroj, kuracistoj de diversaj malsanoj, oficiroj de l’ laboristaj regimentoj, policaj skribistoj, juĝistoj, gardistoj de malliberejoj, eĉ paraŝitoj kaj ekzekutistoj. Post ili la nomarĥo prezentis al Ramzes liajn proprajn oficistojn en ĉi tiu provinco. La princo kun nemalgranda miro eksciis, ke en la nomeso Aa kaj en la urbo Sohem li posedas: personan kuĉeron, arkpafiston, pordiston de ŝildo, lanco kaj hakilo, dekkelkon da portilistoj, kelke da kuiristoj, perukistoj kaj aliaj servistoj, plene fidelaj al li, kvankam Ramzes tute ne konis ilin, eĉ ne aŭdis iam iliajn nomojn.

Lacigita kaj enuigita de la senfrukta parado de la oficistoj, la princo perdis la kuraĝon. Teruris lin la penso, ke li komprenas nenion, ke li ne estas do kapabla administri la ŝtaton. Sed li timis konfesi tion eĉ al si mem.

Ĉar se li ne scias regi Egipton, kaj la aliaj tion rimarkos, kio restos al li?… Nur la morto. Ramzes sentis, ke ekster la trono ne ekzistas por li feliĉo, ke sen povo li ne povus vivi.

Sed post kelktaga ripozo, se eble estas ripozi en la ĥaoso de la kortega vivo, li ree alvokis al si Otoeson kaj diris al li:

—Mi petis, ke via ekscelenco malkovru al mi la sekretajn de l’ administrado de via provinco. Vi faris tieclass="underline" vi montris al mi la landon kaj la oficistojn, sed mi — mi scias ankoraŭ nenion. Kontraŭe, mi estas kiel homo en la subteraj galerioj de niaj temploj, kiu vidas ĉirkaŭ si tiom da vojoj, ke fine li tute ne povas eliri.

La nomarĥo ekmeditis.

—Kion mi devas fari?… — ekkriis li. — Kion vi postulas de mi, monarĥo?… Diru unu solan vorton, kaj mi redonos al vi mian oficon, riĉaĵon, eĉ kapon.

Kaj vidante, ke la princo favore akceptas liajn certigojn, li daŭrigis: — Dum la vojaĝo vi vidis la popolon de ĉi tiu nomeso. Vi diros, ke ne ĉiuj estis tie; vi estas prava. Mi ordonos, ke venu la tuta loĝantaro, kaj ili estas: viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj — ĉirkaŭ ducent mil. Vi bonvolis rigardi nian teritorion de l’ supro de la pilono. Sed se vi deziras, vi povas viziti ĉiun kampon, ĉiun vilaĝon kaj ĉiun straton de l’ urbo Bohem.

Fine mi montris al vi la oficistojn, inter kiuj, estas vere, mankis la plej malaltaj. Sed diru unu vorton, kaj morgaŭ aperos ĉiuj kaj kuŝos sur la ventroj antaŭ via ekscelenco.

Kion mi devas fari?… respondu, plej glora sinjoro!…

—Mi kredas al vi, ke vi estas tre fidela — respondis la princo. — Klarigu do al mi du aferojn: unue — kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? due — kion vi mem faras en la nomeso?…

Maltrankvilo ekregis Otoeson, kaj la princo tuj aldonis:

—Mi volas scii, kion vi faras ĉi tie kaj kiel vi administras, ĉar mi estas ankoraŭ juna kaj nur komencas la regadon.

—Sed vi havas la saĝon de centjara maljunulo!… — murmuretis la nomarĥo.

—Konvenas do al mi demandi la spertajn, kaj al vi instrui min.

—Mi ĉion montros al vi kaj rakontos — diris Otoes. — Sed ni devas iri en lokon, kie ne regas tia tumulto…

Efektive, en la palaco, kiun okupis la princo, sur la eksteraj kaj internaj kortoj, svarmis multego da homoj, kvazaŭ en foiro. Ili manĝis, trinkis, kantis, vete batalis aŭ kuris, kaj ĉio ĉi por la honoro de l’ vic-reĝo, kies servistoj ili estis.

Ĉirkaŭ la tria horo, post la tagmezo la nomarĥo ordonis elkonduki du ĉevalojn, sur kiuj ili kun la princo elrajdis el la urbo okcidenten. Kaj la korteganoj restis en la palaco kaj amuziĝis ankoraŭ pli gaje.

La tago estis bela, malvarmeta, la tero estis kovrita de verdaĵo kaj floroj. Super la kapoj de l’ rajdantoj kantis birdoj, la aero estis plena de bonodoro.

—Kiel agrable estas ĉi tie!… — ekkriis Ramzes. — De unu monato unuafoje mi povas kolekti la pensojn. Mi jam komencis kredi, ke en mia kapo ekloĝis tuta regimento de militaj veturiloj kaj faras ekzercojn de la mateno ĝis la nokto.

