Выбрать главу

—Tio estas juĝa raporto, destinita esti metita antaŭ la piedoj de lia sankteco.

—Lasu ĝin kaj legu pri la ŝtataj enspezoj.

La helpantoj de l’ granda skribisto volvis la forpuŝitan dokumenton kaj prezentis alian. Ilia estro ree komencis legi:

—En la kvina tago de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn sescent mezurojn da tritiko, kiujn kvitancis la ĉefa intendanto.

La sepan de Tot la granda trezoristo eksciis kaj kontrolis, ke malaperis el la provizoj de la lasta jaro cent kvardek ok mezuroj da tritiko. Dum la kontrolo du laboristoj ŝtelis unu mezuron da tritiko kaj kaŝis ĝin inter brikoj. Kiam oni rimarkis tion, ili estis transdonitaj al la juĝejo kaj kondamnitaj en la minejojn pro la atenco kontraŭ la propraĵo de lia sankteco…

—Kaj la cent kvardek ok mezuroj? — demandis la kronprinco.

—Musoj formanĝis ilin — respondis la skribisto kaj daŭrigis:

—La okan de Tot oni alsendis dudek bovinojn kaj okdek kvar ŝafinojn en la buĉejon, kiujn la gardisto de bovoj ordonis doni al la regimento Nizo, je kvitanco…

Tiamaniere la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko, fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn, kiom oni transsendis en la muelejojn, kiom oni ŝtelis kaj kiom da laboristoj pro tio oni kondamnis en la minejojn. La raporto estis tiel enuiga kaj senorda, ke en la mezo de l’ monato Paofi la princo ordonis interrompi la legadon.

—Diru al mi, granda skribisto — demandis Ramzes — kion vi komprenas el tio?… Kion vi eksciis?…

—Ĉion, kion ordonos via ekscelenco…

Kaj li rekomencis, sed jam parkere:

—La sepan de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn…

—Sufiĉe! — ekkriis kolere la princo kaj ordonis al li iri for.

La skribistoj falis sur la vizaĝon, poste rapide forprenis la papirusojn, ree falis teren kaj galope elkuris.

La princo alvokis la nomarĥon Ranuzer. Li venis kun la brakoj krucitaj sur la brusto, sed kun trankvila mieno, ĉar li eksciis de la skribisto, ke la princo povas nenion kompreni el la raportoj kaj ke li eĉ ne aŭskultis ilin ĝis la fino.

—Diru al mi, via ekscelenco — komencis la kronprinco — ĉu ankaŭ al vi oni legas la raportojn?

—Ĉiutage…

—Kaj vi ilin komprenas?

—Pardonu, plej nobla sinjoro, sed… ĉu mi povus administri la nomeson, se mi ne komprenus tion?

La princo malĝoje ekmeditis. Eble, efektive, li estas tiel malkapabla?… Kaj tiam — kiel li povos fariĝi monarĥo?…

—Sidiĝu — diris li post momento, montrante al Ranuzer seĝon. — Sidiĝu kaj rakontu al mi: kiel vi administras la nomeson?…

La nomarĥo paliĝis kaj liaj okuloj turniĝis supren, montrante la blankon. Ramzes rimarkis tion kaj komencis klarigi:

—Ne pensu, ke mi ne konfidas al via saĝo… Kontraŭe, mi ne konas homon pli kapablan ol vi al la administra ŝarĝo… Sed mi estas juna kaj scivola: kio estas la arto de l’ regado? Mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto. Vi administras la nomeson — mi scias pri tio!… Sed nun klarigu al mi, kiel oni administras?

La nomarĥo ekspiris kaj komencis:

—Mi rakontos al vi la tutan fluon de mia vivo, por ke vi sciu, kiel malfacila estas mia laboro.

Matene, post la bano, mi faras oferojn al la dio Amut kaj poste mi alvokas la trezoriston kaj demandas lin: ĉu konvene alfluas la impostoj por lia sankteco? Se li diras al mi, ke jes, mi laŭdas lin; se li diras, ke tiuj aŭ tiuj ne pagis, mi ordonas aresti ilin.

Poste mi alvokas la gardiston de la reĝaj garbejoj por scii, kiom da nova greno ni havas. Se multe, mi laŭdas lin; se malmulte, mi ordonas vipi la kulpajn.

Poste venas la granda skribisto kaj diras: kion el la bienoj de lia sankteco bezonas la armeo, oficistoj kaj laboristoj, — kaj mi ordonas liveri tion je kvitanco. Se li donas malpli, mi laŭdas lin; se pli multe, mi komencas juĝan esploron.

Post la tagmezo venas al mi la feniciaj komercistoj, al kiuj mi vendas grenon, kaj la monon ili pagas en la trezorejon de l’ faraono. Poste mi preĝas kaj konfirmas la juĝajn verdiktojn, kaj antaŭ la vespero la polico raportas pri la okazoj de l’ tago. Antaŭhieraŭ, ekzemple, loĝantoj de mia nomeso invadis la teritorion de la provinco Ka kaj sakrilegis la statuton de l’ dio Sebak. En mia koro mi ekĝojis, ĉar li ne estas nia patrono; tamen mi kondamnis kelkajn kulpajn al la sufoko, multajn en la minejojn, ĉiujn al la bastonado.

Tiel en mia nomeso regas la trankvilo kaj bonaj moroj, kaj la impostoj alfluas ĉiutage.

—Tamen la enspezoj de l’ faraono plimalgrandiĝis ankaŭ ĉe vi — intermetis la princo.

—Vi diris la veron, sinjoro — eksopiris Ranuzer. — La pastroj diras, ke la dioj ekkoleris kontraŭ Egipto pro la alfluo de l’ fremduloj; sed mi vidas, ke eĉ la dioj ne malamas la fenician oron kaj iliajn multvalorajn ŝtonojn….

En ĉi tiu momento eniris serva oficiro kaj post li la pastro Mentezufis, por inviti la vic-reĝon kaj nomarĥon al publika diservo. Ambaŭ konsentis, kaj la nomarĥo Ranuzer montris tiom da pieco, ke la princo ekmiris.

Kiam Ranuzer, profunde sin klinante, foriris, la vic-reĝo diris al la pastro:

—Sankta profeto, vin, kiu estas ĉe mi la anstataŭanto de la plej respektinda Herhor, vin mi petas, klarigu al mi unu aferon, kiu plenigas mian animon per maltrankvilo.

—Ĉu mi scios? — respondis la pastro.

—Respondu, ĉar la saĝo plenigas vin, kies servisto vi estas. Konsideru nur, kion mi diros al vi. Vi ja scias, por kio min sendis ĉi tien lia sankteco…

—Por ke vi, princo, koniĝu kun la riĉaĵoj kaj kun la administrado de la lando — interrompis Mentezufis.

—Mi faras tion. Mi demandas la nomarĥojn, mi rigardas la landon kaj homojn, mi aŭskultas raportojn, sed — mi komprenas nenion; tio venenas mian vivon kaj mirigas min.

Ĉar en la militaj aferoj mi scias ĉion: kiom mi havas da soldatoj, ĉevaloj, veturiloj; kiuj oficiroj drinkas aŭ malzorgas la servadon, kaj kiuj honeste plenumas sian devon. Mi scias ankaŭ, kiel uzi la armeon. Se sur ebenaĵo starus malamika korpuso, mi devus preni du korpusojn por venki ĝin. Se la malamiko okupus defendan pozicion, mi ne moviĝus sen tri korpusoj. Se la malamiko estas neekzercita kaj batalas en senordaj amasoj, kontraŭ lia milo mi povas starigi kvincent niajn soldatojn kaj mi venke batos lin. Se la kontraŭulo havas mil hakilistojn, kaj mi mil, mi min ĵetos sur lin kaj mi lin venkos, se mi havos helpe cent ŝtonĵetistojn.

En la armeo, sankta patro — daŭrigis Ramzes — oni vidas ĉion, kvazaŭ la fingrojn de l’ propra mano, kaj por ĉiu demando oni havas pretan respondon, kiun mi plene komprenas. Sed en la administrado de la nomesoj mi ne nur vidas nenion, sed havas tian ĥaoson en la kapo, ke iafoje mi forgesas, por kio mi venis ĉi tien?

La sankta profeto ekmeditis.

—Ĉu ili kuraĝus trompi vian ekscelencon — respondis li — mi ne scias, ĉar mi ne observis iliajn agojn. Sed ŝajnas al mi, ke ili povas nenion klarigi al vi, ĉar ili mem komprenas nenion.

La nomarĥoj kaj iliaj skribistoj — daŭrigis la pastro — estas kiel la dekestroj en la armeo: ĉiu konas sian dekon kaj informas pri ĝi la superajn oficirojn. Ĉiu komandas sian taĉmenton. Sed la ĝeneralan planon, kiun faras la militestroj, la dekestro ne konas.

La nomarĥoj kaj skribistoj notas ĉion, kio okazas en la provinco, kaj transsendas ĉi tiujn raportojn al la piedoj de l’ faraono. Sed nur la plej alta konsilistaro eltiras el ili la mielon de l’ saĝo.

—Ĝuste ĉi tiun mielon mi deziras… — ekkriis la princo. — Kial oni ne donas ĝin al mi?…

Mentezufis ekskuis la kapon,

—La ŝtata saĝo — diris li — apartenas al la pastraj misteroj: ĝin povas akiri nur homo, dediĉita al la dioj. Kaj via ekscelenco, kvankam edukita de la pastroj, plej malkaŝe foriĝas de l’ temploj…

—Do se mi ne fariĝos pastro, vi ne informos min?…

—Estas aferoj, kiujn via ekscelenco povas ekkoni eĉ nun, kiel erpatre, estas tiaj, kiujn vi ekkonos, kiel faraono. Sed ekzistas tiaj, kiujn povas scii nur ĉefepiskopo.