Выбрать главу

Hiram kraĉis kaj demandis:

—Kial vi estas tiel kolera hodiaŭ?…

—Mi ĉiam estas kolera, kiam oni ne nomas min via nobleco…

—Kaj kial vi ne nomas min via alteco?… Mi ja estas princo!…

—Eble en Fenicio — respondis Dagon. — Sed jam en Asirio, ĉe iu ajn satrapo tri tagojn vi atendas aŭdiencon en la vestiblo, kaj kiam oni akceptas vin, vi kuŝas sur la ventro, kiel ĉiu fenicia komercisto.

—Kaj vi, sinjoro, kion vi farus en ĉeesto de sovaĝa homo, kiu povas vin palisumi?… — ekkriis Hiram.

—Kion mi farus, mi ne scias — diris Dagon. — Sed en Egipto mi sidas sur la sama kanapo kun la kronprinco, kiu nun estas vic-reĝo.

—Pacon, via nobleco!… Pacon, via alteco!… — penis trankviligi ilin la mastro.

—Ĉi tiu sinjoro estas ordinara fenicia komercisto, kiu ne volas respekte agi kun mi… — ekkriis Dagon.

—Mi havas cent ŝipojn!… — kriegis Hiram.

—Kaj lia sankteco, la faraono, havas dudek mil urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn…

—Viaj noblecoj dronigos ĉi tiun aferon kaj la tutan Fenicion!… — interrompis Rabsun per jam pli laŭta voĉo.

Hiram kunpremis la pugnojn, sed eksilentis kaj momenton ripozis.

—Vi devas tamen konfesi, via nobleco, — diris li al Dagon post momento, — ke el ĉi tiuj dudek mil urboj lia sankteco reale posedas ne multe.

—Ĉu vi volas diri, via alteco — respondis Dagon — ke sep mil urboj apartenas al la temploj kaj sep mil al la grandaj sinjoroj?… Tamen restas ankoraŭ nete por lia sankteco ses mil…

—Ne tute! Ĉar se de tio via nobleco deprenos ĉirkaŭ tri mil, kiuj apartenas kiel garantiaĵo al la pastroj, kaj du mil luataj de niaj Fenicianoj…

—Via alteco diras la veron — respondis Dagon.- Tamen restas al lia sankteco ĉirkaŭ mil urboj tre riĉaj…

—Ĉu fripono vin kaptis?… — kriis nun Rabsun. — Vi nun kalkulos la urbojn de l’ faraono, la pesto ĝin…

—Pst!… — murmuretis Dagon, salte leviĝante de la seĝo.

—Kiam malfeliĉo pendas super Fenicio!… — finis Rabsun.

—Fine mi eksciu, kia malfeliĉo… — interrompis Dagon.

—Permesu do paroli al Hiram, kaj vi ekscios — respondis la mastro.

—Li parolu…

—Ĉu via nobleco scias, kio okazis en la gastejo ”Sub Ŝipo”, ĉe nia frato Asarhadon?… — komencis Hiram.

—Mi ne havas fratojn inter drinkejistoj!… — respondis moke Dagon.

—Silentu!… — kriegis furioze Rabsun kaj kaptis sian ponardon je la tenilo. — Vi estas malsaĝa, kiel hundo, kiu bojas dormante…

—Kial li koleras, tiu… tiu komercisto de ostoj?… — respondis Dagon kaj li ankaŭ prenis sian tranĉilon.

—Silenton!… Pacon!… — trankviligis ilin la maljuna princo, sed ankaŭ li mallevis sian sekan manon al la zono.

Unu momenton tremis iliaj lipoj kaj brilis la okuloj. Fine Hiram, kiu trankviliĝis unua, rekomencis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

—Antaŭ kelke da monatoj ekloĝis en la gastejo de Asarhadon iu Phut, de la urbo Harran…

—Li venis por repreni dek talentojn de iu pastro — interrompis Dagon.

—Kaj poste? — demandis Hiram.

—Li trovis favoron ĉe pastrino kaj laŭ ŝia konsilo forveturis ser- ĉi ŝuldanton en Teboj.

—Vi havas saĝon de infano kaj langon de virino — diris Hiram. — Ĉi tiu Harranano ne estas Harranano, sed Ĥaldeano, lia nomo ne estas Phut, sed Beroes…

—Beroes?… Beroes?… — ripetis Dagon, penante rememori. — Mi ie aŭdis ĉi tiun nomon…

—Vi aŭdis!… — diris malestime Hiram. — Beroes estas la plej saĝa pastro en Babilono, konsilanto de la asiriaj princoj kaj de la reĝo mem….

—Li estu konsilanto, se nur ne de la faraono, tio estas indiferenta por mi — diris la bankiero.

