Potistoj fermis la marŝon, portante preskaŭ cent specojn de argilaj vazoj. Estis tie potoj, pladoj kaj kruĉoj de plej diversa formo kaj grando, ornamitaj per pentraĵoj, per kapoj bestaj kaj birdaj.
Ĉiu korporacio faris al princo oferon de siaj plej belaj produktoj. Ili plenigis grandan salonon, kvankam ne ekzistis inter ili eĉ du similaj objektoj.
Post la fino de la bela, sed laciga ekspozicio, Ranuzer demandis la princon, ĉu li estas kontenta?
La princo ekmeditis.
—Pli belajn objektojn mi vidis eble nur en la temploj, aŭ en la palacoj de mia patro. Sed ĉar ilin povas aĉeti nur riĉaj homoj, mi ne scias, ĉu la ŝtata trezorejo havas de ili grandajn enspezojn.
La nomarĥon mirigis la indiferenteco de la juna princo al la verkoj de l’ arto, kaj maltrankviligis lia zorgo pri la enspezoj. Volante tamen kontentigi Ramzeson, li komencis de tiu momento montri al li la reĝajn fabrikojn.
Ili do vizitis la muelejojn, kie la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon. Ili estis en la bakejoj, kie oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo, en la fabriko, kie, oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando.
Ili vizitis grandajn tanejojn kaj stablojn de sandaloj, fandejojn, kie oni fandis bronzon por vazoj kaj armiloj, poste brikejojn, stablojn de teksistoj kaj tajloroj.
Ĉi tiuj ejoj estis en la orienta parto de l’ urbo. Komence Ramzes scivole rigardis ilin, sed baldaŭ tedis lin la aspekto de la laboristoj, kiuj estis timigitaj, malgrasaj, havis malsanemajn mienojn kaj sur la dorsoj signojn de la bastonoj.
De tiu momento li ne longe restadis en la fabrikoj; li preferis rigardi la ĉirkaŭaĵojn de l’ urbo Anu. Malproksime, oriente, oni vidis la dezerton, en kiu en la pasinta jaro estis la manovra batalo inter li kaj Nitager. Kvazaŭ sur la manplato li vidis la ŝoseon, sur kiu marŝis tiam liaj regimentoj, la lokon, kie pro la skaraboj la militaj maŝinoj devis turniĝi sur la dezerton, eble eĉ la arbon, sur kiu pendigis sin la kamparano, fosanta la kanalon…
Akompanata de Tutmozis, de la supro, tie li rigardis la florantan teron Gosen kaj malbenis la pastrojn. Kaj tie, inter la montetoj, li renkontis Saran, por kiu ekflamis lia koro.
Hodiaŭ, kia ŝanĝo!… Li jam ĉesis malami la pastrojn, de l’ tempo kiam dank’ al Herhor li ricevis la korpuson kaj estis proklamita vic-reĝo. Sara fariĝis indiferenta por li kiel amatino, kaj pli kaj pli okupis lin la penso pri la infano, kies patrino ŝi estis fariĝonta.
—Kion ŝi faras tie? — pensis la princo. — Jam de longe mi ne havis novaĵojn de ŝi.
Kaj kiam li tiel rigardis la orientajn altaĵojn, rememorante la nemalproksiman estintecon, Ranuzer, kiu estis ĉe la fronto de la sekvantaro, estis certa, ke la princo rimarkis ian malhonestaĵon en la fabrikoj kaj meditas, kiel lin puni.
—Mi dezirus scii, kion li rimarkis? — parolis al si la respektinda nomarĥo. — Ĉu tion, ke duonon da brikoj oni vendis al la feniciaj komercistoj, aŭ ke dek mil sandaloj mankas en la magazeno, aŭ eble ia malnobla fripono murmuretis al li en la orelon pri la metalaj fandejoj?…
Kaj granda maltrankvilo plenigis la koron de Ranuzer.
Subite la princo sin turnis al la sekvantaro kaj alvokis Tutmozison, kiu devis ĉiam esti proksime de lia persono.
Tutmozis alkuris. La princo iris kun li flanken.
—Aŭskultu — diris li, montrante la dezerton. — Ĉu vi vidas ĉi tiujn montojn?…
—Ni estis tie en la pasinta jaro — eksopiris la kortegano.
—Mi rememoris Saran….
—Mi tuj bruligos incenson por la dioj! — ekkriis Tutmozis — ĉar mi jam pensis, ke de l’ tempo, kiam vi estas vic-reĝo, via ekscelenco forgesis pri viaj fidelaj servistoj…
La princo ekrigardis lin kaj levis la ŝultrojn.
