Выбрать главу

—Pro tio mi lin pardonos — diris li.

—Oh, kiel bona vi estas!… — ekkriis ŝi, karese sin premante al la princo, kaj poste aldonis kokete:

—Ĉu vi ordonos kompensi al li la perdojn, kiujn kaŭzis al li ĉi tiu furioza laboristo?

—Mi ordonos…

—Kaj vi prenos min en vian domon…

—Mi prenos vin, ĉar vi estas bela.

—Ĉu vere?… — respondis ŝi, ĉirkaŭprenante lian kolon. — Rigardu min pli bone… Inter la belulinoj de Egipto mi okupas nur la kvaran lokon.

—Kion tio signifas?

—En Memfiso aŭ proksime de Memfiso loĝas via unua… Feliĉe, ŝi estas nur Hebreino!… En Sohem estas la dua…

—Nenion mi scias pri tio — interrompis la princo.

—Ah, vi kolombo!… Do vi kredeble ne scias ankaŭ pri la tria en Anu…

—Ĉu ankaŭ ŝi apartenas al mia domo?…

—Maldankema! — ekkriis ŝi, frapante lin per lotusa floro. — Vi estas kapabla post unu monato diri la samon pri mi… Sed mi ne permesos maljuste agi kontraŭ mi…

—Same kiel via patro.

—Vi ankoraŭ ne forgesis?… Memoru, ke mi foriros…

—Ne, restu… restu…

En la sekvinta tago la vic-reĝo bonvolis akcepti festenon de la nomarĥo Sofra. Publike li laŭdis lian administradon de la provinco, kaj por kompensi la perdojn, kaŭzitajn de la ebria laboristo, li donacis al li duonon de la vazoj kaj mebloj, kiujn li ricevis en la urbo Anu.

La alian duonon prenis la filino de la nomarĥo, la bela Abeb, kiel kortega sinjorino. Krom tio ŝi ordonis pagi al si el la kaso de Ramzes kvin talentojn por vestoj, ĉevaloj kaj sklavinoj.

Vespere la princo oscedante diris al Tutmozis:

—Lia sankteco, mia patro, diris al mi grandan veron: la virinoj kostas multe!

—Pli malbone estas, kiam oni ne havas ilin — respondis la elegantulo.

—Sed mi havas kvar kaj mi eĉ ne scias bone, kiamaniere. Mi povus cedi al vi almenaŭ du.

—Ĉu ankaŭ Saran?

—Ŝin ne, precipe, se ŝi havos filon.

—Se via ekscelenco destinos al ĉi tiuj turtinoj belan doton, oni trovos por ili edzojn.

La princo ree oscedis.

—Mi ne amas aŭskulti pri dotoj — diris li. — Aaa… kia feliĉo, ke mi jam forŝiros min de vi kaj ekloĝos inter pastroj…

—Ĉu vere vi faros tion?…

—Mi devas. Fine eble mi ekscios de ili, kial la faraonoj fariĝas malriĉaj… Aaa!.. kaj krom tio… mi ripozos.

XXV

En la sama tago, en Memfiso, la Feniciano Dagon, la fama bankiero de la kronprinco, kuŝis sur kanapo en la verendo de sia palaco. Ĉirkaŭis lin bonodoraj arbetoj pinglaj, kulturataj en vazoj. Du nigraj sklavoj ventumis lin, kaj li ludante kun juna simio aŭskultis la kontojn, kiujn legis al li lia skribisto.

En ĉi tiu momento sklavo, armita per glavo, lanco kaj ŝildo (la bankiero amis la militistajn kostumojn) anoncis Rabsunon, kiu estis fenica komercisto, loĝanta en Memfiso.

La gasto eniris, profunde salutante, kaj tiamaniere mallevis la palpebrojn, ke Dagon ordonis al la skribisto kaj sklavoj foriri. Poste, kiel homo singarda, li esploris ĉiujn angulojn kaj diris al la gasto:

—Ni povas paroli.

Rabsun komencis sen antaŭparolo:

—Ĉu via nobleco scias, ke venis de Tiro la princo Hiram?…

Dagon eksaltis sur la kanapo.

—La lepro falu sur lin kaj sur lian princlandon!… — kriegis li.

—Li ĝuste diris al mi — daŭrigis trankvile la gasto — ke inter vi estas malkompreno…

—Malkompreno?… — kriis Dagon. — Ĉi tiu rabisto ŝtelis min, ruinigis, detruis… Kiam mi sendis miajn ŝipojn, post aliaj tiraj, al la okcidento serĉi arĝenton, la pilotoj de la fripono Hiram ĵetis sur ilin fajron kaj volis depuŝi ilin sur malprofundegaĵon. Jes, kaj miaj ŝipoj revenis kun nenio, duone bruligitaj kaj rompitaj… La fajro ĉiela bruligu lin!… — finis furioze la bankiero.

—Kaj se Hiram havas por via nobleco bonan aferon? — demandis flegme la gasto.

La ventego, kiu furiozis en la brusto de Dagon, tuj kvietiĝis.

