Выбрать главу

En la komenco de la XIX-a dinastio, la tuta Egipto de la kataraktoj de Nilo ĝis la maro okupis kvincent mil mezurojn da tero. Sur ĉiu mezuro vivis dek ses homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Sed dum la sekvintaj kvincent jaroj preskaŭ ĉe ĉiu generacio Egipto perdis pecon da fruktodona tero …

La oratoro donis signon. Dekkelko da junaj pastroj elkuris el la konstruaîo kaj komencis ŝuti sablon sur diversajn lokojn de la herbo.

—Ĉe ĉiu generacio malaperis iom da fruktodona tero, kaj gia mallarĝa strio pli kaj pli malgrandiĝis.

—Hodiaŭ — li levis la voĉon — nia patrujo anstataŭ kvincent mil mezuroj da tero posedas nur kvarcent mil … Do dum la regado de du dinastioj Egipto perdis teron, kiu nutris preskaŭ du milionojn da homoj! …

En la kunveno leviĝis murmuro de teruro.

—Kaj ĉu vi scias, dia servisto Ramzes, kie malaperis tiuj ĉi kampoj, sur kiuj iam kreskis tritiko kaj hordeo, aŭ paŝtis sin brutaroj? … Vi scias, ke ilin superŝutis la sablo de la dezerto. Sed ĉu oni diris al vi kial? … Ĉar ekmankis kamparanoj, kiuj per la sitelo kaj plugilo batalis kontraŭ la dezerto, de la mateno ĝis la nokto. Fine, ĉu vi scias, kial ekmankis tiuj ĉi diaj laboristoj? … Kie ili malaperis? kio forpelis ilin el la lando? … La eksterlandaj militoj. Niaj militistoj venkadis la malamikojn, niaj faraonoj eternigis siajn nomojn ĝis la bordoj de Eŭfrato, kaj niaj kamparanoj kvazaŭ brutoj portis post ili — nutraîon, akvon kaj aliajn ŝarĝojn kaj miloj mortis survoje.

Pro tiuj ostoj, disîetitaj sur la orientaj dezertoj, la okcidentaj sabloj englutis niajn terojn, kaj nun necesa estas grandega laboro de multaj generacioj por eltiri la nigran egiptan teron el la sabla tombo …

—Aŭskultu! … Aŭskultu! … — kriis Mefres — iu dio parolas per la buŝo de ĉi tiu homo. Jes, niaj triumfaj militoj estis la tombo de Egipto …

Ramzes ne povis kolekti la pensojn. Ŝajnis al li, ke sablaj montoj falas hodiaŭ sur lian kapon.

—Mi diris — daŭrigis Pentuer — ke necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaîojn, kiujn manĝegis la milito. Sed ĉu ni havas fortojn por plenumi tiun ĉi planon? …

Li ree iris dekkelkon da paŝoj antaŭen kaj post li la atentaj aŭskultantoj. De la tempo, kiam ekzistis Egipto, neniu ankoraŭ desegnis tiel klare la malfeliĉojn de la lando, kvankam ĉiuj konis ilin.

—En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto posedis ok milionojn da loĝantoj. Se ĉiu tiama viro, virino, maljunulo kaj infano îetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon, ili formus tian figuron …

Li montris per la mano la korton, kie en du vicoj, unu apud alia, kuŝis kvar grandegaj kvadratoj, kunmetitaj el ruĝa fazeolo.

—La figuro estas sesdek paŝojn longa, tridek paŝojn larĝa kaj, kiel vi vidas, piaj patroj, konsistas el unuspecaj grajnoj; same kiel la tiama loĝantaro, de la praavoj, estis Egiptanoj.

—Kaj hodiaŭ, rigardu! …

Li iris antaŭaen kaj montris alian grupon de kvadratoj de diversaj koloroj.

—Vi vidas figuron, kiu ankaŭ havas tridek paŝojn da larĝo, sed nur kvardek da longo. Kial? Ĝi enhavas nur ses kvadratojn, ĉar la nuna Egipto ne posedas plu ok, sed nur ses milionojn da loĝantoj … Atentu ankaŭ, ke dum la antaŭa figuro konsistis ekskluzive el ruĝa fazeolo, en ĉi tiu estas grandegaj strioj de nigraj, flavaj kaj blankaj grajnoj. Ĉar same kiel en nia armeo, en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj: nigraj Etiopianoj, flavaj Sirianoj kaj Fenicianoj, blankaj Grekoj kaj Libianoj …

Oni interrompis lin. La aŭskultantaj pastroj komencis lin ĉirkaŭpreni, Mefres ploris.

—Ne ekzistis ankoraŭ tia profeto! … — kriis oni.

—Mia kapo ne povas enteni, kiam li faris tiajn kalkulojn! … — diris la plej bona matematikisto de la templo de Hator.

—Patroj! — diris Pentuer — ne trograndigu miajn meritojn. En niaj temploj, en la tempoj antikvaj, oni ĉiam tiel prezentis la ŝtatan administradon … Mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj …

—Sed la kalkuloj? … — demandis la matematikisto.