Rabsun leviĝis de la seĝo kaj minacante al Dagon per la pugnoj antaŭ la okuloj, ekkriis:

—Vi porko, grasigita per la faraonaj lavakvoj. Vin Fenicio interesas tiom, kiom min Egipto… Se vi povus, vi por draĥmo vendus la patrujon… hundo… leprulo!…

Dagon paliĝis kaj respondis per trankvila tono:

—Kion babilas ĉi tiu butikisto?… En Tiro estas miaj filoj kaj lernas la marveturadon; en Sidono loĝas mia filino kun la edzo… Duonon de mia havo mi pruntis al la plej alta kolegio, kvankam mi ne havas por tio eĉ dek procentojn. Kaj ĉi tiu butikisto diras, ke Fenicio estas indiferenta por mi!…

Rabsun, aŭskultu min — aldonis li post momento. — Mi deziras al via edzino kaj infanoj kaj al la ombroj de viaj patroj, ke vi tiel zorgu pri ili, kiel min interesas ĉiu fenicia ŝipo, ĉiu ŝtono de Tiro kaj Sidono, eĉ de Zarpat aŭ Aĥsib…

—Dagon diras la veron — intermetis Hiram.

—Por mi Fenicio estas indiferenta! — daŭrigis la bankiero. — Kaj kiom da Fenicianoj mi venigis ĉi tien, por ke ili riĉiĝu, kaj kiom mi havas de tio?… Por mi Fenicio estas indiferenta!… Hiram ruinigis du miajn ŝipojn kaj senigis min je grandaj profitoj, tamen pro la aferoj de Fenicio mi sidiĝis kun li en la sama ĉambro…

—Ĉar vi pensis, ke vi priparolos, kiel trompi iun — diris Rabsun.

—Pensu vi tiel pri la morto, malsaĝulo!… — respondis Dagon. — Ĉu mi estas infano kaj ne komprenas, ke kiam Hiram venas Memfison, li ne faras tion por negoco. Oh vi Rabsun!… Vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon…

—Sufiĉe!… — kriis Hiram, batante la tablon per la pugno.

—Neniam ni finos kun tiu ĥaldea pastro — murmuretis Rabsun kun tia trankvilo, kvazaŭ ne lin oni insultis antaŭ momento.

Hiram ektusis kaj komencis:

—Ĉi tiu homo vere havas domon kaj teron en Harran kaj tie oni nomas lin Phut. Li ricevis leterojn de la ĥetaj komercistoj al la komercistoj sidonaj, kaj tial nia karavano akceptis lin. Li bone parolas fenicie, pagas honeste, postulas nenion eksterordinaran, tial niaj homoj eĉ tre amis lin.

Sed — daŭrigis Hiram, gratante sian barbon — kiam leono sin kovras per bova haŭto, ĉiam oni povas vidi almenaŭ pecon de lia vosto. Tiu Phut estis terure saĝa kaj memfida: la estro de la karavano sekrete faris revizion en liaj pakaĵoj. Li trovis nenion, nur medalon de la diino Astarte. La medalo pikis la koron de la estro de l’ karavano. De kie Ĥeto havas fenician medalon?…

Kiam ili venis Sidonon, tuj li komunikis tion al la feniciaj estroj kaj de tiu tempo nia sekreta polico havis okulon sur Phut.

Sed li estas tiel saĝulo, ke post kelke da tagoj ĉiuj ekamis lin en Sidono. Li preĝis kaj faris aferojn nur kun Fenicianoj, kaj li tiel trompis ĉiujn, ke la observado de la polico ĉesis kaj li trankvile atingis Memfison.

Tie oni ree komencis observi lin, sed trovis nenion; oni nur konjektis, ke li devas esti granda sinjoro, ne simpla harrana burĝo. Unue Asarhadon malkovris okaze (eĉ ne malkovris; sed nur trovis postsignojn); ke la nomanta sin Phut pasigis unu tutan nokton en la malnova templo de Set, kies graveco estas tre granda ĉi tie…

—Tien eniras nur la ĉefepiskopoj por plej gravaj aferoj — intermetis Dagon.

—Eĉ tio signifus nenion — daŭrigis Hiram. — Sed unu el niaj komercistoj revenis antaŭ unu monato de Babilono, kun strangaj novaĵoj. Por granda donaco iu kortegano de la babilona satrapo diris al li, ke malfeliĉo pendas super Fenicio!…

—Vin prenos Asirianoj — parolis la kortegano al nia komercisto — kaj Izraelidojn prenos Egiptanoj. Por tiu ĉi afero eĉ forveturis al la tebaj pastroj la granda ĥaldea pastro Beroes kaj faros kun ili traktaton.

—Vi devas scii — daŭrigis Hiram — ke la ĥaldeaj kaj egiptaj pastroj estas kvazaŭ fratoj. Beroes estas grava persono en la kortego de la reĝo Assar, do la novaĵo pri tiu traktato povas esti tre vera.

—Por kio Asirianoj bezonas Fenicion?… — demandis Dagon, mordante la ungojn.

—Kaj por kio la ŝtelisto bezonas fremdan grenejon?… — respondis Hiram.

—Kion povas signifi la traktato de Beroes kun la egiptaj pastroj?… — demandis medite Rabsun.

—Vi malsaĝa!… — respondis Dagon. — La faraono faras nur tion, kion decidas la pastroj.