—Elektu — diris li — el la donacoj, kiujn oni oferis al mi, elektu kelke da plej belaj vazoj, mebloj, teksaĵoj, kaj antaŭ ĉio braceletojn kaj teksaĵojn, kaj portu tion al Sara.
—Vivu eterne, Ramzes — murmuretis la elegantulo — ĉar vi estas nobla sinjoro!
—Diru al ŝi — daŭrigis la princo — ke mia koro ĉiam estas plena de favoro por ŝi. Diru, ke mi volas, ke ŝi gardu sian sanon kaj zorgu pri la infano, kiu devas veni en la mondon. Kiam proksimiĝos la tempo de la akuŝo, kaj mi plenumos la ordonojn de mia patro, diru al Sara, ke ŝi venos al mi kaj ekloĝos en mia domo. Mi ne povas toleri, ke la patrino de mia infano sopiru en la soleco… Veturu, faru, kion mi diris, kaj revenu kun bonaj novaĵoj.
Tutmozis falis sur la vizaĝon antaŭ la nobla monarĥo kaj tuj forveturis. La sekvantaro de l’ princo, ne povante diveni la enhavon de la interparolado, enviis al Tutmozis la favorojn de l’ sinjoro, kaj la respektinda Ranuzer sentis pligrandiĝantan maltrankvilon en sia animo.
—Ne bezonu mi — diris li, plena de maltrankvilo — levi mian manon kontraŭ mi mem kaj en floranta aĝo orfigi mian domon!… Kial, malfeliĉa, mi ne pensis pri la horo de l’ juĝo, proprigante al mi la propraĵon de lia sankteco?…
Lia vizaĝo fariĝis flava kaj liaj genuoj tremis. Sed la princo, okupita de la fluo de l’ rememoroj, ne rimarkis lian timon.
XXIII
Nun en la urbo Anu komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj. Ramzes venigis el siaj keloj bonajn vinojn, el tri najbaraj nomesoj venis plej belaj dancistinoj, plej famaj muzikistoj, plej lertaj artifikistoj. La tempo de Ramzes estis perfekte plenigita. Matene la ekzercado de soldatoj, kaj akcepto de altranguloj, poste festenoj, spektakloj, ĉasoj kaj ree festenoj.
Sed en la momento, kiam la nomarĥo de Hak estis certa, ke la kronprincon jam tedis la administraj demandoj kaj vizitoj de altranguloj, Ramzes alvokis lin kaj demandis:
—La nomeso de via ekscelenco apartenas al la plej riĉaj en Egipto?…
—Jes… kvankam ni havis kelke da malfacilaj jaroj… — respondis Ranuzer, kaj ree glaciiĝis lia koro kaj ektremis liaj genuoj.
—Ĝuste tio mirigas min — diris la princo — ke de jaro al jaro plimalgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco. Ĉu vi ne povus klarigi tion al mi?
—Sinjoro — diris la nomarĥo, klinante la kapon ĝis la tero. — Mi vidas, ke miaj malamikoj semis malkonfidon en vian animon; kion ajn mi dirus, tio ne konvinkus vin. Permesu do al mi tute ne paroli; pli bone estos, se venos ĉi tien skribistoj kun dokumentoj, kiujn vi povos tuŝi per via propra mano kaj kontroli…
La kronprincon iom mirigis la neatendita eksplodo, sed li akceptis la proponon. Li eĉ ekĝojis. Li pensis, ke la raportoj de la skribistoj klarigos al li la sekretojn de la administrado.
La sekvintan tagon venis la granda skribisto de la nomeso Hak kaj liaj helpantoj kun kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj. Kiam oni malvolvis ilin, ili formis rubandon tri manojn larĝajn kaj sesdek paŝojn longan. Unuafoje la princo vidis tiel grandegan dokumenton, en kiu estis priskribo nur de unu provinco kaj dum unu sola jaro.
La granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn, kaj komencis:
—En la trideka jaro de la regado de lia sankteco Mer-Amen-Ramzes malfruis la leviĝo de Nilo… La kamparanoj, kredante, ke la malfeliĉon kaŭzis sorĉoj de la fremduloj, loĝantaj en la provinco Hak, komencis detrui la domojn de la nefidelaj Hebreoj, Ĥetoj kaj Fenicianoj, kaj oni mortigis kelke da personoj. Laŭ ordono de la nomarĥo oni kondukis la kulpajn al la tribunalo; dudek kvin vilaĝanojn, du masonistojn kaj kvin ŝuistojn oni kondamnis en minejojn, kaj unu fiŝiston oni sufokis…
—Kia dokumento estas tio? — interrompis la princo.