—Kian aferon li povas havi por mi? — diris li per tute trankvila voĉo.

—Li mem diros tion al via nobleco, sed li ja devas antaŭe vidi vin.

—Do li venu ĉi tien.

—Li pensas, ke via nobleco devas veni al li. Li ja estas membro de la plej alta kolegio en Tiro.

—Mortaĉu li, antaŭ kiam mi venos al li!… — ekkriis ree kolere la bankiero.

La gasto proksimigis la seĝon al la kanapo kaj frapis la riĉulon je la femuro.

—Dagon — diris li — ne estu malsaĝa.

—Kial mi ne estas saĝa kaj kial vi, Rabsun, ne nomas min: ”Via nobleco”?…

—Dagon, ne estu malsaĝa!… — diris la gasto per konvinka tono, — Se vi ne iros al li, kiel vi faros aferon?

—Vi Rabsun, vi estas malsaĝa! — ree eksplodis la bankiero. — Ĉar se mi irus al Hiram, — sekiĝu mia mano, se mi mensogas — mi perdus per tia ĝentilaĵo duonon da profito.

La gasto konsideris momenton kaj respondis:

—Nun vi diris saĝan vorton. Venu al mi, kaj Hiram ankaŭ venos kaj ĉe mi ambaŭ vi priparolos la aferon.

Dagon klinis la kapon al li kaj ruze fermetante la okulon demandis:

—Eh, Rabsun!… Diru tuj: Kion li donis al vi?

—Por kio?

—Por tio, ke mi venos al vi kaj faros aferon kun ĉi tiu favulo.

—Tio estas afero por la tuta Fenicio, mi do ne bezonas profiton en ĝi — respondis indignante Rabsun.

—La ŝuldantoj tiel pagu al vi, kiel tio estas vera!

—Ili tute ne pagu al mi, se mi ion profitos en ĉi tiu afero! Ne perdu nur Fenicio! — ekkriis kolere Rabsun.

Ili disiĝis.

Vespere la nobla Dagon eniris en sessklavan portilon. Antaŭiris du kuristoj kun bastonoj kaj du kun torĉoj; post la portilo iris kvar servistoj, armitaj de la kapo ĝis la piedoj, ne por sendanĝereco, sed ĉar Dagon de iom da tempo sin ĉirkaŭadis per homoj armitaj, kiel kavaliro.

Li majeste eliris el la portilo kaj subtenata de du homoj (tria portis post li ombrelon) eniris en la domon de Rabsun.

—Kie estas ĉi tiu… Hiram? — demandis li fiere la mastron.

—Li ne estas ĉi tie.

—Kiel?… mi do atendos lin?

—Li ne estas en ĉi tiu ĉambro, sed en la tria, ĉe mia edzino — respondis la mastro. — Li nun faras viziton al mia edzino.

—Mi ne iros tien!… — diris la bankiero, sidiĝante sur la kanapo:

—Vi iros en la duan ĉambron kaj en la sama momento li eniros tien. Post mallonga kontraŭstaro, Dagon cedis kaj post momento, laŭ signo de la mastro, li eniris en la duan ĉambron. Samtempe, el la internaj ĉambroj eliris homo, nealta, kun griza barbo, vestita per ore brodita togo kaj kun ora ringo sur la kapo.

—Jen estas — diris la mastro, starante en la mezo — lia alteco la princo Hiram, membro de la plej alta tira kolegio… Jen estas la nobla Dagon, la bankiero de l’ kronprinco, vic-reĝo de Malsupra Egipto.

La du altranguloj salutis unu la alian kun brakoj, krucitaj sur la brusto, kaj sidiĝis ĉe apartaj tabloj en la mezo de la salono. Hiram forpuŝis la tunikon por montri grandan oran medalon sur la kolo; responde, Dagon komencis ludi kun granda ora ĉeno, kiun li ricevis de la princo Ramzes.

La maljunulo diris:

—Mi, Hiram, salutas vin, sinjoro Dagon, deziras al vi grandan riĉaĵon kaj sukceson en la aferoj.

—Mi, Dagon, salutas vin, sinjoro Hiram, kaj deziras al vi la samon, kion vi deziras al mi.

—Vi jam komencas malpaci?… — interrompis kolere Hiram.

—En kio mi malpacas?… Rabsun, diru vi, ĉu mi malpacas?…

—Prefere viaj noblecoj parolu pri la aferoj — respondis la mastro.

Post momenta konsidero Hiram komencis:

—Viaj amikoj de Tiro sendas al vi per mi salutojn.

—Nur tion ili sendas al mi — demandis Dagon per moka tono.

—Kion vi deziras, ke oni sendu al vi? — respondis Hiram, plilaŭtigante la voĉon.

—Silenton!… Pacon!… — interrompis la mastro.

Hiram kelke da fojoj spiris profunde kaj diris:

—Tio estas vera, ke ni bezonas pacon… Malfacilaj tempoj venas por Fenicio…

—Ĉu la maro subakvigis Tiron aŭ Sidonon?… — demandis Dagon kun rideto.