—La kalkulojn oni faras senĉese en ĉiuj nomesoj kaj temploj — respondis Pentuer. — La tutaj sumoj estas en la palaco de lia sankteco …

—Kaj la figuroj? … la figuroj! … — kriis la matematikisto.

—En samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj.

—Oni ne scias, kion pli multe admiri en tiu ĉi homo: lian saĝon, aŭ lian humilecon! … — diris Mefres. — Ho, ne forgesis pri ni la dioj, se ni havas tian …

En la sama momento la pastro, staranta garde sur la supro de la turo, alvokis la ĉeestantojn al la preĝo.

—Vespere mi finos la klarigojn, — diris Pentuer — nun mi diros nur kelke da vortoj: Vi demandos, respektindaj, kial mi uzis grajnojn por la figuroj? Ĉar kiel la grajno, îetita en la teron, ĉiujare alportas rikolton al sia mastro, tiel la homo alportas ĉiujare impostojn al la trezorejo.

Se en iu nomeso oni semus du milionojn da grajnoj malpli ol en la antaŭaj jaroj, la rikolto estus multe malpli granda, kaj la mastroj havus malbonajn enspezojn. Same en la ŝtato: se malaperas du milionoj da loĝantoj, ja alfluo de la impostoj devas malgrandiĝi.

Ramzes atente aŭskultis kaj foriris silenta.

III

Kiam vespere la pastroj kaj la kronprinco revenis en la korton, oni ekbruligis kelkcenton da torĉoj. Fariĝis lume kiel en hela tago.

Mefres faris signon. Ree eliris procesio de muzikistoj, dancistinoj kaj malsuperaj pastroj, portantaj la statuon de la diino Hator kun bovina kapo. Kiam oni forpelis la malbonajn spiritojn, Pentuer komencis sian predikon.

—Vi vidis, noblaj sinjoroj, ke de la tempoj de la dinastio XIX-a ni perdis cent mil mezurojn da tero kaj du milionojn da loĝantoj. Tio klarigas, kial la enspezoj de la ŝtato malgrandiĝis je tridek du mil talentoj, kaj pri tio ni ĉiuj scias. Sed tio estas nur la komenco de la malfeliĉoj de Egipto kaj de la trezorejo. Ŝajne ja restas ankoraŭ al lia sankteco naŭdek ok mil talentoj da enspezoj. Ĉu vi kredas, ke la faraono ricevas ĉi tiun tutan enspezon? …

Kiel ekzemplon mi rakontos al vi, kion lia ekscelenco Herhor malkovris en la provinco de Leporoj.

En la tempoj de la dinastio XIX-a loĝis tie dudek mil homoj, kiuj pagis jare tricent kvindek talentojn da impostoj. Hodiaŭ loĝas tie apenaŭ dek kvin mil, kaj ili kompreneble pagas nur ducent sepdek talentojn. Sed la faraono, anstataŭ ducent sepdek, ricevas nur cent sepdek talentojn! …

”Kial” — demandis Herhor, kaj jen kion montris la juĝa esploro:

En la tempoj de la dinastio XIX-a estis en la provinco cent oficistoj, kaj ili ricevadis po cent draĥmoj da jara salajro. Hodiaŭ sur la sama teritorio, malgraŭ la malgrandiĝo de la loĝantaro, estas tie preskaŭ ducent oficistoj, kiuj ricevas po du mil kvincent draĥmoj.

Lia ekscelenco Herhor ne scias, ĉu same estas en ĉiu provinco. Sed tio estas certa, ke la trezorejo de la faraono anstataŭ naŭdek ok havas ĉiujare nur sepdek kvar talentojn …

—Diru, sankta patro: kvindek mil … — intermetis Ramzes.

—Ankaŭ tion mi klarigos — respondis la pastro. — En ĉiu okazo memoru, princo, ke la faraona trezorejo pagas nun dudek kvar mil talentojn al la oficistoj, dum en la tempoj de la dinastio XIX-aĝi elspezadis nur dek mil.

Granda silento regis inter la eminentuloj: pli ol unu el ili havis parencon oficiston, kaj bone pagatan.

Pentuer estis sentima.

—Nun — diris li — mi montros al vi, kronprinco, la vivon de la oficistoj kaj la sorton de la popolo en la antikvaj tempoj kaj hodiaŭ.

—Ĉu tio ne estas perdo de la tempo? … Tion ja ĉiu povas mem vidi … murmuris la pastroj.

—Mi deziras tion scii — diris firme la princo.

La murmuro eksilentis. Pentuer iris sur la ŝtupoj de la amfiteatro malsupren en la korton, kaj post li la princo, Mefres kaj la ceteraj.

Ili haltis antaŭ longa kurteno el matoj, kiu formis kvazaŭ ĉirkaŭbaron. Pentuer faris signon. Alkuris dekkelko da junaj pastroj kun hele brulantaj torĉoj. Dua signo, kaj unu parto de la kurteno falis.