—Tia estas la sorto de la potenculoj de l’ mondo — respondis la nomarĥo.

Ili haltis sur monteto. Ĉe iliaj piedoj sin etendis grandega herbejo, distranĉita de blua rivereto. Norde kaj sude oni vidis blankajn murojn de urbetoj; post la herbejo, ĝis la limoj de l’ horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto, de kie iafoje blovis la spiro de varmega vento, kvazaŭ el forno.

Sur la herbejo sin paŝtis sennombraj aroj de hejmaj bestoj: bovoj senkornaj kaj kornaj, ŝafinoj, kaprinoj, azenoj, antilopoj, eĉ rinoceroj. Tie ĉi kaj tie oni vidis marĉojn, kovritajn de akvaj kreskaĵoj kaj arbetoj, inter kiuj amase flugis sovaĝaj anseroj, anasoj, kolomboj, cikonioj, ibisoj kaj pelikanoj.

—Ekrigardu, sinjoro — diris la nomarĥo — jen estas la bildo de nia lando Queneh, de Egipto. Oziriso amis ĉi tiun teran strion inter la dezertoj, superŝutis ĝin per kreskaĵoj kaj bestoj por havi utilon de ili. Poste la bona dio prenis homan figuron kaj estis la unua faraono. Kaj kiam li eksentis, ke lia koro velkas, li forlasis lin kaj transiris en la koron de sia filo, kaj poste en la filon de la filo.

Tiamaniere Oziriso vivas inter ni de jarcentoj, kiel faraono, kaj havas profiton de Egipto kaj de ĝiaj riĉaĵoj, kiujn li mem kreis. Li disetendis siajn branĉojn, kiel potenca arbo. Liaj radikoj estas ĉiuj egiptaj reĝoj, liaj branĉoj — la nomarĥoj kaj pastroj, liaj branĉetoj — la militistoj. La videbla dio sidas sur la tera trono kaj prave ricevas la profiton de la lando; la nevidebla akceptas oferojn en la temploj kaj per la buŝo de l’ pastroj anoncas sian volon.

—Vi diras la veron — interrompis la princo. — Tiel estas skribite.

—Ĉar la Oziriso-faraono ne povas mem administri sian surteran mastraĵon, li do ordonas zorgi pri ĝi al ni, nomarĥoj, kiuj devenas de lia sango.

—Tio estas vera — diris Ramzes. — Eĉ iafoje la suna dio transiras en la korpon de nomarĥo kaj donas la komencon al nova dinastio. Tiel naskiĝis la dinastio memfisa, elefantina, teba, ksoita…

—Vi diris, sinjoro — daŭrigis Otoes. — Kaj nun mi respondos vian demandon:

Vi demandis: kion mi faras en la nomeso?… Mi gardas la riĉaĵon de Oziriso-faraono kaj mian parton en ĝi. Rigardu ĉi tiujn arojn: vi vidas diversajn bestojn. Unuj liveras lakton, aliaj viandon, aliaj lanon kaj felojn. Same la loĝantaro de Egipto: unuj liveras grenon, aliaj vinon, teksaĵojn, meblojn, konstruaĵojn. Kaj mia afero estas preni de ĉiu, kion li ŝuldas kaj meti antaŭ la piedoj de l’ faraono.

Mi ne povus mem gardi tiel multenombrajn brutarojn kaj tial mi elektis viglajn hundojn kaj saĝajn paŝtistojn: Unuj melkas la brutojn, tondas kaj ŝiras de ili la haŭtojn; aliaj gardas, ke oni ne ŝtelu ilin aŭ ke rabobestoj ilin ne disŝiru. Same en la nomeso: mi ne povus mem kolekti ĉiujn impostojn kaj gardi la tutan loĝantaron, mi do havas oficistojn, kiuj faras ĉion ĉi kaj al mi prezentas raportojn pri sia agado.

—Ĉio ĉi estas vera — interrompis la princo — mi tion scias kaj komprenas. Sed mi ne povas malkovri, kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco, se oni tiel zorge gardas ilin?

—Bonvolu rememori — respondis la nomarĥo — ke la dio Set, kvankam li estas la vera frato de la suna Oziriso, malamas lin, batalas kontraŭ li kaj malbonigas ĉiujn liajn verkojn: Li sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj, li faras, ke la leviĝo de Nilo estas tro malgranda aŭ tro rapida, li en la varmega sezono ĵetas sur Egipton polvajn nebulojn.

Kiam la jaro estas bona, Nilo atingas la dezerton, kiam ĝi estas malbona — la dezerto venas al Nilo, kaj tiam la reĝaj enspezoj devas esti pli malgrandaj.