—Ke? — demandis la princo.
—Ke li mortis.
La kronprinco salte leviĝis de l’ seĝo.
—Kaj vi kredas, ke li mem ebriiĝis tiel, ke li mortis?…
—Mi devas kredi, ĉar mi ne havas pruvojn, ke oni lin mortigis — respondis Tutmozis.
—Sed mi, mi serĉos ilin — eksplodis la princo.
Li kuris en la ĉambro kaj ronkis, kiel kolera leonido.
Kiam li iom trankviliĝis, Tutmozis diris:
—Ne serĉu, sinjoro, kulpon tie, kie oni ne vidas ĝin, ĉar vi ne trovos eĉ atestantojn. Se iu efektive, ordonita de l’ nomarĥo, sufokis ĉi tiun laboriston, li tion ne konfesos; la mortinto mem diros nenion, cetere, kian valoron havus lia plendo kontraŭ ia nomarĥo!… En tiaj kondiĉoj neniu tribunalo volos komenci juĝan esploron.
—Sed se mi ordonos?… — demandis la vic-reĝo.
—En tia okazo oni tion faros kaj oni pruvos la senkulpecon de Sofra. Tiam vi, sinjoro, devos honti, kaj ĉiuj nomarĥoj, iliaj parencoj kaj servistoj fariĝos viaj malamikoj.
La princo staris en la mezo de l’ ĉambro kaj pensis.
—Fine — diris Tutmozis — ĉio ŝajnas pruvi, ke ĉi tiu malfeliĉa Bakura estis drinkulo, aŭ frenezulo kaj antaŭ ĉio — homo de fremda deveno. Ĉar ĉu vera kaj prudenta Egiptano, eĉ se li tutan jaron ne ricevis salajron kaj duoblon da bastonoj, ĉu li kuraĝus eniri superforte en la palacon de nomarĥo kaj per tiaj krioj alvoki vin?
Ramzes klinis la kapon. Vidante, ke en la najbara ĉambro estas korteganoj, li diris per mallaŭta voĉo:
—Ĉu vi scias, Tutmozis, ke de la tempo, kiam mi entreprenis ĉi tiun vojaĝon, Egipto komencas ŝajni al mi tute alia. Iafoje mi demandas min mem: ĉu mi estas en fremda lando? Aŭ mia koro estas maltrankvila, kvazaŭ mi havus kovrilon sur la okuloj, post kiu oni faras ĉiujn friponaĵojn, sed kiujn mi ne povas vidi…
—Kaj tial vi ne penu vidi, ĉar fine ŝajnos al vi, ke ni ĉiuj devas esti kondamnitaj en la minejojn — diris Tutmozis kun rido. — Memoru, ke la nomarĥoj kaj oficistoj estas paŝtistoj de viaj brutaroj. Se iu melkos mezuron da lakto por si, aŭ buĉos ŝafinon, vi ne mortigos lin, nek forpelos. Da ŝafinoj vi havas tro multe, kaj paŝtistojn ne facile estas trovi.
La vic-reĝo, jam vestita, transiris en la atendejon, kie kolektiĝis lia sekvantaro: pastroj, oficiroj kaj oficistoj. Poste li forlasis la palacon kaj iris en la eksteran korton.
Tio estis vasta placo, kie sub la ombro de akacioj la laboristoj atendis la princon. Ĉe sono de trumpeto ĉiuj salte leviĝis de l’ tero kaj stariĝis en kvar vicojn.
Ramzes, ĉirkaŭita de brilanta kortego, subite haltis, volante en la komenco de malproksime rigardi la regimenton de fosistoj. Tio estis nudaj homoj, kun blankaj kufoj sur la kapo kaj samaj tukoj ĉirkaŭ la koksoj. En la vicoj oni povis facile distingi la brunajn Egiptanojn, nigrajn Negrojn, flavajn Azianojn kaj blankajn loĝantojn de Libio kaj de la insuloj de Mediteraneo.
En la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj. La kvaran vicon formis la portistoj, ĉiu kun levilo kaj du siteloj, la kvinan ankaŭ portistoj, sed kun grandaj kestoj, kiujn ili portis duope. La lastaj portis la elfositan teron.
Antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon.
Kiam la princo proksimiĝis a1 ili, ĉiuj ĥore ekkriis: ”Vivu eterne!” kaj ekgenuinte ekfrapis la teron per la frunto. La kronprinco ordonis al ili leviĝi kaj ree atente rigardis ilin.
Ili estis homoj sanaj kaj fortaj, tute ne havis aspekton de tiaj, kiuj de du monatoj vivis per almozoj.
Al la vic-reĝo proksimiĝis la nomarĥo Sofra kun sia sekvantaro. Sed Ramzes ŝajnigis, ke li ne vidas lin kaj sin turnis al unu el la majstroj.
—Ĉu vi estas la fosistoj de Sohem? — demandis li. La majstro falis teren sur la ventron kaj silentis.
La princo levis la ŝultrojn kaj kriis al la laboristoj: — Ĉu vi estas de Sohem?
—Ni estas la fosistoj de Sohem!… — respondis ili ĥore.
—Ĉu vi ricevis la salajron?
—Ni ricevis la salajron. Ni estas sanaj kaj kontentaj — servistoj de lia sankteco — respondis la ĥoro, martelante ĉiun vorton.
—Malantaŭen!… — komandis la princo. — Oni trompas min — pensis li. Li ordonis al laboristoj iri en la kazernojn, kaj ne salutante nek adiaŭante la nomarĥon, li revenis en la palacon.
—Ĉu ankaŭ vi diros al mi, — demandis li dum la reiro Tutmozison, — ke ili estas laboristoj de Sohem?…
—Ili ja mem tion diris — respondis la kortegano.
La princo ordonis alkonduki ĉevalon kaj forrajdis al la armeo, kies tendaro estis ekster la urbo.
La tutan tagon li ekzercis la armeon. Ĉirkaŭ la tagmezo, sur la kampo de l’ ekzercoj aperis kelkdeko da portilistoj, komandataj de l’ nomarĥo, kun tendo, mebloj, manĝaĵo kaj vino. Sed la princo resendis ilin en la urbon, kaj kiam venis la horo de la tagmanĝo de l’ soldatoj, li manĝis ilian hordean panon kun seka viando.
Tio estis dungitaj libiaj regimentoj: Kiam la princo vespere ordonis al ili demeti la armilojn kaj adiaŭis ilin, ŝajnis, ke la soldatoj kaj oficiroj freneziĝis. Kriante: ”Vivu eterne!”, ili kisis liajn manojn kaj piedojn, faris portilon el lancoj kaj manteloj, kun kantoj portis la princon en la urbon kaj ĉiuj volis havi sur siaj ŝultroj la karan ŝar- ĝon.
La nomarĥo kaj la oficistoj de la provinco, vidante la entuziasmon de la barbaraj Libianoj kaj la favoron de l’ princo al ili, ektimis.
—Jen estas monarĥo!… — murmuretis al Sofra la granda skribisto. — Se li ekdezirus, ĉi tiuj homoj mortigus per la glavo nin kaj infanojn niajn…
La nomarĥo eksopiris malĝoje al la dioj kaj sin rekomendis al ilia protekto.
Malfrue nokte Ramzes revenis en la palacon, kaj tie la servistoj diris al li, ke oni ŝanĝis lian dormoĉambron.
—Kial?
—Ĉar en tiu ĉambro oni vidis venenan serpenton, kiu tiel sin kaŝis, ke oni ne povas trovi ĝin.
La nova dormoĉambro estis en flanka konstruaĵo, najbara al la domo de la nomarĥo. Tio estis kvarangula ĉambro, ĉirkaŭita per kolonoj. Ĝi havis alabastrajn murojn, kovritajn per pentrita plata skulptaĵo, prezentanta malsupre kreskaĵojn en vazoj, supre — girlandojn el olivaj kaj laŭraj folioj.
Preskaŭ en la mezo staris granda lito, inkrustita per ebono, eburo kaj oro. La ĉambron lumigis du bonodorantaj torĉoj, sub la kolonaro estis tabloj, ŝarĝitaj per vino, manĝaĵoj kaj rozaj kronoj.
En la plafono estis granda kvadrata truo, kovrita per tolo.
La princo sin banis, kaj kuŝiĝis sur la mola lito, liaj servistoj foriris en pli malproksimajn ĉambrojn. La torĉoj komencis estingiĝi, en la dormoĉambro ekblovis freŝa vento, saturita per odoro de floroj. Samtempe eksonis supre mallaŭta muziko de harpoj.
Ramzes levis la kapon. La tola tegmento malaperis, kaj tra la truo en la plafono oni vidis la stelaron de Leono, en kies mezo brilis la stelo de Regulus. La muziko de l’ harpoj plilaŭtiĝis.
—Ĉu la dioj intencas fari al mi viziton?… — pensis Ramzes kun rideto. En la truo de la plafono ekbrilis larĝa luma strio; la lumo estis forta, sed delikata. Post momento aperis supre portilo en formo de ora ŝipo kun flora laŭbo; la kolonoj estis envolvitaj per girlandoj el rozoj, la tegmento estis el violoj kaj lotusoj.
Sur ŝnuroj, kaŝitaj en verdaĵo, la ora ŝipeto senbrue malleviĝis en la dormoĉambron. Ĝi haltis sur la planko kaj el sub la floroj eliris admirinde bela virino. Ŝia korpo similis blankan marmoron; de la sukcena ondo de l’ haroj fluis ebriiganta odoro.
Elirinte el la aera portilo, la virino ekgenuis antaŭ la princo.
—Vi estas la filino de Sofra?… — demandis ŝin la princo.
—Vi diras la veron, sinjoro…
—Kaj malgraŭ tio vi venis al mi!
—Petegi, ke vi pardonu al mia patro… Malfeliĉa li estas! de la tagmezo li verŝas larmojn kaj tordiĝas en la cindro.
—Kaj se mi ne pardonus al li, vi forirus?
—Ne… — murmuretis ŝi mallaŭte.
La kronprinco altiris ŝin al si kaj pasie kisis. Liaj okuloj